Noveloj (Sienkiewicz)/La maljuna servisto

Noveloj ()
Tradukita de Lidja Zamenhof
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 24-40)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA MALJUNA SERVISTO


En la vico de maljunaj ekonomoj, garbejestroj kaj arbarestroj, la alia tipo, ĉiam pli malaperanta de supraĵo de la tero, estas maljuna servisto. Mi memoras — dum la tempo de mia infanaĝo ĉe miaj gepatroj servis unu el tiuj mamutoj, post kiuj baldaŭ sole esploristoj elfosados de tempo al tempo la ostojn en malnovaj tombejoj, en tavoloj, dike kovritaj per forgeso. Li estis nomata Nikolao Suhovolski kaj estis nobelo el nobela vilaĝo Suha Vola, kiun li ofte rememoradis en siaj babiladoj. Mia patro heredis lin de sia patro, ĉe kiu li estis soldat-ordonato dum la tempo de la napoleonaj militoj. Kiam li venis en la servon de mia avo, li mem ne memoris, kaj demandita pri la dato, li flaris tabakon kaj respondadis:

„Nu, mi estis ankoraŭ junulaĉo, kaj ankaŭ sinjoro la kolonelo — Dio lumu al lia animo — portis ankoraŭ la ĉemizon en la dentoj”[1].

En la domo de miaj gepatroj li faris diversajn servojn: li estis bufedestro, lakeo; somere, kiel ekonomo li iradis gardi la rikoltadon, vintre, la draŝadon; li posedis la ŝlosilojn de la brandejo, keloj, kamero, irigadis la horloĝojn, sed antaŭ ĉio li — grumblis.

Tiun ĉi homon mi ne memoras alia ol murmuranta. Li murmuris kontraŭ mia patro kaj patrino; mi timis lin kvazaŭ fajron, kvankam mi lin amis; en la kuirejo li malpacadis kun la kuiristo, la bufedejajn knabojn li tiradis je la oreloj en la tuta domo kaj ĉiam estis pro ĉio malkontenta. Kiam li malsobriĝis, kio okazadis konstante ĉiusemajne, ĉiuj lin evitadis, ne tial, ke li permesadis al si malpaci kun la sinjoro aŭ la sinjorino, sed ĉar kiam li iĝis pro iu malkontenta, li postiradis lin dum la tuta tago, murmurante kaj grumblante sen fino. Dum la tagmanĝo li stariĝadis malantaŭ la seĝo de mia patro, kaj kvankam li ne servis mem, li estris la servantan knabon kaj venenigadis al li vivon kun speciala pasio.

„Gapu, gapu“, li murmuris, „kaj mi vin ekgapos! Rigardu lin! — li ne povas servi rapide, sed trenas la piedojn, kvazaŭ maljuna bovino en marŝo! Flankenrigardu ankoraŭ unu fojon! Li ne aŭdas, ke la sinjoro lin vokas! Ŝanĝu teleron al la sinjorino! Kial vi malfermis la buŝaĉon, he? Vidu lin, rigardu lin!“

En la ĉetablan paroladon li ĉiam enmiksadis sin kaj ĉiam estis kontraŭ ĉio. Ofte okazis, ke la patro turnis sin de la tablo kaj diris:

„Nikolao, diru al Mateo, ke li jungu la ĉevalojn; ni veturos tien kaj tien.“

Kaj Nikolao: „Veturi? kial ne veturi? Oj jej! Ĉu ne por tio estas la ĉevaloj? Rompu ili eĉ, la kompatindaj, la piedojn sur tia vojo! Vizito estas ja vizito. La gesinjoroj ja rajtas. Ĉu mi malpermesas? mi ne malpermesas. Kial ne! La kalkulo povas atendi kaj la draŝado povas atendi. La vizito estas ja pli urĝa!“

„Neeltenebla estas Nikolao!“ ekkriis — iafoje — mia patro, senpacienciĝinte.

Kaj Nikolao denove respondas:

„Ĉu mi diras: ke mi ne estas malsaĝa? Mi scias, ke mi estas malsaĝa. La ekonomo veturis svati sin al la princina mastrino el Nievodov, kaj la gesinjoroj ne devus veturi al la vizito? Ĉu la vizito estas malpli grava ol la princina mastrino? Kion rajtas servisto, rajtas ankaŭ la sinjoro!“

Kaj tiel tio iris ronde — sen eblo haltigi la maljunan grumblulon. Ni, tio estas mi kaj mia pli juna frato, timis lin, kiel mi diris, preskaŭ pli ol nian guverniston, pastron Ludoviko-n, kaj certe pli ol la ambaŭ gepatrojn. Por la fratinoj li estis pli ĝentila. Al ĉiu el ili li diradis „fraŭlineto“, kvankam ili estis pli junaj, sed nin li ciis sen ia ceremonio. Por mi tamen li havis specialan ĉarmon: li portis ĉiam pistonojn en la poŝo. Ofte post lecionoj mi eniris en la bufedejon, ridetis, kiel eble plej ĝentile, penis fariĝi kiel eble plej aminda, kaj diris malkuraĝe:

„Nikolao! Bonan tagon al Nikolao. Ĉu Nikolao purigos hodiaŭ la armaĵojn?“

„Kion Henriĉjo volas ĉi tie? La viŝtukon mi alzonos kaj finite!”

Kaj poste, mok-imitante min, li aldonis:

„Nikolao, Nikolao! Se oni bezonas pistonojn, — oni lin amas, sed se ne, tiam lupoj lin formanĝu! Preferinde vi lernu! Per pafado vi ne akiros prudenton“.

„Mi jam finis la lecionojn”, mi respondas preskaŭ kun ploro.

„Li finis la lecionojn, he, li finis! Li lernas, lernas, sed la kapo restas, kiel malplena tornistro. Mi ne donos kaj kvite!“ Tion ĉi parolante, li jam serĉis en la poŝoj. „Iam falos al li la pistono en la okulon, kaj tiam oni estos kontraŭ Nikolao. Kiu estas kulpa? — Nikolao. Kiu lasis lin pafi? — Nikolao.“

Tiel grumblante, li iris en la ĉambron de la patro, deprenadis pistolojn, trablovadis ilin, certigadis ankoraŭ unu fojon, ke ĉio tio por nenio taŭgas, poste li bruligadis kandelon, metis pistonon sur la pulvopaton kaj lasis min celi, sed ankoraŭ tiam mi devis suferi grandan turmenton.

„Kiel li tenas la pistolon! Kiel barbiro la ilon! Vi estingos la kandelon, sed kiel maljuna preĝejservisto en preĝejo! Vi devus fariĝi pastro, reciti preĝojn!”

Tamen li instruis min sian iaman militan metion. Ofte post tagmanĝo mi kaj mia frato lernis marŝi sub lia gvidado, kaj kune kun ni marŝis ankaŭ pastro Ludoviko, kiu tion faris tre ridinde.

Tiam Nikolao flankerigardis la pastron, kaj poste, kvankam lin li plej timis kaj estimis, ne povis elteni kaj diris:

„E, via pastra moŝto marŝas ĝuste kiel maljuna bovino… Mi, kiel pli aĝa, estis plej multe sub lia komando, kaj tial ankaŭ plej multe suferis. Malgraŭ tio, la maljuna Nikolao, kiam oni donis min en lernejon, tiel ploregis, kvazaŭ okazus plej granda malfeliĉo. La gepatroj rakontis al mi, ke poste li fariĝis ankoraŭ pli granda grumblemulo kaj enuigis ilin ĉirkaŭ du semajnojn: ,Oni prenis la infanon kaj forveturigis ĝin‘, parolis li, ĝi eĉ mortu! Uu, u! Por kio li bezonas lernejon? Kvazaŭ li ne estus bienula filo! Li lernos latinaĵon? Oni volas lin fari Salomono. Kia diboĉo ĝi estas! Forveturis la infano, forveturis, kaj vi, maljunulo, vagu en anguloj, kaj serĉu tion, kion vi ne perdis! Por diablo ĝi taŭgas!” grumbladis la maljunulo.

Mi memoras — kiam mi la unuan fojon revenis por la festotempo, ĉiuj ankoraŭ dormis en la domo. Apenaŭ tagiĝadis; la mateno estis vintra, neĝa. La mallaŭton interrompis sole knarado de putsvingiloj en la vilaĝo kaj bojado de hundoj. La fenestrokovriloj en la domo estis ankoraŭ fermitaj, sole la fenestroj de la kuirejo flamis per hela lumo, roze kolorigante la neĝon, kuŝantan antaŭ la sojlo… Mi do alveturas malgaja, ĉagrenita kaj kun timo en la animo, ĉar mia unua cenzuro tute ne estis speciale bona. Simple, antaŭ ol mi konsciiĝis, alkutimiĝis al lerneja rutino kaj rigoro, mi ne sciis al mi helpi. Mi sekve timis la patron, mi timis la severan, silentan mienon de pastro Ludoviko, kun kiu mi venis el Varŝavo. El nenie do venas kuraĝigo, kiam subite mi rigardas — malfermiĝas la pordo de la kuirejo kaj la maljuna Nikolao, kun la nazo ruĝa pro frosto, vadas tra la neĝo kun potetoj da vaporanta kremo sur pleto.

Ekvidinte min, li ekkrias: „plej kara, ora sinjorido!“ kaj stariginte rapide la pleton, renversas la ambaŭ potetojn, kaptas min je la kolo kaj komencas ĉirkaŭpreni kaj kisi. Depost tiu tempo li jam ĉiam titolis min „sinjorido”.

Tamen, dum tutaj du semajnoj li ne povis pardoni al mi tiun kremon: „Oni portas trankvile la kremon“, li parolis, „kaj subite li alveturas. Ĝustan tempon li elektis…“ ktp.

La patro volis, almenaŭ promesis, doni al mi batojn por du nekontentigaj notoj, kiujn mi ricevis por kaligrafio kaj la germana lingvo; sed unuflanke miaj larmoj kaj promesoj de progreso, aliflanke interveno de mia dolĉa patrino, fine skandaloj, kiujn faris Nikolao, malhelpis tion. Pri kaligrafio Nikolao nenion sciis, kia kreaĵo ĝi estas, kaj pri puno por la germana lingvo li absolute ne volis aŭdi:

„Ĉu li estas iu luterano aŭ germano“, li parolis. „Ĉu sinjoro la kolonelo sciis paroli germane? aŭ ĉu vi mem, sinjoro — li turnis sin al mia patro — scias? Kiam ni renkontis germanojn sub… kiel ĝi estas nomata?…
sub Leipzigo kaj diablo scias, kie ne — ni tute ne parolis al ili germane, kaj ili tuj montris al ni dorsojn kaj sufiĉe“.

La maljuna Nikolao havis ankoraŭ unu econ. Li malofte rakontadis pri sia iama militado, sed kiam li komencis babili en neordinaraj momentoj de bonhumoro, li mensogis, kvazaŭ por tio speciale dungita. Li ne faris tion pro malbona fido; eble en lia maljuna kapo faktoj miksis sin unuj kun aliaj kaj kreskis ĝis fantasteco. Ĉion, kion li aŭdis pri militaj aventuroj el tempo de sia juneco, li koncernigis al si mem kaj al mia avo, la kolonelo, kaj mem sankte kredis tion, kion li rakontis. Ofte en la garbejo, gardante servutulojn, draŝantajn grenon, li komencis rakontadi al ili tiel fervore, ke la vilaĝanoj ĉesis la laboron, kaj apoginte sin sur la draŝiloj, aŭskultis kun larĝe malfermitaj buŝoj liajn rakontojn. Tiam li ordinare rekonsciiĝadis kaj kriis:

„Kial vi celas al mi la buŝojn, kvazaŭ kanonojn, he?“

Kaj denove ili draŝis: lupu cupu, lupu cupu! Oni aŭdis dum certa tempo resonon de la draŝiloj, batantaj la pajlon; la maljunulo silentis, sed post momento rekomencadis:

„Mia filo skribis al mi, ke li fariĝis generalo ĉe reĝino Palmiro. Estas al li tie bone, li ricevas grandan salajron, nur estas grandegaj frostoj ktp.“

Paranteze dirante, la maljunulo ne havis admirindajn infanojn. Li havis efektive filon, sed tiu estis granda sentaŭgulo, kiu, plenaĝiĝinte, faris multe da malbono kaj fine iris en la mondon kaj pereis sen ia scio; lia filino, siatempe laŭdire mirinda belulino, amaĵis kun ĉiuj oficistoj, kiuj estis en la vilaĝo, kaj fine, naskinte filinon, mortis. Tiu filino nomis sin Hanjo. Ŝi estis mia samaĝulino, bela, sed malsanema knabineto. Ofte — mi memoras, ni ludis soldatojn: Hanjo estis tamburisto kaj urtikoj — niaj malamikoj. Ŝi estis bona kaj kvieta, kiel anĝelo. Ŝin renkontis malfacila sorto en la vivo, sed tio estas jam rememoroj, kiuj ne apartenas al la rakonto.

Mi do revenas al la rakontoj de la maljunulo. Mi mem aŭdis lin rakontantan, ke kiam foje furioziĝis ulanaj ĉevaloj en Mariampolo, dekok miloj da ili enfalis subite tra urblimo en Varŝavo-n. Kiom da homoj ili tredis! kiel terura tago ĝi estis, antaŭ ol oni ilin kaptis, oni povas imagi!

Alifoje li rakontis jam ne en la garbejo, sed al ni ĉiuj en la domo, kio sekvas:

„Ĉu mi bone militis? kial mi ne devus bone militi. Iam — mi memoras — estis milito kun Aŭstroj. Mi staras en la vico — nu! en la vico, mi diras, kaj subite alrajdas al mi la ĉefkomandanto — mi volas diri: de Aŭstroj, de la malamikoj, kaj diras: „He vi, Suhovolski, mi konas vin! Se ni vin kaptus, ni finus la tutan militon.“

„Kaj ĉu pri la kolonelo li nenion diris?“ demandis mia patro.

„Kompreneble!“ mi ja diris klare, „ke, li diris, vin kun la kolonelo.“

Pastro Ludoviko senpacienciĝis kaj diris:

„Sed vi ja mensogas, Nikolao, kvazaŭ vi ricevadus por tio apartan salajron.“

La maljunulo malsereniĝis kaj estis insultonta, sed ĉar li la pastron timis kaj estimis, li silentis, kaj post momento, volante iel moderigi la aferon, parolis plu:

„La samon diris al mi ankaŭ pastro Sieklucki, la kapelano. Kiam mi foje ricevis de Aŭstro bajonetan puŝon sub la dudekan, — mi volis diri sub la kvinan ripon, estis kun mi malbone. Ha, mi pensas, oni devas morti, mi do konfesas al Dio Ĉionpova miajn pekojn antaŭ pastro Sieklucki, kaj pastro Sieklucki aŭskultas, aŭskultas, kaj fine diras: „Pro Dio, Nikolao, vi ja ĉion mensogis!“ Kaj mi respondis: „povas esti, sed mi plu jam ne rememoras“.

„Kaj oni sanigis vin?“

„Oni sanigis, oni sanigis. Oni min ne sanigis. Mi mem min elkuracis. Mi miksis du pistonojn da polvo en kvaronkvarton da brando, glutis antaŭ nokto kaj leviĝis la sekvantan tagon sana, kiel fiŝo.“

Mi elaŭskultus pli multe da tiuj rakontoj kaj notus pli multe da ili, sed pastro Ludoviko, mi ne scias cetere, kial, malpermesis al Nikolao „ĝis resto — kiel li diris — turnigi al mi la kapon“. La kompatinda pastro Ludoviko, kiel pastro kaj trankvila loĝanto de vilaĝo, ne sciis, ke unue, al ĉiu junulo, kiun tempesto elĵetas el trankvila hejma angulo sur vastan arenon de l’ vivo, devas ofte turniĝi en la kapo, kaj due, ke ne maljunaj servistoj kaj iliaj rakontoj, sed iu tute alia turnigas la kapon.

Cetere, la influo de Nikolao je ni ne povis esti malutila, ĉar kontraŭe, la maljunulo mem zorgis pri ni kaj pri nia konduto tre pene kaj severe. Li estis homo en la plena signifo de tiu vorto — konscienca. El la soldataj tempoj restis al li unu tre bela eco, tio estas la konscienceco kaj precizeco en plenumado de ordonoj. Mi memoras — unu vintron lupoj komencis fari ĉe ni grandajn difektojn kaj kuraĝiĝis tiugrade, ke ili eniradis nokte kelkope aŭ dekkelkope en la vilaĝon. La patro, mem fervora ĉasisto, volis aranĝi ĉason; kaj ĉar li deziris, ke la komandon de la ĉaso prenu nia najbaro, sinjoro Ustŝicki, fame konata ekstermisto de lupoj, li skribis al li leteron, poste vokis Nikolao-n kaj diris:

„La farmisto veturas en la urbon; Nikolao, veturu kun li, haltu dumvoje en Ustŝico kaj donu la leteron al la sinjoro. Sed nepre kunportu la respondon; sen la respondo ne revenu.“

Nikolao prenis la leteron kaj veturis kun la farmisto. Vespere la farmisto revenis sola: Nikolao forestas. La patro pensis, ke eble li restis por la nokto en Ustŝico kaj revenos la sekvantan tagon kune kun nia najbaro. Dume pasas la tago — Nikolao forestas. Pasas la dua — li forestas; pasas la tria — li forestas. Oni serĉas kaj povas trovi nenian postsignon. Oni sendas senditon en Ustŝicon. En Ustŝico oni diras, ke li venis, ne trovis la sinjoron, ke li demandis, kie li estas. Poste li prunteprenis de la lakeo kvar rublojn kaj iris, oni ne scias, kien. Vane ni penis diveni, kion tio ĉi povus signifi. La sekvantan tagon revenis senditoj el aliaj vilaĝoj kun sciigo, ke ili nenie lin trovis. Ni do jam komencis lin priploradi, kiam la sesan tagon vespere — la patro ĝuste donadis disponojn en la kancelario — li aŭdas subite ekster la pordo frotadon de piedoj, tusetadon kaj duonvoĉan murmuradon, laŭ kiu li tuj ekkonis Nikolao-n.

Ĝi estis efektive Nikolao, frostiĝinta, mizeriĝinta, laca, kun glacipendaĵoj sur la lipharoj, preskaŭ nesimila al si mem.

„Nikolao! Pro Dio! Kion vi faris dum tiom da tempo?!“

„Kion mi faris, kion mi faris“, murmuras Nikolao. „Kion mi devis fari? Mi ne trovis la sinjoron en Ustŝico, mi veturis en Bzinon. En Bzino oni diris al mi, ke tio taŭgis por nenio, ĉar sinjoro Ustŝico veturis en Karolovko-n. Mi ankaŭ veturis. En Karolovko li jam ankaŭ forestis. Ĉu li havas devon longe restadi en fremdaj hejmoj? Ĉu li ne estas sinjoro? Piede li ja ne iradas. Mi prave diras. El Karolovko mi iris en la urbon, ĉar oni diris al mi, ke la sinjoro estas en la distriktoficejo. Sed kian aferon li havus en la distriktoficejo? Ĉu li estas vokto? Li veturis en la guberniurbon. Ĉu mi devus eble reveni? Mi iris en la guberniurbon kaj fordonis al li la leteron.“

„Nu, ĉu li donis al vi la respondon?“

„Ĉu li donis? Kompreneble, ke li donis, sed li tiel ridis pro mi, ke oni vidis liajn maĉdentojn. Via sinjoro, li diris, invitis min al ĉaso por ĵaŭdo, kaj vi al mi fordonas la leteron dimanĉe. Jam, li diris, estas post la ĉaso. Kaj denove li ridis. Kial li ne devus ridi, ĉu…“

„Kaj kion vi manĝis dum tiu tempo?“

„Nu, kia gravaĵo estas, ke mi de hieraŭ ne manĝis? Ĉu mi suferas ĉi tie malsaton? Ĉu oni avaras al mi pecon da manĝaĵo? Mi ne manĝis, do mi manĝos.“

Depost tiu tempo neniu plu donadis al Nikolao absolutajn ordonojn, sed ĉiam, sendante lin ien, oni diradis al li, kion li faru okaze, se li ne trovus iun hejme.

Iel okazis, ke kelkajn monatojn poste Nikolao veturis al foiro en proksiman urbon, por aĉeti jungoĉevalojn, ĉar li bonege komprenis sin pri ĉevaloj. Vespere la ekonomo venis diri, ke Nikolao revenis, aĉetis ĉevalojn, sed revenis batita kaj hontas sin montri. La patro tuj iris al li.

„Kio estas al vi, Nikolao?“

„Mi interbatiĝis“, li mallonge murmurrespondis.

„Hontu, maljunulo, kvereli en foirejoj. Vi ne havas prudenton, vi estas maljuna, sed malsaĝa. Sciu, ke iun alian mi eksigus pro tia afero. Videble vi estis ebriiĝinta. Vi ja demoralizas al mi la homojn, anstataŭ doni al ili sekvindan ekzemplon.“

Mia patro efektive koleris, kaj kiam li koleris, li ne ŝercis. Sed mirinda estis tio, ke Nikolao, kiu ordinare en tiaj okazoj ne forgesadis la langon en la buŝo, tiufoje silentis, kvazaŭ trunko. Videble la maljunulo ekobstinis. Vane aliaj lin demandis, kiel kaj kio okazis. Li murmurrespondis al unu kaj alia, kaj diris nek unu vorton.

Tamen li estis batita nemalgrave. La sekvantan tagon li tiel malsaniĝis, ke oni devis venigi doktoron. Kaj nur la doktoro klarigis la tutan aferon. Antaŭ semajno la patro estis eltaŭzinta la garbejestron, kiu forkuris unu tagon poste. Li direktis sin al sinjoro Zoll, germano, granda malamiko de mia patro, kaj eniris en lian servon. En la foirejo trovis sin sinjoro Zoll, nia iama garbejestro kaj servistoj de sinjoro Zoll, kiuj alpelis grasajn bovojn por vendo. Sinjoro Zoll la unua ekvidis Nikolao-n, proksimiĝis al lia veturilo kaj komencis insulti kontraŭ la patro. Nikolao nomis lin pro tio fikredulo, kaj kiam sinjoro Zoll aldonis novan ofendon kontraŭ la patro, li pagis ĝin al li per vipo. Tiam la garbejestro kune kun servistoj de Zoll ĵetis sin kontraŭ li kaj batis ĝis sango.

Al mia patro, kiam li ekaŭdis tiun rakonton, larmoj turniĝis en la okuloj. Li ne povis pardoni al si, ke li insultis Nikolao-n, kiu intence silentis pri la tuta afero. Kiam li resaniĝis, la patro iris por fari al li riproĉojn. La maljunulo komence volis nenion konfesi kaj, laŭ sia kutimo, murmuris, sed poste li kortuŝiĝis kaj ili ploris kune kun la patro, kvazaŭ kastoroj. Zoll-on pro tiu afero la patro provokis al duelo, kiun la germano longe memoris.

Tamen, se ne la doktoro, la sinofero de Nikolao restus nekonata. Tiun ĉi doktoron Nikolao tamen longan tempon malamis. La afero prezentis sin tiel: mi havis junan kaj belan onklineton, fratinon de la patro, kiu loĝis ĉe ni. Mi ŝin treege amis, ĉar ŝi estis same bona kiel bela, kaj tute ne mirigis min tio, ke amis ŝin ĉiuj, kaj inter ĉiuj ankaŭ la doktoro, homo juna, saĝa kaj tre ŝatata en la tuta regiono. Nikolao komence amis la doktoron, diradis eĉ pri li, ke li estas sprita knabo kaj bone sidas sur ĉevalo; sed kiam la doktoro komencis vizitadi nin pro klare videblaj intencoj rilate al onklino Marinjo, la sentoj de Nikolao por li ŝanĝiĝis nerekoneble. Li komencis esti por li ĝentila, sed malvarma, kvazaŭ por homo tute fremda. Jam ofte li grumbladis ankaŭ kontraŭ li. Iafoje, kiam li restis ĉe ni tro longe, Nikolao, vestante lin por la vojo, murmuris: „Por kio oni bezonas nokte migradi. Tio taŭgas por nenio: ĉu oni vidis iam tion?!“ Nun li ĉesis grumbli, sed anstataŭe li silentis, kvazaŭ ŝtoniĝinta. La bonkora doktoro komprenis baldaŭ la aferon, kaj kvankam li, kiel iam, ridetadis bonece al la maljunulo, mi tamen pensas, ke en animo estis al li certe malagrable.

Feliĉe tamen por la juna Eskulapo onklino Marinjo havis por li sentojn tute kontraŭajn al la nikolaaj; okazis sekve unu bela vespero, ke, kiam la luno brilis en la salono tre bele, kiam aromo de jasmeno penetris tra la malfermitaj fenestroj el la ĝardenaj gazonoj, kaj onklino Marinjo kantis ĉe la fortepiano: „Io questa notto sogno“, doktoreto Stanĉjo proksimiĝis al ŝi kaj demandis per tremanta voĉo, ĉu ŝi kredas, ke li scius vivi sen ŝi? La onklino esprimis kompreneble sian dubon rilate al tio ĉi, post kio sekvis reciprokaj ĵuroj, alvokado de la luno, kiel atestanto, kaj ĉiuj similaj aferoj, kiuj ordinare okazas en tiaj fojoj.

Ĝuste en tiu ĉi momento eniris Nikolao, intencante peti al teo. Kiam li ekvidis, kio okazas, li kuris tuj al la patro, kaj ĉar la patro forestis hejme pro la ĉirkaŭirado de la mastrumejaj konstruaĵoj — li iris al la patrino, kiu kun sia kutima, delikata rideto petis lin, ke li ne miksu sin en ĉi tion.

Nikolao, konfuzita, silentis jam dum la resto de la vespero; sed kiam la patro antaŭ dormo iris ankoraŭ en la kancelarion por skribi iajn leterojn, Nikolao sekvis lin, kaj stariĝinte apud la pordo, komencis signife tuseti kaj brue ŝovi la piedojn.

„Kion vi volas, Nikolao?“ demandis la patro.

„Mi… kiel diri?… Nu, mi volis demandi vin, sinjoro, ĉu estas vero, ke nia fraŭlino edziniĝas?“

„Vero. Kio do?“

„Ĉar ne povas esti, ke la fraŭlino edziniĝu kun tiu… sinjoro barbiro!“

„Kia barbiro? Ĉu vi freneziĝis, Nikolao? Ĉien vi nepre devas trudi vian opinion!“

„Kiel do, ĉu la fraŭlino ne estas nia fraŭlino, ĉu ŝi ne estas la filino de sinjoro la kolonelo? Sinjoro la kolonelo neniam tion permesus. Ĉu la fraŭlino ne indas nobelon kaj sinjoron? Kaj la doktoro, pardonu, estas kio? Homan mokon gajnos la fraŭlino.“

„La doktoro estas saĝa homo.“

„Saĝa, ne saĝa. Ĉu mi malmultajn doktorojn vidis? Ili vagis en la tendaro, miksis sin en la stabon, sed kiam okazis batalo, ili forestis. Ne nur unu fojon sinjoro la kolonelo nomis ilin lancetistoj. Kiam homo estas sana, li lin ne tuŝas, sed kiam li kuŝas duonvive, nur tiam li venas al li kun lanceto. Ne estas malfacile tranĉi tiun, kiu ne povas sin defendi, ĉar li povas nenion teni en la mano. Li penu lin ektranĉi, kiam li estas sana kaj tenas karabenon en la mano. Ojej! grava afero palpi al homoj la ostojn per tranĉilo! Tio taŭgas por nenio! Kaj sinjoro la kolonelo certe leviĝus el la tombo, se li tion ekscius. Kia soldato estas — la doktoro? Aŭ kia li estas nobelo! Tio ne povas esti. La fraŭlino ne edziniĝos kun li. Tio ne estas laŭ destino. Kiu li estas, ke li celas la fraŭlinon?“

Malfeliĉe por Nikolao la doktoro ne sole celis la fraŭlinon, sed eĉ atingis la celon. Duonjaron poste sekvis la edziĝofesto, kaj fraŭlino la kolonelidino, ĉirkaŭverŝita per larmotorento de parencoj kaj domanoj ĝenerale, kaj de Nikolao speciale, forveturis partopreni la sorton de la doktoro.

Nikolao ne sentis kontraŭ ŝi koleron, ĉar ne povis ĝin longe senti: li tro amis ŝin, sed al la doktoro li ne volis pardoni. Li eldiradis preskaŭ neniam lian nomon kaj ĝenerale penis pri li ne paroli. Paranteze dirite: onklino Marinjo estis kun la doktoro plej eble feliĉa. Post unu jaro Dio donis al ili belegan knabon, denove post jaro — knabinon, kaj poste jam alterne, kvazaŭ destinite. Nikolao la infanojn amis, kvazaŭ la proprajn, portis ilin en la brakoj, karesis, kisis; ke tamen en lia koro restis ia malkontenteco pro la „mezalianco“ de onklino Marinjo, tion mi ankoraŭ kelkfoje rimarkis. Unu fojon — mi memoras — dum Kristnaska vespero ni sidiĝis al la tablo, kiam subite de malproksime, sur glaciiĝinta vojo, aŭdiĝis veturila radbruo. Ni ĉiam atendis multajn parencojn, tial la patro diris:

„Nikolao, iru rigardi, kiu venas.“

Nikolao eliras kaj baldaŭ revenis kun ĝojo sur la vizaĝo.

„La fraŭlino venas!“ ekkriis li de malproksime.

„Kiu?“ demandis mia patro, kvankam li jam sciis, pri kiu li parolas.

„La fraŭlino.“

„Kia fraŭlino?“

„Nia fraŭlino!“ respondis la maljunulo.

Oni devus vidi la fraŭlinon, enirantan en la ĉambron kun tri infanoj. Mirinda fraŭlino! Tamen la maljunulo intence neniam nomis ŝin alie.

Sed fine finiĝis ankaŭ lia malfavoro por doktoro Stanĉjo. Lia Hanjo danĝere malsaniĝis je tifo. Tio estis ankaŭ por mi malĝojaj tagoj, ĉar Hanjo estis mia samaĝulino kaj ludkunulino, mi do amis ŝin preskaŭ kiel fratinon. Tiam doktoro Stanĉjo preskaŭ tri tagojn ne eliradis el ŝia ĉambro. La maljunulo, kiu Hanjo-n amis per la tuta forto de sia animo, estis la tutan tempon de ŝia malsano malgaja, kvazaŭ venenito; li nek manĝis, nek dormis, sole sidis apud la pordo de ŝia ĉambro, ĉar al la lito neniu, krom mia patrino, rajtis alpaŝi, kaj suferis malmolan, feran doloron, kiu disŝiradis al li la bruston. Lia animo estis hardita same kontraŭ fizikaj suferoj, kiel kontraŭ sortobatoj, tamen ĝi preskaŭ fleksiĝis sub la ŝarĝo de la malespero, ĉe la lito de tiu sola knabineto. Fine, kiam post multaj tagoj de morta timo doktoro Stanĉjo mallaŭte malfermis la pordon de la ĉambro de la malsanulino, kaj kun la ĝojon radianta vizaĝo elflustris al la amikoj, atendantaj en apuda ĉambro la verdikton, unu solan vorton: „savita“, la maljunulo ne eltenis plu, sed plormuĝis, kvazaŭ uro, kaj ĵetis sin al liaj piedoj, ripetante sole: „bonfarinto, mia bonfarinto!“

Efektive Hanjo poste rapide resaniĝis; doktoro Stanĉjo, kompreneble, fariĝis favorato de la maljunulo.

„Sprita homo“, li diradis, karesante la longajn lipharojn, „sprita homo! Li bone sidas sur ĉevalo, kaj, se ne li, Hanjo… nu, mi eĉ ne volas pensi. Dio gardu!“

Sed ĉirkaŭ unu jaron post tiu ĉi okazintaĵo la maljunulo mem komencis malsaneti. Lia rekta kaj forta figuro kliniĝis. Li tre kadukiĝis, ĉesis grumbli kaj mensogi. Fine, atinginte preskaŭ la naŭdekan jaron de la vivo, li fariĝis plene infaneca. Li faradis sole kaptilojn por birdoj kaj multe da ili, precipe da paruoj, tenis en sia ĉambro. Kelkajn tagojn antaŭ la morto li jam ne ekkonadis la homojn; sed en la tago mem de la morto la estingiĝanta lampo de lia intelekto ekbrilis ankoraŭ unu fojon per hela lumo. Mi memoras — miaj gepatroj pro la sano de la patrino estis tiam eksterlande. Unu vesperon mi sidis antaŭ kameno kun mia pli juna frato, Kaziĉjo kaj kun la pastro, kiu ankaŭ jam estis tre maljuniĝinta. Vintra ventego kun amasoj da neĝo batis la fenestrovitrojn; pastro Ludoviko preĝis, kaj mi, helpata de Kaziĉjo, purigis armilojn por morgaŭa ĉaso. Subite oni sciigis nin, ke la maljuna Nikolao agonias. Pastro Ludoviko tuj rapidis en la hejman kapelon, por preni la sakramentojn, kaj mi kuris rapide al la maljunulo. Li kuŝis en lito, jam tre pala, flava kaj preskaŭ malvarmiĝanta, sed trankvila kaj konscia. Belega estis lia kapo senhara, ornamita per du cikatroj; la kapo de maljuna soldato kaj honesta homo. Lumo de mortkandelo ĵetis ĉerkajn brilojn sur la murojn de la ĉambreto. En la anguloj pepetis la kaptitaj paruoj. La maljunulo per unu mano premis al la brusto krucifikson, la duan subtenadis kaj kovris per kisoj pala, kiel lilia floro, Hanjo. Eniris pastro Ludoviko kaj komenciĝis la konfeso; poste la agonianto ekpostulis min vidi.

„Forestas mia sinjoro kaj la kara sinjorino“, li elflustris, „do malgaje estas al mi morti. Sed vi ĉeestas, mia ora sinjorido. Zorgu pri la orfino… Dio al vi rekompencos. Ne koleru… se mi estas pri io kulpa… pardonu. Mi estis iafoje malafabla, sed fidela…“

Subite, kvazaŭ denove vekita, li ekkriis per pli forta voĉo kaj rapidante, kvazaŭ jam mankus al li spiro:

„Sinjorido! mia orfino! Dio, en viajn manojn…“

„Mi fordonas la animon de tiu ĉi brava soldato, fidela servisto kaj honesta homo!“ finis solene pastro Ludoviko.

La maljunulo jam ne vivis.

Pasis depost tiu tempo kelkaj dek jaroj. Sur la tombo de la honesta servisto elkreskis altaj, tombejaj erikoj. Venis malgajaj tempoj. Tempesto disblovis la sanktan kaj trankvilan hejmon de mia vilaĝo. Hodiaŭ pastro Ludoviko kuŝas jam en tombo, onklino Marinjo — en tombo, mi per plumo perlaboras la maldolĉan panon ĉiutagan, kaj Hanjo…

Larmoj sin turnas!…

  1. Pola diro, signifanta preskaŭ la samon, kion „nazmukulo“.