Maria/Ĉapitro XXXIII

Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 143-147)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXXIII.

La sunoj de sep tagoj estis estingiĝintaj super ni, kaj altaj horoj de iliaj noktoj vidis nin laborantaj. Je la lasta, kuŝante sur liteto, mia patro diktadis kaj mi skribadis. La horloĝo de la salono sonis la dekan: mi estis ripetanta al li la finan vorton de la frazo kiun mi ĵus estis skribinta: li ne plu diktis: tiam mi turnis min pensante ke li ne estis aǔdinta min, kaj li profunde dormadis. Li estis viro nelaciĝebla; sed tiufoje la laboro estintis ekscesa. Mi reduktis la lumon de la ĉambro, fermetis la fenestrojn kaj pordojn, kaj atendadis lian vekiĝon, promenante en la vasta koridoro ĉe kies ekstremo situis la oficejo.

La nokto estis serena kaj silenta: la ĉiela volbo, blua kaj travidebla, tute elmontris la brilon de sia nokta somera vestaro: meze de la nigra foliaro de la vicoj de kapok-arboj kiuj ek de la flankoj de la konstruaĵo enfermis la korton; sur la branĉoj de la oranĝ-arboj kiuj kreskadis ĉe la limo, flirtadis sennombraj lampiroj, kaj nur oni perceptis de tempo al tempo la krakon de la interligitaj branĉoj, la flugil-batadon de iu birdo fortimigita aǔ vento-suspirojn.

La blanka portiko, kiu frontante la edificon kondukis al la korto, reliefiĝis en la obskuro de la ebenaĵo projekciante siajn kapitelojn sur la senforman mason de la malproksimaj monto-ĉenoj, kies krestoj ekmontriĝis iluminataj de tempo al tempo per briloj de la ŝtormoj de la Pacifika Oceano.

Maria, mi diradis al mi, atenta al la mallaǔtaj murmuroj, spiroj de tiu naturo en sia dormo, Maria estos ekdorminta pensante ke morgaǔ mi estos denove ĉe ŝia flanko... Sed poste! Tiu “poste” estis terura; estis mia forvojaĝo.

Ŝajnis al mi aǔdi la galopon de iu ĉevalo trairanta la ebenaĵon; mi supozis ke estas servisto kiun ni estis sendinta al la urbo antaǔ kvar tagoj, kaj kiun ni atendadis senpacience, ĉar li devis alporti gravan korespondaĵon. Iom poste li alproksimiĝis al la domo.

―Kamilo? ―Mi demandis.

―Jes, mastro ―li respondis donante al mi paketon da leteroj post laǔdo-dono al Dio.

La bruo de la spronoj de la servisto vekis mian patron.

―Kio estas tio, homo? ―li demandis al la ĵus alveninta.

Oni akceptis min je la dek dua, sinjoro, kaj ĉar la disfluo de la Rivero Kaǔka atingas la Guayabo-n, mi devis malfrui longe ĉe la transiro.

―Bone: diru al Feliciana ke ŝi preparigu al vi manĝaĵon, kaj prizorgu akurate tiun ĉevalon.

Mia patro estis traleginta la sendintojn de kelkaj leteroj el la entenataj en la paketo; kaj fine trovinte tiun kiun li serĉadis, li diris al mi:

―Komencu per ĉi tiu.

Mi laǔtlegis kelkajn liniojn, kaj atinginte certan punkton, nevole mi haltis.

La leteron prenis li, kaj kun la lipoj kontrahitaj, avide vorante la enhavon per la okuloj, li finis la legadon kaj ĵetis la paperon sur la tablon dirante:

―Tiu homo mortigis min!, legu tiun leteron: fine okazis tio kion via patrino timis.

Mi reprenis la leteron por konvinki min ke estis vera tio kion mi imagis.

―Legu ĝin laǔtvoce ―aldonis mia patro paŝante tra la ĉambro kaj sekante al si la ŝviton kiu humidigadis lian frunton.

―Jam ne estas rimedo kontraǔ tio ―li diris tuj kiam mi finis―. Kian kvanton kaj en kiaj cirkonstancoj!...Kaj kulpas nur mi.

Mi interrompis lin por sugesti al li la rimedon kiun mi pensis ke ni povus utiligi por igi malpli serioza la perdon.

―Estas vero ―li observis aǔdante min jam kun iom da kvietiĝo―; ni faros tiamaniere. Sed kiu estus povinta timi tion. Mi mortos ne lerninte malkonfidi je la homoj.

Kaj li diris la veron: jam multfoje dum sia komerca vivo li estis ricevinta samajn lecionojn. Iun vesperon, kiam li troviĝis en la urbo sen la familio, sin prezentis en lian ĉambron unu fidinda dungito kiun li estis sendinta al la Chocóes por ŝanĝi konsiderindan kvanton de komercaj paperoj en oron, kiun estis urĝa sendi al la eksterlandaj kreditoroj.

―Mi venas por ke vi donu al mi la monon necesan por pagi la lu-prenon de unu mulino, kaj unu pafaĵon: mi vetis kaj perdis ĉion kion vi konfidis al mi.

―Ĉu ĉio, ĉio estas perdita? ―demandis al li mia patro.

―Jes, sinjoro.

―Prenu vi mem el tiu tir-kesto la monon kiun vi bezonas.

Kaj vokinte unu el siaj servistoj li aldonis:

―Ĉi sinjoro ĵus alvenis: sendu servi al li la vesper-manĝon.

Sed tiuj estis aliaj tempoj. Okazas sorto-frapoj kiujn oni eltenas indiferente en junaĝo, sen elbuŝigi unu nuran plendon: tiam oni fidas la estonton. Tiuj kiujn oni ricevas en maljunaĝo ŝajnas ellasataj de iu malkuraĝa malamiko; jam estas mallonga la tempo mankanta por atingi la tombon...Kaj kiom maloftaj estas la amikoj de tiu kiu mortas, kapablaj esti tiaj por ties vidvino kaj liaj gefiloj! Kiomaj tiuj kiuj observas la lastan spiron de tiu kies manon, jam rigidan, ili estas premantaj, por poste fariĝi orfo-ekzekutistoj!...

Tri horoj estis pasintaj ek de kiam finis la sceno kiun mi ĵus priskribis laǔ la memoro kiu al mi restis pri tiu fatala nokto, al kiu multaj aliaj devus simili jarojn poste.

Mia patro, kiam ni kuŝiĝis, diris al mi el sia lito, situanta malmultajn paŝojn for de la mia:

―Nepre necesas kaŝi kiom eble plej longe al via patrino tion kio okazis; kaj ankaǔ necesos malfruigi unu plian tagon nian reiron.

Kvankam mi ĉiam estis aǔdinta lin diri ke lia trankvila dormo utilis al li kiel malpeziĝo en ĉiuj misfortunoj de la vivo, konvinkiĝinte, iom post kiam li parolis al mi, ke li jam estis dormanta, mi vidis en lia ripozo tiom tenacan rezignacion kaj estis tia kuraĝo en lia kvieto, ke mi ne povis ne resti longan tempon kontemplante lin.

Ne estis ankoraǔ mateno, kaj mi devi eliri serĉe de pli bona aero por kvietigi la specon de febro kiu estis torturanta min dum la nokta sendormo. Nur la kantado de la kardinal-birdo kaj tiuj de la ortalidoj de la proksimaj arbaroj anoncis la aǔroron: la naturo ŝajnis streĉi sin vekiĝante el sia dormo. Ĉe la unuaj lumoj de la tago asomas kaj meropoj komencis salteti sur la banan-arboj kaj veprejoj; kolombo-paroj ekflugadis al la proksimaj kampoj; la brua tumulto de la papago-rotoj imitis la bruon de rojo tumultema; kaj el la florantaj kronoj de la písamos de la kakao-arbejo, leviĝis la ardeoj per leĝera kaj malrapida flugo.

Mi ne plu admiros tiujn kantojn, ne enspiros tiujn aromojn, ne kontemplos tiujn peizaĝojn plenajn de lumo, samkiel en la tagoj gajaj de mia infanaĝo kaj en tiuj belaj de mia adoleskaj jaroj: nekonatoj loĝas nuntempe en la domo de miaj gepatroj!

Estingiĝadis la vespero je la sekva tago, dum mia patro kaj mi suriradis la verdan kaj vastan flankon por atingi la domon de la monto-ĉeno. La ĉevaloj kiuj grege paŝtiĝadis sur la pado kaj ĝiaj bordoj, cedadis al ni la pason snufante pro timo.

Jam de proksime ni distingis la okcidentan koridoron, kie la familio estis atendanta nin; kaj tiam denove mia patro rekomendis al mi kaŝi la kaǔzon de nia malfruo kaj klopodi ŝajni serena.