Nova Antologio/Kora enuo
XV.
KORA ENUO.
(Ario de Tomaso Giordani, el 1774 j.).
Ho, amatin’,
Vi kredu ĝin:
Sen vi sopire
Enuas kor’.
Por mi, fidela,
En ĉiu hor’,
Ĉesu kruela
Via rigor’.
Ho, karulin’,
Vi kredu ĝin:
Sen vi sopire
Enuas kor’!