Nova Antologio/Al la vespera stelo

Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 14-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
VII.
AL LA VESPERA STELO.
(El „Tannhäuser” de Richard Wagner).


Funebre kovras la krepusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras suprenflugi la anim’,
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim’.

Aperas jen, vi stelo la plej kara:
De malproksimo fluas lumo klara,
Disigas ombrojn ĉarma la radi’,
Amike montras la vojon al mi.

Ravite, ho vespera stel’,
Mi vin salutas sur ĉiel’;

Kaj de fidela mia kor’
Salutu ŝin en tiu hor’,
Kiam ŝi flugos for de l’ tero,
Al anĝelar’ en supra sfero!