Polemiko pri Sennaciismo


POLEMIKO PRI SENNACIISMO

Noto de la kompilinto: Jena teksto estis grandskale disvastigita per la esperantlingva gazeto "Popola Fronto" (15an de julio 1937), kiu aperis dum la hispana milito:


Vortoj al kamarado LANTI:

PUBLIKA LETERO
PRI SENNACIISMO
(verkita de kdo Vilh. BOSK, SAT-ano 19317)
Antaŭ kelkaj monatoj vizitis Valencion kdo Lanti, ekmigranta tra la mondo. Kun lia afabla permeso, eĉ kun lia instigo, mi promesis skribi artikolon en "HEREZULO" por esprimi mian malkonsenton al liaj laboro kaj sinteno, rilate al la rolo de la sennaciistoj kaj de ties presorgano. Intertempe militistar-klerikala ribelaĉo eksplodis en Hispanio kaj mi devis zorgi pri alia pli urĝa tasko. Ankaŭ "HEREZULO" malaperis. Prokrastinte la verkadon de tiu ĉi letero, mi fine sendas ĝin al SAT kun peto bonvole enpresigi ĝin en "SENNACIULO".V.B.

Jam de longe, post mia aliĝo al la Sennaciista Frakcio, al kio pelis min la legado de la MANIFESTO en la jaro 1934, mi sentis la bezonon eksterigi mian malaprobon, ne al la doktrino, kiun principe mi senhezite apogas, sed al la metodoj de ĝia ĉefa pioniro, kamarado Lanti.

Per tiu ĉi letero mi intencas pruvi, ke la teorio pravas sed la procedoj uzataj de tiu kamarado estas kontraŭefikaj kaj sekve damaĝaj por la afero.

Laŭ la koncernaĵ fundamentaj tekstoj, la sennaciisma vidpunkto "estas nuntempe utopia" dum la internaciisma vidpunkto (tiu pri la rajto al plena memdispono de ĉiu nacio) estas la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

En tiuj deklaroj estas agnoskite, ke la mondo nepre devas travivi "internaciecan" stadion. Tio signifas do, ke internaciismo tute ne estas baro sed ŝtupo al la sennaciisma estonta socio, nuntempe neefektivigebla. Kial do ni aprobu la konstantajn atakojn de k-do Lanti al la internaciistoj? Miaopinie, internaciismo estas la grundo, kie ni devas semi senlace sed ne sarkasme, ne per primokoj kaj per dubasencaj ironioj. Estas ĉe la internaciistoj, kie troviĝas la plej antaŭenemaj personoj, varbeblaj por nia celo. Satiroj tiuokaze ne taŭgas por logi ilin al nia tendaro.

HEREZULO deklaris, ke ĝi kondamnas nenian sincerulon. Sed la faktoj ja pruvas, ke en ĝia kolekto amasiĝas atakoj dekstren kaj maldekstren, kontraŭ komunistoj, kontraŭ socialistoj, kontraŭ internaciistoj, kontraŭ vivantoj kaj kontraŭ mortintoj. Evidente, la redaktoro trovis ĝis nun nenian sincerulon. Ĉu tio ĉi ne ŝajnas sektemo?

Malakceptinte ĉiujn dogmojn, k-do Lanti mem kreis novan dogmon el sia maltolerema "ismo". Kun ĉagreno mi skribas tion ĉi, ĉar mi timas esti ekskomunikata, kiel "hereza" sennaciisto. Sed mi ne estas ortodoksa ĝis tia grado, ke mi silentu, kiam mi konsideras, ke la taktiko de k-do Lanti (kiun cetere, mi persone tre sincere estimas) estas malĝusta. Efektive, oni povas konstati, ke liaj malutilaj procedoj okazigas, rilate al Sennaciismo, miskomprenon kaj eĉ malŝaton flanke de kamaradoj, simpatiantaj ideale al la afero sed ne kapablaj juĝi aparte "sennaciismon" sendepende de la agado de iu ajn sennaciisto. Multaj ne bone vidas, ke sennaciismo, samkiel Esperanto, estas nenies propraĵo, sed konscie aŭ ne, ĉies celo ĉe la progresemuloj. Tial oni povas tro facilanime, identigi la doktrinon kun unu persono.

K-do Lanti, kiu tiel ofte alvokas la racion, sin montras tiurilate tro pasia kaj bedaŭrinde, laŭ mia penso, faras tute negativan laboron por la sukceso de Sennaciismo. Racia, normala homo, konsideras Internaciismon, kiel paŝon al iama Sennaciismo, sed kamarado Lanti traktas la internaciistojn kiel malamikojn de la homaro. Se oni kredas je la leĝoj de la evoluo, oni konfesos, ke Sennaciismo en la praktiko nur povas esti natura logika sekvo de maturiĝinta Internaciismo.

Imagu ekzemple, ke por propagandi Esperanton, ni dediĉus niajn fortojn insulti la eventualajn lernontojn, dirante al ili, ke ilia patrolanda lingvo estas ĵargono, dum Esperanto estas la sola lingvo belsona kaj taŭga, kiu nepre devos forigi ĉiujn "naciajn lingvaĉojn". Kioman elcenton ni sukcesus varbi inter la alparolatoj? Ni, sennaciistoj, celas la starigon de unu sola lingvo tutmonda, sed tian propagandon ni povas fari nur inter tiuj, kiuj jam estas konsciaj Esp-istoj kaj al tiuj internaciistoj kun supernacieca spirito. Al la laikoj ni simple diras, ke Esperanto estas helpa lingvo. Tion postulas la bona taktiko, mi pensas.

"Ili – la sennaciistoj – (asertas la Manifesto) tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri menson, en kiu superregus la racio. Ili scias, ke la sento estas granda forto, tre forta instigilo; ke la mitoj ludas gravan rolon en la Historio". Jen frazoj, kiuj pravigas mian tezon pri la taktiko ĝusta, konsistanta en tio, atenti zorge la menson de la homoj, por ne fuŝi la aferon mem, kiun ni volas defendi. Se anstataŭ prezenti Sennaciismon kiel aspiron, kiun la homaro post la necesaj etapoj realigos, ni prezentas ĝin kiel "absolutisman" idealon, tuj aplikebla por solvi ĉion malgraŭ la "nuntempaj kondiĉoj" kaj en opozicio al la, hodiaŭ ebla, Internaciismo, kiu estas pli facile komprenebla de la malkleraj amasoj, ni neniel sukcesos akceptigi ĝin grandskale kaj ĝi fariĝas stranga teorio.

Ne estas necesa troa cerbumado por kompreni, ke Sennaciisma socio nur povos eliĝi siatempe el longedaŭra kunvivado paca de memstaraj nacioj, internaciece regataj. Alimaniere, ĝi ne estus naskita de normala akuŝo, sed nevivpova monstro eligata per aborto. Praktika laboro estas do, helpi al la disvolviĝo de forta sento de internaciisma solidaro kaj kunlaboro inter la ŝtatoj kaj inter la popoloj, kiuj dume konservu daŭre siajn ecojn kaj apartajn karakterojn, ĝis kiam pli favoraj kondiĉoj ebligos, ke nia semado fruktiĝu.

Se internaciismo estas rimedo kaj Sennaciismo estas celo – tiel mi vidas la aferon – nia devizo estu: "Al Sennaciismo PER (ne kontraŭ) Internaciismo".

Ĉio alia, mi kredas, estas "diletantismo" kaj vana pretendo konstrui kastelon sur la sablo.

*       *
*

Ni ne povas ne aludi aspekton de la agado de kamarado Lanti per siaj eldonaĵoj. Tiun, kiu koncernas lian sintenon antaŭ la Soveta Registaro.

Post rekono de mankoj en tiu reĝimo – kvankam mi persone ne konsentas al ĉiuj kritikoj de kamarado Lanti – mi ne povas aprobi, ke la organo de la Frakcio havu preskaŭ ekskluzivan taskon, sisteme ataki la sovetan povon. Por tio ĉi mankis inter la gvidpunktoj de HEREZULO, unu tekstanta jene: "La precipa rolo de "H" estas ataki senĉese la agadon de la Sovetaj instancoj kaj persiste ignori la ekziston de la aŭtokratioj alilandaj". Ne gravas, ke HEREZULO ne plu estas eldonata. Mi deziras konstatigi, ke la revueto senlace agis tiel, malgraŭ ke simila gvidpunkto ne estis publikigita en ĝi. Pri la pretekstoj, per kiuj oni celis pravigi la "ne-sinokupadon" pri la faŝiŝtaj ŝtatoj en la Sennaciista bulteno, mi preferas silenti.

Konstateble kaj konstatinde estas, ke k-do Lanti difinis al sia vivo tiun ununuran celon: batali kontraŭ la "ruĝa faŝismo" (esprimo fervore elpensita de li) kaj forlasi ĉion, kio rilatas al la faŝismoj bruna, nigra kaj alikoloraj, kun kiuj li ne trovas esencan diferencon ĉe Sovetlando, eĉ se li iam diris, ke ne ĉiuj reĝimoj estas samaj. Ke li agu tiel per siaj paroladoj kaj verkoj, estas tute privata afero lia; sed ke la politiko de la frakcio estu persiste tia, tion mi, kiel sennaciisto, ne ŝatas. Laŭ mia opinio, la gazeto de Sennaciismo estu disvastigilo de nia doktrinoj, kleriga informilo objektiva kaj supertendenca, eksponilo de nia altcela teorio, propagandilo de nia idealo, neniam pamfleto.

De sennaciista vidpunkto, jen unu el la gravaj pekoj, kiun k-do Lanti riproĉas al la Soveta Registaro. Ĝi kreis potencan armeon! Kiu ajn sagaca homo agnoskus sincere, ke se Sovetio ne volis liveri sin sendefende al la avideco de la kapitalismaj ŝtatoj (jam intervenintaj malsukcese dum la civilmilito en Rusio) ĝi estis devigata organizi fortan militaparaton. Nuntempe la minacoj kreskis, pro la najbaraj impetegaj faŝismoj "ne ruĝaj". K-do Lanti, pli obstina ol sagaca observanto, ignoras, ke la faŝistaj potencoj armadas sin por satigi imperiismajn apetitojn dum la Ruĝa Armeo havas nur elementan defendan rolon.

Ĉio ĉi estas evidenta. Kaj se la sovetaj aŭtoritatoj ŝajne ekspluatis la denaskan emon de la homoj al sia naskiĝloko, tiel profitante la forton de la sentoj por igi pli fortika la militpovon de la lando, tio pruvas simple, ke la sovetaj instancoj aplikis al sia logika celo tiun memstaran miton, "ludanta gravan rolon en la Historio", kaj kiu estas nepre atentinda fakto por kiu ajn entrepreno homa "en la nuntempaj kondiĉoj". Ili do agis saĝe kaj prudente.

Verŝajne k-do Lanti preferus ke Sovetio "sennaciiĝu", sin liverante senarme al Hitler kaj al Japanio. Sed tiun sennaciismon (mondunuigo sub tutmonda kapitalisma regno) mi ne ŝatas, kaj kredeble ankaŭ ne la plejmulto el la frakcianoj.

Kiam oni proklamas – kiel faris k-do Lanti – ke konstrui Socialismon en unu sola lando estas neeble, ankaŭ oni devas akcepti, ke enradiki Sennaciismon en Sovet-Unio, profite al la ŝovinista naciisma faŝismo eksterlanda, estus malspritaĵo. Natura amo al la patrolando, kia estas en Sovetio, ne signifas atakemon al alilandanoj kaj ne povas esti komparata kun la naciisma eduko en la faŝistaj nacioj, kie internaciismo (ĉiuj movadoj kaj organizoj tiucelaj aŭ kun tiu kvalito) estas persekutata kaj malpermesata. Patriotismo en Sovetio ne estas danĝera al alia popolo; ĝi estas memkompreneblaĵo en la nuna stato de la homaro kaj esence diferenca de la naciismo ŝovinista de la kapitalismaj faŝistaj ŝtatoj.

Malfortigi la nacian senton de la popolo, en la nomo de la bono de Socialismo (neante ties eblecon en nur unu sola lando, kiu cetere estas ĉirkaŭata de la malamikoj) estus neniel utila al la intereso de la laborista klaso tutmonda, eĉ se oni rifuzas la valoron de la soveta eksperimento, kies gvidantoj profitis je la natura amsento al la patrolando, por starigi fortan defendocelan armeon.

Alia peko de la Soveta reĝimo, laŭ k-do Lanti, estas, ke Sovetio subskribis kontraktojn kun aliaj ŝtatoj, alianciĝis kun Francio kaj aliĝis al la Ligo de la Nacioj. Tiu klara konsekvenco de la situacio ĝenerala, montras "perfidon al certaj marksismaj principoj, forlason de la interesoj de la proletaro" ktp. Sed agi male, t.e. praktiki sinmortigan politikon de izoliĝo, ĉu ne estus stulte?

Sennaciismo diferencas de iu snoba "kosmopolitismo" en tio, ke ĝi unue postulas la ekziston de laboristara klasregado tutmonda. Sen tiu premiso, akcepti mondunuiĝon kiel rezulton el perfortaj konkeroj de avida sukcesanta naciismo, same ol kiel sekvon de libervola decido de sendependaj popoloj, tion ni serioze ne povas nomi "sennaciismo" sed absurda samnaciismo.

Mi supozas ne senbaze, ke abundas la sennaciistoj, kiuj ne povas esti partianoj de tiu identigo de nia doktrino kun imperialismo.
"Vera revoluciulo" – mi legis en la Manifesto – "devas esti kapabla IDEE anticipi". Mi konsentas. Sed ne estas "vera revoluciulo", laŭ mia honesta vidmaniero, tiu, kiu nur ŝvebas en filozofiaj nebulaĵoj kaj ne praktike laboradas en akordiĝo kun la cirkonstancoj.

Disvastigi plej bonan, neaplikeblan teorion, en kontraŭstaro al alia pli modesta, eĉ malperfekta sed farebla, estas malhelpi la progreson, almenaŭ tion mi pensas. Tiu starpunkto estas fakte reakcia!

Vilh. BOSK (19317)

P.S. – Skribinte la supran artikolon mi, kiel sennaciisto, statas en enbaraso pri tio, kia estu mia sinteno antaŭ la atako de la Mondfaŝismo al Hispanio. Ĉu mi helpu, aŭ ne kontraŭstaru al "sennaciigo" aŭ "samnaciigo", de mia naskiĝlando? Ĉu mi konsideru la invadon de la intervenistoj kiel krimon aŭ kiel benon? (Ĉar okaze de la aneksado de Abisenio fare de Italio, la plej elstara sennaciisto opiniis, ke tio favoras la planojn por Socialismo en Tutmondo). Mi hazarde estas hispano, tial mi timas ne objektive alrigardi la aferon. Ja estas terure… Se mi povus provizore loĝi en glacia zono… Sed ĉi tie estas treege varme.

V.B.


Noto de la kompilinto:

Pro la "personeca karaktero de tiu polemiko kaj pro la specialeco de la temo" la tiama Plenum-Komitato de SAT juĝis "ne oportuna ĝian publikigon en S-ulo" kaj transsendis ĝin al la Sennaciista Frakcio. E. Lanti respondis jene en la Sennaciista bulteno n°2 de novembro 1937:
ĈIA DILETANTISMO ESTU FOR!
Publika respondo al Kdo Vilh. BOSK.

Jamaŝiro-maĉi, aŭgusto 1937.

Estimata Kamarado,

Kun miksa intereso mi legis vian "publika letero pri sennaciismo". Iarilate ĝi tamen estas tre instrua, kvankam ne laŭ la senco, kiun eble vi opinias. Unue mi rimarku, ke viadire la Manifeston vi legis en 1934. Tri jaroj do forpasis. Nu, mi forte emas pensi, ke via memorkapablo ne estas tute senmanka. Aliel mi absolute ne povas kompreni kial la leginto el 1934 kaj la aprobanto el 1937 estas la sama persono, kiu verkis la leteron al kiu mi nun respondas. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas legi aŭ relegi la tekston de nia tezo pri sennaciismo por trovi plenan refuton al viaj asertoj. Ĵus farinte tiun eksperimenton mi povas nur rekomendi la saman al la legantoj. Ili ja povos konvinkiĝi, ke mia aserto ĝustas. En la Manifesto oni povas konstati, ke la gvidistoj de la labor-organizoj, kiuj ignoras esperanton, estis en 1931 (dato de la eldono) same vipataj kiel pli poste en HEREZULO; ke la internaciistoj estis montrataj kiel senkonsciaj reakciuioj (pĝ.26, ekz-e); ke pri Sovetio jam montriĝis forta dubo, rilate al ĝia socialismeco. Unuvorte, Kdo, vi povus trovi en la Manifesto la samajn motivojn por kritiki kaj riproĉi, kiel tiujn, kiujn vi trovis pli poste en HEREZULO. Kaj tio ne estas miriga, ĉar la tuto fontas el la sama inko, fluis el la sama plumo. Sufiĉe!… La legantoj mem faru la eksperimenton.

El la ĉi-supre dirita mi konkludos jene: Tial ke ni "kondamnas neniun sincerulon"[1], ni povus konsenti nur al jena via deklaro: "Depost mia aliĝo al la S.F. okazis grandaj ŝanĝoj en la internacia politiko; mia lando estis invadata de araboj, italoj kaj germanoj kaj tial mi ekkonsciis pri mia hispaneco kaj ne povas toleri tian invadon nek la perfidon de generalo Franko k.a. malbonaj hispanoj. Pro tio mi nun komprenas, ke la sennaciismo estas nur revo de utopiuloj, kiuj ne vidas la mondon tia, kia ĝi estas. Necesas ja batali por defendi la sendependecon de sia lando kaj sekve mi malkonfesas sennaciismon kaj refariĝas internaciisto".

Se tiele vi parolus, Kdo BOSK, via sinteno estus konsekvenca kaj neniel "kondamninda". Sed aprobi la enhavon de la Manifesto kaj skribi vian publikan leteron, tio estas rilati al la sennaciismo vere tro diletante. Ĉu prave aŭ malprave – pri tio nun ne eblas diskuti – la sennaciisma tezo celas montri, ke la internaciismo estas esence konservativa, eĉ reakcia (oni pensu pri la movadoj por la sendependeco de provincoj, kiuj jam delonge enkadriĝis en nacio); ke la homoj, kiuj volas pacigi la mondon, konservante la naciojn, iel similas al tiuj, kiuj volus elsekigi lagon per kribriloj. Kaj la samon oni povas diri pri la naivuloj, kiuj provas konstrui socialismon en iu anguleto de l’ mondo kaj eĉ sur ĝia sesono.

En via letero troviĝas parto, kiu ne rilatas rekte al la sennaciismo kaj ĝi sekve ne trovas anticipan respondon en la Manifesto. Temas pri mia sinteno al Sovetio. Dankon pro tio, ke vi donas al mi la okazon por eldiri denove mian opinion pri tiu demando. Mi jam publikigis broŝuron, kies konkludo estas, ke en Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ke tie regas ruĝa faŝismo. Forpasis de tiam du jaroj kaj neniu refuto al mia tezo venis. Male, gravaj okazintaĵoj ĝin konfirmis. Lastatempe en laboristaj ĵurnaloj kaj revuoj ankaŭ aperis la kvalifiko: ruĝa faŝismo. Kaj mi eĉ havis la amaran plezuron ricevi leterojn de ge-kdoj, kiuj konfesis: "rilate Sovetion, vi ja estis tute prava; nun ni pensas kiel vi post la lastaj okazintaĵoj, sed antaŭe ni opiniis, ke vi pasie troigis…". Bedaŭrinde tiel ne estis; eĉ ne sufiĉe mi akcentis pri la terura danĝero, kiun konsistigas por la homaro la jezuiteca bolŝevismo, la senetikeca perĉiarimedeco Lenina, tiom draste aplikata de Stalin. Mi jam diris kaj ripetas, ke en neniu alia lando la laboristoj kaj kamparanoj estas tiom servutigitaj kiom estas tiuj el Sovetio, fare de la kreiĝanta nova klaso, fare de la oligarkoj el la Kremlo, fare de la sangosoifanta diktatoro Stalin. En neniu lando krom en Sovetio ekzistas la interna pasporto. Japana laboristo ne bezonas tian legitimilon por iri el Tokio al Osaka, sed Sovetiano sen ĝi ne povas iri el Moskvo al Leningrado!… Kaj nur en Sovetio la familio estas respondeca pro la "krimoj" de unu el siaj anoj kontraŭ la Ŝtato.

Okaze de la procesoj, kiuj sendis al morto malnovajn bolŝevistojn, la tuta mondo estis tre mirigita pro tio, ke la akuzitoj konfesis mem siajn "krimojn". Por kompreni tion, necesas scii, ke per tiu konfeso la akuzitoj celis eviti al siaj parencoj, al siaj gefiloj persekutojn kaj turmentojn ĉiaspecajn… – Turmentojn? Jes! Kaj laŭ aserto de Eŭgeno Lyons en "The American Mercury", eĉ infanoj estis torturataj antaŭ la okuloj de akuzitoj, por devigi ilin konfesi siajn "krimojn" kontraŭ la Ŝtato. Musolini kaj Hitler ne ankoraŭ atingis tian gradon de kruelo en sia diktatoreco… La krimoj de l’ ruĝa faŝismo estas nenombreblaj kaj apenaŭ priskribeblaj. Se vi fermas la okulojn por ne vidi la realon kaj ŝtopas al vi la orelojn, por ne aŭdi la kriojn de l’ viktimoj de Stalin, tio estas afero de via konscienco; sed tiom facilan mi ne havas kaj sekve konsideras kiel devon konigi la rezultojn de mia longa observado kaj diversmaniera enketado super Sovetiaj aferoj.

Sed mi ne forsilentu ion ajn el mia penso kaj mi demandas: "Ĉu hazarde vi mem estas ankaŭ ia ruĝa faŝisto? Ĉu vi aprobas la farojn de tiuj, kiuj buĉis 12 anojn de la Liberecana Junularo el Barcelono? kiuj murdis la K-dojn Berneri, Barbieri, Nin kaj multajn aliajn?" Jam longa estas la listo de l’ viktimoj de la ruĝa faŝismo hispana, kiu estas importita el Moskvo.

Oni raportis al mi, ke dum la lasta SAT-Kongreso, Kdo HERNANDEZ via kunulo kaj eble amiko, eldiris, ke "ne necesas esti prava, sed forta", kio vekis indignon ĉe multaj kongresantoj[2]. En tiu cinika eldiro ni trovas la ĝermojn de l’ faŝismo. Tia senetikeco karakterizas la "moralon" de l’ ĝangalo, la "moralon" de l’ bolŝevistoj kaj de l’ jezuitoj. Kiam via samlandano Ignaco de Lojola eldiris, ke "la celo pravigas la rimedojn", li ja estis la instruonto de Lenin, kiu rekomendis uzadon de ĉiaj rimedoj kontraŭ la "malamikon". Kiam Lenin faris sian jezuitecan rekomendon, tiam la "malamiko" konsistis el burĝoj, socialdemokratoj kaj anarkistoj; poste el la maristoj el Kronŝtad, kiujn mortpafigis Trocki; poste ĝi estis Trocki mem, kiun Zinovjev kaj Kamenev volis ke oni kondamnu je morto; poste, estis Zinovjev kaj Kamenev, kiujn Stalin mortpafigis; poste… La Tarpeusa Roko estas proksima de l’ Kapitolo…

Estimata Kdo BOSK! Mi ne forgesis kiom afable kaj helpeme vi rilatis al mi, okaze de mia restado unusemajna en Valencio. Malfacile mi povas kredi, ke vi aprobas la krimojn de l’ ruĝaj faŝistoj en Katalunio kaj alie. Via jesa aŭ nea respondo estos al mi tre valora. Tamen mi demandas: Ĉu vi aprobas aŭ ne? Mi havis la okazon observi kaj noti, kiom malbonfara estas la bolŝevisma senetikeco sur honestajn kaj bonfaremajn personojn iom simplanimajn. Al bona manĝaĵo ili aldonus venenon, se iu aŭtoritata persono klarigus, ke tio estas necesa por la sano de gasto. La perĉiarimedeco Lenina laŭ kiu bolŝevistoj devas mensogi, kalumnii, ruzaĉi, murdi ktp… por venki la kontraŭulojn, sukcesis atingi similan rezulton ĉe kredemaj admirantoj. Mi ne pensas, ke vi apartenas al tia kategorio de homoj. Necesas do serĉi alian klarigon pri via sinteno. Ĉu do vi opinius, ke por praktikemulo, kiu volas ludi en la socio elstarantan rolon, necesas ke li apartenu ĉu al la ruĝa aŭ alikolora faŝismo, ĉar ŝajne la homaro devas trapasi tian regsistemon? Kvankam mi ne konas vin intime, tamen mi malemas pensi ke tia hipotezo estas ĝusta koncerne vin. Sed se mi estus konvinkita ke tia estas via kazo, tuj mi formetus la skribilon, dirante: "je tia vidpunkto vi pravas kaj la elmontro de simpatio por la sennaciismo povas nur malutili al via kariero."

La sennaciismo ne bezonas diletantojn, sed pionirojn, kiuj klare konscias, ke ilia agado kaj laboro ne donos al ili gloron, famon iaspecajn. Se en 1934 vi estus tre atente kaj kompreneme leginta la Manifeston, vi certe substrekus kaj ne forgesus jenan alineon: "La plej esence grava laboro estas tiu de l’ pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj kaj tradicioj, kiu forsekigas la marĉon el rutino kaj tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso…"

Sed vi ne sufiĉe atente legis aŭ verŝajne vi forgesis; aliel ne estas klarigeble, ke en via letero vi diras aprobi la enhavon de l’ Manifesto kaj samtempe vokas al sennaciismo PER internaciismo. Estas kontraŭdiro en la esprimo mem. La celo de l’ verketo ĝuste estas montri la esencan, fundamentan diferencon inter la du ismoj. En via letero vi parolas pri diletantismo, sed, estimata Kdo, per tio vi nur povas pensigi seriozan homon pri la biblia rakonto pri pajlo kaj trabo.

Mi emus diri ankoraŭ multon pri la temo, sed necesas, ke mi bridu mian rezonemon. Cetere la legantoj de ĉi tiu letero povas trovi kvazaŭ aldonon en artikolo kun la titolo "Ĉiu plenumu sian devon", kiu verŝajne aperos en S-ULO[3]. Tamen mi ne volas fini, ne parolante pri via aludo al mia "morto". Estas tute vere, ke mi volis mortigi Lanti-n, kaj refariĝi simple Adam, la nekonatulo. Mi deziris laŭpove helpi al la neŭtrala movado en Japanio, opiniante, ke "universala lingvo entenas econ revoluciigan" (pĝ.15 en "For la Neŭtralismon!"). La japana Polico tion ne permesis. Tial ke mi malsukcesis en mia provo pri sinmortigo, tute nature mi do emas denove labori por la sennaciismo. Certe mi ne lasos sen respondo atakojn de internaciistoj; mi ne toleros konfuzon, misklarigojn kaj diletantismon en mia pionira laboro. Mi ne laciĝos ripeti, ke estas danĝera iluzio kredi, ke oni povas atingi daŭran pacon, konservante la naciojn; mi eventuale montros ke la sovetia patriotismo estas same danĝera kiel la japana, la germana, la itala kaj ĉiu cetera; ke plie la sovetiaj servutuloj havas absolute nenian intereson defendi sian servuton. Ĝuste pro tio ke ili ne havas intereson, Stalin decidis fari grandskalan agitadon porpatrian. Se la kompatindaj servutuloj fakte havus intereson, tia agitado ne estus necesa. Kaj la plej lerta sofisto ne kapablus liveri ŝajnkontentigan klarigon pri tiu ĉi historia fakto: kiam Sovetio estis reale minacata de kapitalistaj ŝtatoj; kiam ĝi ne aliĝis al la Ligo de nacioj kaj ne alianciĝis kun la kapitalistaj Francio kaj Ĉekoslovakio, tiam la patriotismo ne estis agitobjekto de Komintern. Se plaĉas al vi fermi la okulojn, nu faru, sed ne postulu, ke ĉiu ankaŭ blindiĝu…

Mi plie aldiru, ke ankaŭ la ĉinaj kulioj kaj kamparanoj neniel plibonigos sian sorton, defendante la regadon de Ĉang-kaj-Ŝek kontraŭ la japana invado. Unuvorte kaj konklude: saĝa homo ne elektas inter pesto kaj ĥolero, sed provas ŝirmi sin kontraŭ ĉia malsano. Kaj se sennaciisto falas viktime dum milito, li almenaŭ povas ĝui la internan kontenton, ke la militistoj sklavigis nur lian korpon, ne lian spiriton, lian animon. Nenio ŝajnas al mi pli malsaĝa ol homoj, kiuj akceptas enkateniĝon, kredante, ke ili per tio liberiĝos. Se la milionoj da francoj, britoj kc., kiuj entuziasme batalis kaj mortis dum la milito por venki la "germanan imperialismon", por ke estu "la lasta milito", povus ekvidi la nunan staton de l’ mondo, ili certe komprenus, kiagrade ili estis trompataj, kiagrade ili estis naivaj…

Nuntempe sennaciisto povas havi nur la senton, ke li troviĝas kaj devas vivi en granda frenezulejo. Ĉu pro tio li agu kiel la frenezuloj, kiuj ĉirkaŭas lin? Se mi juĝas laŭ la sencenhavo de via letero, Kdo BOSK, la nura logika respondo al tia demando devas esti jesa; permesu, ke la mia estu nea…
Kun estimo kaj bonmemoro: E. LANTI

Piednotoj redakti

  1. kio tute ne signifas, ke ni ne kontraŭbatalas sincerajn opiniojn, se ni opinias ilin eraraj kaj danĝeraj; ŝajne Kdo BOSK ne tute komprenas la sencon de l’ vorto "kondamni".
  2. Vidu pĝ.75 de la "protokolaro" (N°457 de S-ULO)
  3. Vd. pĝ.161 de tiu ĉi broŝuro. (Kompil. noto)