Noveloj ()
Tradukita de Lidja Zamenhof
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 41-49)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
DIOKLO


Dieca dormo kvietigis Atenojn kaj en profunda silento oni preskaŭ povis aŭdi spiradon de la dormanta urbo. Brilo de la luno dronigis, kvazaŭ en vasta, arĝenta kaj dormema bano, montetojn, Akropolo-n, templojn, olivarbarojn kaj grupojn de nigraj cipresoj. Mallaŭtiĝis fontanoj, endormiĝis scitaj gardistoj apud la pordegoj, endormiĝis la urbo, endormiĝis la ĉirkaŭaĵo.

Meze de la profunda nokto maldormis sole juna Dioklo — kaj, apoginte la frunton sur la piedoj de statuo de Pallado, blanke videbla en la ĝardenoj de la Akademio, li ĉirkaŭbrakis la genuojn de la diino kaj vokis:

„Ateno, Ateno! vi, kiu iam videble aperis al homaj okuloj, ekaŭdu min! kompatu min! elaŭskultu mian preĝon!

Kaj forŝirinte la frunton de la marmoraj piedoj de la Virgulino, li levis la okulojn al ŝia vizaĝo, kiun tiumomente lumigadis mallarĝa radio de la luno — sed respondis al li silento. Eĉ facila venteto de l’ maro, kutima en noktaj horoj, eksilentis, kaj neniu folio movis sin sur la arboj.

Do la koro de la junulo pleniĝis per senlima doloro, kaj tiu doloro komencis per larmoj defluadi de lia belega vizaĝo.

„Vin solan mi volas adori kaj laŭdi super ĉiujn diojn“, li petegis plu, „vin solan, mia patronino! Sed vi mem verŝis en mian animon tiun sopiron kaj tiun pasion, kiu min bruligas, kvazaŭ fajro. Estingu ĝin, aŭ ĝin satigu, ho vi dieca! Lasu min ekkoni la plej altan Veron, la veron de veroj, la animon de l’ universo, kaj mi donos al ĝi ofere la vivon kaj ĝiajn ĉiujn ĝuojn. Mi rezignos riĉecon, mi fordonos la junecon, belecon, amon, feliĉon kaj eĉ gloron, kiun homoj konsideras plej granda feliĉo kaj plej granda beno de la dioj.

Denove li fruntbatis la marmoron, kaj la preĝo tiel fluis el la profundo de lia animo, kiel ofera fumo fluas el incensilo. Lia tuta estaĵo ŝanĝis sin en unu petegan forton. Li ekstaziĝis ĉe la piedoj de la diino, forgesis, kie li estas, kio kun li okazas, ekregis lin kvazaŭ duondormo, en kiu restis al li nur unu sola konscia kaj nekontraŭstarebla penso, ke al tia petego devas veni respondo.

Ĝi venis efektive. Branĉoj de la olivarboj kaj pintoj de la cipresoj ŝanceliĝis subite kaj komencis sin klini, kvazaŭ ekblovus tiumomente nokta vento; bruo de la folioj kaj de la cipresaj pintoj ŝanĝis sin en homan voĉon, kiu eksonis supre kaj en la tuta ĝardeno, kvazaŭ multaj homoj vokus samtempe el ĉiuj flankoj:

„Dioklo! Dioklo!“

La junulo ektremis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi ĉirkaŭen, pensante, ke eble liaj kamaradoj serĉas lin dum la nokto.

„Kiu min vokas?“ li demandis.

Tiam subite marmora mano apogis sin sur lia ŝultro.

„Vi vokis”, diris la diino, „do mi vin elaŭskultis kaj jen estas apud vi“.

Dieca teruro hirtigis la harojn sur la kapo de la junulo; li falis sur la genuojn kaj komencis ripeti, samtempe konsternita kaj ravita:

„Vi estas apud mi? vi nekomprenebla, terura, neeldirebla!…“

Sed ŝi ordonis al li leviĝi kaj diris:

„Vi volas ekkoni la plej altan veron, la solan, kiu estas animo de l’ mondo kaj esenco de ĉio aĵo. Sciu tamen, ke ĝis nun neniu el la idoj de Deŭkaliono vidis ĝin sen ŝirmaĵoj, kiuj por homaj okuloj kovras ĝin kaj kovros por ĉiam. Vi eble devos kare pagi por via kuraĝega pasio, sed ĉar vi petegis min je via propra vivo, mi estas preta al vi helpi, se vi rezignos por ĝi riĉecon, regadon, amon kaj gloron, kiu estas, kiel vi diris, plej granda beno de la dioj.“

„Mi rezignas la tutan mondon kaj eĉ la sunon!“ ekkriis fervore Dioklo.

La cipresoj kaj la olivarboj ĉiam klinis siajn pintojn super la potenca filino de Dioso. Ŝajnis, ke la diino konsideras la ĵuron de la junulo.

„Sed“, diris ŝi post momento, „ankaŭ vi ne tuj ĝin ekvidos. Nur ĉiujare dum unu simila nokto mi ekportos vin al la vero — vi devolvos unu ĝian ŝirmaĵon kaj ĵetos ĝin post vin. Kaj per mia supermorta povo mi faros, ke vi ne mortos, ĝis vi ne forvolvos la lastan ŝirmaĵon. Ĉu vi konsentas tion, Dioklo?“

„Plenumiĝu nun kaj ĉiam via volo, ho saĝa sinjorino!” respondis la junulo.

Tiam la diino, forĵetinte la marmoran veston, ŝanĝis sin en formon radian kaj facilan, kiel lumo, poste kaptinte Dioklo-n sur la brakojn, ŝi leviĝis supren kaj komencis rapide flugi tra la dieca etero, simile al unu el tiuj steloj, kiuj dum someraj noktoj tiel ofte traflugas super la dormanta Arĥipelago.

Ili flugis rapide kiel penso, ĝis fine ili haltis en nekonata lando, sur altega monto, pli alta ol Olimpo, Ido, Peliono kaj Osso. Tie, sur kruta supraĵo, Dioklo ekvidis kvazaŭ virinan figuron, tiel zorgeme kovritan per diversaj ŝirmaĵoj, ke estis tute neeble ekkoni ŝian veran formon. Ĉirkaŭ tiu ĉi figuro vibris ia stranga, mistera lumo, malsimila al ĉiuj teraj lumoj.

„Jen estas la vero“, diris Ateno. „Vi vidas, kiel ŝiaj radioj, kvankam malheligitaj per la ŝirmaĵoj, tamen ilin penetras kaj lumas. Sen ilia malforta rebrilo, kiu falas sur la teron kaj kiun ekvidas pupiloj de saĝuloj — homoj, kiel loĝantoj de la Cimeria lando, vadus en senĉesa nokto kaj krepusko.“

„Ĉiela gvidantino“, respondis Dioklo, „kiam mi forŝiros la unuan ŝirmaĵon, la vero eklumos al mi pli forte“.

„Forŝiru“, diris la diino.

Do Dioklo ekkaptis la teksaĵon kaj detiris ĝin de la vero. Pli viva lumo tuj ekbrilis antaŭ liaj okuloj, kaj ekstaze rigardante la radiantan figuron, li eĉ ne rimarkis, ke la ŝirmaĵo, kiam li ellasis ĝin el la manoj, ŝanĝis sin en blankan cignon kaj flugis for en la krepuskan malproksimon.

Kaj li staris longe antaŭ la Vero — denove kvazaŭ en duondormo, — forgesinta pri la vivo, forkaptita en transmondajn sferojn, libera de teraj pensoj, ĉerpanta nekonatan forton el nekonata esteco kaj kvietiginta la koron.

Li plenumis la ĵuron, faritan al la diino. Li estis riĉa, do ofte, kiam li promenis kun siaj samaĝuloj en la ĝardenoj de akademio, aŭ sur la vojo, kondukanta al Akropolo, aŭ meze de olivaj arbaroj inter la urbo kaj la haveno, liaj amikoj parolis al li kun miro kaj riproĉoj:

„Dioklo! via patro amasigis senmezurajn riĉaĵojn, kaj vi regas ilin propravole. Kial vi ne aranĝadas por ni luksajn festenojn, tiajn, kiajn por junaj atenanoj aranĝadis disimila Alcibiado? Kial vi malŝatas festenan babiladon, dancon, sonon de formingo kaj citro? Ĉu vi fariĝis cinikulo, ke vi eĉ ne zorgas pri la propra hejmo kaj ne ornamas la ĉambrojn tiel, kiel ilin devus ornami tia sinjoro? Konsideru, ke ankaŭ riĉeco estas donaco de la dioj, kiun oni ne rajtas rifuzi.“

Sed Dioklo respondadis al ili per demando:

„Diru al mi, ĉu oni povas aĉeti Veron eĉ por ĉiuj trezoroj de persa reĝo?“

Do unuj ne malavaris al li mallaŭdojn, sed estis ankaŭ tiuj, kiuj kredis, ke li fariĝos granda saĝulo, eble pli granda ol la nobla Platono.

Kaj li persistis en malriĉeco.

Sed rekompence unu helan nokton la dua ŝirmaĵocigno forflugis el liaj manoj en malluman spacon, kaj Vero de la veroj ankoraŭ pli forte ekbrulis antaŭ liaj okuloj.

Li estis belega junulo. Plej gravaj altranguloj en Atenoj, filozofoj, sofistoj kaj poetoj petegis lian amikecon, por povi, rigardante lian belecon, proksimiĝi al la pratempaj ideoj de l’ belo[1].

Sed li malakceptadis iliajn donacojn, klopodojn kaj amikecon…

Knabinoj, kiuj amasiĝadis ĉe la fontanoj sur Stoo kaj sur Ceramiko, ĉirkaŭplektadis lin per siaj harligoj kaj fermadis en dancaj rondoj. Mirindaj, similaj al nimfoj, heterinoj ofte ĵetadis sub liajn piedojn branĉetojn de aneto, dediĉita al Adoniso, aŭ penis flustri en lian orelon tra florkapetoj de disflorintaj lilioj vortojn karesajn kaj dolĉajn, kiel muziko de arkadiaj flutoj…

Ĉio estis vana!

„Venu“, parolis al li foje plej bela el atenaj knabinoj, vera enkarnigita Karito, „miaj brilantaj okuloj similas stelojn, la haroj — aromajn hiacintojn, kaj la sino — la sinon de Heleno. Venu, Dioklo, ĉar eĉ la dioj en la ĉielo ne konas ĝuon pli grandan ol amo“.

Sed Dioklo nur malgaje ridetis kaj respondis:

„Ankaŭ tiu ĉi birdo, ho dieculino, flugis jam for de mi.“

Efektive la tria cigno forflugis de li la trian ravan nokton.

Komencis flui jaroj, kvazaŭ nuboj, kiujn la tempesta Boreaso pelas vintre super Atenoj de la abismoplena Traka montaro al la maro. El junulo Dioklo fariĝis matura viro. Li malofte partoprenis disputojn de filozofoj, malofte miksis sin en publikajn aferojn, tamen en la urbo oni komencis admiri lian elokventecon kaj saĝecon. Ofte la civitanoj oferadis al li altajn oficojn, liaj konatoj kaj amikoj ofte insistis, ke li ekgvidu la patrujan ŝipon kaj elkonduku ĝin el vortikoj kaj sablaĵoj sur trankvilan akvon. Sed li vidis, kiel jam deorganizas sin en Atenoj la socia vivado, kiel meze de partiaj malamoj pereas la amo por la patrujo, kiel liaj avertoj, kvazaŭ grenoj, destinitaj je pereo, falas sur sterilan kaj sovaĝiĝintan kampon, do li des pli forpuŝadis de si la regadon, kiun li estis ĵure forrezigninta. Kaj foje, kiam la amasoj preskaŭ volis lin devigi, ke li fariĝu ilia gvidanto, li diris al ili:

„Ho, atenanoj! vi mem estas malamikoj de vi mem. Kiel homo, mi havas por vi larmojn, sed se mi eĉ estus dio, mi ne scius vin regi.“

Tamen, kiam eksplodis milito, li iris kune kun aliaj defendi la patrujan urbon kaj revenis, kovrita per vundoj. Malgraŭ tio, kiam oni disdonadis al herooj florkronojn sur Akropolo, li ne estis en la aro de la militistoj, kaj ne permesis gravuri sian nomon sur kupra tabulo, kiun oni pendigis en la templo.

Li fine ekmalŝatis la ankoraŭ pli grandan gloron, kiun li povus akiri en la vetludoj. Maljuniĝinte, li konstruis el salikaj branĉoj kabanon apud la Pentelikonaj ŝtonminejoj kaj, forlasinte la urbon, foriĝis de homoj. Iom post iom oni forgesis pri li en Atenoj, kaj kiam li iafoje venis en la foirejon, por aĉeti panon kaj olivoleon, liaj konatoj ĉesis lin rekonadi.

Kaj tiel li longe vivis soleca, nobla, nekonfesema kaj plena de iu grandega, kvankam mallaŭta kaj kvieta malĝojo.

Pasis ankoraŭ kelkaj olimpiadoj. La haroj blankiĝis sur la kapo de Dioklo, lia figuro kliniĝis al tero, la okuloj enprofundiĝis en la kranion, kaj la maljuneco elsuĉis liajn fortojn. Li vigligadis sin sole per la penso, ke se li baldaŭ devos forlasi la subsunan landon, li tamen ekvidos antaŭe la plej altan Veron, la pratempan patrinon de ĉiuj veroj en la mondo.

Kaj iafoje li ankaŭ pensis, ke se la Parko ne tuj poste tratranĉos la fadenon de lia vivo, li eble revenos en la urbon, al homoj, kaj alportos al ili pli multe ol iam alportis Prometeo.

Fine venis la granda mistika nokto, en kiu la diino denove ekkaptis lin en la brakojn kaj, portinte sur la altegan monton, starigis lin antaŭ Vero.

„Rigardu“, ŝi diris, „kiel ŝi jam ardas kaj lumas. Sed antaŭ ol vi la lastan fojon etendos al ŝi viajn manojn, aŭskultu miajn vortojn. La ŝirmaĵoj, kiuj dum la multaj jaroj forflugadis de vi, kiel cignoj — estis iluzioj de via vivo. Se vi domaĝas la lastan, aŭ se timo plenigas vian koron, cedu, dum estas ankoraŭ la tempo, kaj mi portos vin de tiu ĉi altaĵo malsupren, por ke vi tie pasigu viajn lastajn jarojn, tiel, kiel aliaj homoj“.

„La vivon mi oferis por tiu ĉi momento!“ ekkriis Dioklo.

Poste li proksimiĝis kun forte batanta koro al la ardanta statuo, fermetante la palpebrojn pro la lumo, ekkaptis per la tremantaj manoj la lastan ŝirmaĵon, ŝiris ĝin for kaj ĵetis malantaŭen.

Sed subite okazis io terura.

En tiu sama momento liajn okulojn trafis kvazaŭ fulmo — kaj ekregis lin mallumo tiel senfunda, ke kompare kun ĝi plej nigra nokto de Hadeso povis ekŝajni blanka tago.

Kaj meze de tia nokto aŭdiĝis plena de neeldirebla teruro kaj senlima doloro voĉo de Dioklo:

„Ateno! Ateno! nenio estas sub la ŝirmaĵo kaj mi nenion vidas!!!“

Sed al tiu ĉi malespera krio respondis al li severaj vortoj de la diino:

„Blindiĝis pro la lumo de Vero viaj pupiloj, kaj forflugis la lasta iluzio, ke mortemulo povas ĝin ekvidi sen ŝirmaĵoj.”

Ekregis silento……………………

„Vi ĉiam trompas tiujn, kiuj al vi ekfidis“, ekĝemis Dioklo, „do ankaŭ min vi trompis, terura kaj mensoga diino. Sed, ĉar mi neniam vidos la plej altan Veron, sendu al mi almenaŭ la savantan morton!“

Kaj tia superhoma doloro vibris en lia voĉo, ke ĝi kortuŝis eĉ Ateno-n.

Do, metinte la manon sur lia malfeliĉa kapo, ŝi diris kviete:

„Jen mi sendas ĝin al vi, Dioklo, kaj kune kun ĝi — ankaŭ tiun lastan konsolon, ke, kiam ĝi vin trankviligos — vi ekvidos tiun lumecon, pro kiu dum la vivo blindiĝis viaj okuloj.“

La nokto paliĝadis kaj malaperadis, sed la tagiĝo krepuskis malvarme, malgaje. El nuboj, amasiĝintaj sur la ĉielo, komencis abunde fali densaj, blankaj neĝflokoj kaj surŝutadi la mortan restaĵon de Dioklo.

  1. Rigardu: „Fedroso-n“ de Platono.