Maria/Ĉapitro XLIII
Oni ekpluatadis tiutempe multajn or-minojn en la Ĉokoa distrikto; kaj se oni prenas en konsideron la rudimentan sistemon uzitan por profiti de ili, plenrajte indas taksiĝi konsiderindaj iliaj produktaĵoj. La propietuloj utilis skipojn de sklavoj en tiaj laboroj. Oni enirigis per la Rivero Atrato la grandan plimulton de la fremdaj varoj konsumataj en la Kaǔka Regiono, kaj kompreneble tiujn vendotajn en la Departemento Ĉokoo. La merkatoj de Kingston kaj de Kartageno estis la plej vizitataj de la importaj komercistoj. Ekzistis en Turbo iu nutraĵ-vendejo.
Rimarkiginte tion ĉi, facilas taksi kiel taktike Sardick estis establinta sian rezidadon: la provizioj de multaj negocistoj; la aĉetado de oro kaj la ofta interŝanĝo, kiun li faradis kun la marbordaj Kunoj, de testudo-ŝeloj, korozo, peltoj, kakao kaj kaǔĉuko, per salo, rumo, pulvo, armoj kaj senvaloraĵoj estis, sen kalkuli liajn profitojn de terkulturisto, spekuladoj sufiĉe lukraj por igi lin kontenta kaj stimuli al li la brilan esperon reveni riĉa al sia patro-lando, de kiu li estis veninta mizera. Utilis al li, kiel pova helpanto, lia frato Thomas, establiĝinta en Kubo kaj kapitano de la negrista ŝipo pri kiu mi okupiĝis okaze de ĝia velnavigado. Malŝarĝinte la brigantinon el la varoj kiujn tiuokaze li transportis kaj kiujn ĉe sia alveno al la haveno de Havano li estis ricevinta, kaj okupita kun indiĝenaj produktoj stokitaj de William dum kelkaj monatoj, kio tute estis farata dum du noktoj kaj kun la plej granda sekretemo fare de la servantoj de la kontrabandistoj, la kapitano preparis sin por foriri.
Tiu ulo kiu tiom senkompate estis traktinta la kunsortanojn de Nay, ek de la tago en kiu, uzinte la vipon sur ŝin li ŝin vidis disfali inerta je liajn piedojn, dediĉis al ŝi ĉiun konsideron je kiu kapablis lia naturo. Komprenante ke la kapitano estis enŝipiĝonta, Nay ne povis sufoki siajn plor-singultojn kaj ĝemojn, supozante ke tiu individuo baldaǔ revidos la bordojn de Afriko de kiuj ŝi estis forportita. Ŝi alproksimiĝis al li, surgenue petegis lin kaj kun signoj ke li ne lasu ŝin, kisis liajn piedojn, kaj en sia aflikto imagante ke li povus ŝin kompreni, diris al li:
―Portu min kun vi. Mi estos via sklavino: ni serĉos Sinaron, kaj tiel vi havos du sklavojn anstataǔ unu... Vi, kiu estas blankulo kaj trairas la marojn, vi scios kie li estas kaj ni povos trovi lin... Ni adoras la saman Dion ol vi, kaj ni estos fidelaj al vi kondiĉe ke vi neniam plu apartigu nin.
Ŝi certe estis bela en sia dolora ekzaltiĝo. La maristo observis ŝin silente; kurbigis liajn lipojn iu stranga rideto kiun la blonda kaj densa barbo kiun li estis karesanta ne sukcesis vuali, ruĝa ombro trairis lian frunton, kaj liaj okuloj lasis vidi la malsovaĝecon de tiuj de la ŝakalo kiam ĝin karesas la femalo. Fine prenante al ŝi unu manon kaj premante ĝin sur sian bruston, komprenigis al ŝi ke se ŝi promesas ami lin ili forirus kune. Nay, orgojla kia reĝino, ekstaris, turnis sian dorson al la irlandano kaj eniris en la apudan ĉambron. Tie ŝin akceptis Gabriela, kiu timeme indikante al ŝi resti silenta, signifis al ŝi ke ŝi estis aginta bone kaj promesis multe ami ŝin. Ĉar post montri fingre la ĉielon ŝi montris al ŝi iun krucifikson, ŝi restis surprizita vidante Nay-n genuiĝi antaǔ ĝi kaj preĝi singultante kvazaǔ ŝi petus al Dio kion la homoj rifuzas al ŝi.
Ses monatojn poste, Nay jam kapablis komprenigi sin en la kastilia, danke al la persisto per kiu Gabriela obstinis lernigi al ŝi sian lingvon. Ŝi jam sciis kiel estis konvertiĝinta la afrikanino; kaj tio kion ŝi sukcesis kompreni el ties historio, interesadis ŝin ĉiam plie favore al tiu. Sed preskaǔ je neniu horo estis senlarmaj la okuloj de la filino de Magmahu’: la kanto de iu amerika birdo memorigis al ŝi tiujn de ŝia lando, aǔ la vido de floroj similaj al tiuj de la arbaroj de la Gambio, intensigis ŝian doloron kaj ĝemigis ŝin. Ĉar dum la maldaǔraj vojaĝoj de la irlandano Gabriela permesis al ŝi dormi en sia ĉambro, tiu multfoje aǔdis ŝin voki sonĝe siajn patron kaj edzon.
La adiaǔoj de la samsortanoj estis febligintaj la koron de la sklavino, kaj fine venis la tago en kiu ŝi adiaǔis la lastan. Ŝi ne estintis vendita, kaj estis traktata per malpli da krueleco, ne tiom ĉar ŝin protektis la amemo de ŝia mastrino, sed ĉar la kompatinda estis fariĝonta patrino, kaj ŝia mastro esperis valorigi ŝin pli bone post la naskiĝo de la emancipotulo. Tiu avarulo kontrabande negocis per sango de reĝoj.
Nay estis decidinta ke la filo de Sinaro ne estus sklavo.
En iu okazo en kiu Gabriela paroladis al ŝi pri la ĉielo, ŝi uzis ĉiun sian sincerecon por demandi al ŝi:
―Ĉu la filoj de la sklavoj, mortinte baptitaj, povas fariĝi anĝeloj?
La kreolino divenis la kriman intencon kiun Nay estis karesanta, kaj decidis sciigi al ŝi ke en la lando kie ŝi estis, ŝia filo fariĝus libera je la dekok-jariĝo.
Ĝeme Nay nur respondis:
―Dekok jaroj!
Post du monatoj ŝi naskis infanon, kaj klopodis ke senprokraste oni baptu lin. Tuj kiam kun la unua kiso ŝi karesis sian filon, ŝi komprenis ke Dio estis sendanta al ŝi, kune kun li, konsolon; kaj al ŝi, fiera esti la patrino de la filo de Sinaro, revenis al la lipoj la ridetoj kiuj ŝajnis forfuĝintaj de ili por ĉiam.
Juna Anglo kiu revenadis de la Antiloj al la interno de Novgranado, hazarde ripozis en tiuj monatoj en la domo de Sardick antaǔ ol entrepreni la penigan navigadon de la Atrato. Li kunportis ravan infaninon trijaran kiun li ŝajnis ami tenere.
Ili estis mia patro kaj Ester, kiu apenaǔ estis alkutimiĝanta respondi al sia nova nomo Maria.
Nay supozis ke tiu infanino estas orfa je sia patrino, kaj eksentis apartan kor-inklinon al ŝi. Mia patro timis konfidi ŝin al tiu, kvankam Maria ne estis kontenta krom en la brakoj de la sklavino aǔ ludante kun ties filo; sed Gabriela trankviligis lin rakontante al li kion ŝi scias pri la historio de la filino de Magmahu’, rakonto kiu kortuŝis la fremdulon. Li komprenis la senprudentaĵon faritan de la edzino de Sardick sciigante al li la daton en kiu la afrikanino estis portita al lando granada, ĉar la lokaj leĝoj malpermesis ek de 1821 la importadon de sklavoj; kaj pro tio Nay kaj ŝia filo estis liberaj. Sed li atente zorgis ne konigi al Gabriela la eraron faritan, kaj atendis favoran okazon por proponi al William vendi al li Nay-n.
Iu nordamerikano kiu estis revenanta al sia Lando efektivigante en Citara ŝarĝon de faruno, haltis ĉe Sardick, atendante, por daǔrigi sian vojaĝon, la alvenon al Pisisí de la ŝipoj kiuj estis venantaj de Kartageno transportantaj la varojn kiujn importis mia patro. La “yankee” vidis Nay-n, kaj logita de ŝia ĝentileco, parolis al William, dum la manĝo, pri sia deziro porti sklavinon je belaj kondiĉoj, do li ŝin petis kun la celo donaci ŝin al sia edzino. Nay estis proponata al li, kaj marĉandinte la prezon dum unu horo, li pesis al la irlandano cent kvindek orajn kastiljanojn en pago de la sklavino.
Nay sciis tuj de Gabriela, kiam ĉi tiu rakontis al ŝi ke ŝi estas vendita, ke tiu eta porcio de oro, pesita de la blankuloj antaǔ ŝiaj okuloj, estis la prezo laǔ kiu ili taksadis ŝin; kaj ŝi ridetis amare pensante ke oni estis ŝanĝanta ŝin per manpleno da or-polvo.
Nay sin montris indiferenta al ĉio; sed posttagmeze, kiam ĉe la sunsubiro mia patro promedadis laǔ la marbordo kondukante je la mano Marian, ŝi alproksimiĝis al li kun sia filo surbrake: en la fizionomio de la sklavino aperis tia miksaĵo el doloro kaj sovaĝa kolero, ke ĝi surprizis mian patron. Falante surgenuen je liaj piedoj, ŝi diris al li en malbona kastilia:
―Mi scias ke en tiu Lando kien oni kondukos min, mia filo estos sklavo: se vi ne volas ke mi dronigu lin ĉinokte, aĉetu min; mi dediĉos min por servi kaj ami vian filinon.
Mia patro faciligis ĉion per mono. Post kiam estis subskribata de la nordamerikano la nova vendo-dokumento kun ĉiuj dezirindaj formalaĵoj, mia patro skribis tuj poste noton sur ĝin, kaj enmanigis la papel-folion al Gabriela por ke Nay aǔdu ŝin legi. En tiuj linioj li rezignis la havo-rajton kiun li povus akiri sur ŝi kaj ŝia filo.
Informite pri tio kion la Anglo ĵus estis farinta, la “yankee” surprizita diris al li:
―Mi ne povas kompreni vian konduton. Kion gajnas ĉi negrulino fariĝante libera?
―Okazas ―respondis al li mia patro― ke mi ne bezonas sklavinon sed guvernistinon kiu tre amu tiun ĉi infaninon.
Kaj sidigante Marian sur la tablon sur kiu li ĵus estis skribinta, igis ŝin doni la dokumenton al Nay, kaj mem dirante samtempe al la edzino de Sinaro tiujn ĉi vortojn:
―Konservu akurate ĉi tion. Vi estas libera resti aǔ iri loĝi kun mia edzino kaj miaj gefiloj en la bela Lando en kiu ili rezidas.
Ŝi ricevis la liber-dokumenton el la manoj de Maria, kaj prenante la infaninon inter siajn brakojn, ŝin kovris per kisoj. Poste premante unu manon de mia patro, ŝi tuŝis ĝin per la lipoj, kaj alproksimigis ĝin al tiuj de sia filo.
Tiel Feliciana kaj Johano Anĝelo iris loĝi en la domo de miaj gepatroj. Tri monatojn poste Feliciana, denove bela kaj kiom eble kontenta en sia misfortuno, loĝadis kun ni amata de mia patrino, kiu ĉiam distingis ŝin per speciala amemo kaj respekto.
En la lastaj tempoj, pro ŝia malsano, kaj plie ĉar ŝi estis adekvata por tio, ŝi flegadis la legom-ĝardenon kaj la laktejon en Sankta R.; sed la precipa celo de ŝia restado tie, estis akcepti mian patron kaj min kiam ni malsuprenis el la montaro.
Dum nia infanaĝo, en la momentoj en kiuj Feliciana estis pli komplezema kun ni, Maria kaj mi kutimis karesi ŝin nomante ŝin Nay; sed baldaǔ ni rimarkis ke ŝi malgajiĝas kiam ni donis al ŝi tiun nomon.
―Kial vi ploras? ―mi demandis al ŝi.
―Kiam vi estos plenkreskulo ― ŝi respondis per sia plej amema voĉo― vi vojaĝos kaj kunportos Johanon Anĝelon kaj min; ĉu ne?
―Jes, jes ― mi respondis plena de entuziasmo―: ni iros al la lando de tiuj belaj princinoj de viaj rakontoj... vi montros ilin al mi... Kiel ĝi nomiĝas?
―Afriko ―ŝi respondis.
Mi sonĝis tiun nokton pri oraj palacoj kaj aǔdante delicajn muzikojn.