Maria/Ĉapitro LII
Mi descendadis malrapide ĝis la fundo de la valo: nur la malproksima kanto de la gurioj [Piednoto 1] kaj la murmuro de la rivero perturbadis la silenton de la ĝangaloj. Mia koro diradis adiaŭon al ĉiu el tiuj lokoj, al ĉiu arbo de la pado, al ĉiu rivereto kiun mi transiris.
Sidante sur la bordo de la rivero mi observis ĉi ties fluojn ĉe miaj piedoj, pensante pri la bonkoraj homoj al kiuj mia adiaŭo ĵus verŝigis tiomajn larmojn; kaj mi lasis gutadi la miajn sur la ondojn kiuj fuĝadis for de mi samkiel la feliĉaj tagoj de tiuj ses monatoj.
Duonhoron poste mi alvenis al la domo kaj eniris la kudroĉambron de mia patrino, kie nur troviĝis ŝi kaj Emma. Eĉ kiam estas pasinta nia infanaĝo, ne pro tio rifuzas al ni siajn dorlotojn tenera patrino: mankas al ni ŝiaj kisoj; nia frunto, eble tro frue velkinta, ne ripozas en ŝia sino; ŝia voĉo ne endormigas nin; sed nia animo ricevas la amplenajn karesojn de ŝia animo.
Pli ol unu horon mi estis pasiginta tie, kaj ĉar mi sentis la mankon de Maria mi demandis pri ŝi.
—Ni estis kun ŝi en la kapelo —respondis al mi Emma; nun ŝi petas ke ni preĝu ĉiumomente; poste ŝi foriris al la kukejo: verŝajne ŝi ne scias ke vi revenis.
Neniam antaŭe estis okazinta al mi reveni al la hejmo sen vidi Marian apenaŭ kelkajn momentojn poste; kaj mi tre timis ke ŝi estis denove falinta en tiun deprimon kiu tiom senkuraĝigadis min, kaj por kiun superi mi estis vidinta ŝin fari senĉesajn klopodojn la lastajn ok tagojn.
Post unu horo, dum kiu mi restis en mia dormoĉambro, Johano vokis ĉe la pordo por ke mi iru manĝi. Elirante mi trovis Marian apoganta sin al la krado de la kudro-ĉambro kiu frontas la koridoron.
—Panjo ne vokis vin —diris al mi la infano ridante.
—Kaj kiu lernigis vin diri mensogojn? —mi respondis al li—: Maria ne pardonos al vi tiun ĉi.
—Ŝi mem sendis min —respondis Johano fingre montrante ŝin.
—Mi turnis min al Maria por scii de ŝi la veron, sed ne necesis, ĉar ŝi mem sin akuzis per sia rideto. Ŝiaj brilaj okuloj havis la mildan gajon kiun nia amo estis foriginta de ili; ŝiaj vangoj havis la intensan roz-koloron kiu beligadis ŝin dum niaj infanaĝaj petoladoj. Ŝi portis blankan veston sur kies ĉarma jupo ondiĝis la har-plektoj ĉe la plej liĝera movo de ŝia talio aŭ de ŝiaj piedoj ludantaj per la tapiŝo.
—Kial vi statas malgaja kaj enfermita? —ŝi diris al mi—: mi ne statis tia hodiaŭ.
—Eble jes —mi respondis al ŝi pretekste por ekzameni ŝin de apude, alproksimiĝante al la krado kiu apartigadis nin.
Ŝi klinis la okulojn ŝajnigante renodi la longajn ŝnuretojn de sia antaŭtuko el blua opaka tolaĵo; kaj poste krucante la manojn malantaŭ la talio, ŝi sin apogis sur unu klapon de la fenestro dirante al mi:
—Ĉu ne estas vero?
—Mi estis pridubanta, ĉar vi ĵus mensogis al mi...
—Vidu kian mensogon! Kaj ĉu povas esti bona afero resti enfermita tiamaniere por poste eliri trista kia tenebra nokto?
—Mi ŝatas vidi vin tiom kuraĝa. Kaj ĉu estas deca lasi vin vidi du horojn post kiam mi alvenis?
—Kaj ĉu la dekdua estas deca horo por veni de la montaro? Krome, mi estis tre okupita. Sed mi vidis vin kiam vi estis subiranta. Pli detale, mi vidis vin sen pafilo, kaj Majo estis restinta tre malantaŭe.
—Nu, multaj okupoj, ĉu ne?, kion vi faris?
—Iom el ĉio. Ion bonan kaj ion malbonan.
—Rakontu.
—Mi multe preĝis.
—Emma jam diris al mi ke je ĉiu horo vi volas ke oni akompanu vin preĝi.
—Ĉar ĉiufoje kiam mi rakontas al la Virgulino ke mi estas malgaja, Ŝi aŭdas min.
—El kio vi scias tion?
—El tio, ke mi iom liberiĝas de tiu malgajeco kaj malpli timigas min pensi pri via forvojaĝo. Vi kunportos vian bildeton de la Dolora Dipatrino, ĉu ne?
—Jes.
—Akompanu nin ĉinokte al la kapelo kaj vi vidos ke estas vero tio kion mi diras al vi.
—Kio estas la alia afero kiun vi faris?
—Ĉu la malbona?
—Jes, la malbona.
—Ĉu vi preĝos kun mi ĉinokte kaj poste mi rakontos al vi?
—Jes.
—Sed vi tion ne sciigos al panjo, ĉar ŝi koleretos.
—Mi promesas ne sciigi tion al ŝi.
—Mi gladiadis.
—Ĉu vi?
—Nu, mi.
—Sed kiel vi faras tion?
—Sen scio de panjo.
—Bone ke vi kaŝas vin de ŝi.
—Sed mi faras tion tre malofte.
—Sed kia estas la neceso difekti viajn manojn tiom...
—Tiom kio?... Ha, jes; mi ja scias. Okazis, ke mi volis ke vi portu viajn plej belajn ĉemizojn gladiitaj de mi. Ĉu vi ne ŝatas tion? Vi certe dankos tion al mi, ĉu ne?
—Kaj kiu instruis vin gladii?, kiel venis al vi en la kapon fari tion?
—Iutage kiam Johano Anĝelo redonis kelkajn ĉemizojn al la servistino komisiita pri tio, ĉar ŝajne lia mastreto ne konsideris ilin bone gladiitaj, mi observis ilin kaj diris al Marcelina ke mi helpus ŝin por ke ili aspektu al vi pli taŭgaj. Ŝi estis konvinkita ke ili estis sendifektaj, sed danke al mia stimulado, ili poste rezultis al ŝi ĉiam perfektaj, ĉar ne plu okazis ke oni redonu ilin, eĉ se mi ne estus tuŝinta ilin.
—Mi dankegas al vi ĉiujn tiujn prizorgojn; sed mi ne imagis ke vi havas fortojn kaj manojn taŭgajn por uzi gladilon.
—Sed ĝi estas tre eta, kaj akurate envolvante en tukon ĝian tenilon, ĝi ne povas lezi la manojn.
—Lasu min vidi kiaj vi havas ilin.
—Do, en ordo.
—Montru ilin al mi.
—Sed ili estas kiel ĉiam.
—Kiu scias.
—Do rigardu ilin.
Mi prenis ilin inter la miajn kaj karesis iliajn palmojn, glatajn kiel la sateno.
—Ĉu estas io en ili?
—Se la miaj povas esti aspraj...
—Mi ne sentas ilin tiaj. Kion vi faris ĉe la montaro?
—Mi multe suferis. Mi neniam imagis ke ili tiom afliktiĝus pro mia adiaŭo, nek ke faru al mi tioman bedaŭron diri adiaŭ al ili, precipe al Braŭljo kaj al la junulinoj.
—Kion diris al vi la du inoj?
—Kompatindaj!, nenion, ĉar ilin sufokadis iliaj larmoj: tro multe diradis tiuj kiujn ili ne povis kaŝi al mi... Sed ne malgajiĝu. Mi agis senprudente parolante al vi pri tio. Volu Dio ke rememorante la lastajn horojn kiujn ni pasigos kune, mi povu vidi vin kiel hodiaŭ, rezignacia, preskaŭ feliĉa.
—Jes —ŝi diris turniĝante por sekigi al si la larmojn—: mi volas stati tiel ĉi... Morgaŭ, jam nur morgaŭ!... Sed ĉar estos dimanĉe, ni estos kune la tutan tagon: ni legos ion el tio kion vi legadis al ni tuj post via alveno; kaj vi devus diri al mi kiel plej plaĉas al vi vidi min, por ke mi vestu min tiamaniere.
—Kiel vi estas vestita ĉimomente.
—Bone. Jam oni venas voki vin por tagmanĝi... Nun, ĝis posttagmeze —ŝi aldonis forirante.
Tiamaniere ŝi kutimis adiaŭi min, eĉ se ni tuj poste estontus denove kune, ĉar same kiel al mi, ŝajnis al ŝi ke ĉirkaŭate de la familio, ni sentis nin apartigitaj unu de la alia.
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/>
ne estis trovita