Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/79

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

leĝojn de l’ lando eble en la tuta Rusujo ne troviĝos 20 personoj, kiuj volus esti enskribitaj kiel „klubanoj“.

Tio ĉi estas la plej gravaj principoj, sur kiuj mia Regularo estis fondita. Ĉiuj aliaj punktoj estas multe malpli gravaj, ĉar ili tuŝas nur aferojn estontajn, kiujn ĝis ilia uzado ni havus ankoraŭ la eblon kelkfoje priparoli kaj ŝanĝi. Bedaŭrinde la ŝanĝoj faritaj en mia Regularo tuŝis rekte la fundamenton kaj tiel ŝajne tre malgrandaj kaj malgravaj ŝanĝoj per unu bato detruis ĉiujn plej gravajn principojn de mia Regularo kaj donis en mia nomo ordon, kiu laŭ mia opinio baldaŭ kondukus nin ne al potenco, sed al ruino.

Tian Regularon por nia Ligo mi neniel povus aprobi. Tre povas esti, ke mia Regularo estas ankaŭ tute erara kaj ankaŭ kondukus nian aferon en danĝeron; sed en mia mi almenaŭ mem la erarojn ne vidas, dum en la Regularo ŝanĝita mi vidas ilin klare kaj ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomon. La klubo Nürnberga faris la ŝanĝojn sen ia aparta intenco kaj nenion havus kontraŭ tio, se mi nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan. Restus nun al mi nur represi mian Regularon en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ la faritaj ŝanĝoj. Sed la sperto de la lasta tempo estas tro grava, por ke ni povu lasi ĝin senatente. Kio antaŭ nelonge ankoraŭ ŝajnis disputebla nur en detaloj kaj en la formo, nun ĉiam pli kaj pli montriĝas disputebla en la principo mem. La historio de la lastaj 5—6 monatoj ĉiam pli kaj pli elmovas la demandon: „ĉu entute la Ligo estas necesa por nia afero, ĉu ĝi ne alportos pli da malutilo ol da utilo?“

(Fino venos[1].)



N-ro 23.
paĝ. 54—55

Artikoletoj[2]

Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ „h“ — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple „ac‘eti“ anstataŭ „aĉeti“ aŭ „acheti“. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.

N-ro 24.
 

Unu el la plej gravaj malhelpoj en la vastigado de nia afero estas la cirkonstanco, ke oni preskaŭ nenie povas ricevi la lernolibrojn de nia lingvo. Tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj preskaŭ ĉiutage. La plendoj estas tute pravaj, ĉar kiel ni povas esperi, ke la nombro de niaj amikoj rapide kresku, se ni ne sole ne sufiĉe batalas kontraŭ la indiferenteco kaj ekscitas la publikon, sed eĉ tiuj, kiuj

  1. komp. malsupre II. 32.
  2. Ĉi tiuj „Artikoletoj“ kaj la „Novaĵoj“ II. 25 kaj 26 povas esti skribitaj nur de Zamenhof.