Maria/Ĉapitro XVIII
Mi estis jam preta ekiri kiam Emma eniris mian ĉambron. Ŝi miris kiam ŝi vidis min kun gaja mieno.
—Kien vi iras tiel kontenta? —ŝi demandis al mi.
—Mi preferus iri nenien. Mi iros vidi Emigdion, kiu ĉiel plendas pri mia nekonstanteco, ĉiam kiam mi renkontiĝas kun li.
—Kia nejusteco! —ŝi ekkriis ridante—. Ĉu nekonstanta vi?
—Pri kio vi ridas?
—Pri la nejusteco de via amiko. Vi kompatindulo!
—Ne, ne; vi ridas pri alia afero.
—Pri tio mi ridas —ŝi diris prenante el mia bantablo kombilon kaj alproksimiĝante al mi—. Lasu mi kombu vin, ĉar vi devas scii, sinjoro konstanta, ke unu el la fratinoj de via amiko estas beleta knabino. Bedaŭrinde —ŝi daŭrigis, kombante min helpata de siaj graciaj manoj— ka la fraŭlo Efrain iomete paliĝis dum tiuj ĉi tagoj ĉar la fraŭlinoj de Buga ne povas imagi viran belecon sen koloroj en la vangoj. Sed se la fratino de Emigdio estus ĝisdatigita ŝi scius pri…
—Vi estas tre parolema hodiaŭ.
—Ĉu jes?, kaj vi tre gaja. Rigardu vin en la spegulo kaj diru al mi se vi ne aspektas tre bone.
—Kian viziton! — mi ekkriis aŭdinte la voĉon de Maria kiu vokis mian fratinon.
—Vere. Kiom pli bone estus iri promeni ĉirkaŭ la montpintoj ĉe la buŝo de la rivero Amaime kaj ĝui la… grandiozan kaj senhoman pejzaĝon, aŭ iri en la montoj kiel vundita bruto, fortimigante moskitojn, ne kalkulante ke Majo pleniĝas de muŝvermoj… kompatinda!, estas neebla.
—Maria vokas vin —mi interrompis ŝin.
—Mi jam scias kial.
—Kial do?
—Por ke mi helpu ŝin fari ion kion ŝi ne devus fari.
—Ĉu mi rajtas scii kion?
—Ne estas problemo: ŝi atendas min por ke ni iru kolekti florojn kiuj anstataŭos tiujn ĉi, diris indikante tiujn de la florujo de mia tablo; kaj se mi estus ŝi mi ne plu metus eĉ unu tie.
—Se vi scius…
—Kaj se scius vi…
Mia patro, kiu alvokis min de sia ĉambro, interrompis tiun konversacion, konversacio, kiu neinterrompita, estus povinta frustri kion mi decidis plenumi ekde la lasta interparolo kun mia patrino.
Kiam mi eniris la ĉambron de mia patro, li ekzamenis ĉe la fenestro la meĥanismon de bela poŝhorloĝo, kaj diris:
—Estas mirindaĵo: sendube ĝi valoras tridek pundojn.
Turniĝinte tuj al mi, li aldonis:
—Tiu ĉi estas la horloĝo kiun mi mendis de Londono; rigardu ĝin.
—Estas multe pli bona lo tiu kiun vi uzas — mi observis ekzaminante ĝin.
—Sed tiu kiun mi uzas estas tre ekzakta, kaj la via estas tre malgranda: vi devas donaci ĝin al unu el viaj fratinoj kaj preni por vi tiun ĉi.
Sin doni al mi tempon danki lin, li aldonis:
—Ĉu vi iras al la domo de Emigdio? Diru al lia patro ke mi povas prepari la gvineoherban (panicum maximum) paŝtejon por ke ni faru la dikigon kune; sed ke lia brutaro devas esti preta, ĝuste, je la dekvina venontmonate.
Mi revenis tuj al mia ĉambro por preni miajn pistolojn. Maria, de la ĝardeno kaj ĉe mia fenestro, donis al Emma manplenon da montenegros***, majoranoj kaj diantoj; sed la plej belan el ĉiuj, pro ŝia grandeco kaj freŝeco, havis ŝi en la lipoj.
—Bonan tagon, Maria — mi diris al ŝi rapidiĝanta por ricevi al ŝi la florojn.
Ŝi, tuj paliĝinte, respondis hontigita la saluton, kaj la dianto defalis de la buŝo. Ŝi donis al mi la florojn, kaj lasis fali kelkajn je miaj piedoj, kiujn ŝi reprenis kaj metis ilin miamandistance****kiam siaj vangoj estis denove rozkoloraj.
—Ĉu vi volas —mi diris al ŝi ricevinte la lastajn— ŝanĝi ĉiujn ĉi por*** la dianto kiun vi havis en la lipoj?
—Mi piedpremis ĝin —ŝi respondis malleviĝanta la kapon por ĝin serĉi.
—Tiele pierpremita, mi donos ĉiujn ĉi por ĝi.
Restis ŝi samsintene sen rspondi al mi.
—Ĉu vi permesas ke mi iru ĝin reprenu?
Ŝi inkliniĝis tiam por ĝin preni kaj ŝi donis ĝin al mi ne rigardante min.
Intertempe Emma ŝajnigis kompletan neatenton metante la novajn florojn.
Streĉis mi la manon de Maria per kiu ŝi donos al ami la deziratan dianton, dirante al ŝi:
—Dankon, dankon! Ĝis la posttagmezo.
Ŝi levis la okulojn por vidi min kun la plej ravita esprimo kiun povis produkti, kombiniĝante en rigardo de virino, la tenero kaj la honto, la admono kaj la larmoj.