Originala Verkaro/II/42
Z Ŝanĝotaĵo
Ni parolos pri kelkaj principoj, je kiuj laŭ nia opinio ni devas nin teni, proponante aŭ enkondukante diversajn ŝanĝojn en nia lingvo. Sed antaŭ ĉio ni permesos al ni malgrandan antaŭparolon. La cirkonstanco, ke ni en nia gazeto komencis paroladon pri ŝanĝoj, timigis kelkajn el niaj amikoj, kiuj ne bone komprenis la esencon kaj la celon de nia agado. La presitaj proponoj elvokis ĉe ili la timon, ke nia lingvo en la nuna stato ne povas sin teni kaj devas esti ŝanĝita! Tiu ĉi timo tute nature elvokis alian timon, ke ankaŭ post la diversaj ŝanĝoj la lingvo ne taŭgos kaj devos esti eterne ŝanĝata, kaj ĉiu, kiu hodiaŭ lernas la lingvon, ne povas sekve esti certa, ĉu lia uzita laboro ne estos senfrukte perdita kaj ĉu li ne devos denove lernadi kaj relernadi. Tiu ĉi timo estas tute senfundamenta, ĉar la efektiva historio kaj esenco de la proponoj estas sekvanta: la proponataj reformoj ne estas sekvo de iaj gravaj kontraŭvivaj mankoj en nia lingvo, sed ili estas natura esprimo de la deziro, ke tio, kio estas al ni tre kara, havu formon eble plej perfektan, se la pli granda perfekteco povas esti atingita sen oferoj, sen malutilo kaj sen internaj disputoj. Ni turnas la atenton de niaj legantoj, ke ne la konstruo de nia lingvo elvokis la proponojn de reformoj, kontraŭ kiuj ni nun devus batali (kiel ekzemple en Volapük), sed la proponojn ni mem elvokis, petinte jam en la komenco de nia eliro, ke ĉiu sendu al ni sian opinion kaj proponojn, kiujn li trovas utilaj. La proponoj sekve havas la karakteron ne de postuloj (kiel kelkaj legantoj erare pensas) — ili estas nur bonintencaj konsiloj, por kiuj ni dankas, kvankam la plej grandan parton de la ĝisnunaj ni ne povas uzi. Tial ni volonte aŭskultas kaj priparolas diversajn proponojn en la espero, ke tiu ĉi priparolado kaj analizado eble ĵetos lumon sur diversajn punktojn kaj poste kun la tempo eble donos al ni utilajn montrojn, kiuj kun bona rezultato povos esti uzitaj por nia lingvo; sed de priparolo ĝis enkonduko estas ankoraŭ grandega paŝo! Tiel ekzemple eĉ en la plej modela regno naskiĝas kaj volonte estas aŭskultataj diversaj proponaj reformoj, el kiuj multaj baldaŭ perdiĝas kiel netaŭgantaj, sed aliaj iom post iom (sed sen subita rompado!!) eniras en vivon; kaj tamen tio ĉi tute ne donas al la loĝantoj de tiu regno kaŭzon timi, ke ilia regno ne povas sin teni aŭ ke morgaŭ ili devos fordoni, kion ili per laboro atingis hodiaŭ! Nia lingvo, kiel tute sufiĉe montris la praktiko, ne sole tute bone povas sin teni en ĝia nuna stato, sed ni kuraĝas eĉ diri, ke el ĉiuj reformoj proponitaj ĝis hodiaŭ la forte plej granda parto ne sole ne plibonigus la lingvon, sed simple ĝin malbonigus. Tial la amikoj de nia lingvo povas esti tute trankvilaj. Se ni ne trovos ian certan vojon por enkonduki plibonigojn singarde kaj nerimarkeble, nia lingvo povos tute kuraĝe resti eterne en ĝia nuna formo. Neniu iam devigos niajn amikojn subite forĵeti, kion ili ellernis, kaj lerni novajn formojn. Se kelkaj reformoj efektive estos trovitaj necesaj, ili estos sankciitaj por la komuna uzado kaj akceptos signifon devigan nur iom post iom, nerimarkeble kaj senrompe, sur vojo natura, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Priparolado kaj pripensado ne estas ankoraŭ tio sama, kio rompado. Parolante pri diversaj reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn privatajn en la privataj verkoj de diversaj aŭtoroj (ankaŭ la reformoj, kiujn ni eble mem faros, devos havi karakteron pure privatan). Por la publiko esperantista tiuj ĉi reformoj ne havas signifon kaj tute ne estas devigaj, kaj ĉiu povas ĉiam sin teni je la unuatempa gramatiko kaj la fundamenta vortaro. Nur kiam montriĝos, ke la ŝanĝitaj formoj jam longe estas uzataj de ĉiuj plej multe legataj aŭtoroj kaj la tuta mondo esperantista per vojo privata kaj malrapida jam nerimarkeble alkutimiĝis al ili, — nur tiam ili ricevos sankcion kaj komunan devigecon. Sekve neniu devas timi, ke oni faros al li ian konfuzon en tio, kion li lernis, kaj ke oni devigos lin lerni ion novan. Tiun ĉi penson, jam kelkfoje ĉe okazo esprimitan, ni trovis nun necese ripeti ankoraŭ unu fojon, antaŭ ol ni parolas pri la principoj reformaj; ĉar alie de unu flanko parto de niaj amikoj havus senbezone timon antaŭ la vorto „reformo“ entute, — de la dua flanko la tro varmegaj reformanoj faradus al ni ĉiam riproĉojn kaj ne komprenus, kial, priparolante diversajn reformojn, ni ilin tuj ne efektivigas. Kiam estas parolo pri la koro de nia afero, kiun ni devas defendi de mortigaj atencoj, ni pli volas paroli tro multe ol tro malmulte.
Antaŭ ol ni transiras al la analizado de la karaktero de la reformoj konsilindaj, ni metas ankoraŭ unu fojon la gravan demandon: kiu havas la rajton fari reformojn en la lingvo Esperanto? — kaj resumante ĉion, kion ni diris, ni respondas: la rajton fari oficialajn ŝanĝojn en la lingvo Esperanto havas neniu; eble iam poste, kiam nia afero staros jam tute forte, formiĝos kompetenta akademio, kiu havos pli vastajn rajtojn; sed ĝis tiam estas ankoraŭ malproksime. Libroj havantaj la celon instrui pri nia lingvo personojn, kiuj ĝin ankoraŭ ne konas (ekzemple lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, stilaj modeloj k.c.) neniam devas deflankiĝi eĉ unu paŝon de la fundamenta, komune akceptita, formo de la lingvo, esprimita en la unuaj verkoj de nia lingvo, kvankam tiu aŭ alia formo al la aŭtoroj de la diritaj libroj ne plaĉus. Doni novajn formojn en tiaj verkoj instruaj oni povas nur tiam, se tiuj formoj jam estos delonge akceptitaj kaj uzataj de la plej granda parto de la aŭtoroj, kaj ankaŭ tiam oni devas doni ilin kune kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke la „fundamenta formo estas tiu kaj tiu (malnova), sed en la literaturo de la lasta tempo la plej ofte estas uzata la formo tiu kaj tiu (nova)“. Tiu ĉi regulo estas tre grava, kaj se la aŭtoroj de lernolibroj sin ne tenados je ĝi severe, ni baldaŭ anstataŭ unu lingvo Esperanto havus multajn, kaj la amikoj de nia lingvo ne komprenus unu la alian. Pro la unueco kaj senkonfuza ordo, kiuj estas por nia afero tiel gravaj, la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo!! Sed en verkoj literaturaj, kiuj havas la celon perfektigi kaj riĉigi la lingvon mem kaj helpi al la iom-post-ioma kreado de ĝia formo estonta, en verkoj, kiuj devas servi por homoj, kiuj nian lingvon jam konas, kiujn sekve la novaj formoj ne dekondukos jam de la komuna vojo kaj kiuj scias tre bone diferencigi inter formoj efektive ekzistantaj kaj formoj prove proponataj, — en tiaj verkoj la aŭtoroj laŭ sia bontrovo povas permesi al si diversajn deflankiĝojn de la komuna stilo kaj eĉ ŝanĝojn gramatikajn. Ĉar la legantoj de tiaj verkoj havas jam propran juĝon, tial la proponataj reformoj estos ne blinde, sed konscie akceptataj kaj uzataj de la aliaj verkantoj en Esperanto, aŭ malakceptataj kaj de neniu imitataj, kaj sekve tiuj ĉi reformoj aŭ iom post iom perfektigos nian lingvon, aŭ ili perdiĝos tuj post sia naskiĝo. Kaj per tia maniero nia lingvo sen videblaj ŝanceliĝoj pace irados sian vojon kaj perfektiĝados sen la plej malgranda malordo kaj sen la plej malgranda maloportuneco por la lernantoj, kiel ĉiu alia lingvo, kiu ankaŭ ĉiam perfektiĝas, kvankam tute nerimarkeble por ĝiaj uzantoj kaj sen iaj arbitraj ordonoj aŭ disputoj.
Nun ni metas la duan demandon: en kia mezuro la ŝanĝoj devas esti farataj? Respondante tiun ĉi demandon, ni devas antaŭ ĉio memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon, kiu kontentigus ĉiujn(!) gustojn, sed — enkonduki lingvon tutmondan. Poste, kiam nia celo estos atingita kaj pri la tutmondeco de la lingvo ni jam ne bezonas zorgi, tiam sur la unuan planon eliros la formo kaj la detaloj de la lingvo; sed nun ĉiu devas antaŭ ĉio memori pri nia celo plej grava kaj plej malfacile atingebla. Se la reformistoj bone kaj longe pripensus kaj elprovus siajn reformojn, ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto de tio, kio al ili persone plaĉas, neniam plaĉus al aliaj personoj kaj tute ne bonigus la lingvon; sed se ni eĉ supozus, ke ĉiuj reformoj estas absolute bonaj, ni ne devas forgesi, ke pli bone estas havi unu lingvon, se eĉ ne tute ideale perfektan (se ĝi nur povas sin teni en sia formo kaj se la fundamento estas bona), ol havi grandegan amason da lingvoj malegalaj laŭ la personaj plaĉoj de ĉiu aparte (ĉar tiam nia sola celo — havi unu aŭ du lingvojn por ĉiuj nacioj — estus ja tute perdita kaj nia tuta laborado ne havus sencon). Ĉiu konanta nian lingvon konsentas, ke en okazo de bezono ĝi povus eterne sin tre bone teni plene en ĝia nuna formo; dume ĉia reformo, ĉu ĝi montriĝos utila aŭ ne, — unu flankon malbonan ĝi jam havas, ke ĝi batalas kontraŭ la celo, kiu nun estas por ni la plej grava. Jam tiu ĉi cirkonstanco mem devas montri al ni, ke ni nun devas esti ŝparemaj kun reformoj kaj ĉion, kio ne estas efektive necesa, lasi por la tempo estonta. Se ni al tiu ĉi ankoraŭ memoros, ke nia nuna literaturo estas ankoraŭ tre malriĉa kaj ĉiu nova verko por la plej granda parto de niaj amikoj servas ankoraŭ kiel rimedo por perfektiĝadi en nia lingvo kaj apartenas sekve al la kategorio de libroj instruaj, pri kiuj ni supre parolis, — tiam neniu dubos, ke la demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: ŝanĝoj en nia lingvo en la nuna tempo devas esti farataj ankoraŭ en la plej malgranda mezuro kaj nur en okazoj tre gravaj. Antaŭ ol iu aŭtoro decidiĝos, fari en sia privata verko ian eĉ la plej malgrandan kaj la plej mature pripensitan kaj elprovitan deflankiĝon de la komuna stilo, li devas ĉiam serioze sin demandi, ĉu la graveco de lia reformo kovras la supre montritan malutilon de lia paŝo, kaj la malbonan ekzemplon, kiun li donos al reformistoj nepripensemaj. Eĉ la efektive bonaj reformoj devas memori pri la tempo kaj maniero de enkondukado; ĉar multa[1], kio poste estos eble utila, nun facile povus alporti malutilon, kaj preskaŭ ĉio, kio enkondukite ŝtupe estus utila, enkondukite tro subite povus malbonigi nian aferon. Ĉar ni mem la plej multe laboris super nia lingvo kaj la plej bone konas ĝian spiriton kaj dank’ al nia plej multa laboro en nia afero ni la plej bone scias, kio por ĝi estas akceptebla kaj kio estas danĝera, tial estus la plej bone, se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ la stilo de „La Esperantisto“, kiu estos regulatoro kaj ankaŭ enkondukados iom post iom reformojn, sed ŝtupe kaj malrapide — vojo tre longa kaj por multaj eble enuiga, sed certa. Nia konsilo estas eble nemodesteco de nia flanko, sed pro la bono de nia afero ni devis ĝin malkaŝe diri. Ĝi estas nia konsilo, kiun niaj amikoj laŭ sia propra juĝo povas akcepti aŭ ne akcepti.
Nun ni transiros al la analizo, kia speco de reformoj enkomune estas bona (nun aŭ poste) kaj kia enkomune estas nebona kaj evitebla ne sole nun, sed eble ankaŭ ĉiam. Mezurilo por ni estos la principo, ke ĉiu reformo nur tiam estas bona, se la utilo, kiun ĝi alportas, kovras la malutilon, kiun ĝi kiel reformo enhavas jam en si mem. Analizinte diversajn ekzemplojn de reformaj proponoj, faritaj ĝis hodiaŭ aŭ per artikoloj aŭ per privataj leteroj, ni eltiros el ili la komunan konkludon, kia kategorio de reformoj estas aprobebla, kaj poste ni montros, per kia maniero la aprobeblaj reformoj la plej bone povas esti enkondukitaj sen malunueco kaj malordo. Ni komencos de ekzemploj, kiujn ni persone ne aprobas, kaj finos per tiuj, kiujn ni trovas bonaj[2].