Maria/Ĉapitro XI
Mi faris penojn por montri min gaja dum la resto de la tago. Ĉe la tablo mi parolis entuziasme pri la belaj virinoj de Bogoto, kaj laudegis la graciojn kaj inĝenion de P... Mia patro ĝuis aŭdi min: Eloisa estus volinta ke la postmanĝa societemo daŭru la tutan nokton. Maria estis silenta; sed ŝajnis al mi ke ŝiaj vangoj paliĝis kelkfoje, kaj ke ilia vera koloro ne revenis al ili, same kiel tiu de la rozoj kiuj dum la nokto ornamis festenon.
Ĉirkaŭ la lasta parto de la konversacio, Maria ŝajnigis ludi kun la hararo de Johano, mia tri jaraĝa frato kiun ŝi dorlotis. Ŝi eltenis ĝis la fino; sed tuj kiam mi stariĝis, ŝi ekiris kun la infano al la ĝardeno.
Dum la tuta resto de la posttagmezo kaj en la fruvespero estis necese helpi mian patron kun lia oficeja laboro.
Je la oka, kaj post kiam la virinoj estis preĝintaj siajn kutimajn preĝojn, oni vokis nin manĝi. Eksidante ĉe la tablo, mirigis min vidi unu el la lilioj je la kapo de Maria. Estis en ŝia belega vizaĝo tia mieno de nobla, naiva kaj dolĉa rezignacio, ke mi, kiel magnetizita, ne povis malhlepi rigardi ŝin pro io en ŝi ĝis tiam por mi nekonata.
Knabino kara kaj gaja, virino pura kaj alloga kiel tiuj pri kiuj mi sonĝis, tiel mi konis ŝin; sed rezignaciita antaŭ mia indiferenteco, ŝi estis nova por mi. Ĉar ŝi fariĝis dieca pro la rezignacio mi sentis min neinda rekte rigardi ŝian vizaĝon.
Mi malbone respondis al demandoj kiun oni faris al mi pri Jozefo kaj lia familio. Al mia patro mi ne povis kaŝi mian konfuzon; kaj alparolante Marian, diris al ŝi ridetante:
— Belajn liliojn vi havas en la hararo: mi ne vidis tiajn en la ĝardeno.
Maria, klopodante kaŝi sian konsternon, respondis per voĉo preskaŭ neperceptebla:
— Fakte, ĉi tiuj lilioj nur estas en la monto.
Mi ekvidis en tiu momento bonkoran rideton en la lipoj de Emma.
— Kaj kiu ilin sendis? —demandis mia patro.
La konsterno de Maria estis jam notebla. Mi rigardis ŝin; kaj ŝi devis trovi ion novan kaj kuraĝigan en miaj okuloj, ĉar ŝi respondis per pli firma tono:
— Efrain forĵetis kelkajn en la fruktoĝardenon; kaj ŝajnis al ni ke pro ilia rareco, estus bedaŭro ke ili perdiĝu: tiu ĉi estas unu el ili.
— Maria, mi diris al ŝi, se mi estus sciinta ke estis tiel estimindaj tiuj floroj, mi estus konservinta ilin... por vi; ĉar ili ŝajnis al mi malpli belaj ol tiuj kiujn oni metas ĉiutage en la florujo de mia tablo.
Ŝi komprenis la kialon de mia rankoro, kaj klare komunikis tion al mi per unu rigardo, tiel ke mi timis ke oni aŭdus la batojn de mia koro.
Tiun nokton, je la horo de la retiriĝo de la familio de la salono, Maria hazarde sidis proksime de mi. Post multe heziti, mi fine diris al ŝi, per voĉo kiu ne sukcesis kaŝi mian emocion: «María, ili estis por vi; sed mi ne trovis viajn».
Ŝi balbutis iun senkulpigon kiam en la sofo mia mano hazarde renkontis la ŝian, mi retenis ŝian per movo nepropravola. Ŝi ĉesis paroli. Ŝiaj okuloj rigardis min mire kaj fuĝis de miaj.
Ŝi angore pasis sur al frunto la manon kiun ŝi havis libera, kaj apogis en ĝi la kapon, enmetanta la nudan brakon en la apuda kusenego. Farante fine stebon*** por malnodigi tiun duoblan nodon de la materio kaj de la animo kiu en tiu momento kunigos nin, ŝi stariĝis; kaj kvazaŭ konkludanta komencitan pripenson, ŝi diris al mi tiel mallaŭte ke mi apenaŭ povis ŝin aŭdi: «En tiu kazo... mi kolektos ĉiutage la florojn plej belajn»; kaj malaperis.
La animoj kiel tiu de maria ne konas la monduman lingvon de la amo; sed cedas treme al la unua kareso de tiu kiun ili amas, kiel la papavo de la boskoj sub la flugiloj de la ventoj.
Mi ĵus konfesis mian amon al Maria; ŝi estis instiginta min ĝin konfesi, humiliĝante kiel sklavino konservi tiujn florojn. Mi ripetis kun ĝojo ŝiajn lastajn vortojn; ŝia voĉo susuris en mia orelo: «En tiu kazo... mi kolektos ĉiutage la florojn plej belajn».