Maria/Ĉapitro XLVII
―Mia patro estis decidinta iri al la urbo antaǔ ol mia foriro, kaj ĉar la negocoj tion urĝe postulis, kaj por preni sian tempon tie por pretigi mian vojaĝon.
La dekkvaran de Januaro, tagon antaǔ tiu en kiu li devis lasi nin, je la sepa vespere kaj post kiam ni estis laborantaj kune kelkajn horojn, mi sendigis al lia ĉambro parton de mia bagaĝo kiu devis vojaĝi kun la lia. Mia patrino aranĝadis la kofrojn, surgenue sur iu tapiŝo, kaj Emma kaj Maria helpadis ŝin. Jam estis aranĝotaj nur vestoj miaj: Maria prenis iujn erojn el tiuj ĉi kiuj kuŝadis sur la proksimaj sidiloj, kaj rekonante ilin demandis:
―Ĉu ankaǔ tion ĉi?
Mia patrino ricevis ilin de ŝi sen respondi, kaj aranĝante ilin ŝi portis kelkajn fojojn la poŝtukon al la okuloj.
Mi eliris, kaj revenante kun kelkaj dokumentoj kiujn oni devis meti en la kofrojn, mi renkontis Marian apogita sur la balustrado de la koridoro.
―Kio okazas? ―mi diris al ŝi―, kial vi ploras?
―Sed mi ne ploras...
―Rememoru kion vi promesis al mi.
―Jes, mi ja scias: havi kuraĝon por ĉio tio. Se estus ebla ke vi donus al mi parton de la via... Sed mi ne promesis al panjo nek al vi ke mi ne plorus. Se via vizaĝo ne dirus pli ol ĉi tiuj larmoj diras, mi kaŝus ilin... sed poste, kiu scios pri ili?...
Mi sekigis per mia tuko tiujn kiuj rulfluis laǔ iliaj vangoj, dirante al ŝi:
―Atendu min, mi tuj revenos.
―Ĉu ĉi tie?
―Jes.
Ŝi estis en la sama loko. Mi kliniĝis ŝiaflanke sur la balustradon.
―Rigardu ―ŝi diris montrante al mi la valon tenebran―: vidu kiel malgajiĝis la noktoj: kiam revenos tiuj de Aǔgusto kie vi jam estos?
Post unumomenta silento, ŝi aldonis:
―Se vi ne estus veninta, se kiel pensis paĉjo, vi ne estus reveninta antaǔ ol daǔrigi vian vojaĝon al Eǔropo...
―Tio estintus pli bona?
―Pli bona?... Pli bona?... Ĉu vi iufoje tion kredis?
―Vi bone scias ke mi ne povis kredi tion.
―Mi jes, kiam pacĵo diris kion mi aǔdis lin diri pri la malsano kiun mi suferis; kaj ĉu vi neniam?
―Neniam.
―Kaj en tiuj dek tagoj?
―Mi amis vin kiel nun: sed kion la kuracisto kaj mia patro...
―Jes; panjo diris tion al mi. Kiamaniere mi povos rekompenci vin?
―Vi jam faris kion mi povis postuli de vi kiel rekompencon.
―Ion tiom valoran?
Ami min kiel mi amis vin tiam, kiel mi amas vin hodiaŭ; ami min multe.
―Ha!, jes. Sed kvankam tio estas nedankemo, tio ne estis por repagi al vi kion vi faris.
Kaj ŝi apogis dum kelkaj momentoj la frunton sur sian manon interligitan kun la mia.
―Antaǔe ―ŝi daǔrigis levante la kapon malrapide― mi estus mortinta de honto parolante al vi tiamaniere... Eble mi agas malbone...
―Malbone, Maria? Ĉu vi ne estas, do, kvazaǔ mia edzino?
―Okazas ke mi ne kapablas alkutimiĝi al tiu ideo; dum tiom da tempo ĝi ŝajnis al mi neebleco...
―Sed hodiaǔ?, ankoraǔ hodiaǔ?
―Mi ne povas imagi kia vi estos kaj kia estos mi tiam... Kion vi serĉas ―ŝi demandis sentante ke miaj manoj priserĉas la ŝiajn.
―Tion ĉi ―mi respondis, forprenante de la ringo-fingro de ŝia maldekstra mano unu ringon sur kiu estis gravuritaj la du inicialoj de ŝiaj gepatraj nomoj.
―Por ke ĝin uzu vi? Ĉar vi ne uzas ringojn, mi ne estis doninta ĝin al vi.
―Mi ĝin redonos al vi la tagon de nia geedziĝo: dume, anstataǔu ĝin per ĉi tiu; ĝi estas tiu kiun mia patrino donis al mi kiam mi foriris al la lernejo: ene de la ringo estas via nomo kaj la mia. Al mi ĝi ne taǔgas; al vi jes, ĉu ne?
―Bone, sed tiun ĉi mi redonos neniam al vi. Mi rememoras ke en la tagoj antaǔ ol vi foriru ĝi falis de via fingro en la rivereton de la horto: mi senŝuigis min por serĉi ĝin, kaj ĉar mi tre malsekiĝis, panjo ĉagreniĝis.
Io obskura kiel la hararo de Maria kaj rapida kiel la penso trairis antaǔ niaj okuloj. Horor-plena, Maria lanĉis krion, kaj kovrante al si la vizaĝon per la manoj, ekkriis timegiĝinta:
―La birdo nigra!
Tremante ŝi kaptiĝis al unu el miaj brakoj. Ektremo de timego trairis mian korpon. La metala zumado de la flugiloj de la malbonaǔgura birdo jam ne estis aǔdebla. Maria statis senmova. Mia patrino, kiu estis eliranta el la salono kun lumilo, alproksimiĝis alarmita de la krio kiun ŝi ĵus estis aǔdinta de Maria: ĉi lasta estis livida.
―Kio okazas? ―demandis mia patrino.
―Tiu birdo kiun ni vidis en la ĉambro de Efraino.
―La lumilo tremis en la mano de mia patrino,kiu diris:
―Sed, karulino, kiel vi ektimas tiel ĉi?
―Vi ne scias... Sed mi jam havas nenion. Iru ni for de ĉi tie― ŝi aldonis vokante min per la rigardo, jam pli serena.
La sonorileto de la manĝo-ĉambro sonoris kaj ni estis direktantaj nin tien kiam Maria alproksimiĝis al mia patrino por diri al ŝi:
―Ne rakontu mian ektimon al paĉio, ĉar li priridos min.