Maria/Ĉapitro XLVI

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 221-224)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Je la dekdua de la posta tago mi malsupreniris de la montaro. La suno, el de la zenito, sen ke iuj nuboj kaŝu ĝin, ĵetis vivan lumon klopodante bruligi ĉion kion la arbaj foliaroj ne defendis kontraǔ ĝiaj fajraj radioj. La arbaretoj estis silentaj: la brizo ne movis la branĉarojn nek inter ili flugilbatis unu sola birdo; la cikadoj festis senlacaj tiun tagon someran per kiu sin ornamis Decembro: la kristal-klaraj akvoj de la fontoj ruliĝis rapidege tra la stratetoj por iri sekretiĝi sub la tamarindojn kaj prunarbojn, kaj poste sin kaŝi en la kampoj de foli-densa mento: la valo kaj ĝiaj montoj ŝajnis lumigataj de la brilego de giganta spegulo.

Postvenis min Johano Anĝelo kaj Majo. Mi ekvidis Marian, kiu estis alvenanta al la banejo akompanata de Johano kaj Stefana. La hundo kuris al ili, kaj komencis rondiri ĉirkaǔ la bela grupo, ternante kaj hurlante kiel ĝi kutimis fari por esprimi kontenton. Maria serĉis min ĉiudirekten per sopiraj rigardoj, kaj fine ŝi ekvidis min kiam mi saltis la palisaron de la horto. Mi min direktis tien kie ŝi estis. Ŝiaj haroj, konservante la ondumadon kiun la plektoj estis farintaj al ili, faladis laǔ senordaj faskoj sur la ŝalon kaj parton de la blanka jupo, kiun ŝi suprenfaldis per la maldekstra mano, dum per la dekstra ŝi ventumis sin per branĉeto de bazilio.

Ŝi sidis sub la branĉaro de la oranĝ-arbo de la banejo, sur mato kiun Stefana ĵus estis sterninta, kiam mi alproksimiĝis por saluti ŝin.

―Kia suno! ―ŝi diris―; ĉar vi ne venis frue...

―Tio ne eblis.

―Preskaǔ neniam eblas. Ĉu vi volas bani vin dum mi atendos vin?

―Ho, ne.

―Se estas ĉar mankas iu ajn aĵo en la banujo, mi povas ĝin meti nun.

―Ĉu rozoj?

―Jes; sed vi ilin havos kiam vi alvenos.

Johano, kiu estis balanciginta la oranĝ-grapolojn kiu troviĝis je lia atingo kaj preskaǔ sur la gazono, genuiĝis antaǔ Maria por ke ŝi disbutonu al li la bluzon.

Tiun tagon mi kumportis abundan provizon da lilioj, ĉar krom tiuj kiujn estis gardintaj por mi Transito kaj Lucia, mi trovis multajn laǔ la vojo: mi selektis la plej belajn por ilin donaci al Maria, kaj ricevinte de Johano ĉiujn ceterajn, mi ilin ĵetis en la banujon. Ŝi ekkriis:

―Ha, kia damaĝo! Tiel belaj!

―La undinoj ― mi diris al ŝi ― faras al ili la samon kiam ili sin banas en la fludormejoj.

―Kiuj estas la undinoj?

―Iuj virinoj kiuj volis simili al vi.

―Al mi? Kie vi vidis ilin?

―Mi vidadis ilin en la rivero.

―Maria ekridis, kaj dum mi estis formoviĝanta, diris al mi:

―Mi malfruos nur mallonge.

Duonhoron poste ŝi eniris en la salonon kie mi estis atendanta ŝin. Ŝiaj rigardoj havis tiun brilon kaj ŝiaj vangoj la delikatan roz-koloron kiuj tiom beligis ŝin ĉe la eliro el la banujo.

Vidante min ŝi haltis ekkriante:

―Ha!, kial ĉi tie?

―Ĉar mi supozis ke vi enirus:

―Kaj mi, ke vi estos atendanta min.

Ŝi eksidis sur la sofon kiun mi indikis al ŝi, kaj poste interrompis ion pri kio ŝi estis pensanta, por diri al mi:

―Kial okazas tio, ha?

―Kio?

―Ke tio ĉiam okazas.

―Vi ne diris kion.

―Ke se mi imagas ke vi estas faronta ion, tion vi faras.

―Kaj kial io ankaǔ avertas min ke vi tuj venos, se vi malfruis? Tio ne havas eksplikon.

―Mi volis scii, ek de kelkaj tagoj, se tio okazas al mi nun, ĉu kiam vi jam ne estos ĉi tie vi povos diveni kion mi faras, kaj scii ĉu vi estas pensanta...

―Pri vi, ĉu ne?

―Eble. Iru ni al la kudro-ĉambro de panjo, ĉar por atendi vin mi faris nenion hodiaǔ; kaj ŝi volas ke ĉivespere estu preta tio, kion mi estas kudranta.

―Ĉu tie ni estos solaj?

―Kaj kiu nova celo estas tiu, ke ni estu ĉiam solaj?

―Ĉio kio min malhelpas...

―Ĉit!... ―ŝi diris metante unu fingron sur la lipojn―. Ĉu vi vidas?, ili estas en la kukejo ―ŝi aldonis eksidante―. Do tiuj virinoj estas tre belaj? ―ŝi demandis ridetante kaj aranĝante la kudraĵon―. Kiel ili nomiĝas?

―Ha! ... ili estas tre belaj.

―Kaj ili loĝas sur la montoj?

―Ĉe la riverbordoj.

―Sub la suno kaj en la akvo? Ili ne devas esti tre blankaj.

―En la ombroj de la grandaj arbaroj.

―Kaj kion ili faras tie?

―Mi ne scias kion ili faras; kion mi scias estas, ke mi jam ne renkontas ilin.

―Kaj de kiam okazas al vi tiu malfortuno?, kial ili jam ne atendas vin? Pro tio ke ili estas tiel lindaj, vi certe estas aflikta.

―Ili estas...sed vi ne scias kion signifas esti tiel.

―Do tion vi klarigos al mi. Kiel ili estas?... Ne, sinjoro! ―ŝi aldonis kaŝante en la plisojn de la tolaĵo kiun ŝi tenis sur la jupo, la dekstran manon kiun mi estis klopodanta preni al ŝi.

―Bone.

―Ĉar mi ne povas kudri, kaj vi ne diras kiel estas la... kiel ili nomiĝas?

―Mi konfesos al vi.

―Ni vidu, do.

―Ili estas ĵaluzaj pri vi.

―Koleraj kontraǔ mi?

―Jes.

―Kontraǔ mi!

―Antaǔe mi nur pensis pri ili.

―Kaj poste?

―Mi forgesis ilin por vi.

Do mi fariĝos tre fiera.

Ŝia dekstra mano jam estis ludanta sur unu brako de la brakseĝo, kaj ĝuste tiamaniere ŝi indiki al mi ke mi povas preni ĝin. Ŝi daǔrigis dirante:

―Ĉu en Eǔropo troviĝas undinoj?... Aǔdu min, mia amiko, ĉu estas en Eǔropo?

―Jes.

―Do, kiu scias!

―Certe ili kolorigas al si la vangojn per suko de ruĝaj floroj, kaj vestas korseton kaj ŝtrumpetojn.

Maria klopodadis kudri, sed ŝia dekstra mano ne statis firma. Malimplikante la fadenon, ŝi rimarkigis al mi:

―Mi konas iun kiu deziregas vidi piedojn bele vestitajn kaj ... La floroj de la banujo perdiĝos tra la elflua kanalo.

―Ĉu tio signifas ke mi devas iri?

―Dolorigas min ke ili perdiĝu.

―Temas pri io pli.

―Senŝerce: mi iel domaĝas... kaj plie ĉagrenigas min ke oni vidu nin tiomfoje solaj... kaj Emma kaj panjo estas venontaj.