Maria/Ĉapitro XLIV
La pastro estis doninta la sakramentojn al la malsanulino. Lasinte la kuraciston ĉe la litkapo, mi ekrajdis por iri al la vilaĝo aranĝi ĉion necesan por la enterigo kaj enpoŝtigi tiun fatalan leteron adresitan al sinjoro A****.
Ĉe mia reveno, Feliciana ŝajnis malpli febla, kaj la kuracisto estis permesinta etan esperon. Ŝi demandis min pri ĉiu membro de la familio, kaj parolante pri Maria, diris:
―Ho, se mi povus vidi ŝin antaǔ ol morti! Mi tiom rekomendus al ŝi mian filon!
Kaj poste, kvazaǔ ŝi volus danki min pro la prefero kiun mi montradis al ŝi, aldonis:
―Sen ŝi, kiel estus al li kaj al mi?
La nokto estis tre malbona por la malsanulino. La postan ragon, sabaton, je la tria posttagmeze, la kuracisto eniris en mian ĉambron kaj diris:
―Ŝi forpasos hodiaǔ. Kiel nomiĝis la edzo de Feliciana?
―Sinaro ― mi repondis.
―Sinaro!, kaj kio okazis al li? En la deliro ŝi prononcas tiun nomon.
Mi ne havis la afablecon klopodi kortuŝi la doktoron rakontante al li la aventurojn de Nay, kaj mi iris al ŝia ĉambro.
La kuracisto diris la veron: ŝi estis mortonta kaj ŝiaj lipoj prononcadis nur tiun nomon kies signifon ne povis kalkuli la sklavinoj kiuj ĉirkaǔis ŝin, eĉ ne ŝia filo.
Mi alproksimiĝis por diri al ŝi, tiel ke ŝi povu min aǔdi:
―Nay! Nay!...
Ŝi malfermis la okulojn jam malklarajn.
―Ĉu vi ne konas min?
―Ŝi faris per la kapo signon jesan.
―Ĉu vi deziras ke mi legu al vi kelkajn preĝojn?
Ŝi faris la saman signon.
Estis la kvina posttagmeze kiam mi sukcesis ke oni forigu Johanon Anĝelon de la lito de sia patrino.Tiuj okuloj kiuj estintis tiel belaj, turnadis duonflavaj kaj jam senbrilaj en la orbitoj kavaj: la nazo longiĝintis: la lipoj, graciaj kvankam iomete dikaj, nun ardaj pro la febro, lasis vidi la dentojn kiuj jam ne humidiĝas; per la manoj streĉitaj ŝi tenis sur la brusto krucifikson, kaj vane penadis prononci la nomon de Jesuo, kiun mi estis ripetanta al ŝi; nomon de la ununura kiu povus redoni al ŝi sian edzon.
Estis nokte kiam ŝi forpasis.
Post kiam la sklavinoj vestis kaj lokigis ŝin en ĉerkon, kovrita de la gorĝo ĝis la piedoj per blanka linaĵo, oni metis ŝin sur funebran tablon, ĉe kies kvar anguloj estis kandeloj ekbruligitaj. Johano Anĝelo ĉe la tablokapo elverŝis larmojn sur la frunton de sia patrino, kaj el lia brusto raǔkigita de la plorsingultoj eliradis kompatindaj ŝrikoj.
Mi sendis ordonon al la ĉefo de la skipo de gesklavoj por ke tiun nokton li alportu ĝin fari preĝojn en la domo. Ili alvenis unuope silentaj, kaj la viroj kaj infanoj okupis la tutan areon de la koridoro; la virinoj genuiĝis ronde ĉirkaǔ la ĉerko; kaj ĉar la fenestroj de la funebra ĉambro rigardis al la koridoro, ambaǔ grupoj preĝis samtempe.
Ĉe la fino de la rozario, iu sklavino kantis la unuan strofon de unu el tiuj laǔdaj kantoj plenaj de la dolora melankolio kaj la ŝiraj ĝemoj de iu sklava koro kiu preĝis. La skipo ĥore ripetadis ĉiun kantitan strofon, kaj la profundaj voĉoj de la viroj harmoniis kun tiuj dolĉaj de la virinoj kaj infanoj. Ĉi sekvaj estas la versoj kiujn de tiu himno mi konservis en la memoro:
Ene de malluma ĉelo
kies kradon al sun’ kaŝas
nigraj kaj altaj muregoj
ĉirkaǔantaj la prizonojn:
kie nur miaj katenoj
perturbadas la silenton
de ĉi eterna solestado
kie aǔdiĝas nek la vento...
mortas mi de viaj montoj
for, patri’! kie l’ lulilo
balanciĝis sub l’ arbaroj
ne kovrontaj tombon mian.
Dum sonadis la kanto, la lumoj de la ĉerko briligis la larmojn kiuj fluadis sur la vizaĝoj duonkaŝitaj de la sklavinoj, kaj mi vane klopodis kaŝi al ili la miajn.
La skipo retiriĝis, kaj nur restis kelkaj malmultaj virinoj kiuj devis alternigi sin por preĝi la tutan nokton, kaj du viroj por prepari la apogilojn sur kiuj oni devis konduki la mortintan virinon.
Estis jam nokto profunda kiam mi sukcesis ke Johano Anĝelo ekdormu elĉerpita pro sia doloro. Poste mi retiriĝis al mia ĉambro; sed la bruo de la voĉoj de la virinoj preĝantaj kaj la batoj de la maĉetoj de la sklavoj kiuj estis preparantaj la paron de stangoj, vekis min ĉiufoje kiam mi estis endormiĝinta.
Je la kvara, Johano Anĝelo ankoraǔ dormis. La ok sklavoj kiuj portis la kadavron, kaj mi, ekmarŝis. Mi estis ordoninta al la ĉefservisto Higinio por ke li igu la negreton atendi min hejme, por eviti al li la teruran situacion adiaǔi sian patrinon.
Neniu el tiuj kiuj akompanis Felicianan diris ununuran vorton dum la irado. La kamparanoj kiuj portante nutraĵojn al la merkato atingis nin, trovis stranga tiun silenton, ĉar estis kutimo inter la vilaĝanoj de la Lando fordoni sin al naǔza orgio okaze de la noktoj kiujn ili nomas funebraj vigiloj, noktoj en kiuj la parencoj kaj najbaroj de la mortinto kuniĝas en la domo de la familianoj, kun la preteksto preĝi por la forpasinto.
Tuj post kiam la preĝoj kaj la funebra meso finiĝis, ni nin direktis kun la kadavro al la tombejo. Jam la foso estis kavita. En la momento kiam ni estis pasantaj kun la kadavro sub la portalo de la enterigejo, Johano Anĝelo, kiu estis eskapinta el la vigilado de Higino por kuri serĉi sian patrinon, atingis nin.
Kiam la ĉerko estis apogita ĉe la rando de la tombo, li ĉirkaǔprenis ĝin kvazaǔ li volus malebligi ke oni forkaŝu ĝin. Estis necesa ke mi alproksimiĝu kaj diru al li, dum mi karesadis lin sekigante liajn larmojn:
―Ne estas via patrino tiu kiun vi vidas tie ĉi; ŝi estas en la ĉielo, kaj Dio ne povas pardoni al vi tian malesperon.
―Ŝi lasis min sola!, ŝi lasis min sola! ―ripetadis la malfeliĉulo.
―Ne, ne ―mi respondis―: ĉi tie estas mi, kiu tre amis kaj amos vin ĉiam : Kaj restas al vi Maria, mia patrino, Emma... kaj ĉiuj estos por vi kiaj patrinoj.
La ĉerko jam estis ĉe la fundo de la tombo; unu el la sklavoj ĵetis sur ĝin la unuan plenŝovelon da tero: Johano Anĝelo, sin ĵetante preskaǔ furioza kontraǔ lin, deprenis al li per ambaǔ manoj la ŝovelilon, movo kiu plenigis nin ĉiujn je embarasa stuporo. Je la tria posttagmeze de la sama tago, lasante unu krucon sur la tombo de Nay, ŝia filo kaj mi nin direktis al la montara bieno.