Originala Verkaro/II/23


N-ro 23.
paĝ. 54—55

Artikoletoj[1]

Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ „h“ — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple „ac‘eti“ anstataŭ „aĉeti“ aŭ „acheti“. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.

Piednotoj redakti

  1. Ĉi tiuj „Artikoletoj“ kaj la „Novaĵoj“ II. 25 kaj 26 povas esti skribitaj nur de Zamenhof.