Herezaĵo

Letero de E. Lanti
al la malkontentaj legintoj de "Absolutismo"
(ankaŭ la kontentaj legintoj havas intereson legi ĉi tiun leteron)

"Nia fincelo estas la neniigo al la ŝtato, t.e. al ĉia organizita kaj sistema perfortado, al ĉia perfortado kontraŭ homoj ĝenerale."
LENIN
en "Ŝtato kaj revolucio", 1917.
Parizo, oktobro 1934.
Al Gekamaradoj M.A., B.V., K.S., k.a.…

Estimataj,

Kuŝas antaŭ mi viaj leteroj per kiuj vi bonvolis diri vian malaproban opinion pri la enhavo de ABSOLUTISMO. Kelkajn aliajn mi ankaŭ ricevis, sed mi metis ilin flanken: iuj laŭdas senrezerve la verketon, la aliaj diras nur insultojn. Evidente, al tiaj skribaĵoj estas tute senutile respondi. Ĉar vi ne laŭdas nek insultas, sed emas bonkamaradece diskuti, mi deziras danki al vi pro via honesta malaprobo kaj samtempe mi volas pravigi mian vidpunkton antaŭ vi.

Unue mi notis kontente, ke al la ĝenerala tezo pri absolutismo vi konsentas. Kio malagrable tiklas vin kaj eĉ dolore pikas, tio estas, ke mi metas en la saman kategorion la diktatorecojn de Stalin, Musolini kaj Hitler. Kredu, estimataj Gek-doj, ke mi tre bone komprenas vian malemon akcepti tiun mian opinion. Dum longa tempo mi devis kvazaŭ batali kontraŭ min mem por forskui miajn iluziojn karajn pri Sovetio. Mia sento forte kontraŭstaris al mia racio. Tio estas tute natura. Dum almenaŭ dek jaroj mi konsideris la landon de la Oktobra Revolucio kiel la unuan bastionon, kiun konkeris la Proletaro en la kapitalisma fortikaĵo. Al Moskvo iris miaj esperoj kaj mi fidis al la Komunista Internacio por gvidi la batalojn de la ekspluatatoj en la tuta mondo. Sendube mi vidis mankojn kaj bedaŭris erarojn faritajn. Sed ili ne estis esence gravaj kaj neniu organizo povas havi la pretendon esti neerarkapabla. Nur katolikoj havas tian kredon rilate al la papo. Sed, en 1928, sub la influo de Stalin k.a., estis proklamata la tezo pri eblo starigi socialismon en unu sola lando. De tiam, ĉiu atenta observanto povis rimarki ke sub la masko de revolucieca frazaro, Komintern pli kaj pli fariĝas instrumento en la servo de l’ Sovetia Diplomatio. Ŝajnas al mi absolute neeble klarigi al si la stultan, kriman politikon de Komintern dum la lastaj ses jaroj, se oni ne komprenas, ke la ĉefa zorgo de Moskvo ne plu estis prepari la mond-revolucion, sed atenti precipe pri la naciecaj, ŝtataj interesoj de la Stalina diktatoreco. Estas fakto, ke la laboristaj, revoluciaj movadoj el ĉiuj landoj estis malfortigataj pro la skismaj instrukcioj, venintaj el Moskvo. Tie oni havis kiel ĉefan celon fari el la kompartie gvidataj organizoj aparatojn blinde, serveme obeantaj al la ordonoj de Stalin kaj de G.P.U. – Kaj tiu abomeninda, monstra plano tre bone sukcesis. Nuntempe oni povas tre facile vidi ĝian aplikon en Francio.

Vi sendube jam scias, ke ĉi tie komunistoj kaj socialistoj faris lastatempe interkonsenton kaj nun kunlaboras amike. Tamen antaŭ nur kelkaj monatoj, oni povis legi ĉiutage en "La Homaro" (L’Humanité), la organo de l’ Kompartio, ke la socialistoj estas la plej danĝeraj malamikoj de la laborista klaso, la plej fiaj perfiduloj kaj ke ili evidente preparas la venkon de l’ faŝismo. Pro tio ili estis dum jaroj nomataj "social-faŝistoj". Kaj jen subite, tute neatendite, la Kompartio ĉi-tiea proponas al tiuj "perfiduloj" komunan agadon. En la kompartiaj presaĵoj ĉesis aperi atakoj kaj insultoj kontraŭ la Socialista Partio. Kiel do tio povis okazi? Al tiu demando oni povas fari nur jenan respondon: kial Stalin tiel ordonis? Nu, por kompreni ĝuste tian returniĝon, sufiĉas rigardi al Genève, kie "K-do" Litvinov interkonsente kaj amike kunlaboras kun S-ro Bartu (Barthou), la franca ministro por eksterlandaj aferoj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ kalumnias, kiam mi parolas pri amikeco inter Litvinov kaj Bartu. Antaŭnelonge la internacia Asocio de la ĵurnalistoj rajtigitaj ĉe la Ligo de Nacioj aranĝis bankedon al kiu partoprenis la konsilantoj de ĉi tiu lasta Institucio. Tiuokaze la reprezentanto de la imperiisma Francio gratulis sian Sovetian kolegon, pro lia nova sinteno antaŭ la Ligo de Nacioj, kaj Litvinov respondis: (laŭvorte)

"Koncerne min, mi simple konstatas, ke hodiaŭ ni estas sinceraj kaj lojalaj amikoj".

Vi ja certe scias, ke la Ligo de Nacioj estis ĉiam antaŭe konsiderata, en Moskvo, kiel Asocio de imperiistaj rabistoj. Kaj la tuta agitado de l’ franca kompartio celis montri, ke Francio estas la ĉefa rabisto, ke ĝi staras unuavice de tiuj, kiuj preparas militon kontraŭ Sovetion, ktp, ks. – Kiu esplorus la kolekton de LA HOMARO el la lastaj jaroj, tiu povus mire konstati, ke preskaŭ ĉiutage la redaktoroj alarmis pri la danĝero de TUJA MILITO ("guerre imminente") kontraŭ Sovetion. Kaj se iu diris sian dubon pri tio, tiu estis tuj insultata kiel "kontraŭrevoluciulo", "social-faŝisto", kaj similaj predikatoj, kutime uzataj malavare de bolŝevikoj…

Cetere, la 6a kondiĉo el la 21, kiuj reguligas la akcepton de partio en Komintern, tekstas jene:
"6) Ĉiu partio deziranta aliĝi al la III-a Internacio havas kiel devon deklari, ke ĝi malaprobas tiel same la konfesitan social-patriotismon, kiel la hipokritan kaj falsan social-pacismon, sisteme demonstri al la laboristoj, ke sen la revolucia renverso al la kapitalismo, neniu arbitracia internacia tribunalo, neniu "demokrata" reorganizo de la Ligo de Nacioj povas savi la homaron de la imperiistaj militoj".

Kaj nun? – Nun, la komunistaj, pli ĝuste la Stalinaj, gazetoj prezentas la aliĝon de Sovetio al la Ligo de Nacioj kiel "grandan venkon de l’ proleta registaro"!! Ĉe tia cinike hipokrita aserto mi emus pensi, ke temas pri sonĝo… Tamen estas realaĵo. Legante la pledon de Bartu pot akceptigi Sovetion en la Ĝenevan aeropagon, oni povas facile mezuri la grandan distancon, kiu disigas la Leninan politikon de la Stalina. Bartu interalie diris:

"Kun la kontrakto en la manoj, mi supreniras ĉi tiun tribunon, kun la kontrakto, kiu metis la unuajn fundamentojn de la Ligo de Nacioj. Ĝi estas mia gvidilo, mia atestanto, mia garantio."

Tio signifas, ke la Sovetia registaro akceptas tiun imperiisman, banditan, rabistan kontrakton. Kaj por tute konvinki siajn kolegojn, kiuj time ankoraŭ kredas, ke Moskvo ĉiam estas la ĉefa bastiono de l’ mondrevolucio, li aldone citis frazon de Mirabo, tiu fama oratoro el la tempo de la franca Revolucio. Mirabo celis fariĝi ministro kaj tiucele iun tagon konfesis al sia amiko la grafo Lamark, kiu estis lia peranto ĉe la reĝa kortego:

"Jakobenoj fariĝintaj ministroj ne ĉiam estas jakobenaj ministroj."

Kia vangofrapo al Stalin! Kia honto, ke Litvinov eĉ ne provis forviŝi tian klaran aludon pri perfido al la revoluciaj principoj!! Kia plej aŭtoritata atesto, ke Komintern ne plu timigas burĝajn registarojn!!! Klarige Bartu insistis:

"Mi pensas, ke ne necesus citi multajn faktojn, por demonstri, ke okazis evoluo en la sovetia Rusio kaj, ĉiaokaze, pri tiu evoluo mi havas pruvon kaj ateston hodiaŭ mem. Ĉu Rusio respondis al ni per malprecizaj paroloj kaj per nedifinitaj promesoj? Se tiel estus, mi ne starus ĉe ĉi tiu tribuno por defendi la tezon pri akcepto. Sed mi vokas al viaj memoraĵoj, al via konscienco. Kvankam mi pensis, ke Rusio faros deklaron, kiu ebligos, ke oni akceptu ĝin, ĉu vi pensis, ke la deklaro estus tiom senkondiĉa, kiom ni ĝin ricevis? Ĝi ja estas kategoria, absoluta, tiagrade, ke mi renkontas neniun el la oratoroj, kiujn ni ĵus aŭdis, por dubi pri la sincero de la deklaro de Rusio".

Tiajn parolojn de la franca ministro la komunistaj kaj socialistaj gazetoj ne raportis al siaj legantoj. Kaj per tia silento oni povas konstati, ke la partiaj gvidistoj tre bone komprenas la signifon de tiu granda aliiĝo en la politiko de Sovetio. Tian opini-ŝanĝadon ili provas dronigi en la entuziasmo, kaŭzita de la ekamikiĝo inter komunistoj kaj socialistoj. Sed kiu observas kaj pripensas, tiu ĉagrene ekvidas ke tiuj gvidistoj (mi substrekas tiun vorteron, por akcenti ke temas pri homoj, kiuj ĝenerale havas ĉefe kiel celon okupi postenon, stari ĉe la rando de la politika scenejo) pretiĝas oferi la vivon de milionoj da laboristoj sur la altaro de siaj respektivaj patrioj.

"Li estas tro pesimista, li troigas, lia fantazio vere hiperbolas…", vi sendube pensos. Mi tre deziras, ke vi estu pravaj; se mi eraras, neniu pli ol mi ĝojos pri tio. Sed bonvolu atenti kaj pripensi jenajn faktojn. Jam de kelka tempo en Sovetio mem estas entreprenita vasta agitado por encerbigi al la tiea popolo la patriotismon. Por pruvi mian aserton, mi citos al vi kelkajn specimenajn pecojn de tiu propagando kaj la tutan tekston de dekreto alprenita la 8an de junio 1934. Legu atente kaj meditu: poste vi decidu ĉu mia pesimismo havas au ne fundamenton:

"POR LA PATRIO
"Por la Patrio! Ĉi tiu vorto ekbruligas la flamon de la heroeco, la flamon de l’ krea iniciativo sur ĉiuj kampoj de nia vivo tiom riĉa kaj dieca. Por la patrio! Tiu vorto entuziasmigas dekojn da milionoj da laboristoj por la defendo de ilia nobla patrio kaj igas ilin pretaj por ĉia ofero. La defendo de l’ patrio! ĝi estas la superega leĝo de l’ vivo. Kaj kiuj levas la manon kontraŭ la patrion, kiuj perfidas ĝin, tiuj devas esti ekstermataj............. La popolo el 170 milionoj da laboristoj, por kiuj la naskiĝa grundo estas la patrino-patrio, kiu nutras per sia sango la glorajn ĝermojn de nova kaj feliĉa vivo, senmanke kaj severege punos ta patri-perfidulojn, POR LA PATRIO, POR ĜIA HONORO KAJ ĜIA GLORO, POR ĜIA FORTO KAJ PROGRESO!"

Tiu cito estas prenita el la Pravda, n-ro de la 9a de junio 1934. Kaj ne nur la Pravda sed ĉiuj aliaj gazetoj el Sovetio entreprenis tiun porpatrian predikadon. Sed prefere mi tuj konigu la tutan tekston de dekreto, kies supre cititaj frazoj konsistigas nur ties komenton:
"DEKRETO DE L’ CENTRA PLENUM-KOMITATO DE L’ SOVETOJ

Kompletigi la leĝon rilatan al la krimoj kontraŭ la ŝtato per kvar paragrafoj, koncernantaj la perfidon al la patrio.

1) Ĉiu agado farita de Sovetiaj civitanoj kontraŭ la militistan potencon de USSR, ĝian sendependecon aŭ la tuton de ĝia teritorio, kiel, ekzemple, la spionado, la diskonigo de ŝtataj aŭ militistaj sekretoj, la dizerto, la transiro de la limo aŭ aeroplana forkuro eksterlanden, estas punata per morto kun konfisko de ĉiuj havaĵoj. En okazo de malpligravigaj cirkonstancoj la mortpuno estas aliigata je 10 jaroj da malliberiĝo kun konfisko de ĉiuj havaĵoj.

2) Koncerne la militistojn, nenia malgraviga cirkonstanco estas akceptebla kaj la samaj punindaj faroj sekvigas mortpunon kun havaĵ-konfisko.

3) En la okazo de limtransiro aŭ de forkuro eksterlanden per aeroplano, la plenrajtaĝaj (dekokjaruloj – E.L.) familianoj de l’ militisto, se iel ajn ili helpis tiun perfidon, aŭ se ili sciis pri ĝi kaj ne denuncis ĝin al la estraro, estas punataj per 5 ĝis 10 jaroj da malliberiĝo kun havaĵ-konfisko.

La plenrajtaĝaj familianoj de l’ perfidulo, ĉu vivantaj kun li, ĉu estantaj sub lia prizorgado ĉe la momento de l’ perfido, estas senigitaj je voĉdonrajtoj kaj ekzile sendotaj por 5 jaroj en malproksimajn regionojn de Siberio.

4) La nedenunco kontraŭ militisto koncerne perfidon, ĉu en preparo, ĉu jam farita, sekvigas punon je 10 jaroj da malliberiĝo.

Por la civiluloj La sama delikto estas punata laŭ la paragrafo 12a de la leĝo pri la krimoj kontraŭ la ŝtato.
(La 8an de junio 1934. La Prezidanto de l’ Centra Plenum-Komitato: Kalinin. Por la Sekretario de l’ Centra Plenum-Komitato: Medviejev.)"

Tiu dokumento ne bezonas komentojn por ke ĉiu memstare pensanta homo komprenu ties gravon kaj ĝustan signifon. Mi tamen volas almenaŭ substreki, ke en la lando, kie laŭdire oni konstruas socialismon, eĉ civiluloj estas mortpunataj simple pro forkuro eksterlanden! Hitler kaj Musolini ne ankoraŭ atingis tian gradon de barbareco. Kaj ĉu do ne estas monstraĵo, ke familianoj de forkurinto povas esti punataj pro "krimo", kiun ili mem ne faris?

Paralele al tiu porpatria prizorgado sovetia, en la francaj komunistaj gazetoj estis rimarkebla lastatempe nova sinteno rilate al la nacio. Sendube la lakeaj redaktoroj ricevis ordonon ne tro rapidi en tiun novan direkton, por ke la kontrasto ne estu tro facile rimarkebla de la legantoj. Tamen atentema persono povis vidi la ŝanĝon. En "La Homaro" ekzemple, mi legis jenon:

"Ni amas kaj defendas Francion kaj ĝuste pro tio ni kontraŭbatalas la kapitalismon". Ĉu ne estas videbla la intenco krei konfuzon en la cerbo de la legantoj kaj iom post iom kutimigi ilin al la ideo akcepti militon, kiun partoprenos mem Sovetio aliance kun Francio? Tiam la "komunistoj" emfazos, ke temas defendi la civilizon kontraŭ la Hitlera barbareco ktp… Tute same kiel en 1914! Tiam la t.n. revoluciaj gvidistoj rekomendis partopreni la militon por defendi la demokration kontraŭ la germana imperiismo. Pro tia sinteno Lenin kaj la tiamaj bolŝevikoj tute prave nomis la gvidistojn de la II-a Internacio perfiduloj. Sed nun la gvidistoj de la II-a kaj III-a Internacioj pretiĝas same perfidi la verajn interesojn de l’ Proletaro. Por mi, tio estas tute klara, kaj granda estas mia ĉagreno ĉe la konstato, ke la simplaj laboristoj ne ekvidas tian prepariĝantan perfidon.

Sed malgraŭ ĉio vi tamen eble pensos, ke mi ne estas prava samigante la diktatorecon de Stalin kun tiu de Musolini kaj de Hitler. Vi opinias ankoraŭ, ke en Sovetio regas la laboristoj kaj la kamparanoj. Tiu regado cetere estas simboligata per la ĉie videblaj martelo kaj falĉileto. Por kredemuloj tiu simbolo estas sendube pruvo pri ekzisto de laborist-kamparana regado…

En Francio la devizo "Libero – Egalo – Frateco" kuŝas sur la fronto de ĉiuj oficialaj konstruoj kiel atesto pri la principoj, kiuj gvidas la respublikan regadon. Kaj certe la francaj revoluciuloj el la jaroj 1789-93 batalis por ke efektiviĝu tiu ilia idealo. Ne necesas insisti pri tio, ĉu ne? Vi certe jam delonge scias, ke en Francio la bela devizo de la unuaj respublikanoj estas nur trompaj, senenhavaj vortoj.

Estas vere miriga kaj ploriga la konstato, ke ĝenerale la homoj facile estas blufe mistifikataj per vortoj, simboloj kaj devizoj. Ekzemple, milionoj kaj milionoj da katolikoj kredas, ke la papo reprezentas Jesuon sur la tero; tamen ĉiuj bone scias, ke la "filo de Dio" vivis simple, modeste kaj kondamnis la riĉulojn. Malgraŭ tio la kreduloj volonte konsentas, ke la ekleziestro, kardinaloj kaj aliaj "princoj" de la eklezio vivu lukse kaj tute malmodeste.

Certe la rusa Revolucio el la unuaj jaroj metis la regadon en la manojn de la laboristoj kaj kamparanoj; ĝi sendube celis la forigon de la klasoj kaj lastarigon de l’ socialismo. Sed necesas esti blinda aŭ fermi la okulojn por ne vidi, ke jam de kelkaj jaroj pli kaj pli kreiĝas ia nova aristokrataro, ke regas ia nova pastraro, kiu faris el la marks-leninismo dogmon, novan religion. Ĉu do, ekzemple, ne estas tre karakteriza la fakto, ke tiu nova formiĝanta klaso havas en sia ekskluziva dispono specialajn magazenojn, kiuj estas relative bone provizumataj, dum mankas preskau ĉio en la aliaj? Kaj ĉu do la ekzisto de grandega diferenco inter la salajroj (de 60-70 ĝis 1500-2000 rubloj monate[1]) ne estas okulfrapa pruvo, ke la tiea reĝimo havas nenion komunan kun vera socialismo? Necesas posedi grandan dozon da naivo por samigi industriigon[2] kun socialismo. Estas ja vere ke en Sovetio la fabrikoj kaj ĉio apartenas al la Ŝtato, sed tio neniel signifas, ke reale, fakte la laboristoj povas disponi je la produkto de sia laboro. La plusvaloro anstataŭ iri en la poŝojn de kapitalistoj, servas por vivteni grandnombran uŭrokrataron kaj pagi altajn salajrojn al iu kategorio de homoj. Kaj la "komunistaj" moŝtoj, kiuj havas en sia dispono luksan aŭtomobilon, ĝuas ties komforton kaj oportunon tute same kiel se ĝi apartenus al ili. Diru al mi, kiel, ekzemple, Lunaĉarski povis dum longa tempo ripozi en aristokrata banurbo el suda Francio? Kaj kiam li tie mortis, kial lia kadavro povis esti transportata al Moskvo? Saman demandon ni faras pri la ambasadoro Dovgalevski, kiu antaŭ ne tre longe mortis en Parizo kaj kies kadavro ankaŭ estis en granda pompo ekspedata al Moskvo. Ĉu tiuj faktoj ne klare montras, ke la sovetiaj moŝtoj apartenas al iu speciala klaso de homoj? Kaj mi ĉiam pensis ke la socialismo celis malaperigi la klasojn!… Sed eble la laboristoj, kiuj duonmalsatas en Sovetio, devas esti kontentaj kaj eĉ fieraj pro tio, ke siajn ekspluatantojn ili nomas "Kamarado"! Kompreneble, povas okazi, ke ial kamarada moŝto perdas la bonan postenon kaj refalas en preskaŭ proletan situacion. Sed ankaŭ en kapitalisma regsistemo okazas nemalofte, ke ekspluatanto bankrotas, ke milionulo malriĉiĝas. Neniu reĝimo donas absolutan sekuron al privilegiitoj.

Laŭ mia ĉiama kompreno, la socialismo estas reĝimo en kiu fakte regus libero, egalo (aŭ ekvivalento) kaj frateco. Ĉu tiel estas en Sovetio? Ne! tiel ne estas kaj la tuta propagando de la Stalina burokrataro estas nur giganta blufo, grandega trompo. Mi asertas, ke ne ekzistas esenca diferenco inter la diktatorecoj nun regantaj en Sovetio, Italio, Germanio kaj alie. Oni tamen ne povas tute samigi ilin. Ankaŭ ekzistas diferenco inter la diktatoreco de Musolini kaj tiu de Hitler. Pro tio mi substrekis la vorton "esenca". Kio rajtigas min diri ke la reĝimoj nun regantaj en diktatorecaj landoj estas esence la samaj, tio estas jenaj konsideroj:
1)Nur unu sola partio tie povas ekzisti kaj ĝi regas laŭ absolutisma maniero.
2)Unu sola homo regas absolute super tiu partio,
3)Forestas ĉia libero pri pensesprimo kaj kunvenrajto,
4)Ĉiuj kontraŭuloj de l’ diktatoro estas malliberigataj, ekzilataj aŭ mortigataj,
5)La sindikatoj kaj kooperativoj perdis sian sendependecon kaj fariĝis kvazaŭ ŝtataparatoj,
6)La infanoj estas devige edukataj laŭ la ŝtata dogmo,
7)La militismo estas freneze disvolvata, kvankam la diktatoroj ne malofte deklaras, ke ili deziras pacon.

Mi povus verki dikan libron per la amaso da materialo, pruvanta ke la Stalina diktatoreco estas unu el la plej abomenindaj kaj danĝeraj. Ĝi ja estas aparte danĝera, tial ke ĝi hipokrite prezentiĝas kun ruĝa masko. Nur kelkaj faktoj estu ĉi tie menciataj. Laŭ plej fidindaj raportoj de socialistoj, de neortodoksaj bolŝevikoj kaj de anarkistoj, estas en Sovetio almenaŭ 5 milionoj da malliberigitoj aŭ punekzilitoj. El inter la herezaj komunistoj malliberigitaj mi citas nur la nomon de Razianov, la fondinto de la komunista Akademio kaj de la Instituto Marks-Engels en Moskvo, kaj tiun de Viktoro Serge, verkisto kun kiu mi povis persone konatiĝi en Vieno dum la jaro 1925. Tiam li estis la direktoro de la franclingva eldono de Internacia Korespondado, semajna organo de Komintern. Kaj vi certe memoras, ke Trocki havis la bonŝancon esti forpelata eksterlanden; sed bonvolu ne forgesi, ke proksimume 5000 Trockianoj sidas en la Stalinaj malliberejoj.

Por resti en nia esperantista afero, mi estus al vi tre danka, se vi povus akiri sciigon pri Kdo Futerfas, kies portreton vi povas trovi en la decembra numero (1922) de Sennacieca Revuo. Li estis – verŝajne ankoraŭ estas, se li vivas – anarkisto. Jam de la jaro 1924, mi vane provis ekscii ion pri li. Sed eble vi opinios, ke anarkisto estas homo pri kies sorto vi ne volas elspezi poŝtmarkojn en korespondado kun Sovetianoj!! Se vi volas interesiĝi nur pri sampartianoj, tiam demandu pri la sorto de M. Krjukov, la malnova bolŝeviko, kiu kuraĝis en 1930 malkaŝe diri sian opinion pri la fripona agado de S.E.U. kontraŭ S.A.T. Jam de pli ol tri jaroj, mi sensukcese provis ricevi vorton de li aŭ informon pri li. Demandu pri Kdoj Beŝkarev, Djatlov, k.a. kiuj pli malpli kaŝe kuraĝis kontraŭstari al S-ro Drezen, la lakea respondeculo antaŭ Stalin pri la esperanto-movado en Sovetio…

Responde al Kdo Lempert, mi diris, en Absolutismo, ke mi konas intime personojn, kiuj longe restadis en Sovetio kaj tute seniluziiĝis pri la tiea reĝimo. Unu el ili restis tie dum 10 jaroj, okupis diversajn respondecajn postenojn en la industrio kaj pro tio iel apartenis al la kategorio de privilegiitaj personoj. Malgraŭ tio li tamen ne povis elteni pli longe, perdinte la esperon, ke pliboniĝos la situacio. Cetere li paciencis tiom longe, tial ke li ne volis forlasi sian edzinon, al kiu la Ŝtato ne permesis eksterlandiĝi, ĉar ŝi estis rusino. Nur kiam la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Sovetio fariĝiŝ amikecaj, li tiam sukcesis atingi, ke lia edzino akompanu lin. Jam de 10 monatoj li do estas denove en Francio. El la detala raporto, kiun mi aŭdis el lia buŝo, mi citos al vi nur malmulton. Miaopinie tio sufiĉos, por ke vi povu akiri iom da kompreno pri la ĝusta situacio en "la lando regata de laboristoj". Vi eble memoras, ke antaŭ 2 jaroj sin mortigis la edzino de Stalin. Kiel kompartiano mia amiko devis deĵori ĉe la enterigo kaj iel ludi policistan rolon. Mi lasu al li la parolon:

"G.P.U. (Politika Ŝtata Direkcio) atingis sub la Stalina reĝimo nekredeblan malvolviĝon. Ĝi fariĝis grandega administracio, disponante, krom siaj propraj anoj, la tutan milicon de la lando, centon da malliberejoj aŭ ekzilejoj kaj organizanta la vivon kaj laboron de cent miloj da punitoj, kiujn, plejparte, ĝi ekspluatas mem en fabrikoj kaj grandaj laborejoj. Koncerne la nombron da ĝiaj propraj soldatoj, oni juĝu pri ilia gravo: la speciala armeo de G.P.U. konsistas el 100 mil militistoj, zorge elektitaj, bone nutrataj, severe kaj laŭcele edukataj. Tiu armeo esta modelo el sia speco, kiel rilate al disciplino kaj servemo, tiel rilate al la ekstera aspekto. Okaze de la enterigo de la edzino de Stalin, mi memoras pri la impona spektaklo, kiun prezentis la gvardio de l’ diktatoro laŭ la vojo al la tombejo. Du vicoj da oficiroj el G.P.U. rajdantaj sur la plej belaj ĉevaloj, poste vico da lernantoj de la speciala lernejo por oficiroj de G.P.U. kaj fine la milico, kiu fortenis la popolamason. Bonvolu noti ke Stalin tre zorge evitas kontakti kun la publiko kaj, timante atencon, oni estis forpelinta la homojn de sur la trotuaro laŭ la tuta irdistanco, eĉ en la mallarĝa strato Volondka. Interne de la domoj, G.P.U.anoj prizorgis, ke ĉiuj alstrataj fenestroj restu nepre fermaj; la procesio konsistis ekskluzive, krom el la oficialuloj, el la plej fidelaj kaj servemaj kompartianoj el Moskvo. Por ke vi havu klaran bildon pri la antaŭzorgoj, mi aldonu, ke en ĉiu okopa vico de la irantaro, la unua kaj la oka vicano estis antaŭe elektitaj kaj havis kiel taskon malebligi la enpenetron de personoj fremdaj al la procesio."

Mi rimarkigis al mia amiko, ke laŭ francaj gazetoj ŝajnas, ke antaŭ kelkaj monatoj G.P.U. estis reorganizata. Tiam kun melankolia rideto li respondis:

"Kiel vi, mi legis pri la afero kaj eĉ tre detale en rusaj gazetoj, kiujn mi ricevas. Fakte nur la nomo estas ŝanĝita. La nova Komisario por internaj aferoj, kies ĉefkomisaro estas Jakoda, la eksestro de G.P.U., konservas ĉiujn funkciojn kaj taskojn de ĉi tiu lasta. Ne gravas la titolo: estonte kiel estinte tiu polica aparato rajtos malliberigi kaj ekzili sen antaŭa publika juĝo, plenumi politikan spionadon, cenzuri poŝtaĵojn ktp. Kelkrilate la nova organizo eĉ estos pli timinda ol la antatŭa, sed ĝi almenaŭ havas la avantaĝon ĵeti polvon en la okulojn de la eksterlanda publiko, kiu kredos ke Sovetio iom demokratiĝis, ĉar G.P.U. malaperis. Estos tiel pli facile al Litvinov pledi por la akcepto de U.S.S.R. en la Ligon de Nacioj…"

El tiu atesto de kompetenta persono min ĉefe impresas la fakto, ke Stalin havas tute la saman potencon, kiel antaŭe havis la caroj, ĉar por la enterigo de sia edzino li povas okazigi tian grandegan, pompan manifestacion funebran. Same ankaŭ kiel caro li timas atencon kaj ŝirmas sin per polica aparato. La cara ŝtato estas tute simila. Mi ne diras "sama"; ekzistas ja diferencoj; la klasiĝa procezo, t.e. la formiĝo de klasoj[3] ne ankoraŭ atingis sian definitivan formon kaj la nuna regantaro ne povas esti komparata kun la cara aristokrataro. Cetere en niaj demokrataj landoj ankaŭ la burĝaro ne estas komparebla kun la malnova aristokrataro. Kia estis la ĉefa karakterizo de la cara socia sistemo? Ĝi estis la servuto. La Stalina tute similas al servuto: kamparanoj devas servi en kolĥozoj kaj laboristoj en fabrikoj. Ili ne rajtas foriri sen permeso kaj devas havi pasporton por ŝanĝi laborlokon. Jes!!.. La enlanda pasporto, kiel ĝi ekzistis dum la cara tempo, estas restarigita antaŭ proksimume du jaroj… Sed ĉio tio okazas sub la signo de martelo kaj falĉileto kaj por naivaj homoj tio sendube estas sufiĉa pruvo, ke en Sovetio stariĝas socialismo. Plorinde!… La Stalina "socialismo" fakte estas novspeca sklaveco kaj tian mi ne volas. Liberon kaj homan dignon mi alsopiras kaj tio en Sovetio absolute mankas…

Ĉi tiu letero jam fariĝis longa, kvankam mi ne diris ĉion dirindan, ĉion, kio povus tute malfermi viajn okulojn kaj forviŝi la densan, grandegan blufon tre lerte aranĝitan de la Stalina burokrataro, de la nun formiĝanta nova privilegiita klaso. Sed mi devas rezigne limigi min. Ĉar vi sendube estas ankoraŭ sub la influo de la lerte organizita blufo de la Stalina propagand-aparato, vi verŝajne emos kredi, ke miaj klarigoj pri klasoj estas subjektivaj. Mi petas ke vi bonvolu esplori, kontroli kaj poste mediti nur pri jena fakto, kiu miaopinie estas tre signifoplena: post 35-40 jaroj da laborado en fabrikoj, se laboristo fariĝas invalido, li ricevas pensie po 30-35 rubloj monate, sed vidvinoj aŭ parencoj de altranguloj ricevas po 350-750 rubloj monate, plus diversajn aliajn privilegiojn…

Tamen mi ne volas fini, ne respondante al K-ino M.A., kiu demandas, ĉu fakte ne ekzistas signoj pri malapero de naciecaj diferencoj. Se oni staras ĉe scienca kaj teknika vidpunkto, estas evidente, ke naciecaj problemoj pli kaj pli tendencas malaperi. Ŝipoj, aŭtomobiloj, kanotoj ktp…, laŭforme pli kaj pli samiĝas en la tuta mondo. La disvastiĝo de la verkoj de Marks, Engels k.a. en ĉiuj landoj ankaŭ povas esti konsiderata kiel ia signo pri unueciĝo de l’ penso. Sed tiel ne prezentiĝas konkrete la problemo. Mi skribis:

"…ĉie la naciismo estas la plej potenca, la plej instige minaca ideo-forto, movanta la amasojn. Vidiĝas nenia signo pri kunfandiĝo de malsamlingvaj nacioj en pli grandan unuon, sed male ĉie oni rimarkas tendencojn kaj agitadon por nacia apartiĝo kaj sendependiĝo…"

Ĉu tio, kion mi asertis, estas fakto aŭ iluzio? Por respondi, laŭ mi, sufiĉas memori pri la sangaj bataloj, okazintaj en Irlando; pri la Gandhia movado en Hindio; pri la tuta agitado en Ĉinio; pri la nuna baraktado en Katalunio kaj Vaskio. Kaj eĉ en Francio, kiu estas unu el la landoj, kie la provincoj plej funde kunfandiĝis, oni povas vidi ekde kelkaj jaroj movadon por la sendependigo de Bretonio!… Kaj ĉu do ne estas la naciismo, kiu konsistigas la ideologian bazon sur kiu konstruis Masarik, Pilsulski, Mustafa-Kemal, Musolini, Hitler k.a. "herooj"? Kaj ĉu do la dokumento, kiun mi konigas al vi pli supre, ne montras klare, ke eĉ Stalin nun utiligas la naciismon por firmigi sian ruĝan tronon? Necesas fermi la okulojn, por ne vidi la naciismajn ondojn, kiuj minacas ĉiuflanke la homaron. Jes ja, la patriotismo estas la plej forta religio, movanta en nia epoko la amasojn. Ŝajnas al mi, ke Marks ne antaŭvidis tion. Li subtaksis la forton de ideoj, la mistikemon, kiu ĝenerale superregas la racion en la cerbo de homoj, eĉ de tiuj, kiuj tamen kredas esti senigitaj je antaŭjuĝoj. La maŭzoleo por la kadavro de Lenin en Moskvo pruvas tion tre bone.

Ne kredu tamen, ke mi havas la opinion, ke Marks ne estis grandcerba homo. La aŭtoro de l’ "Kapitalo" certe meritas ĉies admiron. Sed mi emas pensi, ke Marks mem hontus pri siaj nuntempnj disĉiploj, kiuj tro laŭlitere komprenas kaj instruas lian doktrinon. Li certe tre ĉagreniĝus ĉe la konstato, ke la marksismo fariĝis nediskutebla dogmo, devigo instruata al 160 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo.

Ho! mi bone komprenas, ke miaj pesimismaj diroj en Absolutismo povas fari malbonan impreson ĉe multaj legantoj. Se mi celus akiri popularon, aliel mi certe parolus. Por veki aplaŭdojn ĉe la amaso, necesas doni al ĝi esperojn, baldaŭ efektiviĝontajn, flati ĝin kaj fari mirindajn promesojn. La pastroj promesas eternan feliĉon al la piuloj; la politikaj agitistoj promesas paradizon sur la tero, se oni donas al ili la regadon. Mi volas esti nek pastro, nek agitisto. Mi bone konscias, ke la sennaciismo estas utopio en la nuna tempo, sed mi havas la firman konvinkon, ke civilizo pereos, se la popoloj el la tuta tero ne unuiĝos kaj kunfandiĝos. La ĝenerala aplikado de esperanto povus tre efike helpi al tiu kunfandiĝo; pro tio mi estas SAT-ano kaj tre ĉagreniĝas ĉe konstato, ke ĝenerale la t.n. revoluciuloj restas ligitaj al tradicioj kaj rutinaj kutimoj kaj malatentas nian movadon…

La nuna mondo prezentiĝas al mi kiel amaso da homoj, naĝantaj kontraŭflue en riverego. Nur malmultaj lasas sin porti de la fluo, sed estas malhelpataj de la baraktado de la plimultaj. Tamen la fluo nevenkeble portas ĉiujn al la oceano, kie ĉiuj akvoj miksiĝas. Ĉu estas saĝe naĝi kontraŭdirekte al la fluo, kiel ĉiaspecaj naciistoj?…

Eble mi nur sukcesis tedi vin per mia longa babilado. Tiaokaze bonvolu pardoni min kaj akcepti mian fratecan kaj sennaciecan saluton.
P.S. Mi volas kompletigi tiun ĉi leteron per mencio de kelkaj faktoj, kiuj estas ankaŭ tre signifaj:
1)Komence de aŭgusto 1934 alvenis en Romon aernavigada misio sovetia por redoni la viziton, kiun faris al Moskvo la faŝista marŝalo Balbo. La sovetiaj aviadistoj estis akceptataj je la sonoj de la Internacio (!!!), de Giovinezza, la faŝista kanto, kaj de la reĝa himno…
2)Antaŭnelonge la faŝista generalo Graziolo k.a. italaj militistoj estis akceptataj en Moskvo kaj Minsko je la sonoj de la itala himno kaj de la Internacio. La stacidomoj estis abunde ornamitaj de italaj flagoj kaj de sovetiaj, kompreneble kun la martelo kaj la falĉileto (!!!). Grazilolo povis ĉeesti la grandajn manovrojn de la t.n. ruĝa armeo kaj laŭ lia raporto en la "Giornale d’ Italia", la itala misio estis tute speciale bonvenigata.
3)Por ke la legantoj povu prijuĝi la leĝon, kies teksto troviĝas pĝ. 84, laŭ ĝia apliko, ni menciu jenan konkretan ekzemplon:

Okaze de antaŭnelonga vizito de sovetia ŝiparo en la pola haveno Gdjnia, la maristo VORONKOV el la kirasŝipo "Marat" dizertis. Sekve de tio la militista juĝistaro mortkondamnis lin kaj ordonis la tujan areston de liaj parencoj; kiuj estas malliberigataj dum 10 jaroj kiel garantiuloj. La motivo de tiu ordono estas laŭvorte jena: "pro ebla kunkulpeco eĉ pasiva aŭ senkonscia".

La ŝipano VORONKOV ne povis esti mortpafata, ĉar li forkuris; dume liaj parencoj sidas en malliberejo kaj sendube meditas pri la plej bona maniero konstrui socialismon en unu sola lando.
4)Moskvo, la 5an de novembro 1934. – La supera tribunalo verdiktis en la proceso rilata al la fervojakcidento, okazinta ĉe la stacio Osnava. La tri akuzitoj estas konsiderataj kiel kulpaj pro (laŭvorte) "krima maldiligento en la deĵoro". La ĉefoficisto Linnik estas punata per mortpafado kaj la du aliaj akuzitoj: la signalisto Junnoĉef je kvin jaroj da malliberiĝo kaj la relŝanĝisto Pavlenko je tri jaroj.

Tiu fakto ne estas unika; mi povus mencii aliajn, similajn. Kaj nun mi demandas al la blindaj kreduloj, kiuj atendas la lumon el Moskvo, en kiu alia lando, el inter la plej reakciaj, laboristoj estas mortpafataj pro "maldiligento en la deĵoro"?

Bonvolu tamen, mi petas, ne konkludi el ĉio dirita, ke mi kontraŭas al ĉia diktaturo. Dum furiozas la batalo inter ekspluatistoj kaj ekspluatatoj, estus ja stulte paroli pri libero kaj demokratio. Sed diktaturo devas daŭri mallonge kaj ne aliiĝi en diktatorecon de persono. Mi faras diferencon inter proleta diktaturo mallongdaŭra kaj la pli kaj pli rigora kaj subprema diktotoreco Stalina, kiu kondukas al restariĝo de kastoj.

E.L.

Piednotoj redakti

  1. Kelkfoje oni legas en kom. gazeto ke la salajroj estas plialtigataj, sed la trompistoj ne diras, ke dume la aĉetpovo de l’ rublo paralele plimalaltiĝas!
  2. La elsekigo de la Pontinaj marĉoj fare de la itala faŝismo ankaŭ estas tre grandioza laboro; la samon oni povas diri pri la elsekigo de la Zuiderzee fare de la Nederlanda registaro. Kaj oni nur pensu pri la cent-etaĝaj domoj en Usono!!!!
  3. Nuntempe oni povas larĝtrajte diri, ke ekzistas kvin klasoj:
    1)La ĉefaj gvidantoj de l’ Partio; la altrangaj funkciuloj; la superaj estroj de la armeo kaj de G.P.U.; kelkaj famaj verkistoj.
    2)La inĝenieroj, teknikistoj k.a. diversspecaj intelektuloj,
    3)La laborinstigistoj (udarnikoj); la subrangaj anoj de l’ Partio kaj de G.P.U.
    4)La granda amaso de laboristoj kaj kamparanoj, kies vivkondiĉoj estas pli malbonaj ol tiuj de senlaboruloj en kelkaj kapitalistaj landoj.
    5)La parioj t.e. la ekzilitoj, eksigitoj, suspektitoj kaj ĉiaspecaj herezuloj.


 
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Eŭgeno Lanti.