Natan la Saĝulo/Akto unua

Tradukita de Karl Minor
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 9-48)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/11 Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/12 Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/13

Damasko plej zorgeme mem elektis
Por vin ĝojigi.

DAJA

Por vin ĝojigi. Tia vi ja estas!
Se vi donaci nur, donaci povas!

NATAN

Akceptu same ĝoje — kaj silentu!

DAJA

„Silentu“! — Kiu dubas, ke vi estas
La honesteco kaj bonfaro mem?
Kaj tamen…

NATAN

Kaj tamen… Tamen mi nur estas judo!
Jen via penso!

DAJA

Jen via penso! Mian penson vi ja
Pli bone scias.

NATAN

Pli bone scias. Do silentu!

DAJA

Pli bone scias. Do silentu! Bone!
Por punindaĵ’, ĉi tie okazanta,
Kaj kiun mi ne povas aliigi
Kaj ne malhelpi, vi respondu!

NATAN

Kaj ne malhelpi, vi respondu! Estu!
Sed kie nun ŝi estas, restas? — Daja,
Se vi min trompis! — Ĉu do Recha scias,
Ke mi alvenis?

DAJA

Ke mi alvenis? Tion mi demandas!
Ankoraŭ tremas ĉiu ĝia nervo,
Kaj ĝia fantazio pentras fajron

Al ĉiu pens’. En dormo ŝi maldormas,
Kaj en maldorm’ spirito ŝia viglas:
Jen eĉ ne besto, jen pli ol anĝelo!

NATAN

Ho, kompatinda! Kio estas homo!

DAJA

Longtempe, kun okul’ fermita, kuŝis
Ŝi ĉi-matene, kvazaŭ morta. Eke
Ŝi kriis: „Jen de l’ patro la kameloj!
Aŭskultu! Jen eĉ kara voĉo lia!“
Kaj ree obtuziĝis ŝia vido.
La kapo, senigita de apogo,
Sur la kusenon falis. — Mi elkuris!
Kaj jen! vi fakte venis, fakte venis!
Ne estas strange! La animo ŝia
Ja estis nur ĉe vi — kaj li.

NATAN

Ja estis nur ĉe vi — kaj li. Ĉe li?
Ĉe kia „li“?

DAJA

Ĉe kia „li“? Li, kiu el la fajro
Ŝin savis.

NATAN

Ŝin savis. Kiu estis? Kiu? Kie?
Ho, kiu savis mian Recha’n? Kiu?

DAJA

Templano juna estas; venigita
Kaptito tien ĉi malmultajn tagojn
Antaŭe. — Saladin lin amnestiis.

NATAN

Templano, kiun la sultano lasis
Vivanta? Per miraklo malpli granda
Ne estis ŝi savebla? Dio!

DAJA

Ne estis ŝi savebla? Dio! Se
Ne estus li riskinta l’ vivon propran,
Ŝi estus sian per la fajr’ perdinta.

NATAN

Do kie, Daja, estas la noblulo?
Ho kie? Gvidu min al liaj piedoj.
Vi espereble al li donis ĉiujn
Trezorojn, kiujn mi postlasis? Ĉiujn!
Promesis kromajn?

DAJA

Promesis kromajn? Ne! Ni ja ne povis.

NATAN

Ne?

DAJA

Ne? Venis li: de kie ni ne scias.
Foriris li: kaj ni ne scias, kien.
Sen scio pri la dom’, nur direktate
De l’ aŭdo; kun mantelo disiĝanta
Tra flam’ kaj fum’ li saltis al la voĉo,
Vokanta nin por helpo. Jam ni kredis
Lin pereinta, sed el flam’ kaj fumo
Subite li alpaŝis nin, portante
Ŝin sur la fortaj brakoj. Ne tuŝate
De la ĝojkrioj niaj dankaj, li nun
Demetas ŝin, ŝoviĝas inter l’ homojn —
Kaj malaperas!

NATAN

Kaj malaperas! Sed vi lin revidis?

DAJA

La postajn tagojn li ja promenadis
Sub tiuj palmoj, kiuj ombrumadas
De la Savinto sankta la tombejon.

Mi ĝoje proksimiĝis, dankis, petis;
Proponis unufoje nur revidi
La pian kreitaĵon, kiu estas
Sen trankvilec’, ĝis ke ŝi plori povis
Por danko ĉe piedoj liaj.

NATAN

Por danko ĉe piedoj liaj. Kaj?

DAJA

Sed vane! Li la petojn malatentis;
Per sarkasmaĵoj nur li min verŝumis.

NATAN

Kaj fortimigis vin…

DAJA

Kaj fortimigis vin… Ho ne, eĉ male!
Mi ĉiutage ree proksimiĝis
Kaj lasis min primoki ĉiutage.
Ho, kiom mi suferis! Kaj volonte
Mi estus suferinta multe pli!
Sed jam de longa temp’ li ne plu venas
Viziti la tombejon de l’ Savinto.
Neniu scias, kie nun li estas. —
Vi miras? Vi meditas?

NATAN

Vi miras? Vi meditas? Mi pripensas
L’ efikon de ĉi ĉio sur l’ animon
De mia Recha. Esti forpuŝata
Kaj tamen altirata! — Kor’ kaj kapo
Tutcerte disputadas, ĉu malamo
Aŭ ĉu melankolio fine venkos.
Neniu ofte venkas: Fantazio
Aliĝas kaj revulojn faras,
Ĉe kiuj jen la kapo ludas rolon

De koro, jen la kor’ de l’ kap’ la rolon.
Malbona ŝanĝo! Se mi ne eraras,
La lasto jam okazis: Recha revas!

DAJA

Sed tiom pie, ĉarme!

NATAN

Sed tiom pie, ĉarme! Sed ŝi revas!

DAJA

Precipe unu, nu — kapricon ŝi ja
Dorlotas: La Templano, ŝi asertas,
Ne estas hom’ surtera, ne homido;
El la anĝeloj — sub, protekto, kies
De l’ infaneco la koreto ŝia
Jam kredas esti — unu ekelpaŝis
En formo de Templan’ el nubo sia,
Kaŝanta ĝenerale lin, ŝvebanta
Eĉ ĉirkaŭ ŝi en fajr’. Ne ridu! Lasu
Al ŝi revaĵon tiun, ridetante,
Pri kiu jud’, kristan’ kaj islamano
Samopinias — la revaĵon dolĉan.

NATAN

Al mi eĉ dolĉan! — Iru, Daja, vidu,
ĉu ŝi bonfartas, min paroli povas.
Kaj poste mi elserĉos la kaprican
Protekt-anĝelon. Kaj se li bonvolas
Ankoraŭ esti inter ni surtere
Kaj montri tian strangan templanecon,
Mi certe trovos lin kaj alvenigos.

DAJA

Ne tro esperu!

NATAN

Ne tro esperu! Kaj se poste cedos
La dolĉa revo al pli dolĉa vero,
Ho, tiam…! Daja, kredu min: la homo
Preferas ĉiam homon al anĝelo. —
Vi certe ne koleros ja pri mi,
Se prianĝela revantin’ saniĝos.

DAJA

Bonulo kaj samtempe malbonulo!
Mi iros! — Aŭdu! vidu! — Jen, ŝi mem!

En akvo morti al mi ŝajnas savo,
Plezuro, refreŝiĝo. — Sed ja vi
Ne dronis! Kaj ja mi, mi ne mortbrulis!
Ho, kiom ĝoju ni kaj gloru Dion!
Li portis vin kaj portis la boaton
Sur la flugiloj de la nevideblaj
Anĝeloj trans riverojn la perfidajn.
Li igis la anĝelon mian porti
Videble min tra fajro sur la blankaj
Flugiloj siaj.

NATAN

flanken

Flugiloj siaj. Blankaj la flugiloj!
Jes, la mantelo blanka disiĝanta
De la Templan’.

RECHA

De la Templan’. Videble, ho videble
Min porti tra la fajro per flugiloj
La siaj. — Jes, vizaĝ’ kontraŭ vizaĝo
Anĝelon elizean vidis mi,
Anĝelon mian!

NATAN

Anĝelon mian! Tion vi valorus;
Kaj ne plibelon vidus vi sur li,
Ol li sur vi.

RECHA

ridetante

Ol li sur vi. Al kiu do vi flatas?
Al la anĝelo aŭ al vi?

NATAN

Al la anĝelo aŭ al vi? Sed eĉ
Se homo nur natura, ĉiutaga
Al vi farinta estus tiun servon:
Por vi li devus ja anĝel’ fariĝi!

RECHA

Anĝel’ ne tia! Ne! Anĝelo vera;
Li certe estis vera! — Ĉu ne vi,
Vi mem instruis min, ke ja ekzistas
Anĝeloj, kaj ke Dio eĉ miraklas
Pro l’ bon’ de tiuj, kiuj Dion amas?
Mi lin ja amas!

NATAN

Mi lin ja amas! Kaj li amas vin.
Por vi kaj viaspecaj li miraklas
Ja ĉiuhore, kaj li tion faris
Jam de eterne.

RECHA

Jam de eterne. Bone tio sonas!

NATAN

Nu, ĉar ja ŝajnus nepre triviale,
Se vera, homa nur Templano estus
Savinta vin: ĉu tial malpli estus
Miraklo do? — Miraklo pleja estas,
Ke la mirakloj vere veraj tiel
Malstrangaj por ni povas, devas esti.
Sen tiu ĉi miraklo ĝenerala
La meditanta homo ja ne nomus
Miraklo tion, kion tiel nomus
Infanoj nur, ĉar tiuj nur rigardas
Plejstrangon kaj plejnovon.

DAJA

al Natan

Plejstrangon kaj plejnovon. Ĉu vi do
Intencas diskrevigi per tielaj
Subtilegaĵoj ŝian cerbon tro jam
Streĉitan?

NATAN

Streĉitan? Lasu min! — Al Recha estus
Miraklo ne sufiĉe granda, ke
Ŝin savis homo, kiun devis savi
Mem grandmiraklo? Jes, miraklo granda!
Ĉar kiu aŭdis jam, ke Saladin
Templanon indulgumis? Aŭ ke iam
Templano jam de li esperis, petis
Indulgon? aŭ eĉ nur al li proponis
Por sia liberec’ pli ol la zonon,
Portantan lian feron aŭ ponardon?

RECHA

Jen, tio min pravigas! — Do pro tio
Ne estis li Templan’, nur tia ŝajnis. —
Ĉar se Templan’ kaptita ĉiam nur
Por certa morto venas al Jeruzalem,
Kaj se neniu en Jeruzalem
Libera estas: kiel dum la nokto
Min povis savi tia?

NATAN

Min povis savi tia? Ho, sagace!
Parolu vi nun, Daja. Mi de vi
Ja aŭdis, ke kaptita li alvenis.
Sendube vi pli multe pri ĝi scias.

DAJA

Jes. — Tion oni diras; sed cetere
La fam’ asertas, ke l’ sultan’ indulgis
Pro tio la Templanon, ke similas
Li unu fraton, kiun li prefere amis.
Sed ĉar jam antaŭ dudek jaroj mortis
Ĉi tiu frat’ — la nomon mi ne scias,
Kaj mi ne scias, kio li fariĝis —
Ĉi ĉio ŝajnas tute ne kredebla,
Kaj ne verŝajna estas la afero.

NATAN

Aj, Daja, kial estas nekredebla
La famo? Ĉu por kredi eĉ prefere
Pli nekredeblan ion? — Tio ankaŭ
Okazas. — Kial Saladin ne povis
En temp’ malnova speciale ami
Ĉi tiun fraton? Li gefratojn siajn
Ja ĉiujn tiom amas. — Ĉu ne ofte
Similaj estas du vizaĝoj? — Ĉu
Impres’ malnova devas tut-perdiĝi? —
Ĉu samo ne plu povas sam-efiki? —
De kiam? — Kio estas nekredebla? —
Mi scias, saĝa Daja, vi ne kredus
Ĝin plu miraklo, kaj mirakloj viaj
Bezon…, pardonu min, meritas fidon.

DAJA

Vi mokas!

NATAN

Vi mokas! Ĉar vi min primokas! — Sed
Sen tio, Recha, via savo restas
Miraklo, eble nur al tiu, kies
Ludado — aŭ eĉ moko — estas, gvidi
Decidojn plej severajn kaj projektojn
Senbridajn de regantoj per fadenoj.

RECHA

Se mi erarus! Tion mi ne ŝatas.

NATAN

Sed vi volonte lasas vin instrui. —
Aŭskultu: Frunto ĝuste tiuvolba;
Aŭ naz’ hazarde tia, ne alia;
Du brovoj tiu- aŭ ĉi-tiuformaj
Sur akra aŭ malakra ost’; linio,
Angulo, fendo, sulko aŭ makulo,

Nenio, sur vizaĝ’ de Eŭropano,
Kaj vin ne brulas fajro en Azio!
Ĉu tio ja ne estas jam miraklo,
Mirakl-avidaj homoj? Kial do
Vi speciale mendas eĉ anĝelon?

DAJA

Ĉu malutilas — Natan, min pardonu —
Prefere tamen pensi, ke anĝelo
Ol ke homido estas la savinto?
Ĉu al la kaŭz’ nekomprenebla de
La savo oni pli proksima sin
Ne kredas?

NATAN

Ne kredas? Fiereco nur! La poto
El fero volas esti ellevata
El ardo per pinĉil’ arĝenta, por
Al si imagi, esti mem arĝenta!
Kaj vi demandas min, ĉu malutilas?
Al kio helpas? mi demandi povus. —
La „kredi sin ĉe Dio pli proksima“
Ja estas sensencaĵo aŭ blasfemo. —
Sed: malutilas; eksterdube malutilas! —
Aŭskultu min. — Ĉu ne: al la estaĵo
Savinta vin — ĉu homo, ĉu anĝelo —
Vi ambaŭ volus, aŭ vi speciale,
Volonte fari multajn grandajn servojn? —
Ĉu ne? — Nu, al anĝelo, kiajn servojn
Eĉ grandajn servojn oni povus fari?
Al li vi povas danki, ĝemi, preĝi,
Aŭ disfandiĝi pro pri li ekstazo;
Aŭ fasti je la tag’ de lia festo;
Almozojn doni. — Jen nenio. — Ĉar al
Mi ŝajnas, ke vi mem kaj l’ proksimulo

Per tio gajnas multe pli ol li.
Lin ne grasigas via fasto; lin
Donacoj viaj ne riĉigas; kaj la
Ekstaz’ ne plialtigas lin; la fido
Ne plifortigas lin. Ĉu jes? — Sed hom’…!

DAJA

Jes fakte, oni havus ja pli multajn
Okazojn por al homo fari bonon.
Kaj Dio scias, ke ni estis emaj!
Sed li ja volis, eĉ bezonis ja
Nenion tute; por si, per si tiom
Modera estis li; anĝelo tiel
Nur estas.

RECHA

Nur estas. Kiam eĉ li malaperis…

NATAN

Do kiel? — Malaperis? — Ĉar sub palmoj
Li ne plu videbliĝis? — Aŭ ĉu vi
Jam fakte kaj denove serĉis lin?

DAJA

Ne, tion ne.

NATAN

Ne, tion ne. Ne, Daja? ne? — Jen vidu
Pro kio malutilas! — Revulinoj
Kruelaj! — Se l’ anĝelo — malsaniĝis?

RECHA

Malsana, ho!

DAJA

Malsana, ho! Malsana, ho!

RECHA

Malsana, ho! Malsana, ho! Mi tremas!
Ho, Daja! — Mia frunto, ĝenerale
Varmeta — palpu! — estas nun glacia.

NATAN

Li estas Franko, juna, ne kutimis
Al nia la klimato; ne kutimis
Al laboreg’, malsat’, maldorm’…

RECHA

Al laboreg’, malsat’, maldorm’… Malsana!

DAJA

Ke estas eble, Natan ja nur diris.

NATAN

Nun jen li kuŝas, sen amik’, sen mono,
Por pagi la amikojn.

RECHA

Por pagi la amikojn. Patro mia!

NATAN

Sen flego, sen konsilo, sen konsolo,
Doloro lin sieĝas kaj — la morto!

RECHA

Ho, kie?

NATAN

Ho, kie? Li sin ĵetis en la fajron
Pro ino, kiun li ne vidis, konis…
Li estis homo…

DAJA

Li estis homo… Natan, ŝin kompatu!

NATAN

Ne volas koni, nek plu vidi la
De li savitan — por al ŝi ŝparigi
La dankon…

DAJA

La dankon… Ŝin indulgu!

NATAN

La dankon… Ŝin indulgu! Li ne emis
Revidi ŝin — krom se li eble devos
Ŝin savi el danĝero duan fojon —
Ĉar li ja estas hom’…

DAJA

Ĉar li ja estas hom’… Sufiĉe! Vidu!

NATAN

Al kiu la morthoron nur dolĉigas
Konscio pri la far’.

DAJA

Konscio pri la far’. Ekfinu, Natan!
Vi ŝin mortigas!

NATAN

Vi ŝin mortigas! Kaj vi lin mortigis. —
Vi tiel povus lin mortigi. — Recha!
Vi kuracilon, ne venenon, glutas.
Li vivas, aŭdu! — estas ne malsana,
Eĉ ne!

RECHA

Eĉ ne! Ĉu ne? — Ne morta? ne malsana?

NATAN

Ne morta, certe! Di’ sur ter’ kompensas
La bonon tie ĉi faritan. — Ĉu vi
Komprenas, ke pli simple estas revi,
Ol bone agi? ke senforta hom’
Volonte revas, por ke li bezonu
Ne bone agi — kvankam kelkafoje
Li mem ja la intencon ne konscias —?

RECHA

Ho, patro mia! Plu neniam lasu
Min sola. — Ĉu ne vere: eble li
Nur forvojaĝis? —

NATAN

Nur forvojaĝis? — Jes, infano, certe! —
Jen, vidu, islamano ekzamenas
Avide la kamelojn ŝarĝumitajn.
Ĉu vi lin konas?

DAJA

Ĉu vi lin konas? Estas la derviŝo.

NATAN

He?

DAJA

He? La derviŝo, via ŝakkunulo!

NATAN

Al-Hafi? Jen Al-Hafi?

DAJA

Al-Hafi? Jen Al-Hafi? De l’ sultano
Nun trezorestro.

NATAN

Nun trezorestro. Ĉu vi ree revas?
Jen li! — Jes, li! — Al ni li proksimiĝas.
Eniru tuj! — Nu, kion mi ekaŭdos!

NATAN

Eĉ multe, jes! — Sed ĉiam mi ja pensis,
Derviŝ’ — derviŝo vera — el si volas
Nenion lasi fari.

DERVIŜO

Nenion lasi fari. Je l’ Profeto!
Ke mi ne estas vera, povas esti.
Se oni devas tamen…

NATAN

Se oni devas tamen… Oni devas?
Neniu devi devas! Kaj do kion
Derviŝo devus?

DERVIŜO

Derviŝo devus? Kion oni petas,
Kaj kion krome li ekkonas bona.

NATAN

Je nia Di’! Vi estas prava! — Viro,
Mi ĉirkaŭprenu vin! — Ni ja amikoj
Ankoraŭ estas?

DERVIŜO

Ankoraŭ estas? Vi eĉ ne demandas
Min, kio mi fariĝis?

NATAN

Min, kio mi fariĝis? Malgraŭ tio!

DERVIŜO

Ĉu mi ne eble estas altrangulo
Vin malkonvena?

NATAN

Vin malkonvena? Se nur via koro
Derviŝo restis! Ĉar la altrangulo
Nur estas via vesto…

DERVIŜO

Nur estas via vesto… …kiu volas
Ŝatata esti. — Kio do mi estas
Ĉe la korteg’? — Divenu!

NATAN

Ĉe la korteg’? — Divenu! Nur derviŝo.
Sed krome? Eble — kuirist’!

DERVIŜO

Sed krome? Eble — kuirist’! Ho ne!
Ĉu por ĉe vi forgesi la metion?
Ĉu ne kelestro eĉ? — Ho, Saladin
Pli bone konas min! — Jes, trezorestro
Li faris min.

NATAN

Li faris min. Li? vin?

DERVIŜO

Li faris min. Li? vin? Sed sciu:
De la trezor’ malgranda. — Lia patro
La grandan estras, tiun de la domo.

NATAN

Jen granda dom’!

DERVIŜO

Jen granda dom’! Pli granda ol vi pensas;
Li taksas almozulon samrangulo.

NATAN

Sed almozulojn Saladin malamas…

DERVIŜO

Ke li ekstermi ilin ĉiujn volus,
Eĉ se per tio almozul’ li mem
Fariĝus.

NATAN

Fariĝus. Prave! Tion ĵus mi pensis.

DERVIŜO

Kaj li jam estas tia! — La trezoro
Je ĉiu sunsubiro estas pli
Malplena ol malplena; ĉar la fluso,
Matene alta, ĉiam jam defluis
Tagmeze…

NATAN

Tagmeze… Ĉar forglutas ĝin kanaloj
Neplenigeblaj kaj krom tio ankaŭ
Ja neŝtopeblaj.

DERVIŜO

Ja neŝtopeblaj. Jes, vi estas prava!

NATAN

Mi tion konas.

DERVIŜO

Mi tion konas. Tamen ja ne taŭgas,
Se princ’ vulturo estas ĉe kadavroj.
Sed se kadavr’ li estas ĉe vulturoj,
Dekoble malpli taŭgas.

NATAN, kontraŭdire

Dekoble malpli taŭgas. Nu, derviŝo!

DERVIŜO

Facile estas babiladi! — Bone:
Do ofru[1] sumon por ofico mia!

NATAN

Nu, kiom ĝi al vi do enspezigas?

DERVIŜO

Ne multe. Sed por vi ĝi profitiĝus.
Ĉar se malpleno estas — kiel ofte —
Malfermu viajn kluzojn: pruntedonu
Kaj por vi prenu kiom ajn procentojn.

NATAN

Procentojn por procentoj ankaŭ?

DERVIŜO

Procentojn por procentoj ankaŭ? Jes!

NATAN

Ĝis mia tuta havo procentiĝis.

DERVIŜO

Ĝi vin ne logas? — Tio tuj ĉesigas
La amikecon nian. — Ĉar mi vere
Je vi esperis!

NATAN

Je vi esperis! Fakte? Kiel do?

DERVIŜO

Nu, mi esperis, ke vi helpus min,
Honore resti en ofico mia;
Ke mi ĉe vi malferman kason trovus.
Vi skuas?

NATAN

Vi skuas? Nu, ni bone nin komprenu.
Jen estas diferenco: vi, vi trovus!
Al-Hafi, la derviŝo, ĉiel estas
Ĉe mi bonvena ĉiam. — Sed Al-Hafi,
La defterdar’[2] de Saladin, al tiu…

DERVIŜO

Mi ĝin supozis! Ĉiam estas vi
Ja same tiom bona kiom saĝa! —
Sed la du Hafi, kiujn vi menciis,
Apartigitaj baldaŭ estos. — Jen
La vesto de honor’ de Saladin.
Jam antaŭ ol ĝi perdos la koloron
Kaj ĉifoniĝos, kia ĝi min decas,

Ĝi pendos en Jeruzalem de najlo,
Kaj mi ĉe l’ Ganges paŝos nudpiede
En sablo kun la instruistoj miaj.

NATAN

Vi tia estas!

DERVIŜO

Vi tia estas! Kaj ni ludos ŝakon.

NATAN

Jen via cel’!

DERVIŜO

Jen via cel’! Nu, kio min allogis?
Ĉu ne bezoni plu almozojn peti?
Ĉu ŝajni riĉegul’ por almozuloj?
Ĉu povi fari el la almozulo
Plej riĉa la riĉulon plej senhavan?

NATAN

Ne tio, certe.

DERVIŜO

Ne tio, certe. Io pli senbela!
Unuafoje estis mi flatata,
Flatata de l’ mani’ de Saladin…

NATAN

De kia?

DERVIŜO

De kia? Ke nur almozulo konas
De almozuloj senton; almozul’
Nur scias, kiel doni al petisto.
Li diris: „Antaŭulo via estis
Tro kruda. Nevolonte li nur donis.
Li ĉiufoje antaŭinformiĝis
Pri l’ ricevonto; ne kontenta, ke
Li scias nur la mankon, li esploris
La kaŭzon de la manko, por elpesi
Ekzakte donon laŭ ĉi tiu kaŭzo.

Al-Hafi ĝin ne faros! Saladin
Nemilde-milda ne per Hafi ŝajnos.
Li ne similos al ŝtopitaj tuboj
Refordonantaj ŝpruce kaj neklare
La akvon klarkvieta ricevitan.
Al-Hafi pensas, sentas kiel mi!“ —
De l’ birdkaptist’ fajfilo ĉarme sonis,
Ĝis la pirolo estis en la reto!
Ho mi, vantulo de vantulo!

NATAN

Ho mi, vantulo de vantulo! Kalme[3],
Derviŝo mia!

DERVIŜO

Derviŝo mia! Ha! Ĉu ne vanteco,
Centmilojn da gehomoj elpremadi,
Turmenti kaj sufoki kaj rabumi
Kaj voli ŝajni filantrop’ al kelkaj?
Ĉu ne vanteco estas, ne havante
La ĉiam plenan manon de l’ Plejalta,
Imiti de l’ Plejalta la mildecon,
Pruvatan tute same al bonulo
Kaj malbonul’ kaj kampo kaj dezerto
En sunobrilo kaj en pluvvetero?

NATAN

Sufiĉe! Finu!

DERVIŜO

Sufiĉe! Finu! Lasu min mencii
Vantecon mian ankaŭ! — Ĉu ne estas
Vanteco, serĉi flankon bonan, tamen,
De tia ĉi vantec’, por partopreni
En la vantec’, pro tiu bona flanko?
Ĉu eble tion vi aprobi povas?
Ĉu jes?

NATAN

Ĉu jes? Rapidu, Hafi, ke vi baldaŭ
Revenu en dezerton; ĉar mi timas,
Ke ĝuste inter homoj vi mallernos
Estadi hom’.

DERVIŜO

Estadi hom’. Mi ankaŭ tion timas.
Adiaŭ!

NATAN

Adiaŭ! Tiom urĝas? Restu, Hafi.
Ĉu la dezert’ forkuros? — Do atendu!
Ĉu li min aŭdas? — He! Al-Hafi, he! —
Li estas for! Kaj mi volonte volis
Demandi pri l’ Templan’. Opinieble
Li konas lin.

4a SCENO DAJA alrapidas. NATAN.

DAJA Ho, Natan, Natan! NATAN Do kio?

DAJA Li revidebliĝas! Li Revidebliĝas! NATAN Kiu, Daja? DAJA NATAN Li? — Kiam Li ne videbliĝas? — Ha, Nur lin vi no.mas „li“. — Ne estas ĝuste. Eĉ ne, se fakte li anĝelo estus! DAJA

Li ree promenadas sub la palmoj,
De temp’ al temp’ daktilojn deŝirante.

NATAN

Manĝante? Kaj en formo de Templan’?

DAJA

Vi min turmentas! — Post la densaj palmoj
Divenis lin okul’ avida ŝia
Kaj sekvas lin senĉese. Ŝi vin petas,
Petegas, senprokraste kapti lin.
Rapidu! Ŝi per signo al vi montros
Tra la fenestro, ĉu li supreniris
Aŭ flankeniĝis. Kuru!

NATAN

Aŭ flankeniĝis. Kuru! Tiel, kiel
Mi debestiĝis? — Ĉu do decas? — Vi
Ekiru, diri ke mi nun revenis.
La honestulo certe volis nur
Ne veni, ĉar mi ne ĉi tie estis;
Kaj li nun venos, se la patro mem
Invitas lin. — Tuj diru, ke mi lin
Tutkore petas…

DAJA

Tutkore petas… Vane! Ho, li ne
Akceptos. — Li — ne iras ja al judo!

NATAN

Almenaŭ iru, iru lin haltigi;
Almenaŭ akompanu lin per viaj
Okuloj. — Iru do; mi tuj vin sekvos.

NATAN rapidas enen kaj DAJA eksteren
Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/37 TEMPLANO

Kun mi revenu via moŝto. Kial?
De longa temp’ viandon mi ne manĝis,
Sed la daktiloj estas ja maturaj.

FRATO

Al tiu frukt’, sinjoro, ne tro fidu.
Ne taŭgas tro’ da ĝi, ĉar la lienon
Ĝi ŝtopas kaj la sangon malgajigas.

TEMPLANO

Mi eble ŝatas, senti min malgaja. —
Sed certe ne pro tiu ĉi averto
Vi devis sekvi min.

FRATO

Vi devis sekvi min. Ho ne! — Mi devas
Pri vi nur informiĝi kaj ekpalpi
La denton vian.

TEMPLANO

La denton vian. Kaj vi mem ĝin diras?

FRATO

Pro kio ne?

TEMPLANO

Pro kio ne? (Ruzeca frato!) — Ĉu
Ekzistas multaj viaspecaj fratoj?

FRATO

Ho, mi ne scias. — Mi obei devas.

TEMPLANO

Kaj vi obeas tute senpripense?

FRATO

Alie ne obei estus!

TEMPLANO

Alie ne obei estus! (Ĉiam
Naivo estas prava!) — Sed vi certe
Al mi konfidos, kiu deziregas
Pli bone koni min. — Mi povus ĵuri,
Ke ne vi mem…

FRATO

Ke ne vi mem… Ĉu tio al mi decus?
Kaj estus inda?

TEMPLANO

Kaj estus inda? Do: al kiu decas,
Kaj estas inda tia scivoleco?

FRATO

Nu, al la Patriark’, mi opinias. —
Li sendas min al vi.

TEMPLANO

Li sendas min al vi. La Patriarko?
Ĉu li mantelon blankan, krucon ruĝan
Ne konas?

FRATO

Ne konas? Mi eĉ konas ĝin!

TEMPLANO

Ne konas? Mi eĉ konas ĝin! Do: kio?
Templan’ mi estas kaj militkaptita. —
Aldonu mi: kaptita ĉe Tebnin,
Kastelo, kiun ni volonte estus
Prenintaj je la fin’ de l’ batalhalto,
Por iri al Sidono. — Mi aldonu:
Kaptita kun dudeko kaj nur sole
Amnestiita de l’ sultan’. — Nun scios
La Patriarko, kion li ja celis. —
Eĉ pli ol tion.

FRATO

Eĉ pli ol tion. Tamen pli, apenaŭ,
Ol li jam scias. — Li volonte scius,
Pro kio Saladin vin amnestiis,
Nur sole vin.

TEMPLANO

Nur sole vin. Ĉu eĉ mi mem ĝin scias?
Kun kol’ jam nuda mi sur la mantelo
Genuis, atendante jam la baton, kiam
Min ekrigardas Saladin, alsaltas,
Mansignas, oni min senkatenigas;
Mi volas danki; jen li ploras; mutaj
Ni ambaŭ estas; li foriras, kaj mi
Postrestas. La motivojn nun divenu
La Patriarko mem.

FRATO

La Patriarko mem. Nu, li supozas,
Ke al aferoj grandaj, vere grandaj
Kardio vin destinis.

TEMPLANO

Kardio vin destinis. Jes, al grandaj!
El fajroflamoj savi judidinon;
Al Sinai konduki scivolemajn
Pilgrimojn, jes, kaj tiel plu.

FRATO

Pilgrimojn, jes, kaj tiel plu. Atendu
La estontecon! — Dume kontentiĝu. —
La Patriarko mem ja eble havas
Aferojn gravajn por sinjora moŝto.

TEMPLANO

Vi kredas, frato? — Ĉu li eble jam
Menciis tion?

FRATO

Menciis tion? Jes! — Sed mi antaŭe
Esploru vin, por vidi, ĉu vi estas
La taŭga viro.

TEMPLANO

La taŭga viro. Bone; min esploru!
(Mi volus vidi, kiel li esploros!)

FRATO

Plej bone estus, se mi rekte dirus
Al via moŝto la de l’ Patriarko
Deziron.

TEMPLANO

Deziron. Prave!

FRATO

Deziron. Prave! Li vin volus igi
Leteron transmanigi.

TEMPLANO

Leteron transmanigi. Mi ne estas
Leterportisto! — Ĉu jen la okupo
Pli honorinda ol el fajro savi
Hebreidinon?

FRATO

Hebreidinon? Eble jes! — Ĉar — laŭ
La Patriarko — la letero estas
Valora por la tuta kristanaro.
Kaj la portinton de l’ letero — laŭ
La Patriarko — iam la ĉielo
Per speciala krono rekompencos.
Kaj tiun kronon — laŭ la Patriarko —
Plej inda estas via moŝto.

TEMPLANO

Plej inda estas via moŝto. Mi?

FRATO

Por, krome, gajni tiun kronon — laŭ
La Patriark’ — neniu homo estas
Pli lerta ja ol vi.

TEMPLANO

Pli lerta ja ol vi. Ol mi?

FRATO

Pli lerta ja ol vi. Ol mi? Vi estas
Libera, povas iri kien ajn;
Konkeri urbon vi scipovas kaj
Ĝin ŝirmi; certe — laŭ la Patriarko —
Vi povas taksi kaj priskribi klare
Al la por Dio batalantoj la
Malforton kaj la forton de la duaj
De Saladin tutnove konstruitaj
Internaj muroj.

TEMPLANO

Internaj muroj. Kara frato, se mi
Nur scius la enhavon de l’ letero.

FRATO

Nu, tion — mi ja mem ne certe scias.
Sed estas la leter’ por reĝo Philipp[4]. —
La Patriarko… Mi jam ofte miris,
Ke tia sankta viro, kiu tuta
Vivadas ĝenerale en ĉiel’,
Bonvolas tamen esti instruita
Pri la aferoj de la mond’ surtera.
Ho, tio devas esti malfacila!

TEMPLANO

Daŭrigu! Nu? La Patriarko…?

FRATO

Daŭrigu! Nu? La Patriarko…? Scias
Ekzakte, kiel, kie, kiom forte,
De kiu flanko Saladin komencos
Militon, se ĝi ree komenciĝos
Denove.

TEMPLANO

Denove. Li ĝin scias?

FRATO

Denove. Li ĝin scias? Kaj li volus
Volonte priinformi reĝon Philipp,
Por ke ĉi tiu proksimume povu
Eltaksi, ĉu l’ danĝero vere estas
Sufiĉe granda por, kun Saladin,
Denove funkciigi batalhalton
Malrespektitan brave ja de via
Ordeno.

TEMPLANO

Ordeno. Kia Patriarko! — Sekve:
La brava, kara vir’ min ne rigardas
Sendoto ordinara, sed — spiono. —
Ho, frato, diru al la Patriarko:
Laŭ via esplorado jen ne estas
Afero mia. — Mi min konsideras
Ankoraŭ ja militkaptito; kaj
Metio sola de Templano estas,
Kuraĝe svingi sian glavon, ne
Spioni malkuraĝe.

FRATO

Spioni malkuraĝe. Mi ĝin pensis! —
Mi eĉ pro tio ne al vi koleras. —
Aŭskultu plu: La Patriark’ esploris
La nomon ankaŭ de la fortikaĵo,

Kaj kie sur la Libanon’ ĝi kuŝas,
En kiu estas la kolosaj sumoj,
Per kiuj de l’ sultan’ la ruza patro
La kostojn pagas de la militiro
Kaj de l’ armeo. Saladin nu iras
De temp’ al temp’ al tiu ĉi kastelo
Sur flanka voj’, sen akompanantaro.
Ĉu vi komprenas?

TEMPLANO

Ĉu vi komprenas? Tute ne!

FRATO

Ĉu vi komprenas? Tute ne! Nenio
Pli simple estus ja ol ĉi-okaze
Ekkapti la sultanon kaj mortigi.
Vi tremas? — Ho, jam kelkaj Maronidoj
Diamaj ja deklaris esti pretaj,
La faron fari, se nur ilin gvidus
Kuraĝa viro.

TEMPLANO

Kuraĝa viro. Kaj la Patriarko
Elektis min, por esti tiu viro
Kuraĝa?

FRATO

Kuraĝa? Kaj li kredas, ke reĝ’ Philipp
Plej bone povus al li fari helpon
De Ptelemais.

TEMPLANO

De Ptelemais. Min? Min, frato mia?
Min? — Ĉu vi do ne aŭdis? nur aŭdetis
Pri tio, kion ja al Saladin
Mi ŝuldas?

FRATO

Mi ŝuldas? Certe mi ĝin aŭdis!

TEMPLANO

Mi ŝuldas? Certe mi ĝin aŭdis! Nu?

FRATO

Jes — laŭ la Patriarko — bone estas:
Sed Dio kaj orden’…

TEMPLANO

Sed Dio kaj orden’… Nenion ŝanĝas
Kaj ne ordonas malindaĵon!

FRATO

Kaj ne ordonas malindaĵon! Ne! —
Nur — laŭ la Patriarko — malindaĵo
Ĉe homoj estas tia ne ĉe Dio.

TEMPLANO

Al Saladin mi ŝuldas mian vivon
Kaj rabus lian!

FRATO

Kaj rabus lian! Fi! — Sed tamen — laŭ
La Patriarko — Saladin ja estas
De l’ kristanaro malamik’, kaj via
Amik’ ne rajtas esti.

TEMPLANO

Amik’ ne rajtas esti. Ĉu amiko?
Mi nur al li ne agos malindule,
Sendanke malindule!

FRATO

Sendanke malindule! Certe ne! —
Sed — laŭ la Patriarko — ja ni dankon
Pro Di’ kaj homoj ne bezonas pruvi,
Se ia serv’ okazis ne pro ni.
Kaj ĉar la famo diras — laŭ la Patriarko —,
Ke Saladin nur tial vin indulgis,
Ke en kondut’ kaj trajtoj viaj io
Lin memorigis pri la frato lia…

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/46 DAJA

Ha! — Via moŝto, vi? — Al Dio dankon,
Mil dankojn! — Kie do vi estis
La tutan tempon? — Ĉu vi eble estis
Malsana?

TEMPLANO

Malsana? Ne.

DAJA

Malsana? Ne. Do sana?

TEMPLANO

Malsana? Ne. Do sana? Fakte, jes!

DAJA

Ho, ni pro vi jam tute ĉagreniĝis.

TEMPLANO

Ĉu vere?

DAJA

Ĉu vere? Vi verŝajne forvojaĝis.

TEMPLANO

Pravege!

DAJA

Pravege! Kaj revenas nun.

TEMPLANO

Pravege! Kaj revenas nun. Hieraŭ.

DAJA

De Recha l’ patro ankaŭ nun revenis.
Nun Recha do esperi povas…?

TEMPLANO

Nun Recha do esperi povas…? Kion?

DAJA

Nu, kion ŝi de vi jam ofte petis.
Plej kore nun hodiaŭ ŝia patro
Invitas vin. De Babilon’ li venas

Kun dudek virkameloj ŝarĝumitaj
De ĉiuj specoj de spicaĵoj, gemoj
Kaj ŝtofoj de Hindujo kaj Persujo
Kaj de Sirio kaj de malproksima
Ĉinujo!

TEMPLANO

Ĉinujo! Mi ne estas aĉetema.

DAJA

La judoj lin adoras kiel princon.
Ke „Natan la Saĝul’“ lin oni nomas,
Anstataŭ „la Riĉul’“, min jam mirigis.

TEMPLANO

Por ili saĝo kaj riĉego eble
La samo estas.

DAJA

La samo estas. Sed unue oni
Lin nomu „la Bonul’“. Vi ne supozas,
Ĝis kia grado li bonega estas.
Ĵus eksciinte, kiom al vi Recha
Ja ŝuldas, ĉion tiam li al vi
Tuj fari kaj donaci volis.

TEMPLANO

Tuj fari kaj donaci volis. Fakte?

DAJA

Ĝin provu, venu, vidu!

TEMPLANO

Ĝin provu, venu, vidu! Kion? — Kiom
Rapide pasas la momento?

DAJA

Rapide pasas la momento? Ĉu mi
Ĉe li restadus tiom longan tempon,
Se li ne estus bona? — Mi konscias

Valoron mian kiel kristanino!
Ĉe la lulilo oni ne profetis
Al mi, ke mi nur sekvos mian edzon
Al Palestino, por hebreidinon
Eduki. — Mia kara edzo estis
Nobela ano de l’ armeo de
Imperiestro Friedrich[5]. —

TEMPLANO

Imperiestro Friedrich. — Jes! — Kaj Sviso
Laŭ la naskiĝo; kaj li havis la
Honoron, droni en la sama akvo
Kun la imperiestra moŝto. — Ho!
Kioman fojon tion vi rakontos?
Ĉu vi sen ĉeso min persekutados?

DAJA

Ho, persekuti! Dio!

TEMPLANO

Ho, persekuti! Dio! Persekuti!
Kaj mi ne volas vin revidi plu!
Nek aŭdi! — Mi ne volas ĉiam esti
Memorigata pri la faro, kiun
Mi ne pripensis; kiu, se mi pensas
Pri ĝi, ekestas enigmaĵo. — Mi
Ne volus ĝin bedaŭri; tamen: se
Okazus ree io tia, mi —
Pro vi — ne same tuje ekdecidus;
Mi informiĝus — kaj mi lasus bruli
La brulantaĵon!

DAJA

La brulantaĵon! Dio!

TEMPLANO

La brulantaĵon! Dio! Mi vin petas:
De post hodiaŭ ne plu konu min!
Plenumu mian peton. — Lasu for
La patron ankaŭ. Judo estas judo.
Mi estas kruda Ŝvabo. — La knabino —
Se ŝi enestis — jam el mia koro
Forestas.

DAJA

Forestas. Sed ne vi el ŝia koro!

TEMPLANO

Al kio do utilas?

DAJA

Al kio do utilas? Kiu scias!
Ne ĉiuj estas, kiaj ili ŝajnas.

TEMPLANO

Sed ne pli bona io! Li foriras

DAJA

Sed ne pli bona io! Nu, atendu!
Pro kio urĝi?

TEMPLANO

Pro kio urĝi? Ho, ne igu min
Malami l’ palmojn, kiujn mi amegas.

DAJA

Ho, iru! urs’ Germana! Iru! — Sed
Mi ne ekperdu liajn postesignojn.

Ŝi sekvas lin malproksime


  1. ofri = F: offrir, A: offer, G: offerieren, anbieten.
  2. defterdaro = arabe por „trezorestro“.
  3. kalma = F: calme, A: calm, ruhig (innerlich).
  4. pron: Filip.
  5. pron: Fridrij.