Maria/Ĉapitro LIV

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 267-269)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Ĉiuj estis humidigintaj mian bruston per sia ploro. Emma, kiu estintis la lasta, sciante kion mi estis serĉanta ĉirkaŭ mi kiam mi liberigis min de ŝiaj brakoj, indikis al mi la pordon de la kapelo, kaj mi eniris en ĝin. Sur la altaro radiadis sian duonflavan splendon du lumiloj: Maria, sidante sur la tapiŝo, sur kiu reliefiĝis la blankeco de ŝiaj vestoj, eligis debilan krion kiam ŝi sentis min, kaj denove lasis fali la senplektan kapon sur la sidilon sur kiu ŝi tenis ĝin apoge klinita kiam mi eniris. Kaŝante tiamaniere al mi la vizaĝon, ŝi levis la dekstran manon por ke mi prenu ĝin: duone surgenue, mi banis ĝin per larmoj kaj ĝin kovris per karesoj; sed kiam mi ekstaris, kvazaŭ timante ke mi jam foriru ŝi leviĝis subite por alkroĉi sin singultante al mia kolo. Mia koro estis gardinta por tiu momento preskaŭ ĉiujn siajn larmojn.

Miaj lipoj apogiĝis sur ŝian frunton… Maria, skuante timigita la kapon, ondigis la buklojn de sia hararo, kaj kaŝante la vizaĝon sur mian bruston, etendis unu el la brakoj por indiki al mi la altaron. Emma, kiu estis ĵus enirinta, ricevis ŝin senkonscia sur sian sinon, kaj samtempe per peteganta gesto invitis min foriri. Kaj mi obeis.


Jam du semajnojn mi estis en Londono, kaj iun vesperon mi ricevis leterojn de la familio. Mi rompis per tremaj manoj la pakaĵeton, fermitan per la sigelo de mia patro. Enestis unu letero de Maria. Antaŭ ol disfaldi ĝin, mi serĉis en ĝi tiun parfumon, tre konatan de mi, de la mano kiu ĝin estis skribinta: ĝi ankoraŭ restis; en la leterfaldoj troviĝis peceto da lili-kaliko. Miaj nubaj okuloj vane klopodis legi la unuajn liniojn. Mi malfermis unu el la balkonoj de mia ĉambro, ĉar ŝajnis al mi ne sufiĉa la interna aero... Rozujoj de la ĝardeno de miaj amoj!... montoj amerikaj, montoj miaj!... bluaj noktoj! La ega urbo, ankoraŭ brua kaj duonkovrita per sia fum-mantelo, ŝajnis dormi sub la densaj kurtenoj de plomba ĉielo. Puŝo de norda vento skurĝis mian vizaĝon penetrante en la ĉambron. Timoplene mi kunigis la klapojn de la fenestro; kaj sola kun mia ĉagreno, almenaŭ sola, mi ploris longan tempon ĉirkaŭata de la mallumo.

Jen kelkaj fragmentoj de la letero de Maria:

“Dum ĉiuj babilas en la manĝoĉambro, post la supeo, mi venis al via ĉambro por skribi al vi. Estas ĉi tie kie mi povas plori sen ke iu ajn venu konsoli min; ĉi tie kie mi imagas ke mi povas vidi vin kaj paroli kun vi. Ĉio estas kiel vi ĉion lasis, ĉar panjo kaj mi volis ke ĉio statu tiamaniere: la lastaj floroj kiujn mi metis sur vian tablon iom post iom jam falis velkitaj en la fondon de la florvaz: jam oni ne vidas eĉ unu solan: la sidiloj en la samaj lokoj: la libroj kiel troviĝis, kaj malfermita sur la tablo la lasta en kiu vi legis: via ĉas-vesto, kie vi pendigis ĝin reveninte el la montaro la lastan fojon; kaj la bret-kalendaro ĉiam montranta tiun 30-an de Januaro, ha! tiom timitan, tiel terura, kaj jam pasinta! Nun mem la florplenaj branĉoj de la rozujoj de via fenestroneniras kvazaŭ serĉe de vi, kaj tremas kiam mi prenas ilin inter miajn brakojn dirante al ili ke vi revenos.

“Kie vi povas esti? Kion vi estas faranta ĉimomente? Neniom utilas al mi esti tiomfoje postulinta ke vi montru al mi sur la mapo kiel vi farus la vojaĝon, ĉar mi povas imagi nenion. Timigas min pensipri tiu maro kiuj ĉiuj admiras, kaj kiel turmento, mi ĉiam vis vin meze de ĝi. Sed post via alveno al Londono vi rakontos ĉion al mi: vi diros al mi kia estas la pejzaĝo kiu ĉirkaŭas la domon en kiu vi loĝas: vi priskribos al mi detale vian ĉambron, ties meblojn, ties dekoracion: vi diros al mi kion vi faras ĉiutage, kiel vi pasigas la vesperojn, je kiomaj horoj vi studas, dum kiuj vi ripozas, kiaj estas viaj promenadoj, kaj en kiuj momentoj vi pli pensas pri via Maria. Diru denove kiuj horoj de ĉi tie korespondas al la tieaj, ĉar mi forgesis.

“Jozefo kaj lia familio venis tri fojojn ek de kiam vi foriris. Transito kaj Lucia ne nomumas vin sen ke la okuloj pleniĝu al ili per larmoj; kaj ili estas tiom dolĉaj kaj afablaj al mi, tiom delikataj kiam ili parolas al mi pri vi, ke tio apenaŭ kredeblas. Ili demandis al mi ĉu kie vi estas alvenas la leteroj kiujn oni sendas al vi, kaj gajaj sciante ke jes, ili komisiis al mi komuniki al vi mil aferojn.

“Eĉ Majo ne forgesas vin. La tagon post via foriro li trairadis despere la domon kaj la ĝardenon serĉe de vi. Li iris al la montaro, kaj je la horo de la preĝo, reveninte, ĝi komencis hurli sidante sur la monteto de la supreniro. Mi poste vidis ĝin kuŝanta ĉe la pordo de via ĉambro: mi malfermi ĝin, kaj ĝi eniris siaplaĉe; sed ĉar ĝi ne trovis vin post flari ĉiuangule,ĝi denove alproksimiĝis al mi malgaje, kaj ŝajnadis demandi al mi pri vi per la okuloj, al kiuj nur mankis plori; kaj kiam mi nomumis vin, ĝi levis la kapon kvazaŭ ĝi estus vidonta vin eniri. Kompatinda! Ĝi imagas ke vi kaŝiĝas de li same kiel vi faradis kelkfoje por senpaciencigi ĝin, kaj eniras en ĉiujn ĉambrojn paŝo post paŝo kaj farante eĉ ne la minimuman bruon, kun la espero surprizi vin.

“Hieraŭ vespere mi ne finskribis ĉi leteron ĉar panjo kaj Emma venis serĉi min; ili opinias ke faras al mi malbonon resti ĉi tie, senkonsidere ke se ili malpermesus al mi resti en via ĉambro, mi ne scias kion mi povus fari.

“Johano vekiĝis ĉimatene demandante al mi ĉu vi estis reveninta, ĉar ŝi aŭdas min nomumi vin dum mi dormas”.

Nia lili-planto jam donis la unuan floron, kaj en tiu ĉi letero vi trovos unu peceton. Ĉu ne veras ke vi estas certa ke ĝi neniam ĉesos flori? Tiel mi bezonegas kredi, tiel mi kredas ke la rozujo donos la plej belajn rozojn el la ĝardeno”.