N-ro 32.
paĝ. 57—58

Z Pri la Ligo[1]

Apenaŭ en la No. 3 montriĝis mia invito fondi Ligon, mi komencis ricevadi de multaj flankoj avertojn kontraŭ tiu ĉi paŝo. Sinjoroj Einstein, Grabowski, de Wahl, de Majnov, Geoghegan, sinjorino Olga L. kaj multaj aliaj penis deturni min de la fondado de Ligo, memorigis al mi la malfeliĉan sperton de la Akademio Volapüka kaj la danĝeron, kiun la multkapeco alportus al nia juna afero. „La paca natura vojo“, ili skribis, „laŭ kiu nia afero iris ĝis hodiaŭ, estas la plej bona, kaj oni ne devas riski novaĵon, se la malnovaĵo estas bona“… „La ,Esperantisto‘ estas nia plej bona Ligo; ĝi kolektas ĉirkaŭ si ĉiujn amikojn de nia afero, ĝi montras al ili, kion fari, kaj ĝi ligas inter si iliajn apartajn fortojn al unu forto multe pli bone ol ĉiuj paragrafoj“… „Libere kunigitaj per la centra organo, sendependaj unuj de la aliaj, ni prezentos militistaron multe pli ordan ol ĉia Ligo, kaj tiu ĉi militistaro estos paca interne kaj paca ekstere kaj permesita en ĉiu lando, dum Ligo oficiala renkontos malfacilaĵojn en kelkaj landoj, enkondukos nian aferon kredeble en suspekton ĉe la registaroj kaj baldaŭ kelkaj tre gravaj landoj estos absolute fermitaj por nia laborado“… „La sola rezultato de la ,Ligo‘ estos, ke ĝi ligos al ni mem la manojn“… k. c. k. c. Mi sentis jam mem, ke mi faras paŝon iom danĝeran kaj eble submetas propramane dinamiton sub nia tuta konstruo. Tamen malgraŭ la avertoj mi estis ankoraŭ tro optimista kaj mi pensis, ke, transdonante la sorton de nia afero al Ligo, ni fermus la buŝon al tiuj, kiuj pensas, ke ili ĉion farus pli bone, ni donus per tio ĉi forton al nia afero, gardante ĝin samtempe per bone pripensita kaj ĉion antaŭvidanta Regularo de ĉiu danĝero. Sed bedaŭrinde la sperto baldaŭ montris tute alion. Apenaŭ la Regularo estis presita, en nia afero, ĝis nun tiel paca kaj regula, tuj komenciĝis malkompreniĝoj, disputoj kaj malagrablaĵoj — ne sole post la preso de la Regularo, sed ankoraŭ en la tempo de la presado mem. Jam la presado mem estis ligita kun eraroj kaj malkompreniĝoj, kiuj devigis perdi multan tempon kaj laboron por klarigado kaj rebonigado kaj lasis post si nebonan impreson. Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ malplena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne bone uzita. Finon al tiuj ĉi malagrablaĵoj ni eĉ ne povas antaŭvidi, ĉar kun ĉiu paŝo kredeble kreskos la nombro de la malkontentuloj.

Tiel en mallonga tempo malutilon, malagrablaĵojn kaj danĝeron la Ligo alportis al ni jam en sufiĉa grado. Nun estas la demando, kion bonan alportis la Ligo? Ĉu ĝia utilo kovris aŭ promesas iam kovri ĝian malutilon? La sperto bedaŭrinde respondas al ni: „Ne, la utilo de la Ligo ne kovris eĉ centan parton de ĝia malutilo“. Ni atendis, ke la Ligo plaĉos al niaj amikoj, ke la voko de la Ligo, aŭdita per unu fojo en ĉiuj urboj kaj urbetoj, kie loĝas niaj amikoj, elkreskigos en la daŭro de kelkaj monatoj multajn klubojn kaj de ĉiuj flankoj al la kaso de la Ligo venos riĉaj sumoj, kiuj donos al nia afero forton multe pli grandan ol ĝi havis ĝin hodiaŭ. Sed kion ni vidas? La amikoj silentas; ekster la ofero de sinjoro T. (kiu sendis sian oferon al la bontrovo de la aŭtoro ankoraŭ antaŭ la fondo de l’ Ligo kaj kiu sendus ĝin sekve ankaŭ sen la ekzistado de la Ligo), la sumo de ĉiuj alsenditaj oferoj ne sole ne pligrandiĝis, sed ĝi prezentas absolutan nulon en komparo kun la oferoj, kiuj estis alportitaj al nia afero ĝis nun.

Per unu vorto, kiel ajn malagrabla[2] ĝi estas, ni devas konfesi, ke ŝajnas al ni, ke la „Ligo“ estas infano malvive naskita. Ne estas ankoraŭ tempo diri ion difinitan pri la Ligo, nek por[3], nek kontraŭ, kaj iam poste ni eble ankoraŭ revenos al tiu ĉi demando; sed nun ni devas ankoraŭ nin gardi fari ian paŝon decidan, antaŭ ol la demando estis bone pripensita kaj priparolita. Tiel la nuna stato de la demando estas:

1. La Ligo ankoraŭ ne ekzistas.

2. La Regularo donita en la No. 6 de la „Esperantisto“ estas nur projekto; ankaŭ mia propra Regularo, kies principojn mi supre klarigis, estas nur projekto.

3. La ordo en nia afero restas ankoraŭ en ĉio tute tiu sama, kiel ĝi estis antaŭ la propono en la No 3 de nia gazeto.

4. La sumoj de mono, kiuj ĝis nun envenis en la provizoran kason de la Ligo, restas en la dispono de la klubo Nurnberga, kiu povas ilin uzi por la celoj de nia afero laŭ sia propra bontrovo kaj sciigos per la „Esperantisto“ la manieron, en kiu ĝi ilin uzis.

5. Personoj, kiuj volas fari oferojn por nia afero, povas sendi sian monon laŭ sia propra plaĉo aŭ al L. Zamenhof, aŭ al Chr. Schmidt, aŭ al iaj aliaj personoj, kiuj esprimis la deziron entrepreni ion por nia afero. La ricevantoj de oferoj donadas en la „Esperantisto“ kalkulon pri la uzita mono.

6. La lingvo mem restas tute sendependa de ia persono aŭ institucio; ĝi estas komuna apartenaĵo de ĉiuj esperantistoj kaj progresas laŭ vojo natura, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. La lingvo ne estas fermita kontraŭ novenkondukaĵoj; sed, kiel en ĉiu alia lingvo, la ennovaĵoj estas farataj sub la persona respondeco de iliaj aŭtoroj. Ĉiu nova formo estos nomata bona kaj regula nur tiam, kiam ĝi estos akceptita kaj uzata de la plejmulto de la skribantoj.

Tamen vidinte, ke kelkaj amikoj ne bone komprenas tiun ĉi sendependecon de la lingvo kaj liberecon de la stilo, mi uzas nun la okazon por diri pri ĝi kelkajn vortojn. El la cirkonstanco, ke mi unuforme korektas la stilon en ĉiuj artikoloj alsendataj por la „Esperantisto“, unu amiko konkludis, ke mi batalas kontraŭ la libereco de la stilo. Sed se li nur ĵetus rigardon sur tion, kio estas farata en ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ja tute certe estas sendependaj, li facile vidus, ke lia konkludo estas tute erara. Rilate la verkojn, kiujn la diversaj aŭtoroj eldonas sub siaj[4] propra respondeco kaj kostoj, mi neniam batalis kontraŭ ilia stilo, mi neniam protestis eĉ per unu vorto en la nomo de iaj rajtoj de aŭtoro. (Tiel ekzemple la diligentaj legantoj povis rimarki, ke en kelkaj elirintaj verkoj estas trovataj pecoj kun tia stilo, kiun aprobi ne povus ne sole mi, sed neniu en la mondo kaj eĉ la aŭtoroj mem, se ili atente tralegus sian verkon; tamen ĉu mi iam elparolis ian „veto“[5]? En siaj sendependaj verkoj la aŭtoroj povas ŝangi la stilon, kiom ili volas, uzi ne sole aliajn vortojn ol mi uzas, sed eĉ ŝanĝi la formojn gramatikajn — mi neniam protestos. ĉu ilia stilo plaĉos aŭ ne plaĉos, ĉu iliaj verkoj estos legataj aŭ forĵetitaj kaj forgesitaj, ĉu iliaj ennovaĵoj estos akceptitaj — ĉio estas propra afero de la aŭtoroj mem. Sed en verkoj aŭ gazetoj, kiuj eliras sub mia morala respondeco, estas ja afero tute natura, se mi penas, ke la stilo estu tia, kiu estas bona en miaj okuloj. Oni povus eble trovi, ke ĉar mi la plej multe laboras, skribas kaj eldonas, mia voĉo estos la plej influa; sed laboru kaj eldonu vi pli multe — kaj via voĉo estos pli influa ol mia. Se mi ne pretendas je pli multe da rajtoj ol ĉiu alia esperantisto, oni ne certe ja povas postuli, ke mi havu pli malmulte ol ĉiu alia. Cetere, se mi eĉ mem volus esti tute senvoĉa — kion dirus miaj legantoj, se sub la redakcio de unu sama persono ili ricevus pecojn kun multkolora stilo?

Ni montris la nunan staton de nia afero, aŭ almenaŭ la punkton de vidado, sur kiu nun staros nia gazeto. Eble ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando — se la legantoj ĝin deziros — aŭ per apartaj artikoloj, aŭ per respondoj al la amikoj.

Piednotoj

redakti
  1. fino de l’ artikolo II. 22.
  2. teksto: malagrable.
  3. teksto: pro.
  4. teksto: sia.
  5. latina vorto = mi malpermesas.