Maria/Ĉapitro XXXIV
Ne ĉiuj personoj kiuj nin atendadis estis en la koridoro: mi ne ekvidis inter ili Maria-n. Je kelkaj blokoj antaǔ ol atingi la pordon de la korto, ĉe nia maldekstra flanko kaj sur unu el la altaj ŝtonegoj disde kiuj oni pli bone superrigardas la valon, staris ŝi, kaj Emma instigadis ŝin malsupreniri. Ni alproksimiĝis al ili. La hararo de Maria, senliga en longajn kaj brilajn buklojn, nigris sur la muslino de ŝia vesto pale verda: ŝi sidiĝis por eviti ke la vento flirtigu ŝian jupon, dirante al mia fratino, kiu priridadis ŝian strebadon:
―Ĉu vi ne vidas ke mi ne povas?
―Kara ―diris al ŝi mia patro duone surprizita kaj duone ridanta.
Ŝi, embarasita pro la petolaĵo, ĵus estis reciprokinta nian saluton, kaj respondis:
Bone, ni estis solaj...
―Tio signifas ―interrompis mia patro―, ke ni devas foriri por ke vi povu malsupreniri. Kaj kiamaniere malsupreniris Emma?
―Kiel amuze! Sed se mi helpis ŝin!
―Mi povis ĉar mi ne timis.
―Do, foriru ni ―konkludis mia patro sin direktante al mi―; sed atentu...
Li kompreneble sciis ke mi restus. Maria ĵus estis dirinta al mi per la okuloj: “ne foriru”. Mia patro ekrajdis denove kaj sin direktis al la domo: mia ĉevalo sekvis iom post iom la saman vojon.
―Ĝuste tra ĉi-tie ni supreniris ―diris Maria montrante al mi kelkajn fendojn kaj kavetojn en la roko.
Kiam mi finis mian supreniron, ŝi etendis al mi la manon, tro treman por helpi min, sed tre deziratan por ke mi ne rapidu premi ĝin inter la miaj. Mi sidiĝis ĉe ŝiaj piedoj kaj ŝi diris al mi:
―Kian sensencaĵon! Kion pensis paĉjo? Li certe opinias ke ni estas frenezaj.
Mi rigardadis ŝin sen respondi: la lumo de ŝiaj okuloj, timidaj antaǔ la miaj, kaj la delikata paleco de ŝiaj vangoj, diris al mi ke en tiu momento, kiel en aliaj, ŝi estis tiom feliĉa kiom mi.
―Mi foriros sola ―ripetis Emma, kies unuan minacon ni estis malbone aǔdintaj; kaj ŝi malproksimiĝis kelkajn paŝojn por kredigi al ni ke ŝi plenumus ĝin.
―Ne, ne; atendu nin nur unu momenton ―petegis Maria ekstarante.
Vidante ke mi ne moviĝas, ŝi diris:
―Kio okazas?
―Nu, ke ĉi tie ni estas komfortaj.
―Jes; sed Emma volis foriri kaj panjo certe atendas vin: helpu min malsupreniri, ĉar nun mi ne timas. Donu al mi vian tukon.
Ŝi ĝin tordis aldonante:
―Prenu ĝin per ĉi tiu ekstremo, kaj miavice mi kaptos ĝin, kiam vi jam ne sukcesos doni al mi la manon.
Konvinkiĝite ke ŝi povis riski malsupreniri nevidite, ŝi fakte malsupreniris kiel ŝi estis tion planinta, kaj jam piede de la roko ŝi diris al mi:
—Kaj nun vi?
Serĉinte flankon malpli altan de la ŝtonego mi saltis al la herbejo, kaj mi donis al ŝi la brakon por kune iri al la domo.
―Se mi ne estus alveninta, kion vi farintus por malsupreniri, frenezulineto?
―Nu, mi estus malsuprenirinta sola: mi estis malsuprenironta kiam vi alvenis; sed mi timis fali ĉar blovadis forta vento. Ankaǔ hieraǔ ni supreniris tien, kaj mi malsupreniris facile. Kial vi tiom malfruis?
Por lasi elfinitaj iujn negocojn kiujn ni ne estus povintaj reguligi el ĉi tie. Kion vi faris dum tiuj ĉi tagoj?
―Deziri ke ili forpasu.
―Nenion pli?
―Kudri kaj multe pensi.
―Pri kio?
―Pri multaj aferoj kiujn oni pensas kaj oni ne diras.
―Eĉ ne al mi?
―Des malpli al vi.
―Bone.
―Ĉar vi tion scias.
―Ĉu vi ne legis?
―Ne, ĉar malgajigas min legi sola, kaj jam mi ne ŝatas la rakontojn de “Noktoj de la Vilao”#, nek la “Vesperoj de la Bieno”-n. Mi estis re-legonta “Atala”-n, sed ĉar vi diris ke ĝi enhavas paragrafon mi ne scias kia...
Kaj sin direktante al mia fratino kiu iradis kelkajn paŝojn antaǔ ni:
―Diru, Emma... Kial vi strebadas marŝi tiel rapide?
Emma haltis, ridetis kaj daǔris iri.
―Kion vi estis faranta antaǔ hieraǔ je la deka?
―Antaǔ hieraǔ nokte? Ha!― ŝi respondis haltante―; kial vi tion demandas al mi?
―Je tiu horo mi estis tre malgaja pensante pri tiuj aferoj kiujn oni pensas kaj ne diras.
―Ne, ne; vi jes.
―Jes kion?
―Vi jes povas ilin diri.
―Rakontu al mi kion vi faris, kaj mi diros ilin al vi.
―Tio metas timon al mi.
―Timon?
―Eble temas pri sensencaĵo. Mi estis sidanta kun panjo en la koridoro de ĉi tiu flanko, donante al ŝi akompanon, ĉar ŝi estis dirinta al mi ke ŝi ne estas dormema: ŝajnis al ni aǔdi soni la klapojn de la fenestro de via ĉambro, kaj timante esti lasinta ĝin malferma, mi prenis lumilon el la salono por iri vidi kio okazas...Kian stultaĵon!, tio denove timigas min kiam mi rememoras la okazinton.
―Findiru, do.
―Ni malfermis la pordon, kaj vidis ripozanta sur unu el la klapoj de la fenestro, skuita de la vento, unu birdon nigran kaj kvazaǔ tiel grandan kiel ega kolombo: ĝi eligis akran krion kiun mi estis neniam aǔdinta: ĝi ŝajne blindumiĝis unu momenton ĉe la lumilo kiun mi havis en la mano, kaj ĝin estingis flugante super niaj kapoj dum ni estis forkurontaj timoplenaj. Tiun nokton mi sonĝis... Sed, kial vi restis tiamiena?
―Kia? ―mi respondis, kaŝante la impreson kiun tiu raporto kaǔzis al mi.
Tio kion ŝi rakontadis al mi estis okazinta je la sama horo kiam mia patro kaj mi estis legantaj tiun missortan leteron; kaj la nigra birdo estis la sama kiu estis frapinta miajn tempiojn dum la ŝtormo de la nokto en kiu al Maria ripetis sin la atako; la sama birdo kiun mi, ektimigita, jam estis aǔdinta zumi kelkajn fojojn super mia kapo ĉe la sun-kaŝiĝo.
Kia? ―respondis Maria―; mi komprenas ke mi agis nekonvene rakontante tion al vi.
―Kaj ĉu vi imagas tion?
―Sed tion mi ne imagas.
―Kion vi sonĝis?
―Mi ne devas diri tion al vi.
―Eĉ ne iom poste?
―Ha!, eble neniam.
Emma estis malfermanta la pordon de la korto.
―Atendu nin: diris al ŝi Maria―; aǔskultu, ĉar nun estas senŝerce.
Ni kuniĝis kun ŝi, kaj dum ili du sin tenadis man-en-mane ni iradis la spacon kiu mankis por atingi la koridoron. Mi sentis min regata de nedifinebla teruro; mi timis ion, kvankam ne eblis al mi diveni kion; sed plenumante la admonon de mia patro, mi klopodis reteni min, kaj statis kiel eble plej trankvila, ĝis kiam mi retiriĝis en mian ĉambron kun la preteksto ŝanĝi miajn vojaĝ-vestojn.