Originala Verkaro/II/22
Pri la Ligo
Kune kun la No. 5 de la „Esperantisto“ la abonantoj de tiu ĉi gazeto ricevis cirkuleron de la klubo esperanta en Nürnbergo kun la sciigo, ke estas fondita Ligo internacia de esperantistoj kaj estas elektitaj prezidanto, sekretario kaj kasisto, pri kies akceptado kaj sankciado oni petas la legantojn. La legantoj ekmiris, kaj baldaŭ komencis venadi demandoj kaj protestoj. La N-ro 6 de la „Esperantisto“ ŝajne alportis klarigon de tiu ĉi enigmo, donante en mia nomo Regularon de la Ligo, antaŭparolon al tiu ĉi Regularo kaj klarigan leteron pri la cirkulero Nürnberga. Tamen efektive la afero ĝis nun ankoraŭ tute ne estas klarigita. Kelkaj cirkonstancoj, ne dependantaj de mi, donis al la tuta afero alian karakteron ol ĝi devis havi, kaj ne pli frue ol hodiaŭ mi havas la okazon paroli pri la Ligo pli vaste.
Sciante, kiel grava en ĉia afero estas laborado kunigita, mi proponis en la N-ro 3 de la „Esperantisto“ fondi Ligon internacian de niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante tempon, mi sendis al la redakcio de la „Esperantisto“ mian propran Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la „Esperantisto“ dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion[1].
Tiuj ĉi malfeliĉaj ŝanĝoj estis pura blinda okazo. Por ke la legantoj ne pensu, ke la redakcio ilin faris en ia malbona intenco, mi diros antaŭ ĉio kelkajn vortojn pri la kaŭzoj de tiuj ĉi ŝanĝoj. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la redakcio ne bonaj kaj elvokis la timon, ke la Regularo estos ne bone akceptita aŭ tute ne efektivigebla. En ĉia alia tempo la redakcio kredeble skribus al mi sian opinion, mi responde klarigus al ĝi la signifon kaj la celon de la demandaj punktoj kaj ĉio fariĝus bone. Sed en la tiamaj cirkonstancoj la konsiliĝo devus okupi tro multe da tempo, kaj la tempo ŝajnis tre kara. Tial, por ne perdi tempon, la redakcio faris mem kelkajn ŝanĝojn en la punktoj, kiuj ŝajnis al ĝi ne bonaj; la redakcio povis ĝin fari kun tiom pli granda rajto, ke la ŝanĝoj je l’ unua rigardo efektive ŝajnis tre malgravaj kaj sensignifaj kaj povantaj havi nenian influon sur la komunan karakteron de la Regularo. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi ŝanĝoj, je l’ unua rigardo tiel malgravaj, donis rezultaton tute neatenditan.
Mi ne analizos la tutan signifon de la faritaj ŝanĝoj, mi diros nur kelkajn vortojn pri ilia komuna karaktero. Verkante mian Regularon (kiun mi longe pripensadis), mi havis antaŭ la okuloj la specialan situacion, en kiu sin trovas la plej granda parto de niaj amikoj, kaj la sperton, kiun donis al mi mia trijara laborado en nia afero. Ne estante kaj ne povante ankoraŭ esti societo oficiala, havante siajn membrojn en diversaj landoj sub diversaj leĝoj kaj kondiĉoj, nia Ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj. La ĉefaj principoj, sur kiuj mi fondis mian Regularon, estis:
1. Nia lingvo, kiel ĉia alia lingvo, la plej bone devus esti tute libera kaj sendependa de ĉia leĝdonanta institucio kaj disvolviĝadi laŭ vojo natura; sed se ni jam transdonas la sorton de nia afero al ia institucio, ni povas ĝin fari nur tiam, kiam ni vidas, ke tiu ĉi institucio estas jam sufiĉe forta, ordigita kaj elprovita; ĉar alie ni riskas facilanime kaj malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe da malfacila laboro kaj oferoj. Nia Ligo en tiu ĉi rilato tute ne povas esti komparata kun aliaj societoj (kaj sur tiun ĉi punkton mi ripete turnas la atenton de kelkaj amikoj): ĉia societo havas la celon krei ion, kio ankoraŭ ne ekzistas; al la entreprenita afero ĝi donas, kion ĝi povas, kaj akceptas de ĝi nenion; tial ĝi povas komenci sian funkciadon eĉ ĉe la plej malgranda nombro da membroj kaj ĉio, kion ĝi faras, estas nur pura gajno. Sed nia Ligo devas transpreni aferon jam kreitan kaj jam sufiĉe fortan, kaj la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde transdoni al ia malgranda malforta grupeto da homoj ne preparitaj kaj ne elprovitaj. Ĉar tiam per la transiro anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun: forton neniu el la malgranda grupeto povos al ĝi doni, sed rompadon, malordon kaj malkonsenton ĉiu alportos aparte, kaj post kelkaj semajnoj nia floranta kaj pace progresanta afero fariĝus publika ridindaĵo. Tial laŭ mia Regularo la sorto de nia afero devus transiri en la manojn de la Ligo ne pli frue ol kiam tiu ĉi lasta atingos la forton de almenaŭ 7500 frankoj ĉiujare (25 kluboj po 25 frankoj ĉiumonate); ĉar a) kiam la Ligo atingos tian forton, tio ĉi montros, ke ĝi kreskas regule kaj sendispute kaj la ordo en ĝi estas sufiĉe elprovita; b) la malgrandaj maloportunecoj aŭ disputoj, kiuj tiam eble ankoraŭ restos, estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la Ligo alportos al la afero. Ĝis tiu tempo laŭ mia Regularo la sorto kaj la bona nomo de nia afero devus dependi de nenia institucio kaj nia Ligo devus esti libera kuniĝo de apartaj sendependaj kluboj.
2. La plej grava rajto de la membroj kaj kluboj — la elekto de la estonta leĝdonanta kaj administranta akademio — devas esti en la manoj de la personoj, kiuj efektive subtenas nian aferon, kaj ne en la manoj de personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon, pagis kelkajn pfenigojn kaj poste forgesas pri la afero. Tial mi en mia Regularo mezuris la grandecon de la voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj aŭ de la promesitaj pagoj, sed laŭ la grandeco de la efektive enportitaj oferoj („ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 25 frankojn ĝi alportis al la kaso de l’ Ligo, kalkulante la sumon de la komenco ĝis la tago de la voĉdonado“[2]. Tio ĉi estas ne sole la plej justa, sed ankaŭ la plej facila maniero de mezurado; ĉar la ĉiumonataj enportoj estos ĉiam presataj, ĉiu povos ĉiam sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu klubo, dum alie kontrolo estos tute ne ebla kaj eternaj disputoj kaj malordoj estos neeviteblaj. (Ne sole flanka persono ne povos kontroli la nombron de la membroj en ĉiu klubo, sed ĉiu aparta klubo mem neniam povos scii, kiom da membroj efektivaj kaj kiom fiktivaj ĝi havas.)
3. Estus ne prudente difini ian egalan pagon por ĉiuj membroj; ĉar difinante tro grandan pagon, ni perdos multajn membrojn kaj difinante tro malgrandan — ni perdos multan monon de la flanko de la pli riĉaj membroj, kiuj facile povus pagi pli multe. Sed en tia okazo pli granda pago devas esti ankau ligita kun pli grandaj rajtoj. Tio ĉi ankaŭ povas esti atingita nur tiam, se ni mezurados la nombron de la primitivaj voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj, sed laŭ la grandeco de la pagoj. (Unu amiko skribis al ni, ke ne konvenas kalkuli la grandecon de la voĉoj laŭ la enportita mono; sed alian pli bonan manieron de mezurado ni ja ne havas, ĉar mezuri la moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble. Cetere la funkciistojn [kiel ekzemple Akademianojn, prezidantojn de kluboj k. c.] ni devas elekti laŭ iliaj personaj meritoj, sed la simplaj membroj de la Ligo estas ja nur simplaj matematikaj grandoj, por kiuj ni devas havi ian difinitan mezuron, kaj anstataŭ mezuri simple laŭ la kapoj [t. e. laŭ la enskribiĝoj, tute sensignifaj, kiel montris al ni la sperto kun la „Promesoj“], estus jam per si mem multe pli juste kaj pli prudente mezuri laŭ la fortoj, kiujn ĉiu kapo alportas, eĉ se la aliaj kondiĉoj ne postulus tian mezuradon.)
4. La grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco kaj ne de la formo de la enportitaj oferoj; ĉar ne parolante jam pri tio, ke la esenco estas ĉiam pli grava ol la formo, la formo ofte dependas ne de nia volo, sed de aliaj cirkonstancoj (la leĝoj de l’ lando, la tempo k. c.). Tial mi diris en mia Regularo, ke la interna organizacio de ĉia aparta klubo dependas tute de la volo kaj decidoj de tiu ĉi klubo mem, kaj por la Ligo estas gravaj nur la rezultatoj. „Ĉiuj enportitaj 25 frankoj havas unu voĉon (mi ripetas, ke tio ĉi estas nur voĉo elektanta), tute egale ĉu ili venas kune de cent personoj aŭ de unu persono; ĉu ili venas sub la nomo ,pago de klubanoj‘ aŭ ofero de unu persono k. c“. Sendi monon estas permesite en ĉiu lando, sed esti „klubano“ estas en kelkaj landoj severe malpermesite. Tial se ni volus doni voĉon nur al tiu, kiu estas oficiale enskribita kiel „klubano“, ni eble morgaŭ vidos, ke ia sensignifa nenion faranta persono en ia malgranda germana urbeto post unuhora laborado havos 5 fojojn pli multe da voĉoj ol la tuta Rusujo, kiu havas 910 de ĉiuj niaj amikoj; ĉar laŭ la nun ŝanĝita Regularo li kolektos nur 100 personojn (eble 100 malgrandajn infanojn), kiuj nenion farante kaj nenion pagante — devos nur konsenti, ke oni ilin enskribu kiel „klubanojn“, li pagos por ĉiuj 100 personoj kune unufoje 20 markojn — kaj en unu horo li ricevos 5 voĉojn en la Ligo, dum la tuta Rusujo kun ĝiaj multaj efektive laboremaj amikoj, kun ĝiaj konstantaj grandaj oferoj k. c. eble ne havos tuta kune eĉ unu voĉon, ĉar danke la leĝojn de l’ lando eble en la tuta Rusujo ne troviĝos 20 personoj, kiuj volus esti enskribitaj kiel „klubanoj“.
Tio ĉi estas la plej gravaj principoj, sur kiuj mia Regularo estis fondita. Ĉiuj aliaj punktoj estas multe malpli gravaj, ĉar ili tuŝas nur aferojn estontajn, kiujn ĝis ilia uzado ni havus ankoraŭ la eblon kelkfoje priparoli kaj ŝanĝi. Bedaŭrinde la ŝanĝoj faritaj en mia Regularo tuŝis rekte la fundamenton kaj tiel ŝajne tre malgrandaj kaj malgravaj ŝanĝoj per unu bato detruis ĉiujn plej gravajn principojn de mia Regularo kaj donis en mia nomo ordon, kiu laŭ mia opinio baldaŭ kondukus nin ne al potenco, sed al ruino.
Tian Regularon por nia Ligo mi neniel povus aprobi. Tre povas esti, ke mia Regularo estas ankaŭ tute erara kaj ankaŭ kondukus nian aferon en danĝeron; sed en mia mi almenaŭ mem la erarojn ne vidas, dum en la Regularo ŝanĝita mi vidas ilin klare kaj ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomon. La klubo Nürnberga faris la ŝanĝojn sen ia aparta intenco kaj nenion havus kontraŭ tio, se mi nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan. Restus nun al mi nur represi mian Regularon en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ la faritaj ŝanĝoj. Sed la sperto de la lasta tempo estas tro grava, por ke ni povu lasi ĝin senatente. Kio antaŭ nelonge ankoraŭ ŝajnis disputebla nur en detaloj kaj en la formo, nun ĉiam pli kaj pli montriĝas disputebla en la principo mem. La historio de la lastaj 5—6 monatoj ĉiam pli kaj pli elmovas la demandon: „ĉu entute la Ligo estas necesa por nia afero, ĉu ĝi ne alportos pli da malutilo ol da utilo?“