Maria/Ĉapitro XXXIX

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 183-187)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXXIX.

Je la oka sonoris la sonorileto de la manĝo-ĉambro; sed mi ne konsideris havi la serenecon necesan por apudesti Marian post la okazintaĵo.

Mia patrino vokis ĉe la pordo de mia ĉambro.

―Kiel eblas ―enirinte ŝi diris― ke vi lasu vin regiĝi tiamaniere de tiu ĉi aflikto? Ĉu vi, do, ne povos fariĝi tiel kuraĝa kiel alifoje vi povis? Tiel devas esti, ne nur ĉar via patro ĉagreniĝos, sed ĉar vi estas la indikito por kuraĝigi Marian.

Dum ŝi tiel parolis al mi, en ŝia voĉo estis dolĉa tono de riproĉo kune kun tiu pli melodia de la tenereco.

Ŝi daǔrigis priskribante al mi ĉiujn avantaĝojn kiujn havigus al mi tiu vojaĝo, sen kaŝi al mi la suferojn tra kiuj mi devus trairi; kaj ŝi finis dirante:

―En tiuj ĉi kvar jaroj dum kiuj vi ne estos miaflanke, mi vidos en Maria ne nur unu amatan filinon sed la virinon destinitan igi vin feliĉa kaj kiu tiom sciis indi je la amo kiun vi sentas al ŝi: mi konstante parolos al ŝi pri vi kaj klopodos ke ŝi atendu vian revenon kiel premion de via kaj ŝia obeo.

Tiam mi levis la kapon, kiun subtenis miaj manoj sur la tablo, kaj niaj larmo-vualitaj okuloj sin serĉis kaj promesis kion la lipoj ne kapablas diri.

―Iru, do, al la manĝo-ĉambro ―ŝi diris al mi antaŭ ol eliri―, kaj kaŝu kiel eble plej multe. Via patro kaj mi estas parolinta tre multe koncerne vin, kaj tre probablas ke li decidu fari tion kio povas jam utili al vi kiel plej taŭga faciligo.

Nur Emma kaj Maria troviĝis en la manĝo-ĉambro. Ĉiufoje kiam mia patro ne sidis ĉe la manĝo-tablo, mi okupis ĝian kapon. Sidantaj ĉe ambaŭ ĝiaj flankoj, ili du atendadis min. Ni pasigis iom da tempo sen paroli. Iliaj vizaĝoj, ambaŭ tiel belaj, montris pli da ĉagreno ol ili estus povintaj voĉe esprimi; sed estis malpli palida tiu de mia fratino, kaj ŝiaj rigardoj ne havis tiun brilan langvoron de belaj okuloj kiuj estas plorintaj. Ŝi diris al mi:

―Ĉu fine vi iros morgaǔ al la bieno?

―Jes, sed mi restos tie nur du tagojn.

― Vi devus kumporti Johanon Anĝelon por ke li vizitu sian patrinon; espereble ŝi ne malpliboniĝis.

―Mi kunportos lin. Higinjo skribas ke Feliciana malboniĝis kaj ke Doktoro Mayn, kiu estis kuracanta ŝin, ĉesis tion fari ek de hieraŭ, ĉar li iris al Kalio, kien li estis urĝe atendata.

―Certigu al Feliciana multe da simpatio niaflanke ―diris al mi Maria: kaj ke se ŝi daǔrus malsani, ni petegos ke panjo alportu nin al ŝi.

Emma denove interrompis la silenton kiu estiĝis post la antaŭa dialogo, por diri al mi:

Transito, Lucia kaj Braŭljo venis ĉi tien hodiaŭ posttagmeze kaj tre bedaǔris ne trovante vin: ili lasis multajn salutojn por vi. Ni estis planintaj iri viziti ilin la venontan dimanĉon: ili kondutis tiel ĝentile okaze de la malsano de paĉio.

―Ni iros lundon, ĉar mi estos jam reveninta― mi respondis.

―Se vi estus vidinta kiom ili malĝojiĝis kiam mi parolis al ili pri via vojaĝo al Eǔropo!

Maria kaŝis al mi sian vizaĝon sin turnante kvazaŭ por serĉi ion sur la apuda tablo, sed mi jam estis vidinta brili la larmojn kiujn ŝi klopodis ne montri.

En tiu momento Stefana venis diri al ŝi ke mia patrino vokas ŝin.

Mi promenadis tra la manĝo-ĉambro kun la espero povi paroli kun Maria antaŭ ol ŝi retiriĝu. Emma kelkfoje parolis al mi kvazaŭ ŝi volus apartigi min de la doloraj pensoj kiuj, ŝi sciis, estis turmentantaj min.

La nokto fluis serena: la rozujoj estis senmovaj; en la kronoj de la proksimaj arboj oni perceptis eĉ ne unu susuron; kaj nur la plor-singultoj de la rivero perturbadis tiun kvieton kaj silenton imponajn. Super la indigo-bluaj vestaroj de la montoj blanke vagadis kelkaj nuboj disŝiritaj, kiaj ŝaloj el neĝa gazo flirtitaj de la vento sur la blua jupo de iu odalisko; kaj la diafana volbo de la ĉielo kurbiĝis sur tiuj sennomaj pintoj, simila al konveksa kesto el blueca kristalo, inkrustita per diamantoj.

Maria jam estis malfruiĝanta. Mia patrino alproksimiĝis por diri al mi ke mi iru al la salono; mi supozis ke ŝi deziras konsoli min per siaj dolĉaj promesoj.

Sidante sur sofo, mia patro havis siaflanke Marian, kies okuloj ne leviĝis por rigardi min. Li indikis al mi vakan sidlokon proksiman al ŝi. Mia patrino sidiĝis sur brakseĝon apudan al tiu okupata de mia patro.

―Bone, karulino ―li diris al Maria, kiu, ankoraǔ kun la okuloj malalten, estis ludanta per unu el la kombiletoj de sia hararo―, ĉu vi volas ke m ripetu la demandon kiun mi faris al vi post kiam via panjo eliris, por ke vi respondu al mi en ĉeesto de Efraino?

Mia patro estis ridetanta kaj ŝi movis malrapide la kapon kiel nea montro.

―Nu bone, kiel ni faros? ―li insistis.

Maria tuj kuraĝiĝis rigardi min; kaj tiu rigardo malkovris al mi ĉion: ne estis ankoraǔ elĉerpiĝintaj ĉiuj niaj tagoj de feliĉo.

―Ĉu ne veras ― denove demandis al ŝi mia patro―ke vi promesas al Efraino fariĝi lia edzino kiam li revenos de Eǔropo?

Post kelkaj momentoj da silento, ŝi pliafoje serĉis per la siaj miajn okulojn, kaj denove kaŝante al mi siajn nigrajn kaj pudorajn rigardojn, ŝi respondis:

―Se li tion volas tiamaniere...

―Vi ne scias ĉu li tion volas? ―ripostis mia patro preskaǔ ridante.

Maria eksilentis roz-kolora, kaj la intensaj tonoj kiujn montris sur siaj vangoj ŝia pudoro, ne malaperis el ili tiun nokton.

Mia patrino rigardadis ŝin kiel plej tenere kapablas rigardi patrinaj okuloj. Dum unu momento mi kredis esti ĝuanta iun el tiuj sonĝoj en kiuj Maria paroladis al mi per tiu tono kiun mi ĵus estis aǔdinta al ŝi, kaj en kiuj ŝiaj rigardoj havis la brilan humidon kiun mi estis gvatanta en ili.

―Vi scias ke mi tion volas tiamaniere, ĉu ne? ― mi diris al ŝi.

―Jes, mi scias ―ŝi respondis per voĉo mallaǔta.

―Diru nun al Efraino ―mia patro diris al ŝi jam ne ridetante― la kondiĉojn je kiuj vi kaj mi faras al li ĉi tiun promeson.

―Je la kondiĉo ―diris Maria― ke li foriru kontenta... laǔeble.

―Kiu plia, karulino?

―La alia estas ke li studu multe por reveni baldaǔ... ĉu ne?

―Jes ―respondis mia patro, kisante ŝian frunton; kaj por esti inda je vi. La ceterajn kondiĉojn fiksos vi. Do, ĉu vi ŝatas ilin? ―li aldonis sin turnante al mi kaj ekstarante.

Mi ne trovis vortojn per kiuj respondi al li; kaj mi forte premis inter la miajn la manon kiun li estis etendanta al mi dirante:

―Ĝis lunde, do; atentu akurate miajn instrukciojn kaj legu plurfoje la dokumentaron.

Mia patrino alproksimiĝis al ni kaj ĉirkaubrakis niajn kapojn kunigante ilin tiamaniere ke senvole miaj lipoj tuŝis la vangon de Maria; kaj eliris lasante nin solaj en la salono.

Eble longa tempo pasis ek de kiam mia mano ekkaptis sur la sofo tiun de Maria kaj niaj okuloj renkontiĝis por ne ĉesi rigardi sin reciproke, ĝis kiam ŝiaj lipoj parolis ĉi tiujn vortojn:

―Kiom bona estas paĉio, ĉu ne?

Mi indikis jese, sen ke miaj lipoj kapablus balbuti unu nuran silabon.

―Kial vi ne parolas? Ĉu ŝajnas al vi favoraj la kondiĉoj kiujn li trudas?

―Jes, Maria. Kaj kiuj estas la viaj interŝanĝe de tiom da bono?

―Nur unu.

―Diru ĝin.

―Vi ĝin konas.

―Jes, jes; sed hodiaŭ vi fine devas ĝin diri.

―Ke vi amu min ĉiam ĉimaniere ―ŝi respondis.

Kaj ŝia mano interligiĝis pli firme kun la mia.