Maria/Ĉapitro LVI

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 271-277)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

—Maria! Maria! —mi ekkriis kvazaŭ ŝi povus respondi al miaj voĉoj, kaj mi falis sen fortoj sur la sidilon.

—Nu, kuraĝu —diris sinjoro A*** klopodante aŭdigi sin; por tio necesis mia veno. Ŝi pluvivos se vi alvenos ĝustatempe. Legu la leterojn, ĉar tie devus troviĝi unu ŝia.

“Venu, ŝi diris, venu rapide, aŭ mi mortos sen adiaŭi vin. Fine oni permesas ke mi konfesu al vi la veron: ekde unu jaro mortigas min horon post horo ĉi tiu malsano de kiu la feliĉo kuracis min por kelkaj tagoj. Se oni ne estus interrompinta tiun feliĉon, mi estus pli vivinta por vi.

“Se vi venos... jes, vi venos, ĉar mi akiros forton por elteni ĝis mi vidos vin; se vi venos, vi trovos nur ombron de via Maria; sed tiu ombro bezonas ĉirkaŭbraki vin antaŭ ol malaperi. Se mi ne povos atendi vin, se iu forto pli pova ol mia volo min forportos sen ke vi kuraĝigu min, sen ke vi fermu miajn okulojn, al Emma mi lasos, por ke ŝi gardu por vi, ĉion kion mi scias ke estos aminda por vi: la plektoj de mia hararo, la ujon en kiu estas viaj haroj kaj tiuj de mia patrino, la ringon kiun vi metis al mia mano la vesperon antaŭ via foriro, kaj ĉiujn viajn leterojn.

“Sed kial aflikti vin dirante al vi ĉion ĉi? Se vi venos, mi kuraĝiĝos; se mi aŭdos denove vian voĉon, se viaj okuloj diros al mi unu momenton kion nur ili scias diri al mi, mi plu vivos kaj denove estos kia mi estis antaŭe. Mi ne volas morti; mi ne povas morti kaj lasi vin sola por ĉiam.”

—Finlegu, do — diris sinjoro A*** delevante la leteron de mia patro falintan ĉe miajn piedojn. Vi certe scias ke ni ne povas perdi tempon.

Mia patro diradis kion mi jam estis koninta tro kruele. Restadis al la kuracistoj nur unu espero savi Maria-n: tiu kiun konservigadis al ili mia reveno. Antaŭ tiu neceso mia patro ne hezitis; li ordonis al mi reveni kiel eble plej haste, kaj li sin senkulpigis pro tio ke li ne estis ordoninta tion tiamaniere pli frue.

Du horojn poste mi forlasis Londonon.

Sinkadis fore en la nebulaj limoj de la Pacifiko la suno de la dudek kvina de Julio, plenigante la horizonton per splendoj el oro kaj rubeno; persekutante per siaj horizontalaj radioj eĉ la bluecajn ondojn kiuj kvazaŭ fuĝante iris kaŝi sin sub la ombrajn ĝangalojn de la marbordo. La “Emilja Lopez”, en kiu mi estis ŝipvojaĝanta de Panamo, ankris en la golfeto de Buenaventura post esti petolinta sur la mar-tapiŝo karesate de la marbordaj brizoj.

Kapkline sur la ferdeka balustrado, mi kontemplis tiujn ĉe-vidajn montojn de kiuj mi sentis renaskiĝi tiom dolĉajn esperojn. Dek ses monatojn antaŭe, dum mi ruliĝadis ĉe iliaj piedoj puŝate de la tumultaj akvo-fluoj de la Rivero Dagŭa, mia koro estis adiaŭinta ĉiun el ili, kaj iliaj soleco kaj silento estis harmoniintaj kun mia aflikto.

Skuate de la brizoj, tremadis en miaj manoj unu letero de Maria kiun mi estis ricevinta en Panamo, kaj kiun mi legis denove ĉe la lumo de la estingiĝanta krepusko. Miaj okuloj ĵus estas observintaj ĝin... Jam flaveca, ĝi ŝajnas ankoraŭ humida el miaj larmoj de tiuj tagoj.

“La sciigo pri via reveno sufiĉis por redoni al mi la fortojn. Mi jam povas kalkuli la tagojn, ĉar ĉiu el ili kiu pasas pli alprokimigas tiun en kiu mi revidos vin.

“Hodiaŭ estis tre bela la mateno, bela kiom tiuj kiujn vi ne forgesis. Mi igis Emma-n porti min al la ĝardeno; mi iris al la lokoj kiujn mi plej amas en ĝi; kaj mi sentis min preskaŭ sana sub tiuj arboj, ĉirkaŭata de ĉiuj tiuj floroj, vidante la rojon kuri dum mi sidis sur la ŝtonbenko de la bordo. Se tio okazas al mi nun, kiel mi ne pliboniĝos kiam mi trairos la ĝardenon akompanate de vi?

“Mi ĵus metis liliojn kaj rozojn antaŭ la imago de la Virgulino, kaj Ŝi ŝajnis rigardi min pli dolĉe ol kutime kaj esti ridetonta.

Sed oni volas ke ni iru al la urbo, ĉar onidire tie povos pli bone varti min la kuracistoj; mi ne bezonas alian kuracilon krom vidi vin miaflanke por ĉiam.Mi volas atendi vin ĉi tie0: mi ne volas forlasi ĉion kion vi amadis, ĉar mi imagas ke tion vi konfidis al mi kaj ke vi amus min malplie aliloke. Mi petegos por ke paĉjo prokrastu nian vojaĝon, kaj dume vi alvenos. Adiaŭ.”

La lastaj linioj estis preskaŭ nelegeblaj.

La dogan-boato, kiu estis lasinta la plaĝon post kiam la skuno ĵetis ankron, jam estis proksima.

—Laŭrenco! —mi ekkriis rekoninte karan amikon en la belaspekta mulato kiu staradis inter la Administranto kaj la ĉef-doganisto.

—Mi jam iras! —li respondis.

—Kaj suprenirinte rapidege la pend-eskalon, li premis min inter siaj brakoj.

—Ne ploru ni —li diris sekigante al si la okulojn per unu el la pintoj de sia ponĉo kaj klopodante rideti—: tiuj ĉi maristoj havas ŝton-koron kaj estas rigardantaj nin.

Jam koncize li estis dirinta al mi kion pli senpacience mi deziris scii: Maria fartadis pli bone kiam li forlasis la hejmon. Kvankam li atendis min du semajnojn en Buenaventura, ne estis alvenintaj leteroj por mi krom tiuj kiujn li alportis, certe ĉar la familio atendadis min de unu momento al la alia.

Laŭrenco ne estis sklavo. Fidela kompano de mia patro en la oftaj vojaĝoj kiujn ĉi lasta faris dum sia komerca vivo, li estis amata de la tuta familio, kaj ĝuadis en la hejmo privilegiojn de ĉefservisto kaj konsiderojn de amiko. En la aspekto kaj sinteno li montradis sian forton kaj sinceran karakteron: alta kaj fortika, li havis vastan frunton kaj kun antaŭaj kalvaĵoj; belajn okulojn ombritajn de brovoj krispaj kaj nigraj; rektan kaj elastan nazon; belajn dentojn, afablajn ridetojn kaj densan barbon.

Post plenumo de la ceremonia vizito de la Administranto al la ŝipo, kiun li estis plifruiginta supozante renkonti min en ĝi, mia bagaĝo transmetiĝis en la boaton, kaj mi saltis en ĉi tiun kun tiuj kiuj revenadis, post adiaŭi la kapitanon kaj kelkajn el miaj kunvojaĝintoj. Kiam ni estis proksimaj al la ter-bordo, la horizonto jam estis obskuriĝinta: ondoj nigraj, glataj kaj silentaj trairadis lulante nin por poste denove perdiĝi en la obskuro: sennombraj lampiroj flirtadis sur la brua densa krepo de la bordaj ĝangaloj.

La Administranto, individuo je certa aĝo, obeza kaj ruĝ-vizaĝa, estis amiko de mia patro. Post nia elŝipiĝo, li kondukis min al sia hejmo kaj li persone instalis min en la ĉambro kiun li estis preparinta por mi. Post pendigi unu hamakon el Corozal [Piednoto 1] (korosal’), vastan kaj parfuman, li eliris, dirinte al mi:

Mi donos instrukciojn por la sendado de via bagaĝo, kaj aliajn pli gravajn kaj urĝajn al la kuiristo, ĉar mi supozas ke la ŝip-keloj kaj kukejoj de la “Emilja” ne estis tre ŝarĝitaj: hodiaŭ ĝi ŝajnis al mi tre kapriolema.

Kvankam la Administranto estis la patro de bela kaj interesa familio loĝanta en la enlando de la Kaŭka distrikto, akceptinte la postenon kiun li estis plenumanta, li ne estis decidinta porti ĝin al la Haveno de Buenaventura, pro mil kialoj kiujn li estis eksponinta al mi kaj kiujn mi, spite al mia sensperteco, trovis pravaj. La homoj de la Haveno ŝajnadis al li ĉiun tagon pli gajaj, parolemaj kaj neformalaj; sed ŝajne li ne trovis seriozan malbonon en tio, ĉar post kelkaj monatoj da estado ĉe la marbordo, la Administranto mem estis infektiĝinta pli ol modere de tiu neformaleco.

Post unu kvarono da horo kiun mi bezonis por ŝanĝi mian ŝipveston per alia, la Administranto denove serĉis min: li jam portis, anstataŭ sia ceremonia vesto, pantalonon kaj jakon je absoluta blankeco; liaj veŝto kaj kravato estis komencintaj novan sezonon de mallumo kaj neglekto.

—Vi ripozos du-tri tagojn ĉi tie antaŭ ol daŭrigi vian vojaĝon —li diris plenigante du glasojn per brando kiun li eltiris el bela botelujo.

Sed mi ne bezonas nek povas ripozi —mi rimarkigis al li.

—Trinku la brandon; ĝi estas bonega Martell-brando; aŭ ĉu vi preferas alian trinkaĵon?

—Mi pensis ke Laŭrenco estis preparinta remistojn kaj kanuojn por fruiĝi morgaŭ.

—Ni vidos. Do, ĉu vi preferas ĝinon aŭ absinton?

—Laŭ via plaĉo.

—Je via sano, do —li diris invitante min.

Kaj post malplenigi per unu tiro la glason:

—Ĉu ĝi ne estas superkvalita? —li demandis palpebrumante per ambaŭ okuloj; kaj farante per la lango kaj la palato bruon similan al tiu de sonora kiso, li aldonis: —evidente vi jam gustumis la plej oldan el Anglujo.

—Ĝi ĉie bruligas la palaton. Do ĉu mi povos fruiĝi morgaŭ matene?

—Trankviliĝu, ĉio estas ŝerco mia —li respondis kuŝiĝante senzorge sur la hamakon kaj viŝante al si la ŝviton el la ĝorĝo kaj el la frunto per granda tuko el hindia silko, bonodora kiel tiu de unu fianĉino—. Do, ĝi bruligas, he? Nu, la akvo kaj ĝi estas la solaj kuracistoj kiujn ni havas ĉi tie, escepte en kazo de vipura mordo.

—Parolu ni serioze: kion vi nomas via ŝerco?

—La proponon ke vi ripozu, homo! Ĉu vi imagas ke via patro endormiĝis rekomendante al mi ke mi havu ĉion preta por via vojaĝo? Jam antaŭ dek kvin tagoj alvenis Laŭrenco, kaj de ok tagoj estas pretaj la remistoj kaj provizita per remizo la kanuo. Estas vero ke mi devis esti malpli formala, kaj tiamaniere mi estus sukcesinta per via permeso dorloti vin dum du tagoj.

—Kiom mi dankas al vi vian akuratecon!.

Li ekridis bruege puŝante la hamakon por aerumi sin, kaj fine li diris al mi:

—Nedankemulo!

—Tute ne: vi scias ke mi ne povas, ke mi devas malfruiĝi eĉ ne unu horon pli ol necese; ke urĝas ke mi alvenu hejmen tre frue...

—Jes, jes; estas vero; ĝi estus egoismo de mia flanko —li diris, jam serioza.

—Kion vi scias?

—La malsanon de unu el la fraŭlinoj... Sed vi certe ricevis la leterojn kiujn mi sendis al vi al Panamo.

—Jes, dankon, ĝuste ĉe mia enŝipiĝo.

—Ĉu ili ne diras al vi ke ŝi fartas pli bone?

—Tion ili diras.

—Kaj kion Laŭrenco?

—Li diras la samon.

Post tempeto dum kiu ni restis silentaj, la Administranto kriis leviĝante en sidan pozicion sur la hamako:

—Marko, la manĝaĵon!

Iu servisto poste venis anonci al ni ke la vespermanĝo estas preta.

—Nu —diris mia gastiganto ekstarante—: mi malsatas; se vi estus trinkinta la brandon vi sentus bonan apetiton. Hej! —li aldonis kiam ni estis enirantaj en la manĝoĉambron kaj sin direktante al iu servisto—: se iu ajn venas serĉi nin, diru ke ni ne estas hejme. Estas necesa ke vi enlitiĝu frue por ke vi povu leviĝi ĉe la tagiĝo —li rimarkigis al mi montrante la sidlokon ĉe la kapo de la tablo.

Li kaj Laŭrenco sidiĝis ambaŭflanke de la mia.

—Diable! —ekkriis la Administranto kiam la lumo de la bela tablo-lumilo lumigis mian vizaĝon—: kian aspekton vi montras! Se vi ne estus brunulo oni povus ĵuri ke vi ne scias diri “bonan tagon” en la kastilia. Mi imagas ke mi vidas vian patron kiam li estis dudekjara; sed ŝajnas al mi ke vi estas pli alta ol li; sen tiu seriozeco, sendube heredita de via patrino, mi kredus troviĝi kun la judo la nokton kiam unuafoje li elŝipiĝis en Kibdoo [Piednoto 2]. Kion vi opinias, Laŭrenco?

—Identa —respondis ĉi tiu.

—Se vi estus vidinta —daŭrigis mia gastiganto sin direktante al li—, la zorgon de nia angleto post kiam mi diris al li ke li devus resti kun mi du tagojn... Li senpacienciĝis tiagrade ke li eĉ diris ke mia brando brulas mi ne scias kion. Nekredeble! Mi timis ke li estas skoldanta min. Nun ni vidos ĉu ŝajnas al vi same tiu ĉi ruĝa vino, kaj ĉu ni sukcesos ke ĝi ridetigu vin. Kaj do? —li aldonis post kiam mi estis gustuminta la vinon.

—Ĝi estas tre bongusta.

—Treme mi timantis ke vi faru grimaceton, ĉar ĝi estas la plej bongusta kiun mi sukcesis trovi por ke vi trinku sur la rivero.

La jovialeco de la Administranto ne febliĝis eĉ unu momenton dum du horoj. Je la naŭa li permesis al mi retiriĝi, promesante stari je la kvara de la mateno por akompani min ĝis la dokon. Dezirante al mi bonan nokton, li aldonis:

—Mi esperas ke morgaŭ vi ne plendos pri la musoj kiel la alian fojon: unu malbona nokto kiun ili pasigis al vi kostis al ili tre multe; ekde tiam mi faris al ili ĝismortan militon.


Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita