Maria/Ĉapitro XLVIII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 225-241)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

―Mia patro estis decidinta iri al la urbo antaǔ ol mia foriro, kaj ĉar la negocoj tion urĝe postulis, kaj por preni sian tempon tie por pretigi mian vojaĝon.

La dekkvaran de Januaro, tagon antaǔ tiu en kiu li devis lasi nin, je la sepa vespere kaj post kiam ni estis laborantaj kune kelkajn horojn, mi sendigis al lia ĉambro parton de mia bagaĝo kiu devis vojaĝi kun la lia. Mia patrino aranĝadis la kofrojn, surgenue sur iu tapiŝo, kaj Emma kaj Maria helpadis ŝin. Jam estis aranĝotaj nur vestoj miaj: Maria prenis iujn erojn el tiuj ĉi kiuj kuŝadis sur la proksimaj sidiloj, kaj rekonante ilin demandis:

―Ĉu ankaǔ tion ĉi?

Mia patrino ricevis ilin de ŝi sen respondi, kaj aranĝante ilin ŝi portis kelkajn fojojn la poŝtukon al la okuloj.

Mi eliris, kaj revenante kun kelkaj dokumentoj kiujn oni devis meti en la kofrojn, mi renkontis Marian apogita sur la balustrado de la koridoro.

―Kio okazas? ―mi diris al ŝi―, kial vi ploras?

―Sed mi ne ploras...

―Rememoru kion vi promesis al mi.

―Jes, mi ja scias: havi kuraĝon por ĉio tio. Se estus ebla ke vi donus al mi parton de la via... Sed mi ne promesis al panjo nek al vi ke mi ne plorus. Se via vizaĝo ne dirus pli ol ĉi tiuj larmoj diras, mi kaŝus ilin... sed poste, kiu scios pri ili?...

Mi sekigis per mia tuko tiujn kiuj rulfluis laǔ iliaj vangoj, dirante al ŝi:

―Atendu min, mi tuj revenos.

―Ĉu ĉi tie?

―Jes.

Ŝi estis en la sama loko. Mi kliniĝis ŝiaflanke sur la balustradon.

―Rigardu ―ŝi diris montrante al mi la valon tenebran―: vidu kiel malgajiĝis la noktoj: kiam revenos tiuj de Aǔgusto kie vi jam estos?

Post unumomenta silento, ŝi aldonis:

―Se vi ne estus veninta, se kiel pensis paĉjo, vi ne estus reveninta antaǔ ol daǔrigi vian vojaĝon al Eǔropo...

―Tio estintus pli bona?

―Pli bona?... Pli bona?... Ĉu vi iufoje tion kredis?

―Vi bone scias ke mi ne povis kredi tion.

―Mi jes, kiam pacĵo diris kion mi aǔdis lin diri pri la malsano kiun mi suferis; kaj ĉu vi neniam?

―Neniam.

―Kaj en tiuj dek tagoj?

―Mi amis vin kiel nun: sed kion la kuracisto kaj mia patro...

―Jes; panjo diris tion al mi. Kiamaniere mi povos rekompenci vin?

―Vi jam faris kion mi povis postuli de vi kiel rekompencon.

―Ion tiom valoran?

Ami min kiel mi amis vin tiam, kiel mi amas vin hodiaŭ; ami min multe.

―Ha!, jes. Sed kvankam tio estas nedankemo, tio ne estis por repagi al vi kion vi faris.

Kaj ŝi apogis dum kelkaj momentoj la frunton sur sian manon interligitan kun la mia.

―Antaǔe ―ŝi daǔrigis levante la kapon malrapide― mi estus mortinta de honto parolante al vi tiamaniere... Eble mi agas malbone...

―Malbone, Maria? Ĉu vi ne estas, do, kvazaǔ mia edzino?

―Okazas ke mi ne kapablas alkutimiĝi al tiu ideo; dum tiom da tempo ĝi ŝajnis al mi neebleco...

―Sed hodiaǔ?, ankoraǔ hodiaǔ?

―Mi ne povas imagi kia vi estos kaj kia estos mi tiam... Kion vi serĉas ―ŝi demandis sentante ke miaj manoj priserĉas la ŝiajn.

―Tion ĉi ―mi respondis, forprenante de la ringo-fingro de ŝia maldekstra mano unu ringon sur kiu estis gravuritaj la du inicialoj de ŝiaj gepatraj nomoj.

―Por ke ĝin uzu vi? Ĉar vi ne uzas ringojn, mi ne estis doninta ĝin al vi.

―Mi ĝin redonos al vi la tagon de nia geedziĝo: dume, anstataǔu ĝin per ĉi tiu; ĝi estas tiu kiun mia patrino donis al mi kiam mi foriris al la lernejo: ene de la ringo estas via nomo kaj la mia. Al mi ĝi ne taǔgas; al vi jes, ĉu ne?

―Bone, sed tiun ĉi mi redonos neniam al vi. Mi rememoras ke en la tagoj antaǔ ol vi foriru ĝi falis de via fingro en la rivereton de la horto: mi senŝuigis min por serĉi ĝin, kaj ĉar mi tre malsekiĝis, panjo ĉagreniĝis.

Io obskura kiel la hararo de Maria kaj rapida kiel la penso trairis antaǔ niaj okuloj. Horor-plena, Maria lanĉis krion, kaj kovrante al si la vizaĝon per la manoj, ekkriis timegiĝinta:

―La birdo nigra!

Tremante ŝi kaptiĝis al unu el miaj brakoj. Ektremo de timego trairis mian korpon. La metala zumado de la flugiloj de la malbonaǔgura birdo jam ne estis aǔdebla. Maria statis senmova. Mia patrino, kiu estis eliranta el la salono kun lumilo, alproksimiĝis alarmita de la krio kiun ŝi ĵus estis aǔdinta de Maria: ĉi lasta estis livida.

―Kio okazas? ―demandis mia patrino.

―Tiu birdo kiun ni vidis en la ĉambro de Efraino.

―La lumilo tremis en la mano de mia patrino,kiu diris:

―Sed, karulino, kiel vi ektimas tiel ĉi?

―Vi ne scias... Sed mi jam havas nenion. Iru ni for de ĉi tie― ŝi aldonis vokante min per la rigardo, jam pli serena.

La sonorileto de la manĝo-ĉambro sonoris kaj ni estis direktantaj nin tien kiam Maria alproksimiĝis al mia patrino por diri al ŝi:

―Ne rakontu mian ektimon al paĉio, ĉar li priridos min. Je la sepa de la posta mateno jam estis elirinta el la domo la bagaĝo de mia patro, kaj li kaj mi estis trinkantaj kafon vestitaj per rajd-kostumoj. Mi devis akompani lin ĝis la proksimeco de la bieno de sinjoroj M***, kiujn mi estis adiaǔonta, same kiel aliajn najbarojn. La tuta familio estis en la koridoro kiam oni alportis la ĉevalojn por ke ni surseliĝu. Emma kaj Maria eliris el mia ĉambro tiumomente, kio altiris mian atenton. Mia patro, kisinte sur unu el la vangoj mian patrinon, kisis la frunton al Maria, al Emma kaj al ĉiu el la infanoj ĝis alveni al Johano, kiu rememorigis lin pri la mendo farita al li koncerne unu leĝeran selon kun pistolujoj, por seli iun senpatrinan ĉevalidon, kiu estis lia distro dum tiuj tagoj.

Denove mia patro haltis fronte al Maria, antaǔ ol malsupreniri la ŝtuparon, kaj diris al ŝi mallaǔte, metante unu manon sur ŝian kapon kaj vane klopodante sukcesi ke ŝi rigardu lin:

Ni interkonsentis ke , vi estos tre kuraĝa kaj ege saĝa; ĉu ne veras, mia senjorino?

Maria indikis jesan respondon, kaj el ŝiaj okuloj kiujn vualis la pudoro, provis elgliti larmoj kiujn ŝi rapidege sekigis.

Mi diris ĝis la vespero, kaj al mi kiu troviĝis proksime al Maria dum mia patro surseliĝadis, ŝi diris tiamaniere ke neniu alia ŝin aǔdu:

―Eĉ ne unu minuton post la kvina.

El la familio de don Jeronimo, nur Karlo troviĝis en la bieno; li akceptis min plezurplene, kaj klopodante obteni de mi, ek de la momento kiam li brakumis min, ke mi pasigu la tutan tagon kun li.

Ni vizitis la suker-rafinejon, altakoste instalitan, kvankam kun malmulte da gusto kaj arto; trairis la horton, belan kreaĵon de la familiaj prauloj, kaj laste iris al la stalo, dotita per duon-dekduo de valoraj ĉevaloj.

Ni estis fumantaj dum babilado post la tagmanĝo, kiam Karlo diris al mi:

Ŝajne, estos neebla al mi vidi vin antaǔ ol ni adiaǔos reciproke, kun via ĝojoplena studenta vizaĝo, kun tiu kiun vi montradis por turmenti min kiam mi rakontis al vi iun depriman kapricon de Matilde. Sed finfine, se vi estas malgaja ĉar vi foriras, tio signifas ke vi estus kontenta se vi restus... Diabla vojaĝo!

―Ne estu maldanka ―mi respondis al li―; ek de kiam mi estos reveninta, vi havos je via dispono kuraciston senpage.

―Certe, homo. Ĉu vi pensas ke mi ne estis antaǔvidinta tion? Studu multe por reveni baldaǔ, Se dume ne mortigas min iu tifoidea febro ricevita en ĉi tiuj ebenaĵoj, eblas ke vi trovu min hidropsa. Mi tediĝantas terure. Ĉiuj ĉi tie volis ke mi iru pasigi la Kristnaskan Antaǔvesperon en Bugo; kaj por resti mi devis ŝajnigi ke mi estis disartikinta unu maleolon, elmetante min al la risko ke tia konduto perdigu mian popularecon ene de la multnombra amaso de miaj kuzinoj. Fine mi devos preteksti kelkan negocon en Bogoto, eĉ se temus pri venigi tanitajn felojn kaj ponĉojn kiel Emigdio... por venigi kion ajn.

―Ekzemple, virinon?

―Touché!, ĉu vi povas imagi ke mi ne pensis pri tio? Mil fojojn! Ĉiunokte mi faras cent planojn. Imagu: kuŝante surdorse sur tabul-lito ek de la sesa vespere, atendante ke la nigruloj venu preĝi, ke oni voku min por trinki ĉokoladon, kaj aǔdante poste miksi elradikaĵojn, senpajligojn kaj sukerkan-semadojn... Ĉe la aǔroro de ĉiuj tagoj, la unua odoro de la rekrementoj, kiu atingas mian nazon, disfaligas ĉiujn miajn kastelojn.

―Sed vi certe legas.

―Kion mi legas? Kun kiu mi parolas pri io kion mi povus legi? Kun tiu lanugeca ĉefservisto kiu oscedadas ek de la kvina?

―Mi alvenas al la konkludo ke vi bezonas urĝe edziĝi; ke vi denove pensas pri Matilde kaj ke vi planas venigi ŝin ĉi tien.

―Laǔlitere; tio okazis tiel. Post kiam mi konvinkiĝis ke mi estis farinta absurdaĵon klopodante edziĝi al via kuzino (Dio kaj ŝi pardonu tion al mi), venis la tento al kiu vi aludas. Sed, ĉu vi scias kio kutime okazas al mi? Post kiam imagi al mi serioze ke Matilde jam estas mia edzino kaj ke ŝi estas hejme kostis al mi tiom da laboro kiel solvi unu el tiuj problemoj de Braĉo,2 mi elbuŝas la rid-eksplodon imagante kiel estus al la misfortuna virino.

―Homo, Matilde estas el Bogoto kiel la sankt-akvujo de Santa Karlo, kiel la statuo de Bolivaro, kiel la pordisto Escamilla;4 ŝi certe ruinigus sian vivon pro la transloĝiĝo. Kaj kion mi povus fari por tion eviti?

―Do, igi ŝin ami vin por ĉiam; havigi al ŝi ĉiujn eblajn rafinaĵojn kaj amuziĝojn... finfine, vi estas riĉa, kaj ŝi efikus por ti kiel stimulo por la laboro. Krome, ĉu ĉi tiuj ebenaĵoj, ĉi tiuj arbaroj, ĉi tiuj riveroj, estas hazarde aferoj kiujn ŝi vidis? Ĉu ili estas vidindaj kaj ne amendaj?

―Vi jam venas al mi kun poemoj. Kaj mia patro kun siaj kamparanaĵoj?, kaj miaj onklinoj kun siaj fieroj kaj bigotecoj?, kaj ĉi tiu soleco?, kaj la varmo?...kaj la diablo?...

―Haltu ―mi interrompis lin ridante―, ne furiozu tiom pro tio.

―Ni ne parolu plu pri tio. Rapidegu por ke vi baldaǔ revenu kuraci min. Je via reveno, vi edziĝos al fraǔlino Maria; ĉu ne?

―Helpe de Dio...

―Ĉu vi konsentas ke mi estu via nupto-patro?

―Plezurege.

―Dankon. Do, konsentite.

―Alportigu al mi mian ĉevalon ― mi diris al li post iom da silento.

―Ĉu vi jam ekiros?

―Mi bedaǔras; sed hejme oni atendas min frue: vi scias ke la vojaĝo jam estas tre proksima... kaj mi devas adiaǔi hodiaǔ Emigdio-n kaj mian kunpatron Kustodio-n, kiuj loĝas sufiĉe fore.

―Ĉu vi foriros ĝuste la tridekan?

―Jes.

―Restas al vi nur dek kvin tagoj: mi ne devas reteni vin. Fine vi ridis pri io, kvankam tion vi faris pri mia tedo.

Nek Karlo nek mi kapablis kaŝi la bedaǔron kiun kaǔzis al ni tiu adiaǔo.

Mi estis travadanta la riveron Amaimito-n kiam mi aǔdis ke oni vokas min, kaj mi ekvidis mian kunpatron Kustodjo-n eliranta el apuda arbaro. Li rajdis sur miel-kolora ĉevalo, ankoraǔ senbride, sur selo je granda kapo: li vestis ĉemizon blu-striitan, la pantalonon refalditan ĝis la genuo kaj la pelerinon transverse laǔlarĝe sur la femuroj. Postiris lin, rajdante sur albina ĉevalino troŝarĝita per la jaroj kaj per kvar banan-spadikoj, idiota knabo, la sama kiu en la eta bieno plenumis la kombinitajn funkciojn de porko-gardisto, korto-prizorganto kaj horto-kulturisto.

―Dio gardu vin, kunpatreto ―diris al mi la maljunulo kiam li estis proksime―. Se mi ne obstinas krii al vi, vi forglitas.

―Mi estis iranta al via hejmo, kunpatro.

―Ne diru tion! Kaj mi kvazaǔ eliras el tiuj ĉi ĝangaloj, celante renkonti tiun laman beston indianan kiu jam denove abortis: sed en la muelejo ĝi pagos ĉion. Se hazarde mi ne iras tra la ebenaĵeto de la enirejo kaj ne vidas la rabobirdojn, ĝis nun mi estus pigradanta serĉe de ĝi. Mi ekiris rekte, kaj jen; jam duon-manĝita la muleto, kaj tiel ŝveligita ke ĝi ŝajnis dumonata. Eĉ ne la ledon oni povis eltiri, kiu kun alia estus utiliganta al mi por fari unu rajd-pantalonon, ĉar tiu kiun mi uzas fariĝis ĉifono.

―Ne zorgu, kunpatro, ĉar restos al vi muletoj kaj jaroj por vidi ilin vice. Do, ekiru ni.

―Tute ne, sinjoro ―diris mia kunpatro ekirante kaj antaǔante min―; nur estas tempo-perdo; la sezono estas plej malbona. Rimarku la jenon: la mielo je unu realo; pri la krud-sukera bloko, ni silentu; la blanka sukero, je unu peso; la fromaĝoj, senpage; kaj la porkoj englutas komplete la maizon de la rikolto, kaj kvazaǔ oni ĵetus ĝin en la riveron. La bilancoj de via kunpatrino, kvankam la kompatinda virino estas tre diligenta, eĉ ne permesas aĉeti unu kandelon; neniu plenforno da sapo-pasto sufiĉas por pagi la elspezojn; kaj tiuj nesatigeblaj gardistoj, malantaǔ la alambiko ebriiĝantaj...Kion mi povas rakonti al vi: mi aĉetis de la mastro don Jeronimo tiun “rastrojo-n” 6 de la bambuejo; sed kia tirana ulo!, kvar cent pesojn kaj dek dikajn bovidojn li detiris de mi!

―Kaj de kie venis la kvar cent?, ĉu de la sapo?

―Ha, vi kun via tematiko, kunpatro! Ni devis rompi eĉ la ŝparmonujon de Salomea por povi pagi al li.

―Kaj ĉu Salomea estas ankoraǔ tiom laborema kiel antaǔe?

―Kaj se ne, de kie ŝi donus al vi akvon? Ŝi brodas striojn de kruc-kudreroj vere videndajn, kaj helpas en ĉio: finfine, filino de sia patrino. Sed se mi diras al vi ke tiu knabino tenas min konsternita, mi ne mensogas al vi.

―Kiu, Salomea? Ŝi tiom serioza, tiom modesta...

―Ĝuste ŝi, kunpatro; tiom trankvila kiel vi vidas ŝin.

―Kio okazas?

―Vi estas vera ĝentlemano kaj mia amiko, kaj mi rakontos ĉion al vi, anstataǔ iri rakonti ĝin al la pastro de la Paroĥejo, kiu, miaopinie, da sankteco havas eĉ ne unu pinĉaĵeton kaj kies animo promenas laǔ lia korpo. Sed atendu kaj mi transiros unua ĉi tiun larĝan fosaĵon, ĉar por ne enkotiĝi en ĝi, oni bezonas sperton.

―Kaj sin turnante al la simplulo, kiu postvenis dormema inter la bananoj:

―Observu la vojon, idioto, ĉar se enkotiĝas la ĉevalino, kun plezuro mi perdas la banan-spadikojn lasante vin tie.

La anemiulo ridis stulte kaj donis kiel respondon kelkajn neartikulaciitajn grumblojn. Mia kunpatro daǔrigis:

―Ĉu vi konas Tiburcjo-n, la mulateton kiun kreskigis la forpasinta Murcio?

―Ĉu li ne estas tiu kiu volis edziĝi al Salomea?

―Tien ni alvenos.

―Mi ne scias kiu kreskigis lin. Sed ja mi lin konas: mi vidis lin en via hejmo kaj ĉe Jozefo, kaj eĉ ni ĉasadis kelkfoje kune: li estas bela junulo.

―Kie li estas, ne mankas al li ok bonaj bovinoj, lia aro da porkoj, lia ranĉo kaj du bonaj sel-ĉevalinoj. Ĉar eĉ se li vivadis plendante terure, njoro Murcio estis bona homo, kaj lasis ĉion tion al la knabo. Li estas la filo de mulatino kiu kostis al la maljunulo ikter-atakon kiu preskaǔ forportis lin, do kvar monatojn post kiam li aĉetis la mulatinon en Quilichao (Kiliĉao), kaj mi sciis pri la okazintaĵo, ĉar tiam plaĉis al mi tag-labori kelkfoje en la farmo de njoro Murcio.

―Kaj kia estas la problemo kun Tiburcjo?

―Tien mi iras. Bone, sinjoro, ĉirkaǔ ok monatoj antaǔe mi komencis rimarki ke al la knabo ne faltas historioj por veni vidi nin; sed baldaǔ mi malkovris al li la sekreton, kaj eksciis ke tio, kion li estis serĉanta, estis la okazo vidi Salomean. Iun tagon tion mi diris senhezite al Kandelarja, kaj ŝi agredis min per la respondo ke verŝajne estis falinta iu nubo en miajn okulojn kaj ke la afero estis malnova. Mi ekgvatis iun sabaton preskaǔvespere, ĉar Tiburcjo ne mankis sabate je tiu horo, kaj komprenu ke mi vidis la knabinon iri renkonte al li tuj kiam ŝi aǔdis lin, kaj al mi restis eĉ ne la minimuma dubo... Sed verdire, mi vidis nenion eksterleĝa. Pasis tagoj kaj tagoj, kaj Tiburcjo ne malfermis la buŝon por paroli pri geedziĝo; sed mi pensadis: certe li estas pristudanta Salomean, kaj li estos vera idioto se li ne edziĝas al ŝi, ĉar ŝi tute ne estas unu ĉifonulino, kaj ne estas risko ke li trovu similan hejmvirinon. Tiam tuje ĉesis veni Tiburcjo, sen ke Kandelarja sukcesu eltiri de la knabino la motivon; kaj ĉar Salomea havas al mi la respekton kiun ŝi devas, eĉ malpli mi povis enketi; kaj ek de la vespero antaǔ Kristnasko Tiburcjo ne faras eĉ mallongan aperon tie. Vi certe estas amiko de la juna Justiniano, frato de don Karleto.

―Mi ne vidas lin ek de kiam ni estis infanoj.

―Nu, forigu al li la vangoharojn kiujn ricevis don Karlo, kaj tie vi havos lin mem. Sed kiel bele se li estus kia la frato; li estas la diablo mem; sed beleta junulo, kial negi tion. Mi ne scias kie li vidis Salomean; eble okazis nun kiam li insistis por fari la interŝanĝon kun sia patro, ĉar tiu junulo venis brulstampi la bovidojn, kaj ek de la sama tago li ne lasas min manĝi unu bananon laǔplaĉe.

―Tio ne estas korekta.

―Mi, kiu tion rakontas al vi kun la risko ke via kunpatrino, eksciante tion, diru al mi iun tagon en kiu ŝi troviĝas lunatika, ke mi estas babilemulo, scias kion mi faras.

―Ni vidu, kunpatro; sed antaǔe diru al mi (kaj pardonu se estas nediskreteco en la demando), kiun mienon montras Salomea al Justiniano?

―Mi diros, sinjoro; ĝuste tio tenas min tage kaj nokte kvazaǔ mi dormus sur urtiko... Kunpatro, la knabino estas pikita... Por nemortigi ŝin... Kaj la batadon kiun mi donos al ŝi se la diablo eniras en min... Ŝi amas lin, kara; kaj pro tio mi rakontas al vi ĉion por ke vi bone konsilu min.

―Kaj en kio vi rimarkis ke Salomea estas enamiĝinta?

―Dio min helpu! Ĉu mi ne vidis kiel dancas al ŝi la okuloj kiam ŝi vidas la blankuleton kaj ke ŝi tuta fariĝas kvazaǔ nervoza, se ŝi donas al li akvon aǔ fajron, ĉar ŝajnas ke li vivas en pluvo-manko, kaj ke fumi estas la nura afero kiun li havas por fari; ĉar por fajro kaj akvo li proksimiĝas al la hejmo kun sia tuta ekipo; kaj li ne mankas dimanĉe posttagmeze en la hejmo de la maljuna Dominika; ĉu vi ne konas ŝin?

―Ne.

―Nu mi estas dironta al vi ke ŝi estas el tiuj kiuj uzas polvojn; kaj jam neniu forigas de la kapo al Kandelarja ke tiu in-vesperto estis kiu rigard-sorĉis tiun simion tiel inteligentan kaj kiu tiom amuzadis vin; ĉar la besteto agoniis frotante al si la ventron kaj elbuŝante dolor-ĝemojn kia humano.

―Ĝi certe estis manĝinta iun skorpion.

―De kie! Se kostis laboron manĝigi al ĝi malvarman manĝaĵon: konvinkiĝu ke la sorĉistino faris al ĝi sorĉaĵon; sed mi ne intencis iri tien. Antaǔ ol mi iru serĉi la ĉevalinon mi renkontis la maljunulinon survoje al mia hejmo, kaj ĉar mi iras kun oreloj levitaj, tuj kiam mi vidis ŝin mi min prezentis antaǔ ŝin por diri al ŝi: “Aǔdu, njorino Dominika, reiru for, ĉar tie la homoj havas laboron anstataǔ pasigi la tempon babilante. Kun tiu ĉi, je dua fojo mi diris al vi ke ne plaĉas al mi vidi vin en mia hejmo”. Ŝi komencis tremi de la kapo ĝis la piedoj, kaj vidante ŝin timigita, mi tuj pensis: tiu ĉi malestiminda persono ne paŝas en bonaj agoj. Post tiuj ĉi miaj vortoj kaj la ceteraj ŝi foriris, sed mi lasis ŝin kiel dum la meso kiam mi diris al ŝi: atentu ĉar mi estas malica, kaj se mi malkovras en kio vi estas intriganta, mi senhaǔtigas vin per rimenfrapoj, kaj se mi ne faras tion, ke oni forprenu de mi la nomon”.

La ekscitiĝo de mia kunpatro estis alveninta al la kulmino. Krucosignante sin li daǔrigis:

―Jezuo mi kredas je Dio patro! Tiu fiulino kapablas damnigi min, se iam atakas min la kolero malsana. Ĉu estas bonfaro, blankulo, ke iu honesta homo havu sian filinon kiu kostis al li tiom da afliktoj, kaj ke ne manku iu kiu volas hontigi lin pri tio plej amata?

Mia kolerema kunpatro estis proksima al atako de kortuŝiĝo, kaj mi, al kiu liaj lastaj vortoj ne estis ŝajnintaj salvoj kaj krakadoj, tuj diris al li:

―Vidu ni la rimedon kiun vi trovis al la malbono, ĉar mi jam estas opinianta ke temas pri afero serioza.

―Nu, nun kaj vi vidos: antaǔ kelke da tempo via patrino proponis ke mia edzino sendu al ŝi Salomean por kelkaj semajnoj por ke la knabino lernu kudri lerte, kio estas ĉio kion Kandelarja deziras. Tiam tio ne eblis... Mi ne konis vin kiel nun.

―Kunpatro!...

―Por la vero mortis Kristo. Nun la kazo estas malsama: mi volas ke via patrino tenu tie kelkajn monatojn la knabinon, ĉar ien tien ne devas iri serĉi ŝin tiu malbona malamiko: Salomea rekonsciiĝos kaj tio signifos la samon ol diri al kiu volas perturbi ŝin al mi, ke li iru al la pinto de unu korno.

―Kompreneble. Hodiaǔ mem mi parolos kun mia patrino; kaj ŝi kaj la knabinoj fariĝos tre kontentaj. Mi promesas al vi ke ĉio solviĝos.

―Dio vin benu, kunpatro. Do mi zorgos ke vi parolu iun tempeton sola kun Salomea, kvazaǔ hazarde: vi proponas al ŝi iri al via hejmo kaj diras al ŝi ke via patrino atendas ŝin. Poste vi rakontas al mi kion vi estos eltirinta el ŝi, kaj tiamaniere ĉio rezultos al ni rekta kia sulko. Sed se la knabino obstinas, jes mi ĵuras al vi ke en unu el tiuj ĉi tagoj mi surigas ŝin sur unu el miaj ĉevalaĉoj, kaj ŝi alvenos al la beginejo de Kalio, ĉar tie devas sidiĝi sur ŝin eĉ ne unu muŝo, kaj se ŝi ne eliras edziniĝinta, mi tenas ŝin preĝanta kaj lernanta legi en libro ĝis kiam Sankta Johano klinos la fingron.

Ni estis trairantaj la stoplejon ĵus aĉetitan de Kustodjo, kaj li diris al mi:

―Ĉu vi ne vidas kian mirindan agron kaj kiel kreskas la simi-kratago,8 kio estas la plej bona signalo de bona grundo? Nur damaĝas ĝin la akvo-manko.

―Kunpatro―, mi respondis al li, ―sed vi jam povas meti ĝin laǔvole.

―Ne ŝercu; do mi vendas ĝin eĉ ne por la duoblo.

―Mia patro permesas ke vi prenu kioman akvon vi bezonas el la malsupraj paŝtejoj: mi komentis al li kion vi rekomendis al mi: lin surprizis ke vi ne petis al li la permeson antaǔe.

―Sed kia memoro la via, kunpatreto: atendi ĝislaste por informi min!... Diru mianome al la patrono ke tion mi dankas al li el la profundo de mia animo; ke li jam scias ke mi tute ne estas sendankulo, kaj ke ĉi tie mi estas, kun ĉio kion mi posedas, je lia dispono. Kandelarja estos ĝoja kiel birdo trila: akvo ĉemane por la horto, por la alambiko, por la krano... Imagu ke tiu kiu atingas la ranĉon estas nur strieto, kaj eĉ malklarigita de la porkoj de mia kompano, kiu kion faras estas muzel-fosi kaj damaĝi miajn junko-plektaĵojn, je la diablo; tiel ke por ĉiu purigado kiun necesas fari en la ranĉo, oni devas supreniri al la mondo-pinto ĝis la Amaimito kun la ĉevalino ŝarĝita je kukurb-ujoj, ĉar por preni akvon el la Honda, pli bone estas gluti lesivon, pro tio ke ĝi entenas grand-kvante vitriolon.

―Ĝi estas kupro, kunpatro.

―Povas esti.

La sciiĝo de la permeso, kiun al li koncedis mia patro, por preni akvon, entuziasmigis la kampulon ĝis la ekstremo igi la ĉevalidon sur kiu li estis rajdanta elmontri la kruron kiun la dresanto sugestis al ĝi.

―Al kiu apartenas tiu ĉevalido?, ĝi ne montras vian brul-markon.

―Ĉu ĝi plaĉas al vi? Ĝi estas de avo Somera.

―Kiom ĝi valoras?

―Nu, por ne promeni per vorto-turnoj nek blagoj, mi konfesos al vi ke de don Emigdio li ne akceptis kvar uncojn da oro; kaj tiu ĉi estas skeleta ĉevalaĉo kompare kun mia griz-nigra ĉevalo, kiu jam volas rompi la bridon, kaj hufo-frapas sen mispaŝoj, kaj mirinde levas la voston: kiom kostis al mi malsovaĝigi ĝin!, dum unu tuta semajno ĝi kripligis ĉi brakon, ĉar ne ekzistas alia kapabla superi ĝian furiozon; kaj vera kronado en la amblo... Mi tenas ĝin grasiĝanta, ĉar post la lasta mistraktado kiun mi aplikis al ĝi, ĝi restis trabatita.

Ni estis alvenantaj al la domo de Kustodjo, kaj li kalkanfrapis la ĉevalidon por igi ĝin malfermi la pordon de la korto. Tuj post kiam ĉi lasta eligis malantaǔ ni la lastan ĝemon kaj frapon kiu tremigis la pajlan firston, mia kunpatro konsilis al mi:

―Agu ruze kaj prudente kun Salomea, kaj vidu kion vi povos tiri el ŝi.

―Ne zorgu―, mi respondis al li portante ĝis la koridoro mian ĉevalon, kiun timigis la blankaj tolaĵoj pendantaj tie.

Kiam mi klopodis deseliĝi jam mia kunpatro estis kovrinta la kapon al la ĉevalo per la pelerino, kaj mantenadis la piedingon kaj la bridon.

―Kandelarja! Salomea!

Nur la pavoj respondadis.

―Se eĉ ne la hundoj―, daǔrigis mia kunpatro: ―ŝajnas ke ĉiujn forglutis la tero.

―Mi jam iras ―respondis el la kuirejo mia kunpatrino.

―Hu turutas! ĉi tie estas via kunpatro Efraino.

―Atendu min nur momentiton, kunpadreto, ĉar ni estas finkuirantaj krud-sukeran blokon kaj ĝi povas damaĝiĝi.

―Kaj kien sin metis Fermino? ― demandis Kustodjo.

―Li iris kun la hundoj serĉi la porkon forfuĝintan ―respondis la melodia voĉo de Salomea.

Ĉi lasta tuje aperis ĉe la pordon de la kuirejo, dum mia kunpatro klopodadis helpi nin formeti la zahonojn*12

La dometo de la farmo estis el pajlo kaj kun ter-batita planko, sed tre pura kaj freŝdate kalkita: tiele ĉirkaǔita de kaf-arboj, anonoj, papajetoj kaj aliaj frukt-arboj, la loĝejo mankis nur je tio kion ĝi estis havonta, espero kiu tiom favore estis pliboniginta la humoron de ĝia propietulo: akvon kurantan kaj kristalpuran. La saloneto havis kiel dekoracion kelkajn skabelojn tegitajn per felo, unu benkon kun dors-apogilo, etan tablon kovritan tiutempe per amelo sur tolaĵoj, kaj la kredencon, en kiu brilis teleroj kaj larĝaj tasoj je diversaj grandoj kaj koloroj.

Alta kurteno el rozkolora indieno kovris la pordon kiu kondukis al la dormo-ĉambroj, kaj sur ties kornico staris difektita bildo de la Rozaria Virgulino, kaj kompletigis la etan altaron du statuetoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Antono, lokitaj ambaǔflanke de la bildo.

Iom poste eliris el la kuirejo mia diketa kaj ridema kunpatrino, sufokiĝita pro la varmo de la fajrujo kaj tenante en la mano iun agitilon. Farinte al mi mil plendojn pro mia ŝanĝiĝemo, ŝi finis dirante:

Salomea kaj mi estis atendantaj vin por kunmanĝi.

―Kaj kial?

―Ĉi tien alvenis Johano Anĝelo por aĉeti kelkajn realojn da ovoj, kaj la sinjorino sendis diri al mi ke vi venus hodiaǔ. Mi sendis voki Salomean al la rivero, ĉar ŝi estis lavanta, kaj demandu kion mi diris al ŝi, kiu ne lasos min mensoĝi: “Se mia kunpatro ne venas tagmanĝi ĉi tien hodiaǔ, mi kovros lin per insultoj”.

―Kio fine signifas ke vi preparis por mi nupto-feston.

―Mi ankoraǔ ne vidis vin manĝi kun apetito unu sankoĉo-n15 preparitan de mia mano; bedaǔrinde ĝi ankoraǔ malfruos.

―Pli bone, ĉar tiel mi havos tempon por iri min bani. Ni vidu, Salomea― mi diris alstarante ĉe la pordon de la kuirejo, dum miaj gekunpatroj eniradas en la salonon parolante mallaǔte; ―kion preparis vi por mi?

―Ĵeleon kaj kion mi estas faranta porvi―, ŝi respondis sen ĉesi mueli. ―Ŝe vi scius ke mi estis atendanta vin kiel la panon konsekritan...

―Tio signifas ke... estas multaj bongustaĵoj.

―Parte! Atendu min unu momenteton dum mi lavas min, por premi vian manon, kvankam tio estos vana, ĉar jam vi ne estas amiko mia...

Tion ĉi ŝi diradis, sen rigardi rekte al mi, kaj duone gaja kaj duone hontema, sed montrante al mi, ĉe la kaŝ-rideto de ŝia buŝo, tiujn dentojn je nekredebla blankeco, nedisigeblajn kunulojn de humidaj kaj amaj lipoj; ŝiaj vangoj montris tiun roz-koloron kiu ĉe la mestizaj virinoj je certa haǔto eskapas pro sia beleco al ĉiu komparo. Ĉe la ir-revena movado de la nudaj kaj molaj brakoj sur la ŝtono sur kiun sin apogis la talio, ĉi lasta montradis tutan sian flekseblecon; la loza hararo tremadis al ŝi sur la ŝultroj, kaj streĉiĝadis la plisoj de ŝia blanka kaj brodita ĉemizo. Skuante la kapon retroklinitan por porti dorsen la hararon, ŝi komencis lavi al si la manojn, kaj finsekigante ilin sur la koksoj, ŝi diris al mi:

―Ŝajne vi ŝatis vidi mueli. Se vi scius ―ŝi daǔrigis pli mallaǔte― kiel elĉerpita oni tenas min. Ĉu mi ne diris ke mi estis atendanta vin?

Estante tiamaniere ke ŝi ne povu vidiĝi el de ekstere, ŝi daǔrigis, prenante mian manon:

―Se vi ne estus pasiginta unu monaton sen veni, vi estus farinta bonon al mi. Klopodu vidi ĉu mia paĉjo estas ie tie.

―Tie estas neniu. Ĉu mi ne povas fari al vi la saman bonon nun?

―Nu, kiu scias?

―Sed diru, do. Ĉu vi ne estas konvinkita ke mi ĝin faros al vi tre plezure?

―Se mi dirus ne, mi mensogus, ĉar ek de kiam vi tiom klopodis por ke tiu angla sinjoro venu viziti min kiam trafis min la tifoida febro, kaj vi montris multege da interesiĝo por ke mi kuraĝiĝu, mi konvinkiĝis ke vere vi sentas kor-inklinon al mi.

―Mi ĝojas ke vi agnoskas tion.

―Sed la afero estas, ke tio kion mi devas rakonti al vi estas tioma, ke tiel subite ne eblas, kaj eĉ estas miraklo ke mia panjo ne estu jam ĉi tie... Aǔdu, ŝi alvenas.

―Ne mankos alia okazo.

―Ha, sinjoro, kaj mi ne rezignacias al la ideo ke vi foriru hodiaǔ sen ke mi rakontu ĉion al vi.

―Nu, vi iras bani vin, kunpatreto? ―diris Kandelarja enirante―. Do mi alportos al vi tre odoran ban-tukon kaj tuj nun vi eliros kun Salomea kaj via konfirmaci-filo; antaǔe ili alportos ŝarĝon da akvo, kaj ŝi lavos kelkajn kribrilojn, ĉar pro la vojaĝo de la mutulo por la bananoj kaj pro tio kion oni devis fari por vi kaj por sendi al la Paroĥejo, restis nur la akvo de la ĵaro.

Aǔdinte la proponon de la bona virino, mi konvinkiĝis ke ŝi estis perfekte enirinta en la planon de sia edzo, kaj Salomea senzorge faris al mi esprimo-plenan grimaceton, tiamaniere signifante per lipoj kaj okuloj samtempe: “nun jes”.

Mi eliris el la kuirejo, kaj promenante en la salono dum oni preparadis la necesaĵon por iri al la banloko, mi pensadis ke plene prava estis mia kunpatro por kontroli sian filinon, ĉar al kiu ajn malpli malica ol li povus veni en la kapon ke la vizaĝo de Salomea kun siaj belgrajnoj, kaj tiu aspekto kaj irmaniero, ŝajnis afero pli ol certa, fantaziita.

Interrompis tiujn prikonsiderojn Salomea, kiu starante ĉe la pordo, kun kampula pajla ĉapeleto duon-metita sur la kapo, diris al mi:

―Ĉu ni ekiras?

Kaj flarigante al mi la tukon kiun ŝi portis pendanta el uno ŝultro, ŝi aldonis:

―Kiun odoron ĝi havas?

―La vian.

―Odoron je malvoj, sinjoro.

―Do, je malvoj.

―Ĉar mi ĉiam gardas multajn en mia kofro. Iru kaj ne kredu ke la banloko estas malproksime: ni kondukos vin sub la kakao-arba plantejo; elirante en la alian flankon, oni devas promeni nur mallongan iradon, kaj jam ni troviĝos tie.

Fermino, ŝarĝita per la kukurb-ujoj kaj kribriloj, antaǔiradis nin, Ĉi tiu estis mia konfirmaci-filo:mi estisdektrijara kaj li dujara kiam mi rolis kiel lia konfirmaci-patro, pro la kor-inklino kiun liaj gepatroj ĉiam senis al mi.