Maria/Ĉapitro LVII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 277-288)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Je la kvara mia bona amiko vokis ĉe mia pordo, kaj jam de unu horo mi estis atendanta lin, preta por ekvojaĝi. Li, Laŭrenco kaj mi matenmanĝis per brando kaj kafo dum la remistoj portadis al la kanuoj mian bagaĝon, kaj post nelonge ni ĉiuj estis sur la plaĝo.

La luno, granda kaj en sia pleneco, jam descendadis al la subiĝo, kaj aperante sub la nigraj nuboj kiuj estis kaŝinta ĝin, banis la forajn ĝangalojn, la marbordajn manglejojn kaj la glatan kaj silentan maron per tremaj kaj ruĝecaj brilegoj, similaj al tiuj kiujn disĵetas la vakso-torĉoj de iu ĉerko sur la marmoran plankon kaj sur la murojn de iu mortoĉambro.

—Kaj nun ĝis kiam? —diris al mi la Administranto korespondante al mia adiaŭa ĉirkaŭbrako per alia tre prema.

—Mi eble revenos tre baldaŭ —mi respondis al li.

—Ĉu vi reiros, do, al Eŭropo?

—Povas esti.

Tiu viro tiom sprita ŝajnis al mi melankolia tiumomente.

Dum malalproksimiĝadis de la bordo la ŝeda kanuo, sur kiu troviĝis Laŭrenco kaj mi, li kriis:

—Bonegan vojaĝon!

Kaj sin direktante al la du remistoj:

—Kortiko [Piednoto 1]! Laŭreano!... Tre zorgu pri li, prizorgu lin kiel aferon mian.

—Jes, mastro —respondis duope la du nigruloj.

Ni estis eble je duon-mejlo for de la plaĝo, kaj ŝajnis al mi distingi la blankan formon de la Administranto, senmova en la sama loko en kiu li estis brakuminta min.

La flavecaj splendoj de la luno, kelkfoje vualitaj, ĉiam funebraj, akompanis nin ĝis post kiam ni eniris en la enfluejon de la Rivero Dagva.

Mi staradis ĉe la pordo de la rustika kajuto, volbo-forma tegmento, farita per matamboj 10 [Piednoto 2], behukoj 11 [Piednoto 3] kaj folioj de rabihorkado 12 [Piednoto 4], kiun laŭlonge de la rivero oni nomumas ranĉo. Laŭrenco, post pretigi iaspecan liton sur tabuloj el gradvo 13 [Piednoto 5] sub tiu flosanta kaverno, sidadis ĉe miaj piedoj kun la kapo apogita sur la genuoj, kaj ŝajnis duondormi. Kortiko (tio estas, Gregoro, ĉar tiu estis lia person-nomo), remadis proksime al ni grumblante de tempo al tempo la melodion de iu bundeo 14 [Piednoto 6]. La atleta korpo de Laŭreano konturiĝis kiel la silueto de unu giganto sur la lastaj koloraj nubetoj de la luno jam preskaŭ nevidebla.

Oni aŭdis nur la monotonan kaj raŭkan kanton de la bambureoj 16 [Piednoto 7] en la sombraj manglejoj de la riverbordoj kaj la diskretan bruon de la fluoj, rompantajn tiun solenan silenton kiu ĉirkaŭas la dezertojn en ilia lasta dormo, dormo ĉiam profunda kiel tiu de la homo en la restantaj horoj de la nokto.

—Trinku unu gluton, Kortiko, kaj modulu pli bone tiun tristan kanzonon —mi diris al la nana remisto.

—Mia Dio!, mastro, ĉu ĝi ŝajnas al vi malgaja?

Laŭrenco verŝis el sia poto pastana 18 [Piednoto 8] kvanton pli ol sufiĉan de aniz-likvoro en la kalabason kiun la remisto prezentis al li, kaj ĉi lasta daŭrigis dirante.

—Verŝajne la nokta humido donis al mi raŭkan voĉon— kaj sin direktante al sia kompano: kamarado Laŭreano, por kvietigi sian animon la blankulo petas ke ni kantu gajan baladon.

—Ni klopodu! —respondis la pridemandito per voĉo raŭka kaj sonora: alispeca balado estos tiu kiu komenciĝos en la obskuro. Ĉu li jam scias?

—Ĝuste pro tio, sinjoro.

Laŭreano gustumis la likvoron kiel spertulo pri la afero, murmurante:

—Io de tio kio jam ne venas.

—Kion signifas tio pri la balado en la obskuro? —mi demandis al li.

Okupante sian lokon, responde li ekkantis la unuan verson de la jena bundeo, kaj Kortiko respondis per la dua, post kio ili paŭzis, kaj sammaniere daŭrigis ĝis konkludi la krudan kaj kortuŝan kanzonon.

Jam sinkantas nia luno;
Remadu, remadu.
Kion faras mia negrulin’ tutsola?
Plori, plori.
Min surprizas via nokt’ obskura
Sankta Johano, Sankta Johan’.

Obskura kia mia negrulin’.
Ne pli, ne pli.
La lum’ de ŝiaj okuloj
De l’ mar’, de l’ mar’
Similas al la ekbriloj.
Remadu, remadu.

Tiu kantado harmoniadis dolore kun la naturo ĉirkaŭ ni: la malfruaj eĥoj de tiuj senlimaj ĝangaloj ripetadis ĝiajn voĉojn ĝemajn, profundajn kaj lantajn.

—Jam ĉesu la bundeo —mi diris al la nigruloj profitante de la lasta paŭzo.

—Ĉu al via moŝto ĝi ŝajnas malbone kantita? —demandis Gregoro, kiu estis la pli parolema.

—Ne, homo, tre malgaja.

—Ĉu la kontrapunktado?

—Kio ajn ĝi estu.

—Laŭdata estu Dio! Kiam oni bone kantas al mi iun kontrapunktadon kaj ĝin dancas kun mi Mariaeŭgena... kredu via moŝto kion mi diras al vi: eĉ la anĝeloj de la ĉielo pied-klakas kun emo danci ĝin.

—Malfermu la okulon kaj fermu la buŝon, kamarado —diris Laŭreano—; ĉu vi aŭdis?

—Ĉu vi pensas ke mi estas surda?

—Do bone.

—Ni vidu, sinjoro.

La fluoj de la rivero komencis lukti kontraŭ nia boato. Jam aŭdiĝis la klakoj de la forkoj de la remoj. Tiu de Gregoro kelkfoje faris baton sur la bordon de la kanuo por signifi ke oni devas ŝanĝi la riverbordon, kaj ni krucadis la fluon. Iom post iom densiĝis la obskuro. De la flanko de la maro atingis nin la resonado de malproksimaj tondroj. La remistoj silentadis. Sono simila al brua flugo de iu uragano sur la ĝanĝaloj persekutis nin. Poste egaj pluvgutoj komencis fali.

Mi kuŝiĝis sur la liton kiun Laŭrenco estis preparinta por mi. Ĉi lasta intencis ekbruligi lumilon, sed Gregoro, kiu vidis lin froti unu alumeton, diris al li:

—Ne fajrigu kandelon, mastro, ĉar mi blindiĝos kaj estiĝos problemo.

La pluvo batadis rude la tegmenton de la ŝedo. Tiu obskuro kaj silento rezultis al mi bonvenaj post la nespontanaj manieroj kaj la ŝajna afablo montrita dum mia vojaĝo kun ĉiaspecaj homoj. La plej dolĉaj rememoroj, la plej tristaj antaŭsentoj denove pridisputis mian koron en tiuj momentoj por ĝin revigligi aŭ ĝin malgajigi. Jam sufiĉis al mi kvin tagoj da vojaĝo por ree teni ŝin inter miaj brakoj kaj redoni al ŝi la tutan vivon kiun mia foresto estis rabinta de ŝi. Ĉu mia voĉo, miaj karesoj, miaj okuloj, kiuj tiom dolĉe estis povintaj kortuŝi ŝin en aliaj tempoj, ne kapablus forpreni ŝin de la aflikto kaj de la morto? Tiu amo antaŭ kiu la scienco sin konsideradis impotenta, kiun la scienco vokadis por ŝia helpo, certe ĉion povus.

Trairadis mian memoron tio, kion ŝi diradis en siaj lastaj leteroj: “La sciigo de via reveno sufiĉis por redoni al mi la fortojn... Mi ne povas morti kaj lasi vin sola por ĉiam”.

La patra domo meze de siaj verdaj montetoj, ombrata de oldaj salikoj, ornamata per rozujoj, iluminata de la splendoj de la suno ĉe la naskiĝo, sin prezentadis al mia imago: estis la vestoj de Maria kiuj flustris apud mi; la brizo de la Rivero Sabaletas kiu flirtigis mian hararon; la esencoj de la floroj kultivataj de Maria kiujn mi enspiradis... Kaj la dezerto kun siaj aromoj, siaj parfumoj kaj murmuroj estis komplico de mia delica iluzio.

La kanuo haltis sur iu plaĝo de la maldekstra bordo.

—Kio okazas? —mi demandis al Laŭrenco.

—Ni estas en Arenalo.

—Hej! Venu gardisto, ĉar ĉi tie estas kontrabando — kriis Kortiko.

—Haltu! —respondis iu ulo, kiu certe gvatadis, ĉar li elbuŝigis tiun krion je malmultaj ulnoj for de la riverbordo.

La remistoj duope ellasis frakasan ekridon, kaj Gregoro ne estis fininta la sian kiam li diris:

—Sankta Paŭlo!, preskaŭ mordas min ĉi tiu kristano. Kaporalo Anselmo, iu reŭmatismo mortigos vin kaŝitan meze de kareksejo. Kiu rakontis al vi ke mi estas subiranta, sinjoro?

—Fripono —respondis al li la gardisto—, la sorĉistinoj. Montru, kion vi kumportas?

—Boaton de respektindaj personoj.

Laŭrenco estis ekbruliginta la lumilon, kaj la kaporalo eniris la ŝedon, samtempe donante al la nigrulo kontrabandisto unu sonoran polmo-frapon sur la ŝultron kiel montron de ŝato. Post saluti min sincere kaj respektoplene, li komencis ekzameni la ŝip-libron, kaj dume Laŭreano kaj Gregoro, en ban-kalzonetoj, ridetadis ĉe la pordo de la kajuto.

La unua krio de Gregoro ĉe la alveno al la plaĝo alarmis la tutan taĉmenton: du pliaj gardistoj kun mieno de malbonaj dormantoj, kaj armitaj per karabenoj kiel tiu kiu atendadis kaŝe sub la veprejoj, alvenis ĝustatempe por ofer-verŝo kaj adiaŭo. La enorma poto de Laŭrenco entenis likvoron por ĉiuj, al kio aldoniĝis ke ĝi probable deziras disdoniĝi al aliaj malpli disdegnemaj ol siaj mastroj.

Jam ne pluvis kaj ekmateniĝis kiam, post la adiaŭoj kaj pikantaj blagoj spicitaj per ridaĉoj kaj io pli, kiuj kruciĝadis inter miaj remistoj kaj la gardistoj, ni daŭrigis la vojaĝon.

De tie antaŭen la ĝangaloj de la riverbordoj akiradis pli da majesto kaj belo: la grupoj da palmarboj fariĝis pli oftaj: elmontriĝadis la pambilo 26 [Piednoto 9] je rekta kolumno kun purpuraj makuloj; la frondo-densa mil-pesos 27 [Piednoto 10] ofertanta ĉe siaj radikoj la bongustan frukton; la ĉontaduro 28 [Piednoto 11] kaj la gualte 29 [Piednoto 12]; sed distingiĝis inter ĉiuj la naidí 30 [Piednoto 13] je fleksebla trunko kaj moviĝema foliaro, dank’ al io koketa kaj virga kiu rememorigas taliojn fascinajn kaj apartiĝemajn. La plej multaj el ili kun siaj grapoloj ankoraŭ duonŝirmitaj de la ŝelo kiu ilin estis protektinta, ĉiuj kun foli-faskoj or-koloraj, per siaj murmuroj ŝajnis bonvenigi amikon ne forgesitan. Sed ankoraŭ mankis tie la behukejoj je ruĝaj festonoj, la grimpaj plantoj je delikataj kaj belaj floroj, la silkecaj larvoj kaj la veluraj muskoj de la rokoj. La naguare kaj la piaŭnde 31 [Piednoto 14], kiaj reĝoj de la ĝangalo, elstarigis siajn kronojn sur ĝi por ekvidi ion pli grandiozan ol la dezerton: la maron malproksiman.

Iom post iom la navigado fariĝis ĉiam pli peniga. Preskaŭ je la deka ni alvenis al Vojo-larĝa. Sur la maldekstra riverbordo statis kabano konstruita, kiel ĉiuj tiuj de la rivero, sur dikaj subteniloj el gvajakano 33 [Piednoto 15], ligno kiu, kiel sciate, ŝtoniĝas en la humido: tiamaniere la loĝantoj estas liberaj de la inundoj, kaj malpli en kontakto kun la vipuroj, kiuj pro sia abundo kaj diverseco estas la teruro kaj koŝmaro de la vojaĝantoj.

Dum Laŭrenco, gvidate de la remistoj, estis aranĝonta nian lunĉon en la dometo, mi restis sur la kanuo prepariĝante por preni banon kies nekomunecon lasis antaŭvidi la kristalaj akvoj. Sed mi ne estis konsiderinta la moskitojn, spite al la fakto ke iliaj venenaj pikoj igas ilin neforgeseblaj. Ili turmentadis min siaplaĉe, perdigante al la bano kiun mi prenis la duonon de ĝia sovaĝa orientalismo. La koloro kaj aliaj kondiĉoj de la epidermo de la nigruloj sendube defendas ĉi lastajn kontraŭ tiuj persistaj kaj malsataj malamikoj, ĉar mi daŭris observi ke la remistoj apenaŭ konstatas ilian ekziston.

Laŭrenco alportis al mi la lunĉon sur la kanuon, helpate de Gregoro, kiu sin kredis bona kuiristo kaj promesis al mi unu pladon da banano kun viando je la posta tago.

Ni devis alveni al Sankta Cipriano posttagmeze, kaj la remistoj ne lasis sin petegi por daŭrigi la vojaĝon, jam animitaj de la supera ruĝa vino de la Administranto.

La suno ne negadis esti somera.

Kiam la riverbordoj tion permesadis, por sentorporiĝi aŭ por redukti la pezon de la kanuo ĉe danĝeraj trairadoj atentigitaj de la remistoj, Laŭrenco kaj mi iradis mallongajn distancojn laŭ kelkaj bordoj, operacio kiu tie nomiĝas playear (piediri laŭlonge de la plaĝo) ; sed tiuokaze la timo renkonti iun guaskama aŭ ke iu ĉonta sin ĵetu sur nin, kiel la membroj de tiu familio de serpentoj nigraj, ruĝecaj kaj je blanka kolo tion kutimas fari, igis nin iri tra la veprejoj pli per la okuloj ol per la piedoj.

Vanis esplori ĉu Laŭreano kaj Gregoro estas sorĉ-kuracistoj, ĉar preskaŭ ne ekzisras remisto kiu ne estas tia, kaj kiu ne kunportu dentegojn de multaj specioj de serpentoj kaj de kontraŭvenenoj por diversaj el ili, inter kiuj troviĝas la guako, la bejucos atajasangre, siempreviva, zaragoza, kaj aliaj herboj sennomaj kiujn ili konservas ene de kavaj dentoj de tigro kaj de kajmano. Sed tio ne sufiĉas por trankviligi la vojaĝantojn, ĉar sciatas ke tiaj rimedoj ofte estas senefikaj, kaj mortas post malmultaj horoj kiu estas mordita, eligante sangon el la poroj, kaj meze de teruraj agonioj.

Ni alvenis al Sankta Cipriano. Ĉe la dekstra bordo kaj en la angulo formata de la rivero kiu donas nomon al la loko kaj de la rivero Dagva, kiu ŝajnas plezuriĝi pro la renkontiĝo, staris la domo, konstruita sur palisoj meze de folidensa bananejo. Ni ne estis ankoraŭ saltintaj sur la plaĝon kaj jam Gregoro kriadis:

—Nja Rufina! Jen venas mi! —Kaj tuj poste—: kie vi kaptis tiun ĉi oldulinaĉon?

—Bonan posttagmezon, njo Gregoro — respondis juna nigrulino, aperante en la koridoro.

—Vi devas gastigi min, ĉar mi alportas bonaĵon.

—Jes, sinjoro; do suriru.

—Kaj kie estas mia kamarado?

—Ĉe la konfluejo.

—Kaj onklo Bibiano?

—Ankaŭ, njo Gregoro.

Laŭreano diris bonan posttagmezon al la mastrino kaj denove gardis sian kutiman silenton.

Dum la remistoj kaj Laŭrenco eltiris la ilaron el la kanuo, mi fikse rigardadis ion kion Gregoro, sen fari plian rimarkon, estis nomuminta oldulinaĉo: ĝi estis serpento dika kia brako fortika, longa preskaŭ tri ulnojn, kun dorso aspra kaj koloro de seka folio kaj punktita de nigraj makuloj; ventro kiu ŝajnis farita el enfoldigitaj ebur-pecoj, enorma kapo kaj buŝo granda kiel la kapo mem, kuspa nazo kaj dentoj kiaj kataj ungoj. Ĝi statis pendanta per la kolo sur unu paliso de la enŝipejo, kaj la akvoj de la riverbordo ludadis kun ĝia vosto.

—Sankta Paŭlo! —ekkriis Laŭrenco fiksante siajn okulojn sur kion mi estis vidanta—; kia bestego!

Rufina, kiu estis malsuprenirinta salutcele diri al mi “Laŭdata estu Dio”, rimarkigis ke kelkfoje ili estis mortigintaj bestojn pli grandajn.

—Kie vi trovis ĉi tiun? —mi demandis.

—Ĉe la riverbordo, mia mastro, tie sur la ĉipero —ŝi respondis al mi indikante frondo-densan arbon je tridek ulnoj for de la domo.

—Kiam?

—Frumatene la tagon kiam forvojaĝis, mia frato hazarde renkontis ĝin streĉita, kaj li alportis ĝin ĉi tien por eligi al ĝi la kontaŭvenenon. Ĝia kompano ne estis tie, sed hodiaŭ mi vidis ĝin kaj li kaptos ĝin morgaŭ.

La nigrulino tuj rakontis al mi ke tiu vipuro faras damaĝon ĉimaniere: alkroĉita al iu branĉo aŭ behuko per forta ungo kiun ĝi havas ĉe la ekstremaĵo de la vosto, ĝi starigas la mezon de la korpo sur la spiraloj de la restanta mezo: ĝis kiam la kaptaĵo kiun ĝi gvatas paŝas je distanco tia ke nur etendiĝinta laŭ sia tuta longo povu atingi ĝin, la serpento restas senmova, kaj atinginte ĉi tiun kondiĉon, mordas kaj altiras al si la viktimon per nevenkebla forto: se la kaptaĵo denove malproksimiĝas ĝis la ekzaktan distancon, ripetiĝas la atako ĝis kiam la viktimo mortas: tiam la serpento volviĝas ĉirkaŭante la kadavron kaj tiel dormas kelkajn horojn. Okazis kelkfoje ke ĉasistoj kaj remistoj savis sin de tia morto ekpremante la gorĝon al la vipuro per ambaŭ manoj kaj luktante kontraŭ ĝi ĝis sufoki ĝin, aŭ ĵetante ponĉon sur ĝian kapon; tamen tio okazas malofte, ĉar malfacilas distingi ĝin en la arbaro, pro tio ke, alkroĉita, ĝi similas maldikan trunkon starantan kaj jam sekan. Ĝis kiam la mult-veruka besto ne trovos ion kien fiksi sian ungon, ĝi estas tute sendanĝera.

Rufina, montrante al mi la vojon, subiris per admirinda lerteco la ŝtuparon konsistantan el ununura trunko de gvajakano kun noĉoj, kaj eĉ etendis al mi la manon, duone ridante kaj duone respekte kiam mi estis tretonta la plankon de la kabano, faritan per hakitaj tabuloj el pambilo, nigraj kaj brilaj pro la uziĝo. Kun la kresp-haraj plektaĵoj zorge ligitaj al la posta parto de la kapo, kiu ne mankis je certa natura eleganteco, subjupo el blua tolaĵo kaj blanka ĉemizo, ĉio tre pura, antaŭtuko el blua indieno, orelringoj el bluaj bidoj kaj sammatieriala kolringo pliriĉigita per plakaĵetoj kaj kavalongas, mi trovis ŝin gracie originala, ĉesinte vidi dum tiom da tempo virinojn tiuspecajn; kaj la neglektemo de ŝia voĉo, kies gracio consistas, en individuoj de ŝia raso, en levigo de la tono ĉe la akcentita silabo de la fina vorto de ĉiu frazo; la movebleco de ŝia talio kaj ŝiaj timidaj ridetoj, rememorigadis al mi Remiĝa-n la nokton de ĉi ties edziniĝo. Bibiano, patro de la fraŭla nigrulino, kiu estis remisto malpli ol kvindekjara, jam difektita pro la reŭmatismo, rezulto de la metio, eliris por min akcepti, kun la ĉapelo enmane, kaj sin apogante sur dikan bastonon el chonta: li portis pantalonon el flava tuko kaj ĉemizon el blua striita tolo, kies randaĵojn li portis ekster la pantalono.

La konstruaĵo, kiu verŝajne estis inter la plej belaj en la rivera zono, konsistis el unu koridoro, al kiu, iele, faris plilongigon la saloneto, ĉar ĉi ties palmaj muretoj, sur du el la flankoj, nur leviĝadis ĝis unu ulno kaj duono sur la planko, tiel montrante la vidon de la Rivero Dagva unuflanken kaj tiun de la dormanta kaj malluma San-Cipriano aliflanken: al la salono sekvis unu dormoĉambro, de kiu oni aliris al la kuirejo, kies forno konsistis el granda kesto el palmarbaj tabuloj plenigita per tero, kaj sur kiu troviĝis la tulpas kaj la ilon por prepari la fufu’. Apogita sur la traboj de la salono, tabulplanko ĝin volbigis je triona parto, speco de magazeno en kiu oni vidadis duonflaviĝi egajn kaj etajn bananojn, kien ofte subiradis Rufina per ŝtuparo pli komforta ol tiu de la korto. Sur unu trabo pendadis atarrayas kaj katangas, kaj transverse kuŝadis sur aliaj, multaj stangoj kaj fiŝkapto-vergoj. Sur hoko pendadis unu tamburaĉo kaj unu karaska, kaj ĉe unu angulo kuŝadis la karangano, rustika bas-gitaro en la muziko de tiuj riverbordoj.

Baldaŭ mia hamako estis pendigita. Kuŝante sur ĝi mi vidadis la malproksimajn montojn ankoraŭ ne tretitajn, kiujn iluminadis la lasta flava lumo de la vespero, kaj la ondojn de la Rivero Dagva pasi irizitaj je blua, verda kaj or-koloroj. Bibiano, stimulita de mia familiareco kaj alligiteco, sidante apud mi, teksadis esparto-ŝnuron por ĉapeloj, fumante sian pipon, rakontante al mi pri la vojaĝoj de sia junaĝo, pri la forpasinta ino (lia edzino), pri la manieroj fiŝi en ĉirkaŭbaraĵo kaj pri siaj san-difektoj. Li estintis sklavo ĝis sia tridekjaraĝo en la minejo de Iro’, kaj je tiu aĝo li sukcesis, per multe da penigaj laboroj kaj ŝparoj, aĉeti sian liberecon kaj tiun de sia edzino, kiu estis pluvivinta mallonge post ilia ekloĝiĝo ĉe la rivero Dagva.

La remistoj, jam vestitaj per pantalono, babiladis kun Rufina; kaj Laŭrenco, eltirinte siajn rafinitajn manĝaĵojn por akompani la najo 72-supon kiun la filino de Bibiano estis preparanta por ni, estis veninta kuŝiĝi silenta en la angulon plej obskuran de la salono.

Jam estis preskaŭ nokte kiam oni aŭdis kriojn de vojaĝantoj sur la rivero: Laŭrenco subiris rapide kaj revenis kelkajn momentojn poste dirante ke temas pri la kurieroj kiuj suriradis; kaj li estis ricevinta sciigojn ke mia bagaĝo troviĝas en Mondomo.

Baldaŭ ĉirkaŭis nin la nokto per sia tuta amerika pompo: kial la noktoj de l’ Kaŭka, tiuj de Londono, tiuj pasintaj altamare, ne estis tiel majeste malgajaj kiel tiu?

Bibiano apartiĝis de mi, kredante ke mi dormas, kaj iris urĝi la la manĝon. Laŭrenco fajrigis la kandelon kaj preparis la tableton de la hejmo kun la ilaro de nia bisako.

Je la oka ĉiuj estis bone-malbone instalitaj por dormi. Laŭrenco, post instali min kun preskaŭ patrina zorgo sur la hamakon, kuŝiĝis sur la sian.

—Paĉjo —diris Rufina el sia ĉambro al Bibiano, kiu kuŝis kun ni el la salono— bonvolu aŭdi la mult-verukan beston kanti en la rivero.

Fakte, oni aŭdis tiudirekte ion similan al la klukado de enorma kokino.

—Avertu njo Laŭreanon —daŭrigis la junulino—, por ke je la mateniĝo ili pasu singarde.

—Ĉu vi aŭdis, homo? —demandis Bibiano.

—Jes, sinjoro —respondis Laŭreano, kiun tenis maldorma la voĉo de Rufina, ĉar kiel mi komprenis poste, ŝi estis lia fianĉino.

—Kio estas tiu ĉi granda estaĵo kiu flugas ĉi tie? —mi demandis al Bibiano, jam preskaŭ imagante ke temas pri iu flugil-hava serpento.

—La vesperto, mia mastreto —respondis—, sed ne timu ke li piku vin dum vi dormos sur la hamako.

Tiuj vespertoj estas veraj vampiroj kiuj sensangigas en mallonga tempo tiun kiu lasas al ili libera la nazon aŭ la fingropintojn; kaj vere savas sin de ilia pikado tiuj kiuj dormas sur hamako.


Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita