Maria/Ĉapitro XLV

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 216-220)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kelkajn tagojn poste, ekkvietiĝis la bedaǔro kiun la morto de Feliciana estis kaǔzinta en la animoj de mia patrino, Emma kaj Maria, sen ke pro tio ŝi ĉesu esti la ofta temo de niaj konversacioj. Ni ĉiuj klopodadis konsoli Johanon Anĝelon per niaj atentoj kaj simpatio, ĉar tio estis tio kion plej bone ni povis fari por lia patrino. Mia patro sciigis al li ke li estas komplete libera, kvankam la leĝo estis metinta tiun sub lian prizorgadon dum kelkaj jaroj,2 kaj ke en la estonto li devis sin konsideri nur kiel serviston de nia hejmo. La negreto, kiu jam sciis pri mia proksima vojaĝo, manifestis ke li nur deziras ke oni permesu al li akompani min, kaj mia patro donis al li kelkan esperon komplezi lin.

Spite al tio kio okazis la vesperon antaǔ ol mia ekiro al Santa R., Maria restadis por mi nur tio kion ŝi estintis ĝis tiam: tiu pura mistero kiu estis vualinta nian amon, ankoraǔ vualadis ĝin. Apenaǔ ni prenadis al ni la liberon promeni kelkfoje solaj en la ĝardeno kaj en la horto. Tiam en nia forgeso de mia vojaĝo, ŝi petoladis ĉirkaǔ mi, kolektante florojn kiujn ŝi metis en sian antaǔtukon por poste veni montri ilin al mi, permesante al mi elekti la plej belajn por mia ĉambro, kaj pridisputante al mi kelkajn kiujn ŝi ŝajnigis voli rezervi por la kapelo. Mi helpadis ŝin akvumi ŝiajn preferatajn bedojn, por kio ŝi suprenvolvis la manikojn lasante vidi siajn brakojn, ne rimarkante kiom belaj ili ŝajnas al mi. Ni eksidadis ĉe la rando de la profundaĵo, kronita de kaprifolioj, de kiu ni vidis boli kaj sinui la fluojn de la rivero en la profunda kaj arbar-riĉa fundo de la valo. Ŝi klopodadis aliajn fojojn distingigi al mi super la oraj ekbriloj postalitaj de la suno ĉe la subiro, leonojn durmantajn, gigantajn ĉevalojn, ruinojn de kasteloj el jaspo kaj lazurito, kaj kion ŝi havis plezuron forĝi kun infaneca entuziasmo.

Sed se la plej malgrava cirkunstanco igis nin pensi pri la timata vojaĝo, ŝia brako ne malligiĝis el la mia, kaj haltante en certaj lokoj, ŝi serĉis min per humidaj rigardoj, gvatinte en tiuj lokoj ion nevideblan al mi.

Iun posttagmezon, belan posttagmezon kiu ĉiam daǔros en mia memoro!, la lumo de la mortantaj ĉiel-ruĝoj de la sun-subiro konfuziĝis sub ĉielo lil-kolora kun la radioj de luno leviĝanta, duonblankaj kiel tiuj de lampo trapasantaj alabastran globon. La ventoj malsupreniris petolantaj de la montaroj al la ebenaĵoj; la birdoj serĉis rapide siajn nestojn inter la foliaroj de la boskoj. La bukloj de la hararo de Maria, kiu malrapide trairadis la ĝardenon prenata ĉe mia brako per ambaǔ manoj, estis karesintaj mian frunton pli ol unu fojon; ŝi estis provinta klini la tempion sur mian ŝultron; ni interdiradis nenion... Ŝi tuje haltis ĉe la extremo de iu rozuja vojo; ŝi rigardis kelkajn momentojn al la fenestro de mia ĉambro, kaj turnis al mi la okulojn por diri:

―Ĉi tie okazis; tiel ĉi mi estis vestita...; ĉu vi tion rememoras?

―Ĉiam, Maria, ĉiam!... ―mi respondis kovrante al ŝi la manojn per kisoj.

―Rigardu: tiun nokton mi vekiĝis tremanta, ĉar mi sonĝis vin farantan kion vi faras nun... Ĉu vi vidas ĉi tiun rozujon ĵus semitan? Se vi forgesos min, ĝi ne floros; sed se vi daǔre estos kia vi estas, ĝi donos la plej belajn rozojn, kaj mi promesis ilin al la Madono kondiĉe ke pere de ĝi ŝi sciigu al mi ĉu vi estos ĉiam bona.

Mi ridetis, kortuŝita de tioma inocenteco.

―Ĉu vi ne kredas ke estos tiel? ― ŝi demandis kun serioza tono.

―Mi kredas ke la Virgulino ne bezonos tiomajn rozojn.

Ŝi agis tiel ke ni alproksimiĝu al la fenestro de mia ĉambro. Tuj poste, ŝi malligis sian brakon el la mia; ŝi sin direktis al la rivereto, je kelkaj paŝoj, nodante la ŝalon je sia talio; kaj portante akvon en la kavo de la manoj kunigitaj, ŝi genuiĝis je miaj piedoj por lasi ĝin fali pogute sur iun burĝonintan bulbeton, dirante al mi:

―Ĝi estas planto de montara lilio.

―Kaj vi semis ĝin tie?

―Ĉar ĉi tie...

―Mi jam scias, sed mi esperis ke vi estu forgesinta tion.

―Forgesi? Kiel se estus tiel facile forgesi! ― ŝi diris sen leviĝi kaj sen rigardi min.

Ŝia hararo rulfaladis malplektita ĝis la grundon, kaj la vento igis kelkajn el ĝiaj bukloj tuŝi la blankajn sovaĝ-rozojn de iu apuda rozujo.

―Sed ĉu vi ne scias kial vi trovis ĉi tie la bukedon el lilioj?

―Kiel mi povus ne scii? Ĉar tiutage iu supozis ke mi ne volis denove meti florojn sur lian tablon.

―Rigardu min, Maria.

―Kial? ―Ŝi respondis sen levi la okulojn el la planteto, kiun ŝi ŝajnis ekzameni kun ekstrema atento.

―Ĉiu lilio kiu naskiĝos ĉi tie estos puno kruela pro ununura momento da dubo. Ĉu mi hazarde sciis ĉu mi estas inda?... Iru ni semi viajn liliojn for de ĉi tie.

Mi fleksis unu genuon fronte al ŝi.

―Tute ne ―ŝi respondis alarmita kaj kovrante la planteton per ambaǔ manoj.

Mi reekstaris; kaj kun la brakoj krucitaj mi atendis ke ŝi finu kion ŝi estis faranta aǔ ŝajnanta fari. Ŝi klopodis rigardi min sen ke mi rimarku tion, kaj fine ridis levante la vizaĝon plenan de rekompencoj por unu momento de supozita severeco, kaj dirante:

―Do, tre kuraĝa, ĉu ne? Mi diros al vi, sinjoro, por kio estas ĉiuj lilioj kiujn donos la planto.

Klopodante ekstari, kaptita de la mano kiun mi ofertis al ŝi, ŝi denove falis surgenuen, ĉar ŝin retenadis kelkaj haroj implikataj en la branĉoj de la rozujo: ni ilin apartigis, kaj skuante la kapon por aranĝi la hararon, ŝi montris en siaj rigardoj fascinon preskaǔ novan. Apogante sin sur mian brakon, ŝi observis:

Iru ni, ĉar baldaǔ mallumiĝos:

―Por kio estas la lilioj? ―mi insistis dum ni malrapide nin direktadis al la montara koridoro.

―Vi jam scias por kio utilos la rozoj de la nova planto kiun mi montris al vi, ĉu ne?

―Jes.

―Do, la lilioj utilos por io simila.

―Ni vidu.

―Ĉu plaĉos al vi trovi en ĉiu mia letero kiun vi ricevos, peceton de la lilioj kiujn donos la planto?

―Ha, jes!

―Tio estos kiel diri al vi multajn aferojn kiujn kelkajn fojojn oni ne devas skribi kaj kiujn aliajn fojojn kostus al mi multe da peno esprimi bone, ĉar vi ne fininstruis al mi tion necesan por ke miaj leteroj rezultu bone verkitaj... Ankaǔ estas vera...

―Kio estas vera?

―Ke ni ambaǔ kulpas.

Post esti distrinta min rompante sub siaj piedoj, bele vestitaj, la sekajn foliojn de la mandul- kaj sapot-arboj disigitajn de la vento en la strateto kiun ni estis laǔirantaj, ŝi diris:

―Mi ne volas iri morgaǔ al la montaro.

―Sed ĉu Transito ne ofendiĝos kun vi? Ŝi edziniĝis antaǔ unu monato kaj ni ankoraǔ ne faris al ŝi la unuan viziton. Kial vi ne deziras iri?

―Pro tio... pro nenio. Vi diros al ŝi ke ni estas okupataj pro via vojaĝo... ion ajn. Ke venu ŝi kun Lucia la venontan Dimanĉon.

―Bone. Mi revenos tre frue.

―Jes; kaj ne estos ĉasado.

Sed tiu kondiĉo estas novaĵo; kaj Karlo priridus sciante ke vi altrudis ĝin al mi.

―Kaj kiu devas tion diri al li?

―Eble mi mem.

―Kaj tio por kio?

―Por konsoli lin pro tiu pafo al la cervido, kiun li tiom bedaǔrinde eraris.

―Vere. Pafo al tigro estintus alia afero, ĉar kompreneble ĝi devas esti timinda.

―Tio kion vi ne scias estas ke la pafilo de Karlo ne entenis la kartoĉon kiam li pafis: Braǔljo estis eltirinta ĝin.

―Kaj kial Braǔljo faris tion?

―Por venĝi: Karlo kaj Sinjoro de M*** estis primokintaj tiumatene la magrecon de la hundoj de Jozefo.

―Braǔljo agis maldece, ĉu ne? Sed se li ne estus aginta tiamaniere, la cervido ne estus nun viva. Vi ne vidis kiom gaja ĝi fariĝas se mi alproksimiĝas al ĝi: eĉ Majo sukcesis ke tiu amu ĝin, kaj multfoje ili dormas kune. Ĝi estas tiom bela! Ho, certe ĝia patrino devas esti priplorinta ĝin!.

―Do, ellasu ĝin por ke ĝi foriru.

―Kaj ĉu la patrino ĝin serĉus ankoraǔ sur la montoj?

―Eble ne.

―Kial?

―Ĉar Braǔljo certigas al mi ke la cervino kiun li mortigis iom poste en la sama valo el kiu eliris la ido, estis ĝia patrino.

―Ha!, kia ulo!... Ne mortigu pliafoje cervinojn.

Ni estis alvenintaj al la koridoro, kaj Johano kun la brakoj malfermitaj eliris renkonte al Maria: ŝi levis lin, kaj kliniginte lian kapon dormeman sur unu el tiuj ŝultroj el roz-kolora perlamoto, malaperis kun li.