Maria/Ĉapitro XXXV
La postan tagon, la dek duan de Decembro, estis okazonta la edziniĝo de Transito. Post nia alveno oni sendis diri al Jozefo ke ni troviĝus inter la sepa kaj la oka en la Paroĥestrejo. Oni estis decidinta ke mia patrino, Filipo kaj mi partoprenus en la sekvantaro, ĉar mia fratino devis resti por aranĝi mi ne scias kiujn donacojn kiuj estis sendendaj je fruega mateno al la montaro, por ke ilin trovu tie la nov-geedzoj je sia reveno.
Tiun vesperon, post la vespermanĝo, mia fratino estis ludanta la gitaron sidante sur unu el la sofoj de la koridoro de mia dormoĉambro, kaj Maria kaj mi konversadis apoge kliniĝintaj sur la balustrado.
Estas io ―ŝi diris― kiu vin ĝenas, kaj kiun mi ne kapablas diveni.
Sed kio povas esti? Ĉu vi ne vidis min kontenta? Ĉu mi ne aspektis kiel vi esperis ke mi estu revenante viaflanken?
―Ne; vi penadis por aspekti tiel; kaj tamen mi malkovris kion mi neniam suspektis en vi: ke vi estis ŝajniganta.
―Sed kun vi?
―Jes.
―Vi pravas. Mi vidas min en la neceso vivi ŝajnigante.
―Ne, sinjoro, mi ne diras ĉiam, sed ĉivespere.
―Ĉiam.
―Ne; tio okazis hodiaǔ.
Ĉi lastajn kvar monatojn mi vivis mensogante...
―Ĉu ankaǔ al mi?...al mi, vi mensogis al mi?― Kaj ŝi penadis vidi miajn okulojn por konfirmi per ili kion ŝi timis; sed ĉar mi priridis ŝian penadon, ŝi diris kvazaǔ hontigita pro ĝi:
―Klarigu al mi tion.
―Nu, tio ne havas klarigon.
―Je Dio, je...kio, kion vi pleje amas, klarigu al mi.
―Ĉio estas vera.
―Ne!
―Sed lasu min fini: por venĝi min pro tio kion vi ĵus pensis, mi ne diros ĝin al vi se vi ne petegos al mi je tio kion vi scias ke mi pleje amas.
―Mi ne scias kio ĝi povus esti.
―Do, konvinkiĝu ke mi trompis vin.
―Ne, ne; mi tuj diros al vi; sed kiamaniere mi povas ĝin diri al vi?
―Pripensu.
―Mi jam pensis ―diris Maria post unumomenta paǔzo.
―Do, diru.
―Je tio kion vi pleje amas, post Dio kaj via...kion mi deziras ke estu por mi.
―Ne; ne estas tiel.
―Kaj kiel, do?, ha, tio kion vi diras esta vera.
―Diru alimaniere.
―Mi vidos; sed se vi ne volas ĉifoje...
―Kion?
―Nenion; aǔdu:ne rigardu min.
Mi ne rigardos vin.
Tiam ŝi decidis diri tre mallaǔte:
―Je Maria kiu vin...
―Amas tiom multe ―findiris mi, prenante inter miajn manojn la ŝiajn kiuj kune kun ŝia mieno konfirmis ŝian naivan petegon.
―Fine diru al mi―ŝi insistis.
―Mi mensogadis al vi, ĉar mi ne kuraĝis konfesi al vi kiom vere mi amas vin.
―Eĉ pli!, kaj kial vi ne diris tion?
―Ĉar mi havis timon…
―Timon je kio?
―Ke vi amu min malpli ol mi amas vin.
―Pro tio? Do la trompito estas vi.
―Se mi tion estus dirinta al vi…
―Kaj ĉu la okuloj ne diras tiujn aferojn eĉ se oni ne volas?
―Ĉu vi tion kredas?
―Ĉar viaj okuloj tion montris al mi.
Nun diru al mi kial vi kondutis tiamaniere ĉivespere. Ĉu vi vidis la kuraciston dum tiuj ĉi tagoj?
―Jes.
―Kion li diris al vi pri mi?
―Same kiel antaǔe: ke ne okazos al vi io nova: ne parolu pri tio.
―Unu vorton kaj sufiĉe: kion pli li diris? Li opinias ke la mia estas la sama malsano de mia patrino...kaj eble li pravas.
―Ho! Ne: li neniam diris tion. Kaj ĉu vi jam ne fartas bone?
―Jes; kaj spite al tio multfoje...multfoje mi pensis kun teruro pri tiu malsano. Sed mi konfidas ke Dio aǔdis min: mi petegis al li tiom fervore ke ne plu ataku min la malsano...
―Eble ne tiom kiel mi.
―Petegu al Li ĉiam.
―Ĉiam, Maria. Aǔdu: jes, vere estas motivo por ke ŝajnu al vi ke ĉivespere mi penadis esti serena; sed kiel vi povas konstati, vi ĝin forgesigis al mi jam de longe.
Mi rakontis al ŝi la novaĵon kiun ni estis ricevintaj du tagojn antaǔe.
―Kaj tiu nigra birdo! ―ŝi diris post kiam mi finis rakonti; kaj ŝi turnis la rigardon al mia ĉambro.
―Kiel vi povas tiel maltrankviliĝi pro iu simpla hazardo?
―Zorgigas min tio kion mi sonĝis tiun nokton.
―Vi persistas ne rakonti al mi?
―Hodiaǔ ne; iam. Ni babilu iomete kun Emma antaǔ ol vi retiriĝu: ŝi kondutas tiel bone kun ni...
Post duonhoro ni disiĝis reciproke promesante fruege leviĝi por ekiradi al la paroko.
Antaǔ ol la kvina Johano Anĝelo vokis ĉe mia pordo. Filipo kaj li faris tiel grandan bruon en la koridoro pretigante jungilaron kaj kontrolante ĉevalojn, ke pli frue ol ili pensis mi alvenis por helpi ilin.
Pretiginte ĉion, Maria malfermis la pordon de la salono: prezentante al mi unu tason da kafo, el du kiujn portis Stefana, ŝi diris al mi bonan matenon, kaj tuj vokis Filipon por ke li ricevu la alian.
―Hodiaǔ jes ― li diris ridetante malice―. Kia estas la timo; kaj Retinto estas furioza.
Ŝi estis tiel sorĉa kiel miaj okuloj sendube tion diris al ŝi; ĉarma ĉapelo el nigra veluro, garnita per skotaj rubandoj kaj laĉita sub la mentono per aliaj samspecaj, kiu sur la rando lasis vidi, duon-kaŝita de la blua vualo, rozon ankoraǔ aspergitan de roso, kuŝis sur la dikaj kaj brilaj har-plektaĵoj kies ekstremaĵojn ĝi kaŝadis; ŝi levetadis per unu mano la nigran jupon, kiun sub korsaĵo je la sama koloro striktis blua zono kun broĉo el briliantoj, kaj larĝa mantelo falis el ŝiaj ŝultroj en multnombrajn plisojn.
―Sur kiu ĉevalo vi volas rajdi? ―mi demandis al ŝi.
―Sur Retinto.
―Sed tio ne povas esti! ―mi respondis surprizita:
―Kial?, ĉu vi timas ke ĝi elseligos min?
―Kompreneble.
―Sed mi jam rajdis sur ĝi en alia okazo! Ĉu do mi estas kia antaǔe? Demandu al Emma ĉu ne estas vero ke mi estas pli kuraĝa ol ŝi. Vi vidos kiel milda estas Retinto kun mi.
―Sed ĝi ne permesas ke oni eĉ tuŝu ĝin! Kaj pro tio ke de post tiom longe vi ne rajdis sur ĝi, eblas ke ĝi fortimiĝu kaǔze de la jupo.
―Mi promesas ke mi eĉ ne montros la vipon al ĝi.
Filipo, jam rajdanta sur Ĉibo, kio estis la nomo de lia kaŝtan-kolora ĉevalo, senpacientigadis ĝin per siaj novaj spronetoj, trairante la korton.
Ankaǔ mia patrino estis preta por ekiri: mi sidigis ŝin sur ŝian preferatan ruanan ĉevalon, la nuran kiu, ŝiaopinie, ne estis sovaĝa. Mi ne estis tre trankvila kiam mi surigis Maria-n sur Retinton: antaǔ ol salti de la ŝtupareto sur la virin-selon, ŝi karesis la kolon al la ĉevalo, malkvieta ĝis tiam; ĉi tiu restis senmova atendante sian ŝarĝon, kaj mordis la bridaĵon, atenta je la minimuma bruo de la vestaro.
―Ĉu vi vidas? ―diris Maria jam sur la besto―; ĝi konas min: kiam paĉjo ĝin aĉetis por vi, ĝi havis tiun ĉi hufon malsana, kaj mi igis Johanon Anĝelon ĝin trakti akurate ĉiujn posttagmezojn.
La ĉevalo ternadis denove nervoza, ĉar certe ĝi konis tiun voĉon kareseman.
Ni ekiris, kaj Johano Anĝelo sekvis nin portante sur la kapo de la selo la ligaĵon entenantan la vestojn kiujn bezonos la damoj en la vilaĝo.
La rajd-besto de Maria, fiera je sia pezo, ŝajnis voli elmontri la paŝadon plej delikatan kaj elegantan: ĝiaj gagatnigraj krinoj tremadis sur la kurba kolo, kaj pendante tra la oreloj mallongaj kaj malkvietaj, ĝene vualis al ĝi la brilajn okulojn. Maria rajdis sur ĝi kun la sama teniĝo je natura senzorgo kiel kiam ŝi ripozadis sur mola fotelo.
Post kelkcentmetra irado, ŝajne ŝi estis komplete perdinta la timon al la ĉevalo; kaj rimarkante ke mi estis maltrankvila pro la vervo de la besto, ŝi diris al mi tiamaniere ke mia patrino ne sukcesu aǔdi ŝin:
―Mi donos al ĝi unu vipo-baton, nur unu.
―Ne faru tion.
―Estos nur unu, por ke vi vidu ke ĝi faros nenion. Vi estas sendanka al Retinto, ĉar vi ŝatas pli tiun griz-beston sur kiu vi rajdas.
―Ĉar nun tiu konas vin tiom bone, jam ne estos plu tiel.
―Sur tiu ĉi vi rajdis la nokton kiam vi iris voki la kuraciston.
―Ha!, jes; ĝi estas bonega besto.
―Kaj finfine, vi ne taksas ĝin kiom ĝi meritas.
―Vi eĉ malpli, ĉar vi volas vane turmenti ĝin.
―Vi jam vidos ke ĝi faros nenion.
―Atentu, atentu, Maria! Donu al mi la vipon, mi petas.
―Ni lasos tion por poste, kiam ni estos alvenintaj al la ebenaĵoj.
Kaj ŝi ridadis pri la angoro en kiun per tiu minaco ŝi metis min.
―Kio okazas? ―demandis mia patrino, kiu jam rajdadis niaflanke, ĉar tiucele mi estis malrapidiginta la paŝadon.
―Nenio, sinjorino ― respondis Maria―; nur ke Efraino estas konvinkita ke la ĉevalo elseligos min.
―Sed se vi... ―mi ekrespondis al ŝi, kaj metante nerimarkate la tenilon sur siajn lipojn en signo ke mi silentu, ŝi tuj transdonis la vipeton al mi.
―Kaj kial vi kondutas tiel kuraĝe hodiaǔ? ― demandis al ŝi mia patrino. La antaǔan fojon kiam vi rajdis sur tiu ĉevalo, vi timis ĝin.
―Kaj necesis ŝanĝi ĝin al vi ―aldonis Filipo.
―Vi farigas al mi ege malbonan impreson ―respondis Maria rigardante min honto-ruĝa―; tiu ĉi sinjoro jam estis konvinkita ke mi estas tre kuraĝa.
―Ĉu vi do ne timas hodiaǔ? ―insistis mia patrino.
―Jes, mi timas ―respondis ŝi―;sed ne tiom multe, ĉar la ĉevalo malsovaĝiĝis; kaj ĉar estas iu kiu skoldus ĝin se ĝi ekscitiĝus...
Kiam ni alvenis al la pampoj la suno, jam ŝirinte la nebulojn kiuj tegmentadis la montojn niadorse, envolvis en metalajn brilegojn la arbarojn kiuj laǔ sinuaj strioj aǔ laǔ izolitaj grupoj malproksime interrompadis la ebenaĵon; la limfoj de la riveretoj kiujn ni travadadis, briligataj de tiu lumo, kure perdiĝadis en la ombrojn, kaj la malproksimaj kurbiĝoj de la Rivero Sabanetas aspektis likv-arĝentaj aǔ borde ornamitaj per bluaj boskoj.
Tiam Maria lasis fali la vualon sur la vizaĝon, kaj tra la moviĝanta gazo ĉiel-kolora, ŝi serĉadis kelkfoje miajn okulojn per la siaj, antaǔ kiuj la tuta brilego de la naturo ĉirkaǔi ni, estis al mi preskaǔ indiferenta.
Post la trairado de la ebenaĵo, kiam ni enprofundiĝis en la vastajn arbarojn, ekde longe Maria kaj mi silentadis; nur Filipo ne estis interrompinta sian babiladon farante mil demandojn al mia patrino pri tio, kion li estis vidanta.
Certamomente kiam Maria estis apud mi, ŝi diris:
Pri kio vi tiom pensas? Vi denove vin tenas kiel hieraǔ vespere, kaj iom antaǔe vi ne aspektis tia. Ĉu do estas tiom serioza la malfeliĉo kiu okazis?
Mi ne estis pensanta pri ĝi; vi forgesigas ĝin al mi
―Ĉu estas tiom neriparebla tiu ĉi perdo?
―Eble ne. Vere mi estis pensanta pri la feliĉo de Braǔljo.
―Ĉu nur pri la lia?
―Rezultas al mi pli facila imagi tiun de Braǔljo. Ek de hodiaǔ li estos komplete kontenta; male mi estas forironta, mi estas lasonta vin por multaj jaroj.
Ŝi estis aǔskultanta min sen rigardi min, kaj fine levante la okulojn, en kiuj ne estis estingiĝinta la brilo de feliĉo kiu tiun matenon lumigadis ilin, ŝi respondis levante la vualon:
―Ĉu do tiu perdo ne estas tre granda?
―Kaj kial vi insistas parolante pri ĝi?
Ĉu vi ne divenas? Nur mi pensis tiel, kaj tio konvinkas min ke mi ne devas konfidi al vi miajn pensojn. Mi preferas ke vi ne estu kontenta pro tio ke vi vidis min gaja post tio kion vi rakontis al mi lastvespere.
―Kaj ĉu tiu novaĵo estigis en vi gajon?
―Malgajon kiam vi sciigis ĝin al mi; sed iom poste...
―Iom poste kion?
―Mi pensis alimaniere.
―Kio transigis vin de la malgajo al la gajo.
―Ne tiom, sed...
―Esti kia vi estas hodiaǔ.
―Nekredeble! Mi sciis ke ne povis plaĉi al vi vidi min tiel, kaj mi ne volas ke vi kredu min kapabla je sensencaĵo.
―Ĉu vin?, kaj ĉu vi imagas ke tio iel povus okazi?
―Kial ne? Mi estas junulino kapabla, kiel iu ajn alia, ne vidi la aferojn seriozajn tiel kiel oni devas ili taksi.
―Ne; vi ne estas tia.
―Jes, sinjoro, jes; almenaǔ ĝis kiam mi pardonigos min. Sed parolu ni iomete kun panjo, por ke ne surprizu ŝin ke vi konversas longe kun mi, kaj dume mi decidos rakonti ĉion al vi.
Tiel ni faris; sed post unu kvarono da horo, mia ĉevalo kaj tiu de Maria denove apudiĝis. Ni ree elirantis al la kamparo kaj ni ekvidis la blankan kampanilon de la paroka preĝejo kaj la ruĝajn tegmentojn de la domoj meze de la foliaro de la hortoj.
―Diru, Maria ―mi tiam diris al ŝi.
―Konfesu ke vi mem deziras senkulpigi min. Kaj se ne sufiĉas la motivo kiun mi estas ofertonta al vi ? Plej bone estintus ne esti kontenta; sed finfine vi ne volis lernigi min simuli...
―Kiamaniere lernigi al vi kion mi ne scias?
―Kian bonan memoron! Ĉu vi forgesis kion vi diris al mi hieraǔ vespere? Mi utiligos tiun lecionon.
―Ĉu ekde hodiaǔ?
―Ekde nun ne ―ŝi respondis ridetante pri la seriozeco mem kiun ŝi klopodadis ŝajnigi―. Do, aǔdu: mi ne povis ne esti kontenta hodiaǔ, ĉar post kiam ni disiĝis hieraǔ vespere, mi pensis ke el tiu perdo kiu trafis paĉjon povas rezulti... Kaj kion li opinius pri mi se li scius tion?
―Donu vian klarigon kaj mi diros al vi kion li opinius.
―Se tiu sumo kiu estas perdita estas tiom granda ―ŝi tiam decidis diri, kombante la krinojn de la ĉevalo per la tenilo de la vipo, kiun mi jam estis redonanta al ŝi―, paĉjo bezonos vin plimulte... li permesos ke vi helpu lin nuntempe...
―Jes, jes ―mi respondis al ŝi, regita de ŝia rigardo timida kaj zorgoplena ke, kiam ŝi konfesis al mi kion ŝi tiom timadis, tio povu montri ŝin kulpa.
―Do estas vero ke jes?
―Mi sendevigos mian patron de la promeso sendi min al Eǔropo por kompletigi miajn studojn; mi promesos al li lukti liaflanke ĝis la fino por savi lian reputacion; kaj li konsentos; li devas konsenti... Tiamaniere vi kaj mi neniam disiĝos... oni ne disigos nin. Kaj do baldaǔ...
Sen levi la okulojn ŝi indikis jese; kaj tra ŝia vualo, kun kiu ludadis la brizo, ŝia pudoro estis la pudoro de anĝelo.
Post nia alveno al la vilaĝo, Braǔljo venis saluti nin kaj diri ke la pastro estis atendanta nin. Mia patrino kaj Maria estis ŝanĝintaj siajn robojn, kaj ni ekiris.
La aĝa pastro, vidante nin alproksimiĝi al lia dometo situanta flanke de la preĝejo, venis renkonte al ni, invitante nin tagmanĝi kun li, pri kio ni ekskuzis nin kiel eble plej delikate.
Ĉe la komenco de la ceremonio, la vizaĝo de Braǔljo, kvankam iomete pala, montradis lian feliĉon; Transito rigardadis obstine la plankon, kaj respondis per voĉo nervoza kiam venis ŝia vico: Jozefo, starante flanke de la pastro, tenadis per mano malfirmeta unu el la kandeloj; kaj se oni ne povis diri ke liaj okuloj, kiuj iradis konstante de la vizaĝo de la pastro al tiu de lia filino, estis larmo-havaj, oni povis aserti ke ili estis plorintaj.
Dum la ministro benadis la kunigitajn manojn de la paro, Transito kuraĝis rigardi sian edzon: en tiu rigardo troviĝis amo, humilo kaj naiveco; tio estis la unika promeso kiun ŝi povis fari al la viro amata, post la promeso kiun ŝi ĵus estis eldirinta antaǔ Dio.
Ni ĉiuj ĉeestis la meson, kaj ĉe la eliro el la preĝejo Braǔljo diris al ni ke dum ni surĉevaliĝos ili elirus el la vilaĝo; sed ni ne atingus ili tre malproksime.
Post duonhoro ni atingis la ĉarman paron kaj Jozefon, kiu antaǔ si kondukadis la maljunan mulinon grizan sur kiu li estis portinta, kune kun la donacoj por la pastro, legomojn por la merkato kaj la festo-vestojn de la gejunuloj. Transito jam surhavis nur la dimanĉan robon; kaj la edziniĝa kostumo ne sidis al ŝi pli bele: kun Panama ĉapeleto, el sub kiu faladis la har-plektaĵoj sur la nigran ŝalon el viol-kolora pasamento, kaj kun la jupo el roz-kolora indieno je multaj franĝoj kaj iomete supren-faldita por eviti al ĝi la roson de la herbejoj, ŝi montradis kelkfoje siajn belajn piedojn, kaj la mantel-kolumo, ĉe ia ŝia malatento, lasis ekvidi la blankan ĉemizon broditan per silko nigra kaj ruĝa.
Ni malrapidigis la paŝadon por iri kune kun ili iun tempon kaj atendi mian patrinon. Transito piediris flanke de Maria, forigante de ŝia jupo la lanugojn kiujn ĝi estis kolektinta en la herbejoj: ŝi paroladis malmulte, kaj en sia teniĝo kaj vizaĝo oni observadis tian kombinon de modesto, dankemo kaj plezuro ke malfacilas imagi ĝin.
Kiam ni adiaǔis ilin kun la promeso ke ni irus tiun posttagmezon al la montaro, Transito ridetis kun dolĉeco kvazaǔ frata al Maria: ĉi lasta retenis inter la siaj la manon kiun al ŝi timide etendadis ŝia edziĝ-filino, dirante al ŝi:
―Kaǔzas al mi grandan aflikton pensi ke vi piediros la tutan vojon.
―Kial, fraŭlino?
―Fraŭlino?
―Edziĝ-patrino, ĉu ne?
―Jes, jes.
―Bone. Ni paŝos iom post iom; ĉu ne? ―ŝi diris sin direktante al la montaranoj.
―Jes ―respondis Braǔljo; kaj se vi ne hontos eĉ hodiaǔ apogi vin sur min por supreniri la deklivojn, vi ne atingos la domon tiel laca.
Mia patrino, kiu kun Filipo atingis nin tiumomente, insistis al Jozefo ke la postan tagon li portu la familion kaj tagmanĝu kun ni,kaj li kompromitiĝis klopodi por ke tio fariĝu.
La babilado fariĝis ĝenerala dum la reveno, kion Maria kaj mi favoris por malatentigi mian patrinon, kiu plendadis pro laciĝo, kiel ĉiufoje kiam ŝi rajdadis. Nur kiam ni estis proksimiĝantaj al la domo Maria diris al mi kun voĉo kiun nur mi povis aǔdi:
―Ĉu hodiaǔ vi diros tion al Paĉjo?
―Jes.
―Ne diru tion al li hodiaǔ.
―Kial?
―Ĉar ne.
―Kiam vi volas ke mi diru tion al li?
―Se post ĉi ok tagoj li parolos nenion pri la vojaĝo, serĉu okazon por tion diri al li. Kaj ĉu vi scias kiu estos la plej bona okazo? Unu tagon post kiam vi estos multe laborintaj kune: oni ja scias ke tiam li estas tre dankema pro via granda helpo.
―Sed dume mi ne povos elteni la senpaciencon en kiu tenos min ne scii ĉu li akceptos.
―Kaj se li ne konsentos?
―Ĉu vi timas tion?
―Jes.
―Kaj kion ni faros, do?
―Vi, obei al li.
―Kaj vi?
―Ha! Kiu scias?
―Vi devas kredi ke li akceptos, Maria.
―Ne, ne; ĉar se mi erarus, mi scias ke tiu eraro farus al mi domaĝon tre grandan. Sed agu kiel mi diras al vi: tiel povas esti ke ĉio rezultu kontentiga.