Maria/Ĉapitro XXIV

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 100-102)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXIV.

Alvenis la horo ke ni retiriĝu, kaj timante ke oni estus preparinta liton al mi en la sama ĉambro de Carlos, mi ekiris al mia: de ĝi eliris en tiu momento mia patrino kaj Maria.

—Ĉu mi povas dormi sola ĉi tie, ĉu ne vere? — demandis mi al la unua, kiu komprenante la motivon de la demando, respondis:

—Ne; via amiko.

—Ha! Jes, la floroj —diris mi vidante tiujn de mia florujo metitaj en ĝi matene kaj kiujn postis en tuko Maria— Kie vi alportas ilin?

—Al la preĝejo, ĉar kiel ne estis tempo hodiaŭ por meti aliajn tie…

Mi dankis al ŝi eksteme la komplezon ne permesi ke la floroj destinitaj de ŝi por mi, arnamu tiun nokton mia ĉambro kaj estus proksime de alia.

—Sed ŝi lasis la bukedon de lilioj kiun mi portis tiun posttagmezon de la monto, kiu estis tre videbla sur ia tablo, kaj mi prezemtis ĝin al ŝi dirante:

—Portu ankaŭ tiujn liliojn por la altaro: Transito donis ilin al mi por vi, kiam li komisiis min ke mi anoncu al vi ke ŝi elektis vin madrina**** de ŝia edziniĝio. Kaj kiel ĉiuj devas petegi por ŝia feliĉeco…

—Jes, jes —ŝi respondis al mi—; ĉu ŝi volas ke mi estu la madrina***? —ŝi aldonis kvazaŭ konsultante mian patrinon.

—Tio estas tre natura —diris al ŝi tiu ĉi.

—Kaj mi kiu havas belan kostumon kiu taŭgas al ŝi por tiu tago! Estas necese ke vi diru al ŝi ke mi estas tre kontenta ĉar ŝi preferis nin… ĉar li preferis min kiel ŝian edziniĝpatrino.

Miaj fratoj, Felipe kaj tiu kiu sekvis lin, ricevis kun surprizo kaj plezuro la novaĵon ke mi pasigus la nokton en la sama ĉambro kun ili. Ni lokis ambaŭ en unu el la litoj por ke al mi taŭgu tiun de Felipe: en la kurtenoj de tiu ci Maria pendigis la medalionon de la Dolorosa, kiu estis en mia ĉambro.

Post kiam la infanoj preĝis surgenue en sia lito, ili deziris al mi la bonan nokton, Kaj dormiĝis post ridi pri la timoj kiujn oni reciproke okazigis al la alia*** kun la kapo de la tigro.

Tiu nokto ne nur estis kun mi la bildo de Maria: la anĝeloj de la domo dormis apud mi: ĉe la ekapero de la Suno ŝi venus kisi iliajn vangojn kaj porti ilin al la fonto, kie ŝi banis la vizaĝojn per siaj blankaj kaj parfumitaj manoj kiel rozoj de Kastilio**** kiujn ili kolektis por la altaro kaj por ŝi.