Maria/Ĉapitro XII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 33-36)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XII.

La luno plena kaj granda, kiu ĵus leviĝis sub la profunda ĉielo sur la altegaj vertoj de la montoj, lumigis la ĝangalajn flankojn, blankigitaj kelkloke pro la pintoj de la jarumarboj, arĝentanta la ŝaumojn de la kurentegoj kaj disvastiganta sian melankolian helecon ĝis la fundo de la valo. La plantoj elspiris siajn plej mildajn kaj misterajn aromojn. Tiu silento, interrompita nur de la murmuro de la rivero, estis pli ĝojdona ol neniam al mia animo.

Surkubute apogita sur la kadro de la fenestro, mi imagis vidi ŝin meze de la rozujoj en kiuj mi surprizis ŝin en tiu unua mateno; tie ŝi estis kolektanta la bukedon de lilioj, oferanta sian orgojlon kaj sian doloron. Estis mi kiu de nun perturbis la infanan sonĝon de ŝia koro: mi jam povus paroli al ŝi pri mia amo, fari ŝin la celo de mia vivo. Morgaŭ! Magia vorto en la nokto kiam oni diris al ni ke ni estas amataj! Ŝiaj rigardoj, trafinte miajn, havis jam nenion por kaŝi al mi; ŝi beliĝis por feliĉeco kaj fiero mia.

Neniam la aŭroroj de julio en Kaŭka estis tiel belaj kiel Maria kiam ŝi presentis sin al mi la sekvantan matenon, momentoj post eliri de la banejo, la hararo de ombrigita kareto malligita kaj duonfrizita, la vangoj rozkoloraj leĝere paliĝitaj, sed en kelkaj momentoj revigligita de la hontruĝo; kaj ludanta en ŝiaj amindaj lipoj tiu ĉastega rideto kiu rivelas en la virinoj kiel Maria feliĉon kiun ili ne povas kaŝi. Ŝiaj rigardoj, jam pli dolĉaj ol brilaj, montris ke ŝia sonĝo ne estis tiel paca kiel kutime. Kiam mi alproksimiĝis al ŝi mi rimarkis en ŝia frunto kuntiriĝon gracian kaj apenaŭ percepteblan, speco de ŝajnigita severeco kiun ŝi uzis multfoje kontraŭ mi kiam post ekblindigi min per la tuta lumo de ŝia beleco, trudis silenton al miaj lipoj, kiuj estis ripetontaj kion ŝi tiom sciis.

Estis jam por mi bezono havi ŝin konstante apud mi; ne perdi eĉ unu momenton de ŝia ekzisto forlasita al mia amo, kaj ĝojplena kun tio kiun mi posedis, kaj avida ankoraŭ de ĝojo, mi klopodis fari paradizon de la gepatra domo. Mi parolis al Maria kaj al miaj fratinoj pri la deziro kiun ili montris por fari kelkajn elementajn studojn sub mia direkto: ili reentuziasmiĝis pro la projekto, kaj oni decidis ke je tiu sama tago oni komencus.

Ili konvertis unu el la anguloj de la salono en studejo; denajlis kelkajn mapojn de mia ĉambro; senpolvigis la geografian globon kiu en la skribotablo de mia patro estis restinta ĝis tiam preteratentata; oni senornamigis du konzolojn por fari el ili studotablon.Mia patrino ridetis kiam ŝi ekvidis la tutan malordon kiun nia projekto kaŭzis.

Ni kunvenis ĉiutage du horojn, dum kiuj mi klarigis al ili iun ĉapitron pri geografio, ni legis ion pri universala historio, kaj plimultfoje la paĝojn de La Spirito de Kristanismo. Tiam mi povis taksi la tutan inteligenton de Maria: miaj frazoj restis gravuritaj neforviŝeble en ŝia memoro, kaj ŝia komprenkapablo, kun infana triumfo preskaŭ ĉiam antaŭis miajn klarigojn.

Emma malkovris nian sekreton kaj ĝojis pro nia naiva feliĉo. Kiel mi povus kaŝi al ŝi dum tiuj oftaj prelegoj tion, kio okazis en mia koro? Ŝi devus observi mian fiksrigardon sur la sorĉiga vizaĝo de mia kunulino dum ŝi donis petatan klarigon. Ŝi jam vidis tremi la manon de Maria se mi metis ĝin sur punkto vane serĉata en la mapo. Kaj ĉiam kiam mi sidis proksime de la tablo, ili starantaj ĉe ambaŭ flankon de mia seĝo, Maria kliniĝis por vidi pli bone ion kiu troviĝis en mia libro aŭ en la mapoj, ŝia spiro, blovetis miajn harojn, ŝiaj harplkektaĵoj, kiuj ĉirkaŭis ŝiajn ŝultrojn, konfuzigis miajn klarigojn, kaj Emma povis vidi ŝin rektiĝi hontante.

Kelkfoje, domaj taskoj vokis la atenton de miaj lernantinoj, kaj mia fratino ekrespondecis pri la aferoj, iris plenumi ilin, kaj revenis iom poste por rekunveni kun ni. Tiam mia koro batis forte. Maria, kun la frunto infane serioza kaj la lipoj ridetemaj, lasis al miaj unu el ŝiaj aristokrataj manoj semataj de truetoj, faritaj por subpremi fruntojn kiel tiu de Byron; kaj ŝia frazmelodio konservanta tiun muzikon kiu estis al ŝi partikulara, fariĝis malrapida kaj profunda ĉe la prononco de vortoj milde elbuŝigitaj kiujn vane mi klopodus rememori hodiaŭ; ĉar mi ne aŭdis ilin denove, ĉar prononciitaj per aliaj lipoj ili ne estus la samaj, kaj skribitaj en tiuj ĉi paĝoj ili aperus sensencaj. Ili apartenas al alia lingvo pri kio, de post tiom da jaroj mi ne memoras eĉ unu frazon.