Maria/Ĉapitro XLII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 200-206)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XLII.

Ĉe la aǔroro de la tago en kiu la ĉefo de la Kombu-Manezoj estis ordoninta ke onu komencu la solenajn festojn farotajn por celebri la edziĝon de Sinao, ĉi lasta, Nay kaj la misiisto singardeme malsupreniris al la bordo de la Gambio, kaj serĉante tie la lokon plej kaŝitan, la misiisto haltis kaj parolis jene al ili:

―La Dion kiun mi igis vin ami, la Dio kiun adoros viaj gefiloj, ne malestimas kiel templon la palmarbajn pavilonojn kiuj nin kaŝas; kaj ĉimomente li vidas vin: petegu ni al li ke li li benu vin.

Devancante ilin al la riverbordo, li diris malrapide kaj per voĉo solena preĝon kiun la geamantoj ripetis surgenue ĉe ambaǔ flankoj de la sacerdoto. Tuj poste li verŝis akvon sur iliajn kapojn dirante la bapto-vortojn.

La sacerdoto restis preĝante sola iom da tempo, kaj denove alproksimiĝante al Nay kaj Sinaro, krucigis al ili la manojn, kaj antaǔ ol beni tiujn li diri al ambaǔ vortojn kiujn Nay neniam forgesis.

Tiu estis jam la lasta nokto kiun la nobeluloj de la tribo estis pasigantaj ĉe Magmahu’ en dancoj kaj festenoj. Belaj virinoj ĉirkaǔis ilin, kaj tiuj kaj tiuj ĉi paradis per siaj plej belaj juveloj kaj vestoj. Magmahu’, dank’ al sia giganta staturo kaj la luksa vesto kiun li surhavis, elstaradis meze de la bataluloj, tiel same kiel Nay estis humiliganta dum ses tagoj per siaj kostumoj kaj ĉarmoj la plej belajn edzinojn kaj sklavinojn de la Kombu-Manezoj. Arom-rezinaj torĉegoj sur boritaj kranioj de Kambezoj mortigitaj de Magmahu’ en la bataloj, lumigadis la vastajn salonojn. Se dum kelkaj momentoj la batal-muzikoj ĉesadis, ilin anstataǔadis la muziko milda kaj volupta de la liroj. La invititoj eltrinkadis ekscese multekostajn kaj febligajn likvorojn; kaj ĉiuj estis malrapide cedintaj al la dormemo. Sinar, apartiĝinte de la bruego de la festo, estis ripozanta sur iu lito en siaj ĉambroj dum Nay freŝigadis lian frunton per ventumilo el perfumaj plumoj.

Neatendite aǔdiĝis el la proksima arbaro kelkaj fusil-eksplodoj, sekvataj de aliaj kiuj alproksimiĝadis al la domo de Magmahu’. Li vokis per stentora voĉo Sinaron, kiu kun sabro en la mano rapidege iris eksteren serĉi lin. Nay estis brakumanta sian edzon kiam Magmahu’ diris al li:

―La Kambezoj!... Estas ili!... Vi mortos senkapigitaj! ― li aldonadis, vane skuante la kuraĝulojn kuŝantajn inertaj sur la sofoj kaj la plankoj.

Kelkaj klopodis ekstari; sed la plejmultaj ne povis.

La bruo de la armoj kaj la batalkrioj alproksimiĝadis. Ĉar la domoj de la vilaĝo pli proksima al la riverbordo estis incendiitaj, lumigadis la batalon ruĝeca brilego, kaj trafitaj de ĉi lasta ebriladis la sabroj de la batalantoj.

Magmahu’ kaj Sinaro, surdaj al la kriegoj de la virinoj, surdaj al la plorĝemoj de Nay, kuradis al la loko en kiu la batalo estas pli feroca, dum densa kaj senorda soldat-amaso sin direktadis al la domo de la ĉefo aŝanta, vokante tiun kaj Sinar per raǔkaj voĉoj. Ili klopodis barikadi sin en la ĉambroj de Magmahu’; sed ĉio rezultis vana, kaj jam malfrua la kuraĝo kun kiu la fremdaj estroj bataladis kaj instigadis la militulojn Kombu-Manezoj.

Mortis Magmahu’, kun la koro borita de kuglo. Malmultaj el liaj kamaradoj eskapis el la sama sorto.

Sinar bataladis ĝisfine defendante korp-al-korpe Nay-n kaj sian vivon, ĝis kiam unu Kambeza estro, el kies dekstra mano pendadis sanganta la kapo de la franca misiisto, kriis al li:

―Kapitulacu kaj mi respektos vian vivon.

Tiam Nay prezentis la manojn por ke tiu viro ligu ilin. Ŝi sciis la sorton kiu ŝin atendas, kaj genuiĝante antaǔ li, diris:

―Ne mortigu Sinaron; mi estas via sklavino.

Sinaro ĵus estis falinta sabro-vundite je la kapo, kaj jam li estis ligata kune kun ŝi.

La ferocaj venkintoj trairis la ĉambrojn komence satigante sian sango-soifon, kaj poste depredante ilin kaj ŝnurante kaptitojn.

La bravaj Kombu-Manezoj estis endormiĝintaj en festeno kaj ne plu vekiĝis... aǔ vekiĝis sklavoj.

Kiam la iamaj estroj nun sklavoj, ne triumfintaj sed venkitaj, atingis la bordon de la Gambio, kies ondojn ruĝigadis la lastaj flamoj de la incendio, la Kambezoj enŝipigis rapidege la kondukatajn multnombrajn kaptitojn en kanuojn kiuj ilin atendadis; sed tuj post kiam ili malligis ĉi lastajn por profiti la akvofluojn, densa fusil-malŝarĝo farita de kelkaj Kombu-Manezoj, kiuj malfrue jam revenadis al la batalo, surprizis la navigantojn kiuj laste estis lasintaj la riverbordon, kaj iom poste la korpoj de multaj el ili ekflosis sur la akvoj.

Je la tagiĝo la venkintoj alterigis la pirogojn ĉe la dekstra bordo de la rivero, kaj lasinte kelkajn el siaj soldatoj sur ili, la ceteraj daǔrigis la marŝon surtere gardante la kaptito-konvojon, kaj trovante de tempo al tempo amasojn da bataluloj kiuj estis komencintaj la retreton tra la arbaroj.

Dum la longdaǔraj horoj de la vojaĝo ĝis alveno al la proksimaĵoj de la marbordo, la akompanantoj malpermesis al Nay alproksimiĝi al Sinaro, kaj ĉi lasta vidis senĉese flui larmojn sur ŝiaj vangoj.

Du tagojn poste, iun matenon antaǔ ol la suno forpelu la lastajn nokt-ombrojn, ili kondukis Nay-n kaj aliajn kaptitojn al la bordo de la maro. Ek de la antaǔa tago ili estis apartigintaj ŝin de ŝia edzo. Kelkaj pirogoj surstrandigitaj atendadis la kaptitojn, kaj je granda distanco sur la maro kiun krispigis forta vento, distingiĝis la blanka velaro de unu brigantino.

―Kie estas Sinaro, kiu ne venas kune kun ni? ―demandis Nay al unu el la estroj prizon-kamaradoj kiam ili ensaltis en la pirogon.

―Jam hieraǔ ili enŝipigis lin ―tiu respondis―; probable li estas sur la ŝipo.

Enirinte en ĝin, Nay serĉas Sinaron inter la kaptitoj amasigitaj en la holdo. Ŝi vokas lin kaj neniu respondas. Ŝiaj vakaj rigardoj plian fojon serĉas lin en la bilĝo. Plorsingulto kaj la nomo de ŝia amato eliris samtempe el ŝia sino, kaj ŝi falis kvazaǔ mortinta.

Kiam ŝi vekiĝis el tiu rompanta kaj horora sonĝo, ŝi sin trovis sur la ferdeko, kaj ĉirkaǔ si ŝi nur distingis la nebulan mar-horizonton. Nay diris nek ununuran adiaǔon al la montoj de sia lando.

La desper-krioj kiujn ŝi elbuŝigis konvinkiĝinte pri la realeco de sia malfeliĉo estis interrompitaj per la minacoj de iu ŝipana blankulo, kaj ĉar ŝi direktis al li minacajn vortojn kiujn li eble komprenis dank´al ŝiaj gestoj, li levis sur Nay-n la vipon kiun li havis en la mano, kaj... denove sensensivigis ŝin al ŝia misfortuno.

Iun matenon, post multaj tagoj da navigado, Nay troviĝis sur la ferdeko kume kun aliaj sklavoj. Pro la epidemio kiu estis trafinta la kaptitojn, oni permesadis al ili spiri liberan aeron, sendube pro tio ke la ŝipestro timis ke kelkaj el ili mortu. Oni aǔdis la krion “teron!” elbuŝitan de la maristoj.

Ŝi levis la kapon el la genuoj, kaj ekvidis bluan linion pli malhelan ol tiu kiu konstante ĉirkaǔadis la horizonton. Kelkajn horojn poste la brigantino eniris en iun Kuban havenon kie devis elŝipiĝi kelkaj negruloj. La virinoj el inter ĉi tiuj, kiuj estis apartiĝontaj de la filino de Magmahu’, ĉirkaǔprenis al ŝi la genuojn singultante, kaj la viroj adiaǔis ŝin, fleksante la siajn antaǔ ŝi kaj ne klopodante kaŝi la larmojn kiujn ili estis verŝantaj. Preskaǔ sin konsideris kontentaj la malmultaj kiuj restis flanke de Nay.

Ricevinte novan ŝarĝon, la ŝipo forvelis la postan tagon; kaj la posta navigado rezultis pli peniga pro la malbona vetero. Post proksimume ok tagoj, iun nokton vizitante la holdon, la kapitano trovis mortintaj du sklavoj el la ses kiujn li reservadis, elektitaj inter la plej belaspektaj kaj fortikaj. Unu estis mortiginta sin, kaj kuŝis banita en la sango el vasta vundo kiun li havis sur la brusto, kaj en kiu vidiĝis enpuŝita unu marista ponardo kiun la malfeliĉulo verŝajne estis trovinta ĉe la ferdeko: la dua estis venkita de la febro. Oni senigis la du je la ligiloj kiuj al ununura stango alkatenis ambaǔ, kaj iom poste Nay vidis elpreni la kadavrojn ĵetotajn en la maron.

Unu el la sklavinoj de Nay kaj tri el la ĉefoj Kombu-Manezaj estis la lastaj al ŝi restantaj akompanantoj, kaj el tiuj ĉi unu plia pereis la saman matenon en kiu la ŝipo devis alproksimiĝi al iu marbordo kiun Nay aǔdis nomiĝi Darién. Dank’ al forta norda vento kaj al la ŝvela maro, la brigantino enprofundiĝis en la golfon kaj lokiĝis prudente je malgranda distanco de Pisisí.

Profunde en la nokto, la kapitano surigis Nay-n sur unu ŝalupon kun la restantaj tri sklavoj, kaj enŝipiĝante ankaǔ li, al la maristoj kiuj devis konduki ĝin ordonis sin direkti al certa luma punkto kiun li indikis sur la marbordo. Baldaǔ ili surteriĝis. La sklavoj estis manligataj per ŝnuroj antaǔ ol elŝipiĝi; kaj gvidate de unu el la maristoj, ili sekvis mallonge arb-kovritan vojeton. Alveninte al certa punkto, la kapitano donis specialan signalon per fajfilo, kaj ĉiuj daǔrigis la antaǔeniron. La signalo, ripetita, estis respondata per alia simila kiam ili jam estis vidantaj, mez-kaŝita inter la foliaroj de frondoriĉaj arboj, domon en kies koridoro vidiĝis poste blanka viro, kiu kun lumilo en unu mano faradis ombron al siaj okuloj per la alia mano, klopodante distingi la ĵus alvenintajn kiuj alproksimiĝadis. Sed la minacaj bojoj de iuj enormaj hundoj malhelpis la vojirantojn antaǔeniri. Post kiam tiujn kvietigis la voĉoj de ilia amo kaj de kelkaj servistoj, la kapitano povis supreniri la ŝtuparon de la domo, konstruita sur lignaj apogoj, kaj post interbrakumo kun la propietulo, ambaǔ faris dialogon dum kiu la kapitano sendube paroladis pri la sklavoj, ĉar ofte montris ilin. Ili ordonis al ĉi tiuj supreniri kaj samtempe aperis en la koridoron juna virino, blanka kaj sufiĉe bela, kiun varme salutis la maristo. La dom-mastro ne ŝajnis kontenta post la ekzameno kiun li faris al la tri akompanantoj de Nay; sed ekvidinte ŝin, li restis parolanta kun la blankula virino en lingvo pli milda ol tiu kiun li estis uzinta ĝis tiam; kaj pli melodia ĝi ŝajnis kiam ŝi respondis al li, ebligante vidi al Nay en siaj rigardoj iun kompaton kiun ŝi dankis. La dom-mastro estis irlandano nomata William Sardick, ekloĝinta antaǔ du jaroj en la Golfo de Urabá, ne malproksime de Turbo, kaj lia edzino, kiun Nay aǔdis nomi Gabriela, iu mestiza denaska kartagenanino.