Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro/Internaciaj simboloj kaj simbolsistemoj

Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/32

La fakto, ke en science-teknikaj rilatoj skriba formo de rilatoj multe superas la parolan formon, akcelis aperadon de science-teknikaj konvenciaj simboloj.

La esenco mem de konvenciaj simboloj, tre oportunaj ĉe skribaj rilatoj, kaj malpli dependaj de la naciaj lingvoj, akcelis ke multaj simboloj fariĝis veraj internaciaj signoj, esprimantaj ĉiulande la samajn ideojn (§ 25).


41. Ciferoj kaj matematikaj simboloj

El du formoj de skribarto — la sona-parola (ekz. skribarto de eŭropaj popoloj) kaj la idea (ekz. hieroglifa skribarto, kie ĉiu signo estas ligita nur kun ideo, ne kun la formo de la termino), la lasta formo havas ĉe certaj okazoj gravajn avantaĝojn.

Per tio estas klarigebla, ke ĉe konstruo de sistemoj de numerado ĉiuj kulturaj popoloj kreis specialajn simbolojn por ciferoj, kiuj povas en logika ordo kaj en koncizaj kombinaĵoj doni esprimojn por tre grandaj nombroj (ekz. 1.000.000 aŭ pli simple 106). La samaj ciferaj simboloj akcelis poste simpligon de matematikaj operacioj kaj helpis ilin simbole prezenti. Priskribi koncernajn operaciojn per vortoj, same kiel nomi grandajn nombrojn per vortoj, estas konsiderinde malpli oportune. Interesoj de unuecigo de formoj de internaciaj rilatoj akcelis, ke ĉiuj kulturaj popoloj en la mondo akceptis unuecan plej oportunan araban sistemon de nombrado per ciferoj: 1, 2, 3, 4… kun tre simpla skribado de multciferaj nombroj (ekz. 324 anstataŭ grandampleksa latina CCCXXIV).

Diversaj scienculoj diverstempe enkonduki uzadon de specialaj matematikaj simboloj por figuri matematikajn rilatojn kaj operaciojn. La simboloj kaj unue estis enkondukitaj de Leonardo da Vinci (ca 1600, la simbolo de svedo Oughtred en «Clavis Mathematica» en 1631; la punkto . kiel signo de multobligo estis unue aplikita de Harriot; la signoj de potencoj , , unuafoje aperis meze de 17-a jarcento; la signoj de integralo ∫ kaj diferencialo ∂ unuafoje estis uzitaj en j. 1675 de Leibnitz ktp. La bezonoj apliki novajn matematikajn simbolojn por algebro, trigonometrio, vektora algebro ktp. aperadis ĉe ĉiu nova sukceso de matematika scienco. La bezono ne nur akcelis starigon de novaj signoj, simboloj kaj manieroj de ilia uzado; ĝi ankaŭ akcelis esence internacian fiksadon de plej oportunaj el tiuj signoj kaj manieroj. Kelkaj el tiuj simboloj (ekz. signado en geometrio de punktoj per grandaj literoj, de anguloj per simbolo ktp) estis uzataj ankoraŭ de la unuaj grekaj geometrioj (5-a centjaro antaŭ nia erao).

La sistemo de matematikaj simboloj estas tiomgrade kompleta kaj harmonia, ke ni emas konsideri ĝin kiel plenvaloran grafikan lingvon — ideografion, adaptitan al kontentigo de ĉiuj bezonoj por esprimi ideojn Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/34 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/35 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/36 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/37 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/38 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/39 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/40 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/41 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/42 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/43 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/44