Originala Verkaro/II/104


N-ro 104.
Pretaj manuskriptoj[1]

Wüster: Man

„Lingvo Internacia“ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 126.

Mi sciigas la amikojn de nia afero, ke ĉe mi troviĝas kelkaj manuskriptoj, kiujn estus tre utile eldoni prese. La manuskriptoj estas jam tute pretaj, trarigarditaj, kaj la plej granda parto jam eĉ cenzuritaj[2] (por presado en Rusujo), ĉar mi havis la intencon eldoni ilin je mia propra kalkulo. Sed mia nuna financa stato bedaŭrinde tion ĉi ne permesas al mi. Tial mi turnas min al niaj amikoj, ĉu iu el ili ne volus preni sur sin la eldonon de tiuj ĉi verkoj? La afero prezentas nenian riskon, ĉar pli aŭ malpli frue la enspezoj de la vendado kovros la elspezojn de la presado. La tuta malfacileco konsistas nur en tio, ke la eldonanto devos atendi kelke da jaroj, ĝis la vendado tute kovros liajn elspezojn de presado. La manuskriptoj estas: 1) la plena lernolibro por poloj, kun antaŭparolo kaj 2 vortaroj (analogia al la rusa verko n-ro 77); 2) plena lernolibro por portugaloj (analogia n-ro 77; tio ĉi devas anstataŭi la verkon n-ro 57, kiu enhavas multajn erarojn); 3) lernolibro por angloj, kun 2 vortaroj (nova eldono de n-ro 52, de kiu ĉiuj ekzempleroj perdiĝis); 4) plena lernolibro por hispanoj (anstataŭ la verko n-ro 36, kiu tute ne povas esti uzata); 5) angla traduko de la „Ekzercaro“ (n-ro 72); 6) germana traduko de la „Ekzercaro“. — Dezirantaj eldoni tiujn ĉi verkojn volu sin turni al L. Zamenhof en Grodno, Rusujo. Kompreneble, la manuskriptoj estos donitaj al la dezirantoj nur en tia okazo, se la aŭtoroj de la manuskriptoj nenion havos kontraŭ tio ĉi.

Piednotoj redakti

  1. La artikolo troviĝas ankaŭ en „Jarlibro Esperantista“. Upsala 1897, paĝ. 32.
  2. tiel en la teksto!