Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 187-197)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XL.

Kiam mi alvenis al la bienoj matene la postan tagon, mi renkontis en la loĝ-domo la kuraciston kiu estis anstataŭanta Mayn en la prizorgado de Feliciana . Pro sia teniĝo kaj aspekto, li similis pli al retiriĝinta kapitano ol al kio li certigas esti. Li sciigis al mi ke li estis perdinta ĉiun esperon savi la malsanulinon, ĉar ŝi estis atakita de hepatito kiu en sia lasta stadio rezistis jam ĉiuspecajn aplikojn; kaj konkludis manifestante al mi ke li opinias konvena voki iun sacerdoton.

Mi eniris la ĉambron en kiu troviĝis Feliciana. Johano Anĝelo jam estis tie, kaj miris ke sia patrino ne respondis kiam li salutis per Laǔdata estu laSankta Sakramento de la Altaro! Trovi Feliciana-n en tiel deprima stato ne povis ne kortuŝi min.

Mi ordonis pliigi la nombron de sklavinoj kiuj ŝin servis; mi translokigis ŝin en ĉambron pli komfortan, al kio ŝi humile estis oponinta, kaj oni sendis al la vilaĝo por la sacerdoto.

Tiu virino mortonta malproksime de sia patrujo; tiu virino kiu tiom dolĉan kor-inklinon estis doninta al mi ekde kiam ŝi eniris en nian hejmon; en kies brakoj tiomfoje endormiĝis Maria infanaĝe... Sed jen ŝia historio, kiu rakontata de Feliciana per nepolurita kaj kortuŝa lingvo, amuzis kelkajn vesperojn de mia infanaĝo.

Magmahu’ estintis ekde sia adoleskaĝo unu el la plej distingitaj ĉefoj de la armeoj de Aŝantio, potenca nacio de Okcidenta Afriko. La kuraĝo kaj kompetento kiujn li estis montrinta okaze de la oftaj militoj faritaj de Reĝo Say Tuto Kuamina kontraǔ la Aŝimoj ĝis la morto de Orsue’, ĉi ties ĉefo; la kompleta venko atingita sur la tribojn de la marbordo ribeligitajn kontraǔ la reĝo fare de Karlo Macharty, kiun Magmahu’ mem mortigis sur la batalkampo, ebligis ke la monarko superŝutus lin per honoroj kaj riĉaĵoj, samtempe konfidante al li la komandon de ĉiuj siaj trupoj, spite al la rivaloj de la bonsorta militisto, kiuj neniam pardonis al li esti meritinta tiel grandan favoron.

Post la maldaǔra paco atingita per la venko super Macharty, ĉar la angloj, jam kun propra armeo minacadis la Aŝantojn, ĉiuj fortoj de la rejno eliris en kampanjon.

Komenciĝis la batalo, kaj malmultaj horoj sufiĉis por konvinki la Anglojn pri la nesufiĉo de siaj mortigaj armiloj kontraǔ la kuraĝo de la afrikanoj. Dum ankoraǔ estis duba la venko, Magmahu’ , or-splenda, kaj teruriga en sia furiozo, senĉese vizitis la trupojn instigante ilin per sia temerareco, kaj lia voĉo superfortis la bruegon de la malamikaj baterioj. Sed vane li sendis oftajn ordonojn al la komandantoj de la rezervoj por ke ili iru en la batalon atakante la flankon pli malfortan de la invadintoj. La nokto interrompis la bataladon; kaj kiam je la unuaj lumoj de la posta tago Magmahu’ inspektis siajn trupojn, dekumitajn pro la morto kaj la dizerto kaj senkuraĝigitajn de la ĉefoj kiuj malebligis la venkon, komprenis ke li estas venkota, kaj sin preparis por batali kaj morti. La reĝo, kiu alvenis en tiaj teruraj momentoj al la kampo de siaj trupoj, observis ilin, kaj petis la pacon. La Angloj ĝin koncedis kaj faris traktatojn kun Say Tuto Kuamina. Ekde tiu tago Magmahu’ perdis la favoron de sia reĝo.

Ĉagrenigita pro la maljusta konduto de la monarko, kaj ne volante doni al siaj rivaloj la ĝuon vidi lin humiligita, la kuraĝulo decidis ekziliĝi. Antaǔ ol foriri li decidis ĵeti al la fluoj de la Rivero Tando la sangon kaj la kapojn de siaj plej belaj sklavoj, kiel oferon al sia Dio. Sinar estis inter ili la plej juna kaj belaspekta. Filo de Orsue’, la misfortuna ĉefo de la Aŝimoj, li fariĝis milit-kaptito batalante kuraĝe dum la sanga tago kiam sia patro estis venkata kaj mortigata; sed ĉar Sinar kaj liaj samgentaj sklavoj timis la senkompatan kruelon de la Aŝantoj, oni kaŝis al ili la nobelan devenon de la militkaptito.

Nur Nay, ununura filino de Magmahu’, konis tiun sekreto. Ankoraǔ infaninon kiam Sinar eniris kia servisto en la domon de la venkinto de Orsue’, dekomence kaptis ŝin la digna humileco de la juna militisto. Li lernigadis al ŝi la dancojn de sia naskiĝ-lando, la amajn kaj sentoplenajn kantojn de la lando de Bambuk’; li rakontadis al ŝi la mirindajn legendojn per kiu sia patrino estis amuzinta lin en la infanaĝo; kaj se kelkaj larmoj tiam fluadis sur la uv-kolora haǔto de la vangoj de la sklavo, Nay kutimis diri al li:

Mi petos al mia patro vian liberigon por ke vi reiru al via lando, ĉar vi estas tiom malfeliĉa ĉi tie.

Tiam Sinar ne respondadis; sed liaj grandaj okuloj ĉesis plori kaj rigardis sian junan mastrinon tiamaniere ke en tiuj momentoj ŝi ŝajnis esti la sklavino.

Iun tagon en kiu Nay, kune kun sia servistaro, estis elirinta promeni tra la ĉirkaǔaĵoj de Kumasia, Sinar, kiu kondukantis la belan struton sur kiu rajdis lia mastrino sidante kvazaǔ sur molaj kusenoj de Bornu’, irigis la birdon tiel rapide, ke post nelonge ili troviĝis tre for de la sekvantaro. Sinar, haltante, kun la rigardoj flamantaj kaj kun triumfa rideto sur la lipoj, diris al Nay indikante al ŝi la valon kiun ili havis je siaj piedoj:

―Nay, jen la vojo kiu kondukas al mia lando: mi forfuĝos de miaj malamikoj, sed vi akompanos min: vi estos reĝino de la Aŝimoj, kaj mia ununura virino: mi amos vin pli ol la malfeliĉan patrinon kiu priploras mian morton, kaj niaj posteuloj estos nevenkeblaj portante en siaj vejnoj mian sangon kaj la vian. Rigardu kaj venu: kiu kuraĝos kruci mian vojon?

Dirante ĉi lastajn vortojn li levis la larĝan mantelon el pantera felo defalantan el liaj ŝultroj, kaj sub ĝi brilis la kulasoj de du pistoloj kaj la ornamo de turka sabro zonita per ruĝa ŝalo de Zerbi.

Sinar, surgenue, kovris per kisoj la piedojn de Nay pendantajn sur la molan plumaron de la struto, kaj ĉi tiu tiradis karese per la beko la rigard-altirajn vestojn de sia mastrino.

Muta kaj surprizita aǔdante la amajn kaj terurajn vortojn de la sklavo, ŝi fine klinis sur sian sinon la kapon de Sinar kaj diris al li:

―Vi ne volas esti sendanka al mi, kaj diras ke vi amas min kaj portas min esti reĝino en via patrujo; mi ne devas esti sendanka al mia patro, kiu min amis antaǔ ol vi, kaj al kiu mia fuĝo kaǔzus la malesperon kaj la morton. Atendu kaj ni kune foriros kun lia konsento; atendu, Sinar, ĉar mi amas vin...

Kaj Sinar tremis sentante sur sia frunto la ardajn lipojn de Nay.

Multaj tagoj fluis, kaj Sinar atendadis, ĉar en sia sklaveco li estis feliĉa.

Magmahu’ eliris en kampanjon kontraǔ la tribojn ribeligitajn fare de Macharty, kaj Sinar ne akompanis sian mastron al la milito male ol la ceteraj sklavoj. Li dirintis al Nay:

―Mi preferas la morton ol batali kontraǔ popolojn kiuj estis aliancanoj de mia patro.

Antaǔ ol la trupoj ekmarŝu, ŝi donis al sia amanto, sen ke li vidu tion, trinkaĵon en kiun ŝi estis verŝinta la sukon de iu dormiga planto; kaj tiel la filo de Orsue’ fariĝis malebligita marŝi, ĉar restis diversajn tagojn regata de nevenkebla dormo, kiun laǔvole Nay interrompadis, verŝante en liajn lipojn iun oleon aroman kaj vivigan.

Sed kiam poste la Angloj deklaris militon kontraǔ Say Tuto Kuamina, Sinar sin prezentis al Magmahu’ por diri al li:

―Kunportu min al la milito; mi batalos viaflanke kontraǔ la blankuloj; mi promesas al vi ke mi meritos manĝi kelkajn iliajn korojn rostitaj de la sacerdotoj, kaj ke mi portos sur mia kolo kolierojn el dentoj de la blonduloj.

Nay donis al li valorajn balzamojn por kuraci la vundojn: kaj metante sakralajn plumojn en la kap-ornamaĵon de sia amanto, aspergis per larmoj la ebonon de tiu brusto kiun ŝi ĵus estis unktinta per odora oleo kaj or-polvo.

En la sanga batalo en kiu la ĉefoficiroj aŝantaj, enviemaj de la gloro de Magmahu’, malebligis al li atingi la venkon super la Anglojn, fusil-kuglo rompis la maldekstran brakon de Sinar.

Kiam finis la milito kaj estiĝis la paco, la kuraĝa kapitano de la Aŝantoj revenis humiligita al sia hejmo; kaj dum kelkaj tagoj Nay ĉesis sekigi la ploron kiun la kolero eltiradis el ŝia patro nur por kaŝe iri mildigi la doloron al Sinar , ame kuracante lian vundon.

Prenite de Magmahu’ la decido forlasi la patrujon kaj fari tiun sangan oferon al la Rivero Tando, li jene parolis al sia filino:

―Nay, iru ni serĉi landon malpli sendankan ol tiu ĉi por miaj genepoj. La plej belaj kaj konataj ĉefoj de Gambi-lando, kiun mi vizitis en mia junaĝo, fieriĝos doni al ni rifuĝon en siajn hejmojn, kaj preferi vin al siaj plej belaj virinoj. Tiuj ĉi brakoj estas ankoraǔ fortaj por batali kaj mi posedas sufiĉajn riĉaĵojn por esti potenca kie ajn kovros nin iu tegmento... Sed antaǔ ol foriri necesas ke ni kvietigu la koleron de la Tando (rivero, konsiderata kiel dio fare de la Aŝantoj: noto de la tradukisto), furioza kontraǔ mi pro mia amo al la gloro, kaj ke ni oferu al ĝi la plej distingitan el niaj sklavoj: inter ili Sinar la unuan.

Nay falis senkonscie aǔdante tiun teruran verdikton, kaj ellasante el siaj lipoj la nomon de Sinar. Delevis ŝin ŝiaj sklavinoj, kaj Magmahu’, ekster si, venigis Sinar en sian ĉeeston. Elingiginte la sabron, li diris balbutante de kolero:

―Sklavo!, vi metis viajn okulojn sur mian filinon; kiel puno mi igos ilin fermiĝi por ĉiam.

―Vi tion povas ―respondis kviete la junulo: la mia ne estos la unua sango de la Aŝimaj reĝoj per kiu via sabro ruĝiĝos.

Magmahu’ restis konfuzita aǔdinte tiajn vortojn, kaj la tremado de lia dekstra mano resonigadis sur la pavimon la kurban cimitaron kiun ĝi tenadis.

Nay liberigis sin de siaj sklavino, kiu terurigitaj retenadis ŝin, kaj eniris en la ĉambron kie estis Sinar kaj Magmahu’, kaj ĉirkaǔprenante ĉi ties genuojn, banis al li la piedojn per larmoj, ekkriante:

―Pardonu nin, sinjoro, aǔ mortigu nin ambaǔ!

La maljuna soldato, ĵetante for de si la teruran armon, sin lasis fali sur divanon kaj kaŝante sian vizaĝon per la manoj flustris:

―Kaj ŝi amas lin!... Orsue’, Orsue’!, Jam vi estas venĝita.

Sidante sur la genuoj de sia patro, Nay premadis lin inter siaj brakoj, kaj kovrante per kisoj lian hararon, plorĝemanta diris al li:

―Vi havos du gefilojn anstataǔ nur unu: ni malpezigos vian maljunaĝon, kaj lia brako defendos vin en la bataloj.

Magmahu’ levis la kapon, kaj farante signon al Sinar ke li alproksimiĝu, diris al li per voĉo kaj aspekto teruraj, etendante al li la dekstran manon:

―Tiu ĉi mano mortigis vian patron; per ĝi mi eltiris el lia brusto la koron... kaj miaj okuloj plezuriĝis ĉe lia agonio...

Nay sigelis per siaj lipoj tiujn de Magmahu’, kaj sin turnante rapidege al Sinar, etendis siajn belajn manojn al li, dirante kun ama voĉo:

―Tiuj ĉi kuracis viajn vundojn, kaj ĉi okuloj ploradis por vi.

Sinar falis surgenuen antaǔ sia amatino kaj sia sinjoro, kaj ĉi lasta, post kelkaj momentoj, diris al li samtempe brakumante sian filinon:

Jen kion mi donos al vi kiel pruvon de mia amikeco la tagon kiam mi estos certa pri la via.

―Mi ĵuras per miaj dioj kaj la via ―respondis la filo de Orsue’―, ke mia amikeco estos eterna.

Post du tagoj Nay, Sinar kaj Magmahu’ foriris el Kumasio kun la favoro de la obskuro nokta, kumportante tridek gesklavojn, kamelojn kaj strutojn por rajdi, kaj aliajn ŝarĝitajn per iliaj plej valoraj juveloj kaj vazaro; granda kvanto da tíbar kaj kaǔris, nutraĵoj kaj akvo, necesaj por longa vojaĝo.

Multajn tagojn ili uzis en tiu danĝera pilgrimado. La karavano havis la fortunon ĝui bonan veteron kaj ne renkonti la sererojn . Dum la vojaĝo, Sinar kaj Nay dispeladis la malĝojon el la koro de Magmahu’ kantante duope gajajn kanzonojn; kaj en la noktoj serenaj, je la lumo de la luno kaj flanke de la tendo de la karavano, la feliĉaj geamantoj provadis graciajn dancojn je la sono de la eburaj trumpetoj kaj de la liroj de la sklavoj.

Fine ili atingis la landon de la Kombu-Manez, sur la bordoj de la Gambio; kaj tiu tribo celebris per pompaj festoj kaj oferoj la alvenon de tiel distingitaj gastoj.

De nememoreblaj tempoj la Kombu-Manez kaj la Kambez faradis inter si kruelan militon, militon ekscititan ene de ambaǔ popoloj ne nur de la malamo kiun ili sentis reciproke sed kaǔze de kriminala avareco. XXX

La kuraĝo kaj milita kompetento de Magmahu’ rezultis dum iom da tempo je granda profito al la Kombu-Manez en la milito kontraǔ ĉi ties najbaroj, ĉar ili faris kontraǔ ĉi lastaj plurajn batalojn, en kiuj atingis sukceson ĝis tiam neniam atingitan. Devigita elekti inter la opcioj ke oni tranĉu la ĝorĝon al la milit-kaptitoj aǔ ke oni ilin vendu al la Eǔropanoj, li decidis favore al ĉi lasta, samtempe ricevante la avantaĝon ke la ĉefo de la Kombu-Manez asignis timindajn punojn al tiuj siaj regatoj kiuj forvendus siajn servistojn aǔ siajn gefilojn.

Iun posttagmezon en kiu Nay estis irinta kun kelkaj el siaj sklavinoj baniĝi en la bordoj de la Gambio kaj en kiu, sub la ombro de giganta baobabo, loko kie ili ĉiam izoliĝis kelkajn horojn okaze de la paĉaj tagoj, Sinar atendadis ŝin kun ama senpacienco, du fiŝistoj alligis ĉe la saman riverbordon kie estis Sinar sian pirogon, kaj en ĝi ankaǔ estis du Eǔropanoj: unu pene surterigis, kaj genuiĝinte sur la plaĝon preĝis kelkajn momentojn: la palaj radioj de la mortanta suno, trapenetrante la foliaron, lumigis al li la vizaĝon brunigitan de la sunumo kaj orlitan de densa barbo, preskaǔ blanka. Ĉar genuiĝante li estis lokinta sur la sablojn sian larĝan kanan ĉapelon, la brizoj de la Gambio ludadis per lia longa kaj implikita hararo. Li surhavis nigran pastran sutanon, kot-makulitan kaj disŝiritan, kaj sur lia brusto brilis kupra krucifikso.

Tiel renkontis lin Nay alproksimiĝante serĉe de sia amanto. La du fiŝistoj tiam elŝipigis la kadavron de la alia Eǔropano, vestita sammaniere kiel sia kolego.

La fiŝistoj rakontis al Sinar kiel ili estis trovintaj la du blankulojn sub kabano el palmo-folioj du leǔgojn supre de la Gambio, dum la junulo mortantis kaj la maljunulo lin estis unktanta samtempe dirante preĝojn en stranga lingvo.

La maljuna sacerdoto restis iom da tempo distrita de ĉio ĉirkaǔa li. Ekstarinte, kaj kondukante de la mano Nay-n timigitan antaǔ tiu fremdulo je tiel stranga vesto kaj aspekto, Sinar demandis lin de kie li venas, kion celas lia vojaĝo kaj de kiu Lando li estas civitano; kaj surpriziĝis aǔdante lin respondi, kvankam kun ioma malfacilo, en la lingvo de la Aŝimoj:

Mi venas de via lando: mi vidas pentrita sur via brusto la ruĝan serpenton de la Aŝimaj nobeluloj, kaj vi parolas ilian lingvon. Mia misio estas de paco kaj amo: mi naskiĝis en Francujo. Ĉu la leĝoj de tiu ĉi lando ne permesas enterigi la kadavron de la fremdulo? Viaj samgentanoj ploris sur la kadavrojn de du pliaj kunfratoj miaj, sur iliajn tombojn lokigis krucojn, kaj multaj ilin portas el oro pendantaj de la kolo. Ĉu, do, vi permesos al mi enterigi la fremdulon?

Sinar respondis al li:

―Ŝajnas ke vi diras la veron, kaj probable vi ne estas malbona kia la blankuloj, kvankam ili similas al vi; sed estas iu kiu havas pli da povo ol mi inter la Kombu-Manez. Venu kun ni: mi prezentos vin al ilia ĉefo kaj ni portos la kadavron de via amiko por scii ĉu li permesas ke vi enterigu ĝin en iliaj propietoj.

Dum ili iradis la mallongan distancon ĝis la urbo, Sinar paroladis kun la misiisto, kaj Nay penadis por kompreni kion ili estis dirantaj; sekvis ilin la du fiŝistoj portante en kotonaĵo la kadavron de la juna sacerdoto.

Laǔlonge de la dialogo, Sinar konvinkiĝis ke la fremdulo estas sincera, pro la maniero kiel li respondis la demandojn kiuj li faris al li pri la lando de la Aŝimoj: tie estis reĝanta unu el liaj fratoj, kaj oni kredis Sinar mortinta. La misiisto klarigis al li per kiuj rimedoj li estis kaptinta la simpation de kelkaj Aŝimaj triboj; simpatio kiu originis el lia sukceso kuraci kelkajn malsanulojn, kaj la cirkunstanco ke unu el ili estis la favorata sklavino de la reĝo. La Aŝimoj estis asignintaj al li unu karavanon kaj nutro-provizojn por ke li sin direktu al la marbordo kune kun la ununura supervivanto el siaj kunfratoj; sed ĉar dum la vojaĝo iu malamika bando surprizis ilin, kelkaj el liaj eskortuloj forlasis lin kaj aliaj estis mortigataj; kaj la venkintoj kontentiĝis lasante sen gvidantoj en la dezerto la sacerdotojn, eble timante ke la venkitoj revenu al la batalo. Multajn tagojn ili vojaĝadis sen plia gvidanto ol la suno kaj sen plia nutraĵo ol la fruktoj kiujn ili trovadis en la oazoj, kaj tiamaniere ili estis alvenintaj al la bordo de la Gambio, kie konsumite de la febro ĵus estis mortinta la junulo kiam la fiŝisto trovis ilin.

Magmahu’ kaj Sinar portis la sacerdoton en ĉeeston de la ĉefo de la Kombu-Manez, kaj la dua el ili diris al ĉi lasta:

Jen fremdulo kiu petegas ke vi permesu al li enterigi en viaj propietoj la kadavron de sia kunfrato, kaj preni iom da ripozo por povi daǔrigi la vojaĝon al sia lando: interŝanĝe li promesas al vi kuraci vian filon.

Tiun nokton Sinar kaj du el liaj sklavoj helpis la misiiston enterigi la kadavron. Surgenue ĉe la bordo de la tombo kiun la sklavoj estis plenplenigantaj, la maljunulo ekkantis kanton profunde malĝojan, kaj la luno briligis sur la blanka barbo de la sacerdoto larmojn kiuj rulfale iradis humidigi la fremdan teron kiu iom post iom estis kaŝanta la kuraĝan amikon.