Maria/Ĉapitro XIII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 36-37)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XIII.

La paĝoj de Chateaubriand malrapide kolorigis la imagon de Maria. Tiom kristana kaj plene da fido, ŝi ĝojis ĉe la trovo de belecoj por ŝi antaŭsentitaj en la katolika kulto. Ŝia animo prenis el la paletro kiun mi ofertis al ŝi, la plej belajn kolorojn por plibeligi ĉion; kaj la poezia fajro, donaco de la ĉielo por kio homoj kiuj posedas ĝin estas admirataj kaj virinoj kiuj malvolonte rivelis ĝin estas diinigitaj, donis al ŝia mieno allogojn nekonatajn de mi ĝis tiam en la homa vizaĝo. La pensoj de las poeto, bonvenigitaj en al animo de tiu virino tiel alloga meze de ŝia naiveco, revenis al mi kiel eĥo de malproksima kaj konata harmonio kiu tuŝas la koron.

Unu posttagmezo, posttagmezo kiel kutimas en mia lando, ornamita de purpuraj nuboj kaj brilo de pala oro, bela kiel Maria, bela kaj efemera kiel ŝi estis por mi, ŝi, mia fratino kaj mi, sidis sur la larĝa ŝtono de la deklivo, de kie ni vidis dekstre en la profunda kultivejo ruli la bruigajn kurentojn de la rivero, kaj ĉe niaj piedoj la majestan kaj silentan valon. Mi legis la epizodon pri Atala, kaj ambaŭ, admirindaj en ilia senmoveco kaj entuziasmo, aŭdis elŝpruci el miaj lipoj tiun tutan melankolion amasigita de la poeto por «plorigi la mondon». Mia fratino, apoganta la dekstran brakon en unu el miaj brakoj, la kapo preskaŭ kunigita al la mia, sekvis per la okuloj la liniojn kiujn mi legis. Maria, duonsurgenuita proksime de mi, ne disigis de mia vizaĝo ŝiajn rigardojn, humidajn jam.

La suno estis kaŝiĝinta kiam per fiera voĉo mi legis la lastajn paĝojn de la poemo. La pala kapo de Emma ripozis sur mia ŝultro. Maria kaŝis sian vizaĝon ambaŭmane. Post kiam mi legis tiun ŝirigan adiaŭon de Chactas en la tombejo de sia amatino, adiaŭo ke tiomfoje eltiris ploreton al mia brusto: «Dormu pace en fremda tero, malbonŝanca junulino! Kompense de via amo, de via ekzilo kaj de via morto, restas vi forlasata eĉ de Chactas mem», Maria, ne aŭskultante plu mian voĉon, kovris la vizaĝon, kaj sur ĝi ruliĝis dikaj larmoj. Estis ŝi tiel bela kiel la kreitaĵo de la poeto, kaj mi amis ŝin kun la amo kiun li imagis. Ni direktis nin silente kaj malrapide al la domo. Ha, mi animo kaj tiu de Maria ne nur estis kortuŝitaj de tiu legado: estis ili troŝarĝitaj de la antaŭsento!