Nova Antologio/Drama Fragmento

Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 27-31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
XX.
DRAMA FRAGMENTO.
(El „Mazepa” de Juljusz Slowacki).




SCENO I.
Salono lumigita kiel por balo. La Vojevodo, Zbignjev,
poste la Kastelanino.

VOJEVODO.

Ĉe pistujoj la meĉojn tenu bruligitajn!
Vi filo, moŝto Zbignjev, rigardu atente,
Ĉu ĉio estas deca por reĝaj festenoj.

(Al la eniranta Kastelanino):

Moŝto Kastelanino! mi havas motivojn
Ĝoji, ke vin mi vidas en san’ kaj freŝeco.

KASTELANINO.

Kastel’ de via moŝto aspektas tre bele! —
Kiom lampoj! oraĵoj! — Kaj via edzino?

VOJEVODO.

Ĝis nun ne estas preta kaj ne ornamita —
Mia fil’ anstataŭos ŝin ĉe via Moŝto.
Mi iros ekrigardi el turo sur stratojn,
Ĉu jam sur voj’ tilia ne veturas reĝo.
Zbignjev, vi atentiĝu al Kastelanino,
Amuzu Ekscelencon.


KASTELANINO.

Vi venas el Padva?

ZBIGNJEV.

Ne, Estrino, jam el la armeo.

KASTELANINO.

Ĉu vere?
Vi en armeo?

ZBIGNJEV.

Rota majstro jam kirasa.

KASTELANINO.

Gardu vin, ĉar fariĝos vi tuj malfidela,
Kiel ĉiuj rotmajstroj, delogist' petola.

ZBIGNJEV.

Dio gardu!

KASTELANINO
Okuloj viaj brilas akre,
Sed ial afekciaj estas kaj nebulaj —
Kio estas? — kirason vian mi ekbatos
Per ventumil’, kaj ĉion malkaŝos koreto.
Pri Italuj’ do al mi parolu!

(Oni aŭdas bruegon post la scenejo).

VOJEVODO.

Ĥoleva!
Sinjor’ Ĥoleva! kia kri’? Sinjor’ Ĥoleva!



Moŝto Hŝonstka! ĉu ĉiujn forprenis diabloj?
Jen fratec’! sabroj sonas, ni iru pacigi.
(Li eliras).

SCENO II.
Zbignjev, la Kastelanino, sinjoro Ĥŝonstka, eniranta tra
alia pordo.

ĤŜONSTKA.

Kie la Vojevodo?

KASTELANINO.

Volu nin informi
Kia krio?

ĤŜONSTKA.
Okazo jen, estrina Moŝto,
Tre malgaja.

KASTELANINO.
Do diru!

ĤŜONSTKA.
Kaleŝ’ post kaleŝo
Enveturis sur korton, Moŝto sinjorina;
El kaleŝoj eliris nobeloj, sinjoroj.
Unujn gvidis sinjoro landmarŝalo Ŝĉara,
Ribelulo kuraĝa, an’ de Lubomirski;
Marŝalo Olgopolski kondukis aliajn,


De l’ reĝin’ partiano, virinul’ nomata.
Antaŭ kastelpordego renkontiĝis ambaŭ
Tiuj marŝaloj, ĉiu kiel la patrono
Kaj „amicus“ de sia „cauda“ geamika.

KASTELANINO.

Mi petas, latinaĵon vian lasu flanke.

ĤŜONSTKA.

Estis inter la ambaŭ marŝaloj demando:
Kiu faros l’ unuan paŝon en vestiblon.
Tamen ambaŭ ĝentilaj, por ne ekofendi,
Unu kaj la alia forpreninte ĉapojn,
Komencis riverenci, saluti, fleksiĝi.
Vane senharajn kapojn frostigis la luno,
Unu kriis: ne inda! — l’ alia: ne inda’
Kaj je eterne daŭrus tiuj ĉi respektoj,
Se iu, rigardante tiun ĝentilecon,
Laŭŝajnan, jezuitan, ne ekkrius laŭte:
„Iru, Sinjoro Ŝĉara, kaj kovru la kapon!“
Olgopolski, aŭdinte, falas kiel tondro
En pordegon.—Vidinte tion, ankaŭ paŝon
„Accelerans“ sinjoro Ŝĉara faras same.
Kio plu? — Kiam ili kune koridoron
Eniris, tuj ŝtopiĝis per ventroj kaj nazoj;
Nobelaro, per puŝoj, vokoj, ilin vane
Instigas kaj invitas en sekvantajn ĉambrojn
Ne eble — tial oni volis en duonon
„Secare inimicos“, eksonoris glavoj.
Kiel do en malvasta haven’ du ŝipegoj,
Kiuj „fortunam“ portas antaŭ fulmotondro...


VOJEVODO (post la scenejo).

Disrompi muron, moŝtoj iru tra la breĉo!
Sinjor’ Ĥmara! disrompi muron!

KASTELANINO.

Kia farso!


Rimarko: La versoj de la lasta fragmento kaj ankaŭ de la Nr. I kaj II de tiu-ĉi kolekto, estas, kiel en la originalo, 13 silabaj aleksandrinoj, dividitaj en du partojn per cezuro, metata post la sepa neakcentita silabo.

La sep silaboj antaŭ la cezuro enhavas tri akcentitajn silabojn kaj formas du troĥeojn, (—v , —v) ekzemple: „Litvo, mia“ kaj unu amfibraĥon (v—v), ekz. „patrujo“, kiu povas okupi en la verso la unuan, duan aŭ trian lokon.

La ses silaboj post la cezuro posedas du aŭ tri akcentitajn silabojn kaj formas du amfibraĥojn aŭ tri troĥeojn. Sekve la ritmo de la versoj prezentas sin jene:

v—v, —v —v | v—v, v—v,

—v, v—v, —v | aŭ

—v, —v, —v- | —v,—v,—v,

Oni ricevas senpere la ĝustan ritmon, akcentante la vortojn tiel same, kiel en prozo