Maria/Ĉapitro XXXVIII
Dek tagojn poste, mia patro estis konvaleskanta, kaj la gajo estis reveninta al nia hejmo. Post kiam iu malsano timigis al ni la perdon de persono amata, tiu timo intensigas niajn plej dolĉajn amsentojn al ĝi, kaj troviĝas en la vartadoj kiujn ni dediĉas al ĝi, kiam jam estas for la danĝero, tenero kapabla malarmi eĉ la morton.
La kuracisto estis rekomendinta havigi al la spirito de la malsanulo la kiel eble plej grandan trankvilon. Oni zorge evitis paroli al li pri negocoj. Post kiam li povis ellitiĝi, ni instigis lin selekti libron kiun ni legus al li de tempo al tempo, kaj li elektis la Taglibro de Napoleono en Sankta- Helena,2 legaĵo kiu ĉiam kortuŝis lin profunde.
Kuniĝintaj en la kudro-ĉambro de mia patrino, Emma, Maria kaj mi alterne legadis al li; kaj se kelkfoje ni rimarkis lin regata de la tristeco, Emma ludis la gitaron por distri lin. Alifoje li kutimis paroli al ni pri la tagoj de sia infanaĝo, pri siaj gepatroj kaj gefratoj, aǔ entuziasme raportis la vojaĝojn kiujn li estis farinta en sia frua junaĝo. En kelkaj okazoj li mokadis mian patrinon kritikante la kutimojn de la Ĉokoa regiono, por ridi aǔdante ŝin defendi sian naskiĝlandon.
―Kiomjara mi estis kiam ni geedziĝis? ―iufoje li demandis al ŝi, parolinte pri la unuaj tagoj de ilia geedziĝo kaj pri incendio kiu komplete ruinigis ilin du monatojn post tiu evento.
―Dudekunujara ―ŝi respondis.
―Ne, karulino; mi estis dudekiara. Mi mensogis al la sinjorino (tiamaniere li nomumis sian bopatrinon) timante ke ŝi taksu min tre juna. Ĉar la virinoj, kiam iliaj edzoj komencas maljuniĝi, neniam bone rememoras kiomjaraj estas ĉi lastaj, poste rezultis al mi facila korekti la kalkulon.
―Nur dudekjara? ―demandis Emma surprizita.
―Vi ja aǔdis ― respondis mia patrino.
―Kaj kiomjara vi estis, panjo? ―demandis Maria
―Mi estis deksesjara: unu jaron pli aĝa ol vi estas.
―Sed petu ke ŝi rakontu al vi ―diris mia patro― la gravon kiun ŝi afektis antaǔ mi ek de sia dekkvinjaraĝo, ĉar ĝuste tiam mi decidis edziĝi al ŝi kaj fariĝi kristano.
―Rakontu, panjo ―diris Maria.
―Unue demandu al li ―respondis mia patrino―, kion li decidis pro tio kion li taksas la gravon kiun mi afektis antaǔ li.
Ni ĉiuj turnis la kapon al mia patro; kaj li diris:
―Edziĝi.
Interrompis tiun konversacion la alveno de Johano Anĝelo, kiu el la vilaĝo portis la korespondaĵoj. Li enmanigis al mi kelkajn ĵurnalojn kaj du leterojn, ambaǔ subskribitajn de Sinjoro A***, kaj unu el ili kun dato sufiĉe malfrua.
Vidinte la subskibojn, mi transdonis la leterojn al mia patro.
―Ha!, jes ―li diris redonante ilin al mi; mi estis atendanta skribaĵon de li.
La unua resume nur anoncis ke li ne povus entrepreni sian vojaĝon al Eǔropo ĝis post kvar monatoj, kion li estis informanta por ke oni ne akcelu la preparadon de la mia. Mi ne kuraĝis direkti eĉ ununuran rigardon al Maria, timante estigi emocion pli grandan ol tiu kiu min estis reganta; sed donis al mi helpon la pripenso kiun mi tuj faris, ke eĉ se mia vojaĝo ne fiaskos, restos al mi ankoraǔ pli ol tri monatoj da feliĉo. Maria estis pala, kaj ŝajnigis serĉi ion en sia kudrujo kiun ŝi havis sur la genuoj. Mia patro, tute trankvila, atendis ke mi finu la legadon de la unua letero, por diri:
―Kion fari: vidu ni la alian.
Mi legis la unuajn liniojn, kaj komprenante ke fariĝus neebla al mi kaŝi mian perturbon, mi alproksimiĝis al la fenestro kvazaǔ por ĝui pli bonan vidadon, kaj povi tiamaniere prezenti la dorson al la aǔskultantoj. Laǔvorte la letero diris la jenon, en sia esenca parto:
“Antaǔ dek kvin tagoj mi skribis al vi informante ke mi troviĝis en la neceso malfruigi mian vojaĝon kvar monatojn pli; sed superinte, kiam kaj kiel mi ne atendis, la ĝenaĵojn kiuj sin estis prezentintaj al mi, mi rapidas direkti al vi tiun ĉi leteron celante anonci al vi ke la venontan 30-an de Januaro mi estos en Kalio, kie mi esperas renkonti Efrainon por ekmarŝi al la haveno la duan de Februaro.
“Kvankam mi ĉagrenis sciante ke serioza malsano estis deviginta vin resti en la lito, iom poste mi ricevis la kontentigan novaĵon ke vi jam estas ekster danĝero. Mi prezentas al vi kaj al via familio miajn gratulojn pro via rapida resaniĝo.
“Mi esperas, do, ke ne estos iu ajn ĝenaĵo por ke vi donu al mi la plezuron kumporti la ŝatatan akompanon de Efraino, al kiu, kiel vi bone scias, mi ĉiam sentis tian apartan korinklinon. Bonvolu montri al li ĉi tiun parton de mia letero.”
Kiam mi serĉis denove mian sidlokon, mi renkontis la rigardojn de mia patro fiksaj sur mi. Maria kaj mia fratino estis elirantaj tiumomente al la salono, kaj mi okupis la brak-seĝon kiun la unua ĵus estis lasinta, pro tio ke tiu ĉi sidloko situis pli en la ombro.
―Kioma tago estas hodiaǔ? ―demandis mia patro.
―La dudek-sesa ―mi respondis.
―Restas al ni nur unu monato; necesas ne ekdormi.
Estis en la tono per kiu li prononcis tiujn vortojn, kaj en lia vizaĝo, la tuta kvieto kiun montras neŝanĝebla decido.
Iu servisto eniris por informi min ke estas preta la ĉevalo kiun antaǔ unu horo mi estis ordoninta prepari.
―Je la reveno el via promenado ―diris al mi mia patro―ni respondos tiun leteron, kaj vi mem ĝin portos al la vilaĝo, ĉar morgaǔ vi devus ĉiukaze viziti la bienojn.
―Mi ne malfruos ―mi diris elirante.
Mi bezonis kaŝi kiom mi estis suferanta; voki en soleco tiun dolĉan esperon kiu estis flatinta min por poste lasi min sola antaǔ la realo de la timita vojaĝo; mi bezonegis plori sola, por ke Maria ne vidu miajn larmojn...Ha!, se ŝi estus povinta scii kiomaj estas ŝprucantaj el mia koro en tiu momento, nek ŝi jam estus esperinta.
Mi malsupreniris al la larĝaj bordoj de la rivero, kie proksimiĝante al la ebenaĵoj ĝi estas malpli impeta; formante majestajn kurbiĝojn, ĝi fluas komence tra montetoj bele tapiŝitaj, el kiuj rulfalas, celante ĝin, ŝaǔmaj torentoj, kaj ĝi poste plufluas karesante la foliarojn de la bordaj akacioj kaj gujavarboj; poste ĝi kaŝiĝas sub la lastajn bendojn montarajn kie ŝajne murmuras siajn lastajn adiaǔojn al la soleco, kaj fine perdiĝas malproksime, tre malproksime en la blua pampo, kie en tiu momento la suno kaŝiĝanta muaradis lilkolore kaj aǔre ĝian torenton.
Kiam mi revenis surirante laǔ la sinuaj padoj de la riverbordo, la nokto estis jam ornamita per ĉiuj splendoj de la somero. La altaj ŝaǔmoj de la rivero fluadis brilegaj, kaj la ondoj luladis la kanojn kvazaǔ flustrante sekretojn al la zefiroj kiuj venis kombi iliajn plumarojn. La ne ombritaj fludormejoj spegulis tremantaj en siaj fundoj la stelojn; kaj kie la tranĉaroj de la ĝangalo de ambaǔ bordoj kunligiĝis formante misterajn pavilonojn, brilis la lumo fosfora de la lum-vermoj vagantaj.
Nur la zumado de la noktaj insektoj perturbis tiun silenton de la arbaroj; sed de tempo al tempo la strigo4, gardisto de la nigraj veprejoj, flugetis ĉirkaǔ mi aǔdigante al mi sian teruran siblon.
La domo, kvankam jam lumigita, estis silenta kiam piede de la ŝtuparo mi lasis la ĉevalon al Johano Anĝelo.
Mia patro atendadis min promenante en la salono: la familio estis kunveninta en la ĉapelo.
―Vi malfruis ― diris mia patro―; ĉu vi emas ke ni skribu tiujn leterojn?
―Mi volus ke antaǔe ni parolu iom pri mia vojaĝo.
―Ni vidu ― li respondis eksidante sur iun sofon.
Mi restis staranta apud iu tablo kaj kun turnita dorso al la kandelo kiu lumigadis nin.
―Post la malfeliĉa okazintaĵo ―mi diris al li―; post tiu perdo, kies gravecon mi povas taksi, mi opinias necesa manifesti al vi ke mi ne kredas vin devigita plenumi la oferon kiun postulas de vi la konkludo de miaj studoj. Antaǔ ol la interesoj de la familio suferus tiun ĉi perdon, mi diris al vi ke estonte estus al mi tre kontentiga helpi vin en viaj laboroj; kaj al via tiama rifuzo mi povis respondi nenion. Hodiaǔ la cirkonstancoj estas tre malsamaj: ĉio esperigas al mi ke vi akceptos mian proponon; kaj mi volonte rezignas la bonon kiun vi volas fari al mi sendante min konkludi mian karieron, ĉar estas mia devo liberigi vin de tiu speco de sindevigo kiun vi akiris kun mi.
―Ĉio tio ―li respondis al mi― estas en certa grado saĝe pensita. Kvankam estas motivoj por ke hodiaǔ pli ol antaǔe rezultu al vi timinda tiu vojaĝo, mi ne povas forgesi, spite al ĉio, ke dum vi parolas tiamaniere regas vin noblaj sentoj. Sed mi devas averti vin ke mia decido estas nerevokebla. La elspezoj kiujn la daǔrigo de via edukiĝo kaǔzos al mi, neniel malplibonigos mian situacion, kaj post la konkludo de via kariero, la familio rikoltos abundan frukton de la semo kiun mi estas semonta. Cetere,― li aldonis post mallonga paǔzo, dum kiu li denove ekpromenis tra la salono― mi estas konvinkita ke vi posedas la noblan fieron necesan por ne pretendi bedaǔrinde interrompi kion tiom bone vi komencis.
―Mi faros ĉion je mia kapablo ―mi respondis jam tute senespere―, mi faros kiom mi povos por respondi al tio kion vi atendas de mi.
―Tiel devas esti. Foriru trankvila. Mi estas certa ke je via reveno mi estos sukcesinta fortune realigi miajn projektojn por pagi kion mi ŝuldas. Via pozicio do estos tre bona post kvar jaroj, kaj tiam Maria fariĝos via edzino.
Li denove restis silenta kelkajn momentojn, kaj fine haltante antaǔ mi, diris:
―Do, iru ni skribi: alportu ĉi tien la necesaĵon, por ke ne ĝenu min iri al la oficejo.
Li estis fininta dikti al mi longan kaj afablan leteron por Sinjoro A***, kaj volis ke mia patrino, kiu sin prezentis tiumomente en la salonon, aǔdu legi ĝin. Tio estis, resume, kion mi estis leganta kiam Maria eniris portante la te-ilaron por mia patrino, helpate de Stefana:
“Efraino estos preta por vojaĝi al Kalio la tridekan de januaro; vi renkontos lin tie, kaj kune vi povos daǔrigi la vojaĝon al Buenaventura la duan de februaro, kiel vi deziras.”
Sekvis la kutimaj formuloj.
Maria, al kiu mi prezentis la dorson, metis sur la tablon kaj je atingo de mia patro la telereton kaj la tason kiujn ŝi estis portanta. Tion farante, ŝi rezultis plene prilumita per la lampo de la tablo: ŝi estis preskaǔ livida: ricevante la te-kruĉon kiun Stefana prezentis al ŝi, ŝi sin apogis per la maldekstra mano sur la dorsapogilon de la seĝo kiun mi estis okupanta, kaj devis eksidi sur la apudan sofon dum mia patro servis al si sukeron. Li prezentis al ŝi la tason kaj ŝi ekstaris por plenigi ĝin, sed ŝia mano tremadis tiamaniere, ke mia patro, vidante ke la teo elverŝiĝas, rigardis Marian dirante al ŝi:
―Sufiĉe...sufiĉe, karulino.
Li ne ignoris la kaǔzon de tiu perturbo. Sekvante Marian per la rigardo, dum ŝi rapide sin direktadis al la manĝo-ĉambro, kaj poste ĝin fiksante sur mian patrinon, li faris al ĉi lasta tiun ĉi demandon kiun liaj lipoj ne bezonis prononci:
―Ĉu vi rimarkas tion ĉi?
Ni ĉiuj restis silentaj; kaj iom poste mi eliris kun la preteksto reporti al la oficejo la ilaron kiun mi estis elportinta.