Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro/Kompleta teksto

1. Internaciaj rilatoj kaj latina lingvo


11. Science-teknikaj ideoj kaj terminoj kaj neceso de ilia „unuecigo“

Organizo de science-teknikaj interrilatoj necesigas antaŭ ĉio:

1) ekzaktan precizigon (laŭ senco) de science-teknikaj ideoj, unuavice precizigon de difinoj por diversaj mezuroj kaj grandoj kaj

2) starigon de vicoj da nomoj (terminoj) por esprimi certajn precizigitajn scienc-teknikajn ideojn.

Internaciaj rilatoj, interŝanĝo de sperto, diskonigo de science-teknikaj inventoj estas grave malfaciligata, se forestas unueco en kompreno kaj uzado de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.

Sed la scienc-teknikaj terminoj estas parto de la lingvo, kiun K. Marx difinis kiel specialan surkonstruaĵon, kiu «simile al konscio devenas el neceso rilati kun aliaj homoj». (K. Marx kaj F. Engels en «Fragmentoj pri L. Feuerbach»).

En naciaj lingvoj la necesa unueco en uzado de certaj ideoj kaj terminoj estas ellaborata iom post iom, el ĉiutaga sperto, per konstanta uzado de la lingvo. Sed starigo de necesa unueco de ideoj kaj de terminoj, esprimantaj koncernajn ideojn, en internaciaj rilatoj ol uzado de propra lingvo ĉe rilatoj inter samlingvanoj kaŭzas, ke tre malfacile ellaboriĝas iuj elementoj de internacia unueciĝo de ideoj kaj terminoj. Tial la problemo de la lingvo kaj aparte la problemo de unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj fariĝas speciale komplika en ĉiuj kazoj de organizado de internaciaj rilatoj.

Scienculoj, kies interesoj etendiĝas ekster la limoj de iu aparta lando, havas plejan bezonon por perfektigo kaj precizigo de internaciaj rilatoj. Ju pli evoluas la scienco kaj tekniko, des pli kreskas la neceso por internaciaj science-teknikaj rilatoj, neceso por starigo de «internacia» unueco en komplikaj science-teknikaj ideoj kaj koncernaj terminoj.


12. Latina lingvo la internacia lingvo de mezepoko

La lingvoj de grandaj kulturaj nacioj provis ludi rolon de ilo por internaciaj rilatoj ĉiam, kiam aperadis bezonoj por tiaj rilatoj.

Tian rolon dum diversaj epokoj kaj en diversaj landoj ludis lingvoj: ĉina, ŝumera, sanskrita, greka, k. a. Romaj legioj dum la militoj de Roma respubliko kaj imperio disvastigis tra la tuta mondo samtempe la romanan kulturon kaj la latinan lingvon.

Post disfalo de romana imperio la latina lingvo restis lingvo de la katolika eklezio kaj de scienculoj. En formoj de «mezepoka latino», adaptita al kondiĉoj kaj cirkonstancoj tiutempaj, ĝi daŭris servi kiel klasa literatura lingvo de dominantaj klasoj, ĉar ne estis ankoraŭ formitaj naciaj lingvoj de nove formiĝintaj eŭropaj popoloj.

Samtempe, tiu mezepoka latino funkciis kiel ilo de internaciaj rilatoj. La scienco de tiu tempo, kiu ne evoluis ekster la ideoj kaj atingoj de la klasika mondo, la scienco, kies plej altaj aŭtoritatoj estis Aristotelo kaj Arkimedo — eĉ ne bezonis iun pli perfektan ilon por internacia interkomunikigado.

121. Forigo de latina lingvo, kiel internacia lingvo de scienco

Venis tempo, kiam feŭda regimo de mezepoko estis rompita per novaj inventoj kaj novaj metodoj de mastrumado.

Malkovro de la Nova Mondo, konturiĝo de grandiozaj perspektivoj de plioftigo kaj plisimpligo de rilatoj kun Hindio kaj kun la landoj de Malproksima Oriento, plivastiĝo de la regionoj de homaj scioj, kresko de industrio kaj komerco kaj kune kun tio kresko de fortoj kaj de influo de komerca kapitalo — ĉio ĉi antaŭdifinis formorton de feŭda reĝimo, leĝigita per nacia limigiteco de Mezepoko. Ĉio ĉi starigis vicon da novaj problemoj, por kies solvo necesis interkomunika ilo pli perfekta ol la mezepoka latina lingvo. Tiu lasta jam ne povis kontentigi postulojn de la nova eŭropa civilizacio. Internaciaj rilatoj jam ne estis monopolo de katolika eklezio, de limigita rondo de skolastaj scienculoj kaj de dominanta supra tavolo de la mezepoka socio. Juna, rapide fortiĝanta, nacia burĝaro anstataŭis uzadon de latina lingvo per uzado de propraj evoluintaj kaj gramatike precizigitaj klasaj naciaj dialektoj.

Anstataŭ «sola lingvo de eŭropa scienco» aperis literataj lingvoj de eŭropaj popoloj.


13. Provoj konservi latinan lingvon por la rolo de internacia lingvo

Por scienculoj de tiu tempo aŭ almenaŭ por plej progresema parto de ili estis tute klara — la neevitebla formorto de latina lingvo, jam ne taŭganta por la rolo de internacia lingvo de scienco. Unu el plej grandaj humanistoj de tiu tempo, hispano Johan Ludwig Vives en sia libro «De Disciplinis» (1532) skribis timoplene: «Estus feliĉo, se ekzistus unu lingvo kiun povus uzi ĉiuj popoloj… Pereos la latina lingvo kaj tiam aperos konfuziĝo en ĉiuj sciencoj kaj fremdiĝo inter la popoloj».

Formorto de latina lingvo kaŭzis plurajn «profetaĵojn» de tiutempaj scienculoj, kiuj kredis, ke latina lingvo estos anstataŭigita per iu nova ilo de internaciaj rilatoj.

Tiun temon priparolis scienculo-kuracisto kaj astrologo Nostradamus en siaj profetaĵoj «Centuries» (Lion, 1555), anoncante aperon de nova kultura lingvo «inter popoloj latinaj kaj orientaj». Pri la samo pensis kaj skribis fama filozofo Descartes (1629)[1] fama ĉeĥa pedagogo Jan Amos Komenski, cetere ne ĉesinta verki en latina lingvo (Via Lucis, 1641), Leibnitz (1666)[2] k. a.

Estis farataj provoj — konservi kaj adapti latinan lingvon en iu formo por la celoj de internaciaj rilatoj.

131. Vulgarigita „makarona“ latina lingvo

Estis farataj diversaj provoj akordigi elementojn de latina lingvo kun elementoj propraj al aliaj lingvoj por fari tiamaniere la latinan lingvon pli riĉa, pli esprimplena kaj pli akceptebla por vasta uzado konforme al la nove aperintaj bezonoj. Jam la latina poeto Ausonius Decimus Magnus (laŭ origino kelto el Gallio, 310—395) permesis al si en siaj verkoj miksadon de elementoj de latina kaj greka lingvoj.

Esence ankaŭ ja la tuta skolasta «mezepoka» latino en pli aŭ malpli granda grado estis konglomerato de klasika latina lingvo kun popolaj elementoj, kun grek-ismoj kaj provincaj variaĵoj.

Tian miksadon de elementoj de latina kaj gepatra lingvoj ĉe la fino de 15 kaj komenco de 16 jarcento speciale multe praktikis la mortinta en 1488 italo Tifi degli Odassi (Carmen Macaronicum, 1490) kaj kelkaj francoj, el kiuj plej konsiderinda estas la benediktano Teofilo Hieronimo Folengo[3]. Menciitaj aŭtoroj, protestante kontraŭ latino de la katolika eklezio, provis samtempe pli malpli konscie, adapti la mezepokan latinon al bezonoj kaj konceptoj de nova tempo, fari ĝin pli komprenebla kaj pli akceptebla por pli vastaj rondoj de socio. Sed tiaj provoj montriĝis neakcepteblaj same por la vasta publiko, kaj same por la scienculoj. Kiam la naciaj literaturaj lingvoj pli evoluis, tiam ĉesis la provoj praktiki «makaronan» latinon. La memoro pri monaĥo Folengo kaj pri liaj kunlaborantoj restis nur en specialaj verkoj pri historio de mezepoka literaturo.

132. Pliriĉigo de latina lingvo per novaj terminoj

Ĉar la latina lingvo restis tamen uzata de katolika eklezio kaj ĉar ankaŭ burĝaj scienculoj ĝin uzis dum la 17 kaj 18 jarcentoj, do ĝi devige ĉiam plikompletiĝis per diversaj barbarismoj, per terminoj por novaj ideoj, prenitaj el nov-eŭropaj lingvoj.

La vorttrezoro de latina lingvo en la formoj, kiel ĝin uzis Virgilo, Galeno kaj eĉ mezepokaj skolastikuloj, estis tute nesufiĉa por la postuloj de evoluinta scienco kaj tekniko.

Kaj kun plua evoluo de scienco kaj tekniko la eblecoj praktiki latinan lingvon daŭris ĉiam malpliiĝi same por la klasikaj formoj de latino kaj ankaŭ por formoj variigitaj kaj pliriĉigitaj per diversaj barbarismoj.

Novaj terminoj, enigataj en la latinan lingvon neniel asimiliĝis kun strukturo de la lingvo. Kombinaĵoj el latinaj elementoj — ekzemple «omnibus» — restas laŭesence tute kontraŭnaturaj el vidpunkto de klasika latina literaturo. Latina lingvo, kompletigita per barbarismoj (photographia, telephonus k. a.) kaj per vortoj derivitaj (ferrae viae ordines-vagonaroj, trajnoj, typoscriptorium — skrib-maŝino, militum tribunus — generalo, organum magneto electricum — elektromagneto), jam estas nek latino de Galeno, nek latino de mezepokaj scienculoj. Kaj samtempe, eĉ saturita per novaj formoj, necesaj por nuntempa vivo, la latina lingvo konservas ĉiujn malfacilaĵojn, proprajn al ĝia arkaika gramatiko, al ĝia morfologio kaj etimologio[4].

Celkonforme daŭras apliki la latinan lingvon ĝis nun nur la katolika eklezio en dekretoj de roma papo. Sed ankaŭ en tiuj ekleziaj dokumentoj tia apliko estas afero malfacila, speciale malfacila pro la disiĝo inter la «latino» kaj la bezonoj de la vivo.

La propono de Gonzague de Reynold, profesoro de franca literaturo en Berna universitato, membro de la Komisiono de kultura kooperado ĉe Ligo de Nacioj, kiu en sia raporto[5] al Ligo de Nacioj pledis por restarigo de latina lingvo — tutegale ĉu klasika, ĉu en ĝiaj mezepokaj formoj[6] en la rolo de mondo-lingvo — estas nek celkonforma, nek bone pripensita.

Latina lingvo en nuntempo kaj en ĝiaj nunaj formoj neniel povas esti konsiderata kiel io unueca laŭ ĝiaj formoj kaj laŭ senca signifo de tiuj formoj. Jam tiu fakto antaŭdifinas neeblecon uzi latinon por la scienco, kiu postulas antaŭ ĉio unuecigon de ideoj kaj de esprimoj.

Eĉ la «latina» medicina nomenklaturo en USSR, Germanio, Aŭstrio, Svislando, Hungario, Pollando, diferenciĝas laŭforme de la samfaka «latina» nomenklaturo en Usono, Anglio, Skandinavaj landoj, Hollando, kaj Suda Afriko. — Pro tio «fera sulfato kristaligita» en la unua grupo de landoj estas nomata «Ferrum sulfuricum oxydulatum» kaj en la alia «Sulfus ferrosus cristalisatus». D-ro E. Wüster por «senakva etilena alkoholo» donas eĉ sep diferencajn terminojn, el kiuj ĉiu en iu lando estas konsiderata kiel termino «latina».

Latina lingvo povas kaj devas esti eluzata kiel plej riĉa trezorujo, de terminoj kaj de vertoformoj (kiel ekzemple la vorto «omnibus» akceptiĝis de la modernaj lingvoj kun tute nova nuntempa senco), sed kiel pleneca lingva sistemo la latino ne taŭgas por la rolo de internacia lingvo de scienco kaj tekniko.

133. Provoj reformi la latinan lingvon

Malfacilaĵoj kaj absurdaĵoj, kiujn ni montris kaj kiuj rezultiĝis el provoj revivigi kaj pliriĉigi la latinan lingvon, ankoraŭ pli kreskis, kiam oni provis efektivigi plenan reformon de tiu arkaiĝinta lingvosistemo.

Estis multaj projektoj, celantaj plisimpligon de latina lingvo[7].

El plej fruaj projektoj ni mencias anoniman projekton publikigitan en 1732 en Leipzig[8]. Plivasta movado, celanta adaptigon de perfektigita latina lingvo al la nuno, komenciĝis en la j. 1890, kiam anglo Henderson komencis eldoni specialan ĵurnalon «Phoenix seu Nuntius latinus internationalis». La ĵurnalo ekzistis du jarojn kaj altiris iom da simpatiantoj. Sed poste la «simpatiantoj» malkonsentis en ideoj kaj kreis kelkajn reformajn projektojn de la latina lingvo kun celo tiamaniere «tutcerte» garantii kandidatigon de la «latino» reformita por la rolo de internacia komunikilo.

1331. Peano kaj la sistemo Interlingua

El ĉiuj projektoj de adapto de latina lingvo al modernaj bezonoj plej konsiderinda estas la projekto de konata itala matematikisto Giuseppe Peano (mortinta en 1932), kiu ellaboris sistemon de simpligita latina lingvo sen fleksioj («Latino sine flexione») kaj sen gramatiko. Vortaro de tiu sistemo konsistas preskaŭ tute e(nelegebla teksto) latinaj elementoj. Senca signifo de frazoj estas difinata laŭ la ordo de vortoj kaj vortelementoj.

En 1904 Peano publikigis komparan vortaron de internacia latina lingvo («Vocabulario de latino internationale comparato cum A. F. G. H. R. G. S.», Torino, 1904)[9]. Tiu vortaro plej efike pruvas, ke en ĉiuj eŭropaj lingvoj ekzistas sufiĉa nombro da identaj vortoj, devenantaj el latina lingvo kaj uzeblaj por restarigi ilon de internaciaj rilatoj, kies funkcion siatempe plenumis la latina lingvo.

Philosophia, logica, mathematica, geometria, respublica, moneta, calendario, algebra, cifra — ĉiuj ĉi vortoj penetris el klasika latina lingvo en la modernajn lingvojn.

Aliigoj de menciitaj vortoj en naciaj lingvoj okazas plejparte pro malsamoj gramatikaj reguloj kaj pro malsamaj reguloj de vortfarado, karakterizaj por diversaj lingvoj. Ĝuste tiakaŭze Peano konsideris gramatikon kiel neutilan kaj eĉ malutilan.

Peano proponis uzi la sistemon «Latino sine flexione», prenante necesajn vortojn en latina formo kaj ordigi ilin en frazo tiamaniere, ke la senco de la frazo estu komprenanta el frazeroj kaj el ilia reciproka rilato.

Ni citu jenan ekzemplon de Latino sine flexione:

«Si m, n est numero rationale positivo aut numero reale positivo, et si x es quantitate positivo minore de n, semper es:

(el monografio de Peano — «Relatione inter medio Arithmetico et Geometrico»).

Peano kaj kelkaj liaj adeptoj verkis en sistemo «Latino sine flexione» kelkajn sciencajn verkojn, precipe matematikajn[10].

Tiuj verkoj, plenaj per certa-grade internaciaj matematikaj terminoj, plenaj per internacie kompreneblaj matematikaj formuloj kaj simboloj, estas sendube kompreneblaj por ĉiuj specialistoj, kiuj scias «latinan» matematikan terminaron.

Sed la dirito rilatas nur al legado de tekstoj en «Latino sine flexione». Skribi kaj paroli laŭ tiu ĉi sistemo estas multe pli malfacile. Foresto de reguloj de vortfarado kaj de gramatiko, ampleksega vortaro, manko de iuj reguloj por la frazkonstruo, malsama ortografio — ĉio ĉi same kiel aliaj malfacilaĵoj, propraj al latina lingvo, kreas konsiderindajn barojn por plivasta apliko de la sistemo kaj por ĝia disvastiĝo.

Adaptado kaj prilaboro de klasika kaj mezepoka latino al modernaj bezonoj restas tasko do ĝis nun nesolvebla. Entute la utiligo de latina lingvo, eĉ laŭ principoj starigitaj de G. Peano, estas ege malfacila por moderna tekniko, bazita sur vaporo kaj elektro.

Foresto de ekzaktaj gramatikaj reguloj pri vortfarado donas al la sistemo de Peano ŝanĝeman, ne stabilan karakteron. Laŭ bontrovo de aŭtoro — por esprimi certan koncepton povas esti uzataj diversaj formoj. Konforme al tio kelkfoje la sama formo uziĝas por esprimi diversajn ideojn. La esenca signifo de apartaj terminoj ne estas sufiĉe precizigita eĉ en la vortaro de «Latino sine flexione». En scienc-teknikaj rilatoj tia «varieco» de terminoj estas tre maloportuna, ĉar ĝi esceptas eblecon krei koncernajn precizajn konceptojn.

Povas esti, ke ĝuste la menciita cirkonstanco estis la kaŭzo, kial aperis malmulte da literaturo pri tekniko en Latino sine flexione. Matematiko jam posedas sufiĉe unuigitan laŭ senco internacian terminaron, kaj verki pri problemoj matematikaj en sistemo de Peano estas relative facile. Malsame al tio la tekniko ne havas ankoraŭ tian unuecigitan internacian terminaron, kaj pro tio la teknikaj tekstoj en Latino sine flexione povas kaŭzi miskomprenojn kaj erarajn tradukojn.

En Italio ekzistas speciala societo por propagandi la sistemon «Latino sine flexione», nun nomatan «Interlingua». Apartaj membroj de tiu organizaĵo troviĝas ankaŭ en aliaj landoj (precipe en romanaj). La asocio eldonas revuon (de 1909 ĝis 1927 nomita «Discussiones» en Torino kaj post 1927 ĝis nun «Schola et Vita» en Milano). Adeptoj de Interlingua rekrutiĝas plejparte inter matematikistoj kaj astronomoj. Kelkaj verkoj en Interlingua estas publikigitaj en Polio en polaj astronomiaj kaj matematikaj revuoj[11].

Resume ni vidas, ke tridekjara sperto de provoj enkonduki sistemon de Interlingua en internaci-sciencajn rilatojn — ne kondukis al iu konsiderinda sukceso eĉ por tiu, eble plej racia kaj aŭtoritata, projekto de adapto de la latina lingvo al modernaj bezonoj.

Sed samtempe per laboro de Peano kaj de liaj adeptoj estis pruvita la fakto, ke eblas organizi internaciajn rilatojn por kelkaj sciencoj (unuavice por matematiko, astronomio) sen uzo de «naturaj» formoj de iu nacia lingvo, utiligante sole la jam ekzistantajn en diversaj lingvoj unuecigitajn scienc-teknikajn ideojn kaj terminojn.

Tia konstato, ke eblas organizi internaciajn scienc-teknikajn rilatojn ekster la formoj de iu nacia lingvo havas gravegan signifon. Kaj tiun fakton necesas aparte atenti ĉe analizo de laboroj kaj perspektivoj de internacia unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.


14. Neebleco akcepti iun „planecan“ sistemon de Internacia lingvo

Malsukcesoj de eksperimentoj kun «Interlingua», la sistemo de reformita kaj adaptita al nuntempo latino, substrekas neeblecon sukcese solvi en ekzistanta sistemo de nacie apartigitaj ŝtatoj la problemon pri ĝenerale akceptebla internacia lingvo. Interlingua prezentas el si plene ellaboritan sistemon de lingvo. Laŭ siaj elementoj ĝi estas tre facila por italoj, iom malpli — por francoj kaj aliaj romanaj popoloj, ankoraŭ, malpli — por angloj, multe pli malfacila ĝi estas por germanaj kaj slavaj popoloj kaj tute aŭ preskaŭ fremda ĝi estas por popoloj de proksima kaj ekstrema oriento. Do, objektive la sistemo de «Interlingua» ne estas «neŭtrala» rilate al diversaj nacioj.

Nacia politiko de kapitalismaj ŝtatoj celas trudi al aliaj popoloj uzon de sia «ŝtata» lingvo. Samtempe la esenco de kapitalisma sistemo igas dominantajn klasojn de ĉiu aparta popolo kontraŭstari al la samaj tendencoj de burĝaro alinacia.

Neebleco atingi ĝeneralan akcepton dum kapitalismo de iu nacia lingvo por rolo de internacia lingvo validas ankaŭ por ĉiu «artefarita» kaj «duonartefarita» projekto de internacia lingvo, ĉar tiaj projektoj, kreitaj de apartaj personoj aŭ korporacioj, neeviteble estas pli «akcepteblaj», pli «profitaj» por dominantaj klasoj de kelkaj landoj kaj malpli «akcepteblaj», malpli «profitaj» por dominantaj klasoj de aliaj landoj.

Ĵus menciita tezo antaŭdifinas praktikan neeblecon realigi ideon de Peano — adapti latinan lingvon al internaciaj rilatoj de kapitalisma socio.

Klare formulas neeblecon de akcepto de internacia lingvo dum kapitalismo filozofo de imperialisma epoko Wilhelm Wundt, kiu asertas en sia verko «Völkerpsychologie», ke (en kondiĉoj de neŝanĝebla laŭ vidpunkto de Wundt — kapitalisma sistemo) «nur reala vivanta lingvo povas iĝi mondolingvo kaj sekve ĝi povas efektiviĝi nur post starigo de mondimperio».

Sed la starigo de «mondimperio» estas neefektivigebla pro la kontradikcioj de la kapitalisma sistemo. Cetere, ankaŭ dum epoko de socialismo akcepto de iu nacia lingvo aŭ de iu artefarita lingva sistemo, simila al iu nacia lingvo kaj malsimila al aliaj naciaj lingvoj, kaŭzus preferon al interesoj de iuj nacioj kaj ignoradon al interesoj de aliaj.

La principo de interpopola egalrajto postulas ĉe starigo de ĝenerale akceptota internacia lingvo plenumon de Lenina tezo: «absolute neniajn privilegiojn al iu nacio aŭ lingvo» (Lenin—Verkaro, II-a rusa eldono vol. XVII, pĝ. 135).

Postulo de lingva egalrajteco en sfero de internacia uzado permesas starigi problemon pri internaciigo de iloj de internaciaj science-teknikaj rilatoj nur tiamaniere, ke interesoj de apartaj nacioj estu konsiderataj en plejeble egala grado.


2. La historia evoluo de science-teknikaj konceptoj, terminoj kaj simboloj


21. Science-teknikaj konceptoj, grandoj, unuoj kaj iliaj nomoj en modernaj ekzaktaj sciencoj kaj en tekniko

Por ke sukcesu kaj plifaciliĝu mastruma agado, esploro kaj solvo de sciencaj problemoj, interŝanĝo de sperto — por tio ĉi necesas precize fiksi konceptojn pri certaj fizikaj kaj kemiaj grandoj, kiujn necesas esplori kaj kompari.

Sen preciza fikso de konceptoj pri mezuroj ne estas eblaj sciencaj rilatoj, ne estas ebla eĉ la scienco mem. Ankoraŭ Platono diris: «Malmulto restos el la scienco, se forigi el ĝi matematikon, mezurojn kaj pezon». Konforme al tio — jam de plej fruaj epokoj de organizita kunlaborado de homoj — en ĉiuj landoj de la mondo estis kreataj kaj fiksataj certaj unuoj por mezuri diversajn grandojn.

Mezurunuoj, akceptitaj en diversaj urboj, regionoj kaj landoj, fariĝis dum ĉiam plivastigantaj rilatoj de homoj — pli kaj pli ĝenigaj.

Tial oni venis al deviga fikso de unuecaj mezuroj por apartaj ŝtatoj; kaj en nuna tempo ĉe plua disvolvo de interlandaj rilatoj jam eblas konstati ekzistadon ne nur de internacia mezuro de tempo (devenanta el antikvo), sed ankaŭ ekzistadon de internaciaj mezurunuoj por longo, surfaco kaj pezo, tiel nomata metra sistemo.

Samtempe kun fiksado de internacia metra sistemo de mezuroj estis enigataj en ĉiujn lingvojn novaj bezonaj, samsignifaj kaj similaj laŭ formo, terminoj: metro, kilogramo, litro.

Dum plua evoluo de ekzaktaj sciencoj kaj tekniko — interrilatoj de diverslandaj scienculoj ne povis sin limigi nur per solaj konceptoj pri longo, maso (pezo) kaj tempo kun koncernaj mezurunuoj. Aperis neceso apartigi la konceptojn pri maso kaj pezo (forto). Aperis neceso fiksi mezurojn por varmo, elektro, magnetismo, akustiko, lumo, rentgenotekniko. Konforme al tiu neceso formiĝis koncernaj scienc-teknikaj konceptoj, aperis kondiĉe akceptitaj unuoj por mezuri diversajn grandojn, kiuj fariĝis objektoj de scienca kaj teknika esplorado. Plifortiĝantaj ligoj kaj rilatoj de scienculoj diverslandaj akcelis enpenetrigon de plimulto da novaj science-teknikaj konceptoj, samtempe aŭ preskaŭ samtempe en ĉiujn landojn. Tiuj konceptoj bezonis kaj akiris por si en koncernaj lingvoj — novajn esprimojn-terminojn.

Novaj eltrovoj en diversaj sciencoj akcelis rapidan evoluon de tekniko, aperon de novaj maŝinoj kaj konstrukcioj. Ankaŭ por tiuj novaj produktoj de science-teknika agado necesis kaj sekve, estis fiksataj koncernaj konceptoj kaj korespondantaj al ili nomoj-terminoj.


22. Formigo de nomoj (terminoj) por science-teknikaj konceptoj

La ĉefa postulo al kiu devas konformi nomoj de certaj konceptoj estas unueco en uzado kaj en kompreno de la konceptoj. Sen tia unueco estos malfaciligataj interrilatoj, reciproka kompreno, interŝanĝo de sperto, instruado kaj diskonigo de pluaj sukcesoj de scienco kaj tekniko. L. Olschki en sia libro, revuanta evoluon de scienca literaturo en novaj lingvoj[12], rakontas, ke ne estis eble instrui geometrion en germanaj lernejoj antaŭ starigo de necesa geometria terminaro, publikigita de Albrecht Dürer en 1525 en Nürnberg en la libro «Underwegsung der messung mit Zirkel und richtscheydt in Linien ebnen gantzen Corpore». Tiu ekzemplo plej bone pruvas gravecon de terminoj, esprimantaj certajn konceptojn, por scienco, tekniko kaj ĝenerale por progreso.

Ekzistas kelkaj vojoj laŭ kiuj okazas formiĝo de terminoj por novaj konceptoj.

221. Science-teknikaj terminoj el elementoj de antikva-greka kaj latina lingvoj

En epoko de feŭdalismo la lingvo de internaciaj rilatoj en Eŭropo estis latina lingvo de mezepoko (v. § 12). Humanistoj de 14 kaj 15 centjaroj klopodis restarigi klasikan latinon en ĝia pureco kaj kontraŭstaris la hibridajn formojn, kiujn enigadis en latinan lingvon skolastikuloj kaj la katolika pastraro.

Latina lingvo, pli aŭ malpli purigita de «vulgarismoj» kaj «popolaj» dialektaj elementoj, estis uzata de Erasmo Reichlin, Thomas Moor, Campanelle, Newton, Leibnitz k.a.

Tiutempe (en 15, 16, kaj en 17 jarcentoj) la ekzistantaj teknikesciencaj ideoj havis ĉiun sian propran nomon en latina lingvo. Kaj el tiu lingvo koncernaj sciencaj terminoj kun diversaj modifoj penetris en la lingvojn de novaj eŭropaj popoloj — en anglan, germanan, rusan kaj aparte multnombre en la lingvojn romanajn: en italan, francan kaj hispanan.

El la sama fonto devenas multaj, laŭesence la samaj, terminoj, troviĝantaj en diversaj lingvoj: combinatio, gradatio, calculator, condensator, thermos, transformator, generator k. a.

Kelkokaze latine (aŭ greka) lingva formo, adaptita al strukturo de iu nova nacia lingvo, konservis en tiu lasta lingvo la saman signifon, kiun ĝi havis en la latina (aŭ greka) linkvo. Tiaj estas ekzemple la vortoj: kombinacija, (rusa lingvoformo), combinaison (franca lingvoformo), devenantaj de latina combinatio, arkitekto, hiperbolo (el greka) aberacio, klasifiko, kvadrato, kvadraturo (el latina).

En aliaj kazoj la elementoj de latina kaj greka lingvoj estis uzataj por esprimi en naciaj lingvoj lingvoj ideojn, nekonantajn por antikvaj popoloj. Tiaj estas ekzemple la formoj: kinematografo, (el greka), aeroplano, aerodromo, transformatoro (el latina lingvo).

Latina kaj parte greka lingvoj donis al eŭropaj lingvoj ne nur multajn vorto-radikojn (ekz. electr-, combin-, aero-,), sed ankaŭ aron da terminformantaj afiksoj (ekz. -atio, -ator, -or, -ificatio).

Peano en 3-a eldono de sia vortaro[13] donas liston da uzataj dum la 1-a, 2-a kaj 3-a jarcentoj de nia erao terminoj de klasika latina lingvo, kiuj estas nun asimilitaj de modernaj lingvoj sen ŝanĝo de formo kaj senco (ekz. el 1-a jarcento — magneta, vibracio k.a.).

Latindevenaj vortkombinaĵoj[14] en nuntempaj divers-lingvaj scienc-teknikaj terminaroj okupas tre gravan lokon. Tiu loko fariĝas ankoraŭ pli grava, se ni konsideras, ke latindevenaj scienc-teknikaj terminoj nun fariĝas kvazaŭ portantoj de certa principo pri internacia unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.

222. Akcepto de terminoj el aliaj naciaj lingvoj

En kelkaj okazoj latindevenaj terminoj eniris en naciajn lingvojn ne senpere el latina lingvo, sed pere de alia «nacia» lingvo, kiu sukcesis pli frue asimili koncernan latinan terminon. En tiaj kazoj la novaj vortoj diferencas ofte laŭsence kaj ankaŭ laŭforme de koncernaj vortoj de latina lingvo.

Tiel ekzemple en rusan lingvon eniĝis kun specifa signifo la vorto «kombinezon» (vestaĵo por aviadisto k.s.) de la franca «combinaison», derivita siavice de latina «combinatio».

La metodo de derivado de novaj terminoj per akcepto de la formo el alia lingvo estas sufiĉe ofta fenomeno.

La konceptoj, prenitaj el fremda medio, de aliaj popoloj ne povas esti tuj esprimitaj per formoj kaj reguloj jam ekzistantaj en indiĝena lingvo. Naciaj difinoj de similaj «importitaj» konceptoj (ekzemple rusa «vertoljot» anstataŭ «helikoptero») estas nekompreneblaj por «importinto» de la koncepto. Kaj por la indiĝenoj similaj novekreitaj naciaj terminoj restas ankaŭ rekonataj, novaj kaj lernendaj samtempe kun la koncepto, kiun ili esprimas

Pro tio la fakto de akcepto de novaj terminoj el aliaj naciaj lingvoj estas tute celkonforma kaj tial F. Engels en antaŭparolo al sia libro «Evoluo de socialismo de utopio al scienco» (1882) skribis: «Fremdaj vortoj, kiuj plejparte estas ĝenerale akceptitaj terminoj, ne estas necesaj, se ili estus tradukeblaj. Do traduko nur malklarigas kaj konfuzas la sencon, anstataŭ klarigi». Porekzemple ni citu kelkajn ne devige latindevenajn terminojn, akceptitajn en la rusan lingvon por koncernaj «importitaj» konceptoj el la germana. La formo de tiuj terminoj en rusa lingvo jen estis kripligata, jen restis senŝanĝa kompare al koncerna formo de germana lingvo. Tiaj estas la terminoj: bolt (Bolzen), kern (Körnerpunkt), capfa (Dreh-Zapfen), ŝaber (Schaber), ŝajba (Unterleg-Scheibe), grund-buksa (Grund-Büchse), masŝtab (Masstab), fuksŝvanc (Fuchsschwanz), ŝtangencirkul (Stangenzirkel) k.a.

Fremdlingvaj terminoj kaj esprimoj estas akceptataj ne nur ĉe transpreno de novaj konceptoj; tiuj terminoj ofte komencas konkuri kun la jam ekzistantaj naciaj difinoj de iuj analogiaj konceptoj kaj eĉ elpuŝas ilin. Karakteriza ekzemplo tiurilate estas la rusaj vortoj «predel» (limo) kaj «graniĉenije» (limigo), paralele kun kiuj estas uzataj en pliprecizigita senco 3 fremdvortaj terminoj.

1. gabarit (ŝablono aŭ modelo en natura grando, ekstremaj konturoj).

2. parametr (limo de grando, konstanta grando en formulo).

3. limit (fiksita limito, limigo).

En citita ekzemplo rusa lingvo ne povus difini per du «rusaj» terminoj kelkajn konceptojn aŭ ĝi devus doni al la terminoj multvortan klarigon, kiel necesas ilin kompreni. Per akcepto de tri «kromaj» fremdlingvaj terminoj estas ricevitaj tute ekzaktaj kaj malongaj formoj por esprimi kelkajn diferencigitajn konceptojn.

Konforme al aperantaj bezonoj la «fremdvortaj» terminoj ofte akiras — eĉ pli grandan flekseblecon rilate al ebleco de vortderivado, ol koncernaj «indiĝenaj» vortoj. Ekzemple en rusa lingvo la derivitajn vortojn «gabaritnij» (ŝablona), «limitirovannij» (limigita) ne estas eble esprimi per derivaĵoj el origine rusaj «predel» kaj «ograniĉenije».

2221. Internacia akordigo de terminoj

Transspreno de terminoj el fremdaj lingvoj estas pozitiva fakto kondiĉe, ke ĉe tia transspreno konserviĝas en diversaj lingvoj unueco de termina signifo kaj ke la transprenata termino estas asimilata ankaŭ per aliaj lingvoj. Tia estas la situacio kun la plej granda parto de latinaj terminoj. Tamen en kelkaj okazoj asimilita termino fariĝas kripligata laŭ formo kaj signifo.

La termino «gabarit» estas akceptita en rusan lingvon el franca, sed en franca lingvo tiu termino havas sencon diferencan de tiu, kiun ĝi akiris en la rusa.

Akceptitaj de la rusa lingvo terminoj «bluming» kaj «kombajn» estas prenitaj el angla lingvo. Sed en sia ruslingva formo tiuj terminoj estas kriplaĵo de angla skribo, ĉar ili estis prenitaj konforme al formo de angla prononco. Krome, tiuj terminoj ne estas internaciaj, ĉar aliaj lingvoj ilin ne akceptis.

Do, asimilado de formo de terminoj el aliaj lingvoj havas kelkfoje duban valoron kaj la tiel nomataj «internaciaj terminoj» ofte estas laŭ sia esenco nur «pseŭde-internaciaj».

223. Kreado de novaj terminoj

Tamen ne ĉiuj terminoj, necesaj por esprimi novajn konceptojn, estas prenataj el aliaj lingvoj.

Por kelkaj konceptoj estas kreataj tute novaj nomoj. Tiel ekzemple estis kreitaj la nomoj de unuoj: Amper, Volt, Watt, derivitaj de propraj nomoj.

2231. Novaj terminoj derivitaj el elementoj de ĉiutaga vivo

En kelkaj kazoj novaj teknikaj ideoj estas esprimataj per vortoj, jam troviĝantaj en ĉiutaga lingvo, sed havantaj alian signifon. Tiaj «malnovaj» vortoj kun nova teknike-termina senco estas: dento (de rado), ripo (de rado), momento (fleksa, statika), kolo (de hoko), kuseneto (de ŝraŭbo), ŝuo (de bremso) k.a.

Kelkfoje la termino jam esprimanta certan teknikan ideon ricevas kroman signifon, kiel ekzemple la vortoj «akso» kaj «ŝafto», havantaj jen koincidantan, jen diferencan sencon.

Aldono de nova signifo al «malnova» termino, kiu havas alian sencon, plej ofte okazas ne en fakoj teoriaj sed en fakoj teknikaj-aplikaj. Pleje praktikata estas tia uzado de termino kun pluraj signifoj ĉe nomigo de konceptoj rilataj al teknologia proceso, al maŝinoj, konstrukcioj, kaj iliaj partoj.

Deziro utiligi jam ekzistantajn vortojn por esprimi novajn konceptojn kondukas kelkfoje al evidentaj sensencaĵoj, kiuj tamen fiksiĝas per lingva kaj terminara tradicio.

Ekzemple unue aperis la ideo kaj la termino «vaporŝipo» (germane «Dampfschiff») kaj poste jam aperis la «aerŝipo» (en germana lingvo «Luftschiff»), kvankam laŭ sia esenco ambaŭ «ŝipoj» estas tute malsimilaj: la unua estas movigata per la forto de vaporo kaj la dua moviĝanta tra la aero.

En menciita kazo ni konstatas fenomenon, ĉe kiu kuniĝo de apartaj lingvaj elementoj formas vorton kun senco diferenca de la senco, kiun havas apartaj elementoj de la vorto.

2232. Internacie akordita procedo de kreado de nova termino el elementoj kun alia signifo

Kelkfoje aldono de nova senco al jam ekzistantaj vorto-elementoj okazas pro certa eksterlanda influo. Tiam okazas internacie akordigita kreado de nova termino en diversaj lingvoj el elementoj, se eĉ diferencaj laŭforme do tamen identaj laŭsence.

Kiel ekzemple por tiu kazo povas esti cititaj konceptoj kaj terminoj, rilatantaj al terma prilaboro de alojoj: «maljuniĝo», «plinobligo», «pliboniĝo», kiuj ekzemple en rusa lingvo prezentas simplajn tradukojn el germana lingvo: Alterung, Veredelung, Vergüten.

Tia internacie akordita esprimo de nova koncepto per elementoj, esprimantaj en ĉiuj lingvoj la samajn (aŭ almenaŭ similajn) konceptojn, devas esti konsiderata kiel fakto pozitiva.

Se la vorto-termino «fer-vojo» donas al ni ideon pri komplekso el reloj, reltraboj, diversaj konstruaĵoj, lokomotivoj kaj vagonoj, do tiam estas dezirinde, ke ankaŭ en aliaj lingvoj la sama komplekso de konceptoj estu esprimata analogie, ekz.: Eisenbahn, chemin de fer k. s

Rusa lingvo asimilis la terminon fer-vojo laŭ analogio al koncernaj germanaj kaj francaj terminoj. Tamen koncerna termino en angla lingvo «railway» povas esti tradukita laŭvorte ankaŭ kiel «trab-vojo» aŭ «rel-vojo», do en ĉi tiu kazo rusa kaj angla lingvoj ne donas koncernan analogion en strukturo de ĉi tiuj terminoj, esprimantaj la saman koncepton.


23. La problemo pri unuecigo de konceptoj kaj terminoj
231. Neĝusteco, multsignifeco kaj nekompleteco de science-teknika terminaro

Pliriĉigo de scienc-teknikaj terminaroj per akcepto de «novaj» terminoj el aliaj lingvoj kaj ankaŭ per kreado de novaj terminoj tute ne garantias maksimuman necesan klarecon, ne garantias kontraŭ okazoj de neĝusta traduko de terminoj kaj ofte kaŭzas miskomprenojn kaj malĝustaĵojn en apliko de terminoj.

Tiel ekzemple ni ne povas konsideri de vidpunkto de scienca klareco la terminon «ĉeval-povo» kiel kontentigan, ĉar ĝi esprimas en tekniko koncepton 75 kgm sek = 0,736 kW, kiu tute ne estas propra al tiu termino.

Menciita termino ne estas kontentiga ankaŭ laŭ vidpunkto de internacia unueco (jam ne parolante pri tiaj formoj kiel Pferdestarke, Horse-Power, Force Cheval k.s.) ĉar «angla» ĉevalpovo estas je 100 pli granda ol la metra.

Kelkaj terminoj, akirintaj ĝeneralan akcepton laŭ sia formo, ne ĉie tamen havas la saman signifon. Eĉ tiaj vortoj kiel «pezo», «maso», «forto» kaj eĉ «grando» estas ne ĉie komprenataj egale. Ekzemple en rusa lingvo estas uzeblaj la esprimoj «grando de grando», «forto de forto», sed oni ne uzas esprimojn kiel «kvalito de kvalito» aŭ «eco de eco».

Eĉ kiam termino por nova koncepto estas kreata de iu aparta persono, eĉ en tiaj okazoj aperas sinonimoj, kelkaj nomoj por la sama koncepto. Georg Ohm dum la 30-aj jaroj de pasinta jarcento donis por koncepto de potencialo kvin diversajn nomojn, en germana lingvo: Elektroskopische Kraft — elektroskopa forto, Elektrische Kraft — elektra forto, Stärke der Elektrizität — forto de elektro, Intensität der Elektrizität — intenseco de elektro, Elektrische Zustand — elektra stato.

Provoj trovi por nova koncepto pli konforman vorton, starigi pli grandan laŭ senco aŭ formo konformecon inter la formo kaj senca signifo de termino kaŭzas kreskon de sinonimoj por la sama koncepto.

Plimultiĝo de sinonimoj en lingvo malhelpas al ĝusteco kaj simpleco de la lingvo, malfaciligas interŝanĝon per teknika sperto kaj ĝustan formuligon de scienc-teknikaj tezoj.

Natura «selekto» de sinonimoj kaj ĝenerala akcepto de ununura termino ofte postulas tre longan tempon. Krome, tiu «natura» selekto preskaŭ ĉiam dependas de aliaj kaŭzoj — gravaj kaj malgravaj, kaj pro tio neniel garantias, ke la preferita termino-formo estis fakte plej oportuna kaj plej akceptinda.

232. Plinombrigo de science-teknikaj terminoj

Malfacilaĵoj pri terminoj kreskas paralele kun plua evoluo de tekniko, ĉar ĉiam kreskas la kvanto de scienc-teknikaj konceptoj, kiuj bezonas novajn esprimojn.

Kiel ekzemplon ni citu iom el la historio de elektro-tekniko kaj kemio.

Dum la 1600 j. angla kuracisto Gilbert publikigis unuan verkon pri magnetoj kaj pri ter-magnetismo. Tiu verko, dokumentita per precizaj eksperimentoj, fundamentis la sciencon pri elektro.

Dum la j. 1794 italo Vorta science klarigis la fenomenojn de galvanismo. Dum la j. 1821 anglo Farady malkovris leĝojn de elektrolizo, science esploris la influon de medio en elektraj fenomenoj kaj eltrovis elektromagnetan indukton. Al la j. 1833 kelkaj inventistoj jam konstruis skemojn de elektra drattelegrafo. Dum la j. 1839 germano Jacobi, oficanta en Ruslando, aplikis konstruitan de li elektro-motoron por elektra boato, kiu iris en Peterburgo laŭ rivero Neva kontraŭ la fluo kun 14 pasaĝeroj. Estis la unua apliko de elektro por trafiko en konsiderinda amplekso.

La unua telefono estis konstruita en 1861 de germano F. Reiss. En la j. 1854 ruso Ladigin kaj germano Goebel samtempe konstruis praktike uzeblajn elektrajn lampojn, kiuj en 1879 estis pliperfektigitaj de amerikano T. Edisson. En 1880 en Germanio unuafoje estis uzita la termino «elektrotekniko».

Tiaj estas en ĝeneralaj trajtoj la ĉefaj etapoj de evoluo de scienco kaj tekniko, ligitaj kun la termino «elektro».

En 1907 Schlohman donis en la unua eldono de sia elektro-teknika vortaro rondcifere 13600 da elektroteknikaj terminoj kaj konceptoj. Tiu vortaro enhavis, krom pure elektroteknikaj terminoj, ankaŭ ĉiujn terminojn pri telegrafio kaj telefonio. Sed en la j. 1928 la nova eldono de la vortaro Schlohman, el kiu estis esceptitaj terminoj pri malfortaj kurentoj, enhavis jam 21000 da vortoj.

Germana vortaristo Wilke en antaŭparolo por elektroteknika vortaro[15] ankoraŭ en 1895 taksis ĉiujaran plimultiĝon de elektroteknikaj terminoj je kelkaj dekduoj: tamen Wilke konsideris nur: a) ordinarajn «ĉiutagajn» vortojn, kiuj ricevis en elektroteknika terminaro novan sencon kaj b) «fremdvortojn», kiuj eniĝas en la lingvon kune kun novaj «importitaj» el eksterlando konceptoj kaj objektoj. Wilke tute ignoris la problemon pri ekesto kaj formigo de novaj terminoj.

Koncerne la kreskon de kemia terminaro sufiĉos noti, ke en 1900 estis konataj kaj havis nomojn 70000 kemiaj ŝtofoj kaj kombinaĵoj; kaj post 25 jaroj ties nombro jam atingis 250000.

233. Neceso de terminara unuecigo

Rapida kresko de neorganizita aŭ ĉiuokaze «nesufiĉe organizita» scienc-teknika terminaro kaj malfacilaĵoj en uzado kaj komprenado de terminoj estis kaŭzo de tio, ke scienculoj ĉiulandaj pli kaj pli decide starigis problemojn pri unuecigo de scienc-teknikaj terminoj, pri difino de ilia ĝusta, esenca signifo, pri ilia ebla plibonigo (laŭ scienca kaj logika vidpunkto), pri forigo de malklaraĵoj, sinonimoj (multaj terminoj por unu ideo) kaj omonimoj (unu termino por kelkaj ideoj).

La unuecigo en apliko kaj kompreno de science-teknikaj ideoj kaj terminoj, fikso de ties sencaj limoj estas nepraj premisoj, sen kiuj ne eblas sukcesa studo de sciencoj kaj tekniko, ne eblas faciligo kaj simpligo de interŝanĝo per teknika sperto, disvatigo de sciencaj kaj teknikaj konoj.

La nuna stato de scienc-teknika terminaro estas trafe karakterizita per la vortoj de franca scienculo, ŝajne Bonasse: «La langue de la science est une langue malfaite» (la lingvo de scienco estas lingvo misfarita). Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/18 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/19 «Wasserdicht» (netralasanta akvon, akvorezista) ĉiu, kiu ne konas speciale tiun terminon, tradukos kiel «havanta densecon de la akvo».

Por simpligi internaciajn scienc-teknikajn rilatojn necesas koordinado en kompreno de diverslingvaj teknikaj terminoj; kaj unuavice necesas tiu koordinado por tiuj terminoj, kies senca signifo en naciaj lingvoj jam estas ekzakte fiksita.

262. Internacia unuecigo de terminoformoj

Plej racie estus fiksi certan internacie devigan formon por ĉiu termino kaj scienca simbolo, atribuante al ĝi nur unu signifon. Tiel estus plej racie kaj praktike solvita la problemo pri starigo de internacia unueco en kompreno kaj aplikado de science-teknikaj terminoj.

Tamen plena internaciigo de terminoj laŭ ilia formo estas apenaŭ ebla. Ĉiu termino en koncerna lingvo havas sian skriban, fonetikan kaj gramatikan formon, do internacia unuecigo ĉiam povas estis nur relativa, kiel ekzemple en formoj de la vortoj «Elektricite» (en franca lingvo) «Elektrizität» (en germana) kaj «elektriĉestvo» (en rusa).

Krome, internacia unuecigo de terminoj laŭ ilia formo, sen samtempa internacia unuecigo de koncernaj naciaj terminoj laŭ senco, havus tre malmultan signifon. Rusa formo de «internacia» termino «normalizacija» (normigo) ne havas signifon, konicidantan kun franca «normalisation» aŭ kun germana «Normung».

263. Internacie unuecigita sistemeca elekto de elementoj por konstrui terminojn

Dum laborado pri internacia unuecigo en kompreno de terminoj kaj pri ilia ĝusta difino estas eble starigi kroman taskon — laŭeble koordini la procedon de kreado de diverslingvaj terminoj el elementoj, diversaj laȗ formo, sed adekvataj laŭ sia signifo.

La ekzemploj cititaj en § 2232 atestas, ke starigo de tiu tasko estas celkonforma, kaj ke solvo de tiu tasko (ekzemple ŝanĝo de la termino «fervojo» per termino «relvojo» — laŭ analogio kun anglo lingvo «railway») estas pli facila ol internaciigo de terminoformoj.

264. Internacia unuecigo de simboloj

Pro grafika konvencia karaktero de simboloj, kiuj troviĝas en science-teknika literaturo de ĉiuj lingvoj, kaj pro la pli granda lingva sendependeco de simboloj, — unuecigi la simbolojn estas pli facile. Tiu unuecigo bezonas tamen kiel nepran premison — internacie konvenciitan komprenadon de koncernaj terminoj.

En multaj kazoj tia unuecigo estas jam atingita pro certaj historiaj tradicioj. Interalie tia internacia unuecigo jam ekzistas por ĉiuj simboloj de elementoj en kemio, el kiuj ekzemple, signo S (Sulphure) por sulfuro estis uzata ankoraŭ de Virgilo dum la unua centjaro de nia erao[16].

Ankaŭ la simboloj, kiel V, W, A (volto, wato, ampero) k.a., derivitaj de nomoj de apartaj gravaj scienculoj, ricevis internacie rekonitan signifon.

Sed samtempe ekzistas ankaŭ multaj aliaj kazoj, kiam internacia unuecigo de simboloj estas malfaciligata pro diverseco de naciaj simboloj, jam delonge akceptitaj kaj uzataj. En tiaj kazoj restas la sola ebleco: analogie al internacia akordigo de senco-signifo de diversnaciaj terminoj — akordigi ankaŭ la internacian komprenon de simboloj (malsamaj por diversaj lingvoj sed posedantaj la sama sencan signifon).


3. Science-teknikaj klasifikoj kiel premiso por unuecigo de ideoj kaj terminoj


Nuntempe en ĉiuj landoj estas farataj laboroj, celantaj pliprecizigon de scienc-teknikaj ideoj, elekton de fiksaj por ili terminoj kaj ilian detalan difinon.

Tiuj laboroj havas gravan pozitivan valoron rilate al evoluigo de scienco kaj tekniko en koncernaj landoj kaj rilate al plialtigo de kvalito de scienc-teknika literaturo en koncernaj lingvoj.

Tiuj laboroj estos gravaj kaj utilaj ankaŭ por la tutmondaj scienco kaj tekniko, ĉar ili plifaciligas internacian uzadon kaj komprenadon de nacia scienc-teknika literaturo.

Por sukcesigo de terminara normigo unuavice necesas precize klasifiki la ideojn. La klasifiko de ideoj estas nepre necesa ĉe unuecigo de terminoj en unu lingvo. Forigo de tiaj lingvomankoj kiel sinonimoj, omonimoj kaj neĝusta kompreno de esprimoj povas sukcesi iagrade eĉ sen klasifiko de ideoj, sed tia laboro fakte restos nur paliativa solvo de la problemo, ne donos eblecon forigi plej gravajn mankojn de terminaro, kiuj enestas en senco de terminoj (ideoj), sed ne en ilia formo. Kiel ekzemplo povas servi la kompreno de terminoj: «konsistenco» («denseco» — proporcio de maso de solido al ĝia volumeno) kaj «specifa pezo» (proporcio de konsistenco de solido al konsistenco de akvo, t.e. abstrakta nombro). Paralela uzado de ambaŭ terminoj ofte rezultigas miskomprenojn. Forigi similan miskomprenon estos eble nur per forigo de unu el la terminoj, ekz. per forigo de «specifa pezo», samtempe eliginte, el fundamentaj scienc-teknikaj ideoj la ideon mem pri «specifa pezo». La tasko de klasifiko do estas selekti necesajn kaj ĝustajn ideojn el ĉiuj aliaj.

Por planece internacie unuecigi la komprenon de science-teknikaj terminoj, por internacie koordinite enkonduki internaciajn terminojn, similajn laŭ formo kaj laŭ iliaj elementoj, por efektivigi ĉi tion — necesas anticipa klasifiko de koncernaj science-teknikaj ideoj. Nur tiamaniere estas eble starigi certan sistemon de klasifikitaj ideoj kaj samtempe tiujn ideojn precize disapartigi.


31. Universalaj klasifikaj sistemoj

Klasifika metodo, kiel metodo de sistemigo de homaj scioj, ideoj kaj konceptoj, kiel metodo-plifaciliganta revuon kaj analizon de fenomenoj kaj objektoj, estis aplikata ankoraŭ antikvatempe. La neceso de klasifiko aperis en ĉiuj sciencoj tuj post unuaj provoj fari sistemigitan revuon de tiuj fenomenoj kaj objektoj, kiujn pritraktis koncerna branĉo de scienco.

Praktiko de klasifika metodo restis senŝanĝa kaj konsistis ĉiam en divido de ideoj en grupojn kaj subgrupojn laŭ kelkaj fikse starigitaj kriterioj.

Plej alloge estus starigi unu universalan klasifikon por ĉiuj ideoj, objektoj, agoj, kaj aranĝi tiamaniere ĉiujn homajn sciojn laŭ unu harmonia universala sistemo.

Provoj konstrui tiajn «universalajn klasifikojn» estis farataj ankoraŭ de Platono kaj Aristotelo en antikva tempo, kaj poste dum la lastaj jarcentoj de Fr. Bacon, D’Alambert, Ampere A. Cont k.a.

311. Universalaj klasifikaj nomenklaturoj

Plej multaj provoj solvi la problemon pri universala logika klasifiko estis farataj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Multaj tiutempaj scienculoj, reprezentantoj de venanta al potenco burĝaro, fundamentintoj de la plejmulto el la nuntempaj sciencoj, — aparte atentis la problemon de universala klasifiko. Tiu klasifiko — laŭ ilia imago — devis esti helpilo por organizi internaciajn rilatojn kaj unuavice por organizi la internaciajn sciencajn rilatojn.

3111. Descartes

René Descartes «unu el plej famaj reprezentantoj de dialektiko dum 17-a jarcento» (difino de Engels en «Anti-Düring») estis la unua, kiu en letero de la 20. 11. 1629 al abato Mersenne precize formulis la starigitan problemon: «necesas laŭmetode sistemigi ĉiujn konceptojn, ideojn simile al metode starigita laŭorda vico de nombroj. Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/23

Al la vortoj de Descartes pri ebleco klasifiki ĉiujn ideojn kaj pri konstruado de filozofia lingvo Leibnitz faris sekvantan noton:

«Kvankam ĉi tiu lingvo dependas de vera filozofio, tamen ĝi ne dependas de perfekteco de la filozofio. El tio sekvas, ke tia lingvo povas esti konstruita, se eĉ la filozofio ne estos perfekta. La lingvo evoluos paralele kun evoluo de homaj scioj». [17]

Tiu noto, farita de Leibnitz, estas precipe karakteriza per tio, ke ĝi starigas la tezon, ke neebleco starigi plenan science kontentigan klasifikon, ne signifas tamen, ke eĉ «ne plenaj» kaj «ne tute» perfektaj klasifikoj ne povas havi pozitivan valoron por unuecigo de konceptoj kaj por organizado de sciencaj rilatoj.

Tiun tezon ni entute estas pretaj akcepti — cetere, kun rezervo, ke neniam kaj neniel oni povas limigi la disvolvon de la «lingvo» nur per vojoj «evoluaj». Same kiel en scienco kaj en filozofio okazis kaj okazas «revolucioj», renversoj de antaŭe ekzistintaj konceptoj, same ankaŭ revolucioj, renversoj povas okazi en sciencaj klasifikoj kaj en konstruitaj sur ilia bazo, sciencaj nomenklaturoj (terminaroj).

Pluraj aŭtoroj, laborintaj pri la problemo de ĝeneralaj klasifikoj, ne penis tamen doni klasifikon tiel science perfektan, kian volis aranĝi Descartes kaj Leibnitz.

Tiuj aŭtoroj sukcesis doni pli aŭ malpli kompletajn por sia tempo sistemojn de klasifiko, kiuj, almenaŭ teorie, estis uzeblaj por esprimi diversajn «simplajn» kaj «malsimplajn» ideojn kaj eĉ por konstrui internacian «filozofian» lingvon de la scienco.

Angla pedagogo George Dalgarno [18], unua laŭtempe, donis kompletan sistemon de klasifiko por «ĉiuj» ideoj, kaj sur bazo de tiu klasifiko li kreis projekton de nova terminaro kaj nova lingvo.

Dalgarno dividis ĉiujn ideojn je 17 klasoj, signitaj per 17 literoj. La litero, sekvanta post la unua litero, karakterizis koncernan subklason de ideoj (duan ŝtupon de klasifiko), la tria litero karakterizis grupon de ideoj (trian ŝtupon de la klasifiko) k.t.p.

Simila aranĝo de la klasifiko kaj simila konstruo de klasifikaj nomenklaturoj estas karakteriza por ĉiuj projektoj de «filozofiaj» klasifikaj sistemoj [19].

Kiel ekzemplon ni citas eltiraĵon el la lasta tiaspeca projekto, prilaborita de E. Foster [20].

En ĉi projekto apartaj literoj kaj iliaj kombinaĵoj en sinsekva ordo signifas: Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/25

Neebleco konstrui tian klasifikon antaŭdifinas siavice neeblecon doni la sistemon de «universala», «filozofia» lingvo, bazita sur tiaspeca klasifiko.

Tamen kelkaj fakaj klasifikoj ne «absolutaj» kaj ne «sendisputeble ĝustaj» povas havi pozitivan valoron ĉe unuecigo de fakaj terminaroj.

32. Fakaj klasifikoj

Diverstempe diversaj personoj aŭ organizaĵoj prilaboris pli aŭ malpli detale fakajn klasifikojn de animaloj kaj kreskaĵoj. Ankaŭ por anatomio, kemio kaj kemiaj kombinaĵoj estis ellaboritaj se ne plenaj — do almenaŭ partaj klasifiksistemoj. Ĉi tiuj klasifikoj apartenas al tiel nomataj natursciencoj (v. § 34).

Kiel fakaj klasifikoj povas esti konsiderataj ankaŭ diversaj sistemoj de laŭgrupa ordigo kaj simboligo por krudmaterialoj, instrumentoj fabrikaĵoj, maŝinpartoj kaj mekanismoj en industrio, en apartaj uzinoj kaj entreprenoj.

Sed la klasifikoj en natursciencoj havas internacian karakteron; kaj la aplikado de apartaj fakaj teknikaj klasifikoj estas ordinare limigita per unu nacio, lando aŭ eĉ unusola entrepreno.

33. „Science-naturaj“ kaj „artefaritaj“ klasifikoj

Konforme al malsama karaktero de natur-sciencaj kaj industriaj klasifikoj [21] oni kelkfoje provas dividi la klasifik-sistemojn mem je «naturaj» kaj «artefaritaj».

La aŭtoroj, kiuj dividas la klasifik-sistemojn laŭ menciite kriterio, argumentas per tio, ke «naturaj» klasifikoj estas konstruataj «pro objektiva celo distribui la objektojn kaj ideojn laŭ ĉefaj (esencaj) kriterioj kaj atributoj» kaj la klasifikoj «artefaritaj» havas celojn praktikajn (oportuneco de komuniko de esplorrezultoj); tial do la «praktikaj klasifikoj» povas malatenti la problemon pri ĉefaj kriterioj kaj atributoj.

Similaj provoj klasifiki la klasifiksistemojn mem estas abstrakte skemecaj. Sendube, ankaŭ ĝis nun forestas iuj absolute sendisputaj «sciencaj» klasifikoj (eĉ en natursciencoj), kiuj ne estus korektigeblaj aŭ kompletigeblaj ĉe plua evoluo de la scienco. Sed same, sendube, ĉiu klasifiksistemo tuj post sia starigo metas antaŭ si ne iujn «objektivajn celojn», sed celojn tute praktikajn — asimili iun fakon, akceli pluan asimilon de la scienco. Tiu konsidero rilatas same al klasifiko en natursciencoj kaj same al klasifiko de objektoj kaj procedoj en industrio.

Ankaŭ la modernaj klasifikoj de zoologio kaj botaniko ĝis nun ne solvis kelkajn problemojn, interalie la problemon pri tio, kiajn klasifikajn kriteriojn necesas konsideri plu aŭ malpli «esencaj». Tiu fakto ne malhelpas, ke la nuntempa botanika klasifiko estas senkompare pli perfekta kaj science pli preciza ol primitiva klasifiko de kreskaĵoj, donita de Theofrasto (371-286 j. antaŭ nia erao), kiu dividis ĉiujn kreskaĵon laŭ klasoj: arboj, arbustoj, plurjaraj kreskaĵoj kaj herboj. Theofrasto allasis en ĉiu klaso ekzistadon de nur du grupoj: «nekulturitaj» kaj «kulturitaj» kerskaĵoj. La klasifiko de Theofrasto estas laŭ esence praktika poraplika klasifiko, bazita sur tiama nivelo de homaj bezonoj.

Theofrasto eĉ la «plurjarajn nekulturitajn» kreskaĵojn klasifikis laŭ ilia rilato al la homo, ĉu ili pikas, aŭ ne (ĉu ili havas dornojn aŭ ne).

La saman nur-aplikan karakteron havas la zoologia klasifiko de Dalgarno (v. § 3113), kiu starigis sekvantajn kriteriojn por la klasifiko: viva estaĵo — besto — kvarpiedulo. Sekvante la kriterion «kvarpieda» en la saman klasifikgrupon trafas la ĉevalo kaj krokodilo. Niaj konoj en zoologio nun pli kreskis kaj ni uzas nun ĉe klasifiko de bestoj — science multe pli ĝustan kriterion de «mambesto».

Sed la praktikaj klasifikaj sistemoj ne pretendas je «absoluta scienca precizeco». Ili estas ŝanĝataj konforme al la nove aperantaj bezonoj, kiuj dependas siavice de la nivelo de konoj kaj de ekzistantaj ebloj.

Ĉiu scienco kaj ĉiu sfero de organizita homa influo al naturo antaŭdifinas ian klasifikon de objektoj kaj ideoj. Se tiu klasifiko eĉ ne ĉiam estas klare videbla, do tiam ĝi estas en iu kaŝformo; se ĝi ne estas formulita kiel klasifiksistemo, do tiam praktike ĝi tamen ekzistas. Praktike tia klasifiko ĉiam ekzistis ankaŭ en la sfero de industria agado de la homo; kaj ĝi ĉiam konstruiĝis konforme al la ekzistantaj bezonoj kaj al la ekzistanta nivelo de la tekniko. Tiel, dum la epoko de metiista produktado bazo por industria klasifiko estis la materialoj, prilaborataj de metiistoj — ligno, ŝtono, fero. Dum epoko de starigo de manufaktura industrio la klasifiko laŭ materialoj ne estis forĵetita, sed krome aldoniĝis klasifiko laŭ karaktero de produktado kaj laŭ laborprocedoj (operacioj). Kaj dum la epoko de moderne peza kaj malpeza industrio krom menciitaj kriterioj aldoniĝas ankaŭ klasifiko laŭ laborlokoj kaj laŭ staboj.

Dum estonta evoluo de la tekniko certe estos prilaborataj ankoraŭ pli kompletaj, pri perfektaj kaj science pli fundamentaj sistemoj de klasifiko, ol la nun ekzistantaj kaj nun uzataj.

Pro ĉio supredirita ni malakceptas la principon de divido de klasifik-sistemoj je «naturaj» (sciencaj) kaj «artefaritaj» »praktikaj) kaj postulas, ke ĉiu klasifiko respondu al certaj «praktikaj» bezonoj kaj al

nivelo de moderna scienco.
34. La klasifiko kaj la nomenklaturo

Solvo de problemo de klasifiko kaj de precizigo de nomenklaturoj estas malfacila tasko eĉ se oni limigas tiun klasifikon nur per iu parta fako. Kaj tiuj malfacilaĵoj kreskas paralele kun evoluo de homaj scioj, paralele kun plikomplikiĝo de la sciencoj.

341. Klasifiko kaj nomenklaturo en kemio
3411. La originfontoj de la kemia nomenklaturo

Por montri tiujn malfacilaĵojn ni citas skize la historion pri evoluo de la kemia nomenklaturo. La antikvuloj nomis diversajn materiajn substancojn kaj ŝtofojn aŭ laŭ loko de ilia trovo, aŭ donadis al ili tute okazajn nomojn. Alkemiistoj de mezepoko nomis kelkajn substancojn per malnovaj (latinaj) nomoj. Por nomi aliajn substancojn ili kreis novajn «latinidajn» nomojn, kvazaŭ precipe karakterizajn por tiuj aŭ aliaj ecoj de la substanco. Jam tiam estis farataj provoj sistemigi la kemian nomenklaturon, sed tiuj provoj havis ĉiam trajtojn de troa subjektiveco kaj restis sensukcesaj.

La sama substanco estis ofte nomata per kelkaj nomoj. Ekzemple, sal-amoniako estis nomata: anima sensibilis, cancer, aquila, lapis aquilinis, lapis angeli conjugentis. Diversaj laŭ sia naturo substancoj, havantaj iun komunan econ, ekzemple vaporiĝemon, ricevadis analogiajn nomojn, ekzemple: hidrargo — mercurius communis, alkoholo — mercurius vegetabilis.

Jam pliposte aperis kelkaj komunaj nomoj iom plisimpligantaj la «latinidan» kemian nomenklaturon de tiu epoko. Tiaj nomoj estis: «al — por solveblaj en akvo substancoj, acida kaj alcalina — por diversaj laŭ gusto substancoj, fixa kaj volatilia — por karaktezi vaporiĝemon k. t. p.

La problemo pri ordigo de kemia nomenklaturo ne povis esti solvita ĝis starigo de science-bazita klasifiko de kemiaj elementoj kaj kombinaĵoj.

Nur en la mezo de XVIII jarcento, kiam vastiĝis la scioj pri kemiaj elementoj kaj pri apartaj kombinaĵoj, la problemo estis starigita pli reale.

La unuaj provoj, kiuj celis ordigi aplikadon de latinida terminaro, estis malsukcesaj. Tiel sveda kemiisto Bergman proponis en sia projekto de kemia nomenklaturo (1770 j.) nomi kaustikajn alkalojn — alkali vegetabile fixum purum (KON), alkali volatile purum (amoniakakvo), alkali fossile fixum purum (NaOH).

3412. Klasifiko kaj nomenklaturo en neorganika kemio

Nekontentiga stato pri latinida kemia nomenklaturo, bazita kaj limigita per tradicioj de pasinto, kondukis al tio, ke aperis tendencoj konstrui novajn nomenklaturajn sistemojn sur bazo de nacia, na latina lingvo.

En 1772 j. en «Journal de Phisique» estus publikigita de Giton de Morveau projekto de kemia nomenklaturo en franca lingvo. De Morveau estis la unua, kiu dividis la substancojn je acidoj, bazoj kaj saloj.

Tiu divido restis ĝis nun.

Laboroj de de-Morveau igis famon Lavoisier organizi ĉe franca Akademio specialan komisionon por ellabori novan francan kemian nomenklaturon.

En la nomenklatura projekto de tiu komisiono estis donitaj specifaj finaĵoj: por acidoj kun diversa enhavo de oksigeno — ique, eux; por saloj de acidoj depende de la grado de ilia oksidiĝo -ate, -ite (sulfato, sulfito) k. t. p.

Ĉi tiun kemia nomenklaturo baldaŭ penetris en aliajn landojn, estis asimilita per aliaj lingvoj kaj plejparte restis senŝanĝa ĝis nun [22].

En 1811 Bercelius, subtenante kaj pliprofundigante principojn de la klasifiko, starigitajn de liaj antaŭuloj, tamen pledis kontraŭ la «nacia» nomenklaturo kaj por konservo de nomenklaturo «latinida».

Sian postulon Bercelius bazis sur tio, ke la kemio bezonas «normalan» nomenklaturon, sendependan de iu aparta nacia lingvo [23].

La proponoj de Bercelius faris bonan servon ne nur por konstruo de internacia kemia nomenklaturo, sed ankaŭ por ploordigo de simboloj, uzataj en kemiaj formuloj kaj por ilia internacia unuecigo. (v. § 42).

3413. Klasifike kaj nomenklature en organika kemio

Necesas tamen konstati, ke la problemo pri ordigo de kemia nomenklaturo ankoraŭ ĝis nun ne estas solvita kontentige. Ĝis nun validas konstato de franca kemiisto J.B.A. Dumas en la libro «Leçons sur la philosophie chimique» (Paris, 1837): «la kemia nomenklaturo ne harmonias plu kun la scienco (kemio) kaj necesas insiste rekomendi ĝin lerni kiel lingvon, ne kiel sistemon».

La nomenklaturo de neorganika kemio estas sistemigita pli komplete kaj pli kontentige, ol tiu de organikaj kombinaĵoj. En la j. 1889 la problemo pri reformo de spontanee kreskinta nomenklaturo de organikaj kombinaĵoj estis starigita de francaj kemiistoj ĉe internacia kongreso de kemiistoj.

La sekvanta kongreso de kemiistoj en 1892 j. en Ĝenevo akceptis laŭ raporto de aparta komisiono kelkajn tezojn, kiuj devis ebligi starigon de sistemigitaj nomaroj (el elementoj de antaŭaj terminaroj kaj ankaŭ el novaj greko-latinaj elementoj) por ĉiuj organikaj kombinaĵoj, depende de la elementoj enirantaj en kombinaĵojn kaj depende de strukturo de tiuj kombinaĵoj (kemiaj formuloj). Samtempe la ĝeneva kongreso rifuzis ordigi nomenklaturojn por kombinaĵoj, kies strukturo ne estis ankoraŭ esplorita kaj fiksita.

Ĝenerale la kongreso rekomendis: 1. starigi por ĉiu organika kombinaĵo paralele kun la jam uzata nomenklaturo oficialan nomon, kiu ebligus ĝin facile trovi certaloke en tabeloj kaj vortaroj kaj 2. ke la aŭtoroj en siaj verkoj post la kombinaĵ-nomoj, uzataj de ili, aldonu en krampoj la novajn oficialajn nomojn.

342. Ĝenerala karakterizo de nomenklaturoj, konstruitaj sur klasifika bazo

En historio de ellaboro de kemia nomenklaturo jenaj momentoj estas aparte karakterizaj:

1. Prilaboron kaj pliprecizigon de scienc-teknika nomenklaturo, kiel regulo, antaŭeniras prilaboro de kelkaj klasifikoj pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli kontentigaj.

2. Ju pli kompletaj estas la scioj en koncerna fako, des pli perfekta estas la klasifiko kaj des pli kontentiga povas iĝi la nomenklaturo, bazita sur tiu klasifiko.

3. Ĉar ne estas eble doni absolute idealan klasifikon, ankaŭ ne estas eble krei idealan terminaron (nomenklaturon).

4. Kontentigaj, akorditaj laŭ senco-signifo kaj formo, science-teknikaj nomenklaturoj, ne povas esti konstruitaj sen ŝango de antaŭaj, eĉ internacie aplikataj, eĉ «latinidaj», nomenklaturoj.

5. Scienc-teknikaj nomenklaturoj karakterizas nomojn de certaj klasoj, specoj kaj grupoj per certaj prefiksoj kaj finaĵoj, laŭeble prenante ilin el antaŭe ekzistinta «latinida» terminaro.

6. En solvo de problemo pri fakaj scienc-teknikaj terminaroj estas ege interesitaj ĉiuj fakuloj; kaj tial ekzakta solvo de terminara problemo havas ĉiujn ŝancojn por internacia disvastiĝo.

343. Klasifikoj kaj terminaroj en aliaj fakoj

La supre cititaj tezoj rezultas ankaŭ el sperto, rilatanta ellaboron de alifakaj klasifikoj, unuavice en zoologio kaj botaniko.

Tiel, ekzemple, en la latina nomenklaturo de animaloj, kiun komencis sistemigi Carl Linné (1707-1778) kaj poste Georgo Cuvier (1769-1832), nomoj de ordoj, familioj kaj specoj estas karakterizataj per koncernaj laŭeble samaj finaĵoj. Ekzemple la nomoj de ĉiuj ordoj de insektoj havas karakterizan latinidan finaĵon — ptera (Coleoptera — koleopteroj, Hymenoptera — himenopteroj, Lepidoptera — lepidopteroj); la nomoj de ĉiuj familioj de ĉiuj ordoj de insektoj ricevas la finaĵon — idae (Cicindelidae — cicindeloidoj, Carabicidae — karaboidoj, Dytiscidae — ditiskoidoj). Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/31 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/32

La fakto, ke en science-teknikaj rilatoj skriba formo de rilatoj multe superas la parolan formon, akcelis aperadon de science-teknikaj konvenciaj simboloj.

La esenco mem de konvenciaj simboloj, tre oportunaj ĉe skribaj rilatoj, kaj malpli dependaj de la naciaj lingvoj, akcelis ke multaj simboloj fariĝis veraj internaciaj signoj, esprimantaj ĉiulande la samajn ideojn (§ 25).


41. Ciferoj kaj matematikaj simboloj

El du formoj de skribarto — la sona-parola (ekz. skribarto de eŭropaj popoloj) kaj la idea (ekz. hieroglifa skribarto, kie ĉiu signo estas ligita nur kun ideo, ne kun la formo de la termino), la lasta formo havas ĉe certaj okazoj gravajn avantaĝojn.

Per tio estas klarigebla, ke ĉe konstruo de sistemoj de numerado ĉiuj kulturaj popoloj kreis specialajn simbolojn por ciferoj, kiuj povas en logika ordo kaj en koncizaj kombinaĵoj doni esprimojn por tre grandaj nombroj (ekz. 1.000.000 aŭ pli simple 106). La samaj ciferaj simboloj akcelis poste simpligon de matematikaj operacioj kaj helpis ilin simbole prezenti. Priskribi koncernajn operaciojn per vortoj, same kiel nomi grandajn nombrojn per vortoj, estas konsiderinde malpli oportune. Interesoj de unuecigo de formoj de internaciaj rilatoj akcelis, ke ĉiuj kulturaj popoloj en la mondo akceptis unuecan plej oportunan araban sistemon de nombrado per ciferoj: 1, 2, 3, 4… kun tre simpla skribado de multciferaj nombroj (ekz. 324 anstataŭ grandampleksa latina CCCXXIV).

Diversaj scienculoj diverstempe enkonduki uzadon de specialaj matematikaj simboloj por figuri matematikajn rilatojn kaj operaciojn. La simboloj kaj unue estis enkondukitaj de Leonardo da Vinci (ca 1600, la simbolo de svedo Oughtred en «Clavis Mathematica» en 1631; la punkto . kiel signo de multobligo estis unue aplikita de Harriot; la signoj de potencoj , , unuafoje aperis meze de 17-a jarcento; la signoj de integralo ∫ kaj diferencialo ∂ unuafoje estis uzitaj en j. 1675 de Leibnitz ktp. La bezonoj apliki novajn matematikajn simbolojn por algebro, trigonometrio, vektora algebro ktp. aperadis ĉe ĉiu nova sukceso de matematika scienco. La bezono ne nur akcelis starigon de novaj signoj, simboloj kaj manieroj de ilia uzado; ĝi ankaŭ akcelis esence internacian fiksadon de plej oportunaj el tiuj signoj kaj manieroj. Kelkaj el tiuj simboloj (ekz. signado en geometrio de punktoj per grandaj literoj, de anguloj per simbolo ktp) estis uzataj ankoraŭ de la unuaj grekaj geometrioj (5-a centjaro antaŭ nia erao).

La sistemo de matematikaj simboloj estas tiomgrade kompleta kaj harmonia, ke ni emas konsideri ĝin kiel plenvaloran grafikan lingvon — ideografion, adaptitan al kontentigo de ĉiuj bezonoj por esprimi ideojn Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/34 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/35 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/36 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/37 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/38 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/39 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/40 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/41 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/42 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/43 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/44 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/45 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/46 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/47 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/48 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/49 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/50 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/51 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/52 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/53 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/54 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/55 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/56 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/57 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/58 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/59 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/60 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/61 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/62 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/63 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/64 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/65 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/66 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/67 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/68 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/69 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/70 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/71 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/72 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/73 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/74 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/75

Tiaj estas potencialaj eblecoj de USSR helpi laborojn pri internacia unuecigo de science-teknikaj ideoj, terminoj kaj simboloj.

Partoprenante iniciaton, celantan helpi solvon de problemoj pri internacia termina unecigo, sciencaj organizoj, scienculoj kaj teknikistoj de USSR konsideros ĉiujn cititajn eblecojn kaj utiligos ankaŭ por bono de sia lando la grandan science-teknikan sperton, akumulitan

de avangardaj industriaj landoj de la tutmondo.
Postparolo al la esperanta eldono de tiu studo

Tiu postparolo estas dediĉita speciale al la esperantistaj legantaj de la verko. Mi memoras, ke ankaŭ kelkaj jaroj kelkaj uloj el la sekto de sennaciistoj en ardo de politikaj atakoj profetis, ke E. Drezen nepre kreos sian propran lingvo-projekton, konkurontan kun esperanto. Ili ne kapablis prezenti al si, ke estas eble okupi sin pri teorio de internacia lingvo kaj tamen ne krei sian propran doktrinon, sian propran lingvo-sistemon. Ili ne rimarkis diferencon inter studoj pri historia evoluo kaj starigo de fantaziaj teorioj, historie ne bazitaj, ĉar ĝuste el teorioj de tiu speco estas la sennaciismo.

Eble ĝuste post apero de tiu verko tiuj uloj ree komencos sian provokan denuncadon. Mi volus, ke ankaŭ ol kredi al similaj denuncoj la esperantistoj atente tralegu tiun verkon kaj speciale ĝian postparolon.

Miopaj hometoj el «sennaciista sekto» neniel povas kompreni, ke pleja sindoneco al nia afero tute ne estas tiu, kiu kreskas el iu blinda «homaranismo», «sennaciismo» aŭ alia fantazie elpensita dogmaro; ĝi estas tiu sindonemo, kiu kreskas el plej profunda studo de la tuta faktaro, de la tuta historio, el ligo de «nia afero» kun la mondaj okazaĵoj, el dialektika analizo de la kaŭzoj kaj de eventualaj perspektivoj, el scipovo kompreni kaj apliki la grandan leĝon pri «unueco de kontraŭaĵoj kaj pri ilia dialektika disvolvo».

Antaŭ dudekkvin jaroj mi estis arda «esperantismano». Nun mi tia plu ne estas. Sed despli intime mi estas ligita al internacia lingvo, despli energie mi volas al ĝi servi sub formo de esperanto, historie kondiĉita kiel venkonto en la granda konkuro de artefaritaj lingvoprojektoj. Antaŭ dudek jaroj mi kredis al esperanto. Nun mi scias, ke la tuta ĉeno de historiaj momentoj garantias por ĝi venkon. Nun mi scias, ke nia esperanta laboro estas nepre necesa, nepre utila, historie antaŭdifinita de la tuta disvolvo de la homaro. Mi scias nun ankaŭ, ke plej bona metodo por konservi adeptojn de esperanto konsistas ne en tio, ke oni ilin daŭre entuziasmigu per fantaziaĵoj, sed en tio, ke oni instruu al ili la pasinton kaj la nunon, por ke ili mem sur scienca, sur nerifuteble logika bazo — tiru la necesajn konkludojn, komprenu, ke ne la homoj izolaj, ne la individuaj projektoj kaj faroj, sed la historia logiko antaŭdifinas finvenkon de lingvo internacia sub certa ĝia formo. Ankaŭ fantaziuloj, revemuloj povas esti utilaj kaj eĉ nun estas utilaj por la movado internacilingva. Sed difinite antaŭenŝovas la movadon ne la kredantoj, sed la sciantoj. Tial necesas, ke ni forĝu novan sciencon pri la «lingvo-konstrua tekniko», pri la historio de la mondolingvo, pri la teorio de tiu-ci lingvo. Kaj ju pli profunde ni posedos ĉi-tiun sciencon — despli fidelaj ni estos al esperanto. «Sen revolucia teorio ne eblas revolucia praktiko» ofte ripetidas Lenin. Tia estas ankaŭ nia respondo al la miopaj homoj, kiuj volas fieri per sia miopeco, per siaj fantaziaj elpensoj, per sia ne kapablo kompreni kaj apliki la dialektikon.

Potence kreskas en la tuta mondo provoj normigi la sciencteknikajn ideojn (konceptojn), unuojn, grandojn, terminojn, simbolojn. Unu el plej bonaj esperantologoj D-ro Inĝ. E. Wüster publikigis en 1931 germanlingve fundemantan verkon «Internacia lingvo-normigo en tekniko». Ĝi vokis konsiderindan reeĥon inter la teknikistoj de la tuta mondo. En 1932 mi estis metita en la pozicion, kiam ankaŭ mi devis aktive partopreni en la normigo de teknika lingvo de popoloj de USSR. El studoj sur tiu kampo iom post iom maturiĝis la ideo pri internacia scienc-teknika terminologia normo. El daŭraj rilatoj kun laborantoj sur tiu kampo, nenion sciantaj pri esperanto, ofte rilatantaj al ĝi moke — maturiĝis la formo, sub kiu mi decidis starigi la proponon pri tiu-ĉi kodo. La ideo pri kodo trovas aprobon relative facile, — ni do donu al la fakuloj, laborantaj en tiu kampo eblon partopreni en fiksado de elementoj de tiu kodo. Sed ĉe tiu fiksado, same kiel ĉe akcepto de esperanta alfabeto deper la Internacia komitato por malproksima telefonio (v. § 68 de la libro) — nepre montriĝos, ke sola eblo konsistas en akcepto de konvenciaj artefaritaj normoj kaj el tiuj normoj plej fidindaj, plej elprovitaj estas ja elementoj de esperanto. Certe povas okazi, ke la scienca terminologia kodo en kelkaj detaloj estos iom diferenca de la nuna esperanto; sed tia diferenco ja ankaŭ ekzistas inter la ĉiutaga kaj teknika lingvouzo ĉe ĉiuj nacioj; ĝi ekzistas ankaŭ ĉe esperanto. Kaj se ni kuraĝas enkonduki novaĵojn en la sciencan terminologion eĉ de la naciaj lingvoj, ni do devas havi la saman rajton rilate al la scienca terminaro de esperanto. Mi de estas profunde konvinkita, ke la elementoj de scienca teknika terminologia kodo, se nur ili estos akceptitaj per iu konsiderinda aŭtoritato, nepre eniros la esperantan praktikon.

Zamenhof siatempe revis, ke la sorton de la internacia lingvo decidos internacia aŭtoritata institucio, starigita de la registaroj. Internacia Normig-Asocio (ISA) unuigas naciajn normigkomitatojn de ĉiuj konsiderindaj landoj kaj estas fondita per interkonsento de la registaroj. Do, sub formo de IAS ni havas ĝuste tiun centron, kiu povus aŭtoritate solvi la problemon pri faciligo de internaciaj lingvaj rilatoj, pri starigo de internacia terminologia kodo, eĉ pri akcepto de kompleta sistemo de internacia lingvo.

Por tiri ISA-n kaj la naciajn normigkomitatojn al tiu laboro — montriĝis plej akceptebla kaj komprenebla (por ili) la propono ne pri internacia lingvo, sed pri starigo de internacia kodo. Taŭgeco de tiu propono estis fiksita per prezento de tiu raporto al la Terminologia Komisiono de Akademio de Sciencoj de USSR. Por montri la solan praktikan eblon antaŭenpuŝi la internacian terminaran unuecigon, kiu nerefuteble konsistas nur en akcepto de iu lingvo aŭ kodo — mi donis en la enkondukaj ĉapitroj mallongan historion kaj analizon pri ĉiuj provoj faciligi internacian komunikadon (klasifikaj sistemoj, pazigrafioj, simbolsistemoj k.t.p.). La 6-a ĉapitro de la raporto donas resumon kaj logikan konkludon. Aldone al tiu ĉapitro mi volas deklari jenon — speciale por esperantistaj legantoj. La amasa praktika uzado de esperanto nepre kaj konstante vastigos tiun homan bazon, kiu siatempe antaŭdifinos ĝeneralan akcepton de esperanto — en tiuj, eble modifitaj, formoj, kiujn donos al esperanto dum daŭranta kaj plivastiĝanta ĝia uzado la esperantistaro. Sed paralele kun tiu vastamasa uzado de la lingvo, nun povas veni nova stimulilo por akcepto de internacia lingvo kaj tiu stimulilo povas esti la internacia terminologia kodo, akceptota de la Internacia Asocio por Normigo. Necesas nur, ke de la komenco mem tiuj du vojoj havu komunajn elirpunktojn kaj antaŭfiksu komunan finan celon. Ju pli multe la esperantistoj partoprenos, ne nur en la amaso uzado de la lingvo, sed ankaŭ en prilaboro de koncernaj teoriaj problemoj, ju pli multaj fakuloj, teknikistoj (ankaŭ fakuloj pri lingvo-normigo en tekniko) fariĝos esperantistoj, despli certe la ambaŭ vojoj finkondukos al la sama resulto — al pliriĉigo de esperanto per mankantaj ankoraŭ science-teknikaj terminoj kaj al oficiala akcepto de esperanto kiel konvencia internacia lingva normo, perilo kaj komparilo por ĉiuj naciaj lingvoj.

El la nunaj scioj, el nuna sperto — tia estas la prognozo kiun oni povas starigi por la estonto. Ĉu ĝi praviĝos aŭ ne — estas alia demando. Tio dependas de tro multaj cirkonstancoj ne antaŭvideblaj. Eble realigon de tiu prognozo malhelpos la minacanta nova milito, starigonta ree por kelka tempo ne transireblajn barojn inter la nacioj. Eble ĝian realigon malhelpos inerteco de koncernaj normig-komitatoj kaj ne prepariteco de la esperantistoj por influi ĉi-komitatojn?

Sed ĉiuokaze se tiu provo malsukcesos nun — ĝi estos ripetata estonte. Kaj ĉar sole ĝi povas helpi al internacia terminologia normigo — do ĝi nepre devas iam sukcesi. Se tiu provo sukcesos nek nun, nek dum proksima estonto — ankaŭ tiam la esperantistoj estu certaj, ke ilia vojo estas la ĝusta. Daŭra kresko de esperantistaro kaj de esperanta uzo iam tamen kaŭzos, ke la problemo pri internacia lingvo estos pridiskutata de aŭtoritata internacia centro, ke iam esperanto estos akceptata kaj rekomendata. Kaj post tiu akcepto de esperanto venos bezono fikse normigi ĝian science-teknikan terminaron, kio jam estas farata rilate al la naciaj teknikaj lingvoj. Do, se la provo pri enkonduko de normigita internacia terminologia kodo ne helpos nun al pli rapida progreso de la esperanto-uzo, tiam estonte la kreskanta esperanto-uzo antaŭdifinos normigon de la internacia teknika terminaro sur bazo de esperanto. Ĉiuj do vojoj kondukas al Romo. Eksteraj faktoj povas prokrastigi difinitan akcepton de la internacia helpa lingvo, sed malhelpi tiun akcepton ili ne povas.

Jena estas mia deklaro por la esperantistaro.

Fine: dankon al iama kunlaboranto de D-ro inĝ. E. Wüster — k-do A. T. Samojlenko, kiu zorgis traduki ĉi-verkon ankoraŭ el rusa manuskripto.

Moskvo, 31.7.34.

E. Drezen

P. S. Intertempe okazis du jenaj konsiderindaj faktoj:

1. Tiu raporto estis aŭskultita kaj akceptita de la Komisiono por teknika terminologio de Sovetunia Akademio de sciencoj, kiu iniciatis teorian studon pri la eventuala strukturo de Internacia terminologia kodo.

2. Prezento de koncerna raporto al la konferenco de ISA, okazinta en Stockholm, kaŭzis, ke le 22.IX.34 la reprezentantoj de 19 naciaj normig-asocioj unuanime voĉdonis favore al ĝi kaj komisiis al Sovetunia Normig-komitato pluan laboron en tiu kampo.

Do ni agu

E. D.
4.XI.34.
  1. R. Descartes. „Œuvres Complètes“, Paris, 1897, édition Cerf., v. I, p. 76.
  2. V. Leibnitz, «Opera Omnia», Genève, 1768, v. VI, p. 267.
  3. C. Nodier «du language factice, appelé macaronique», Paris, 1834.
  4. v. L. Couturat et L. Leau «Histoire de la langue universelle», Paris, 1907, p. 515—540.
  5. v. «Bibliothèque Universelle et Revue de Genève», Genève, 1925, p. 604—632, 745—769.
  6. Dr. E. Wüster «Internationale Sprachnormung in der Technik» VDI, Berlin, 1931, p. 256.
  7. Le Hir «Langue auxiliaire universelle, letrée ou voulgaire, la langue latine seule pouvant convenir comme langue auxiliare universelle», Saint Pol de Léon, 1867, II éd., Paris, 1878.
    Ch. Andre «Le latin et le problème de la langue internationale», Paris, 1903.
  8. «Deutsche Acta Eruditorum — Der Geschichte der Gelehrten». Leipzig, 1732, vol. XV, № 169, p. 46—52 kaj en latina eldono «Actorum Eruditorum» Lipsiae, tomus X, 1734, p. 42—46. «Novum inveniendae Scripturae Oecumenicae Consilium».
  9. Dua eldono — «Vocabulario Commune ad linguas de Europa», Torino, 1909.
  10. Ni citas ĉi-sube liston de kelkaj el tiuj verkoj (du lastaj verkoj estas la solaj en tiu sistemo pri tekniko): G. Peano «Definitione de numeros irrationale secundo Euclide», «Operationes super Magnitudines» (apartaj represaĵoj el itala revuo «Rassegna»). A. Borio — «Progressione arithmetico de gradu superiore ad uno», Cuneo.
    E. Stamm — «Connexione inter operationes arithmetica et logica», Krakow, 1992.
    K. Panebianco — «Lege de Hayu et Lege de Symmetria», Cuneo 1992.
    A. Fanti — «PRincipios Elementario de Radiotelegraphia et Radiotelephonia», Washington, 1925.
    «Nomenclatura pro technologia de illuminatione et Normas photometricos», Washington, 1928.
  11. «Wiadomości Matematyczne», Warszawa, 1923, tom XXVII, ziszyt 1, 2. artikoloj de italoj Ugo Casina — «Calculo de approximatione» kaj Dr. Elisa Viglezio «Extractione graduale de radice quadrato» kaj ankaŭ «Rocznik Astronomiczny Obserwatorium Krakowskiego», Kraków, 1925, № 3.
  12. L. Olschki — Geschichte neusprachlicher «Wissenchaftlichen Literatur». Heidelberg, 1918, B. 1.
  13. G. Peano. «Vocabulario Commune ad latino-italiano-francais-englisch-deutsch pro usu de interlinguistas», Torino, 1915.
  14. Sekvante ekzemplon de Wüster «latindevenaj» terminoj kaj kombinaĵoj estas nomataj la terminoj, derivitaj el latinaj, grekaj, greko-latinaj elementoj.
  15. J. Sach und A. Wilke, «Elektrotechnisches Wörterbuch». Leipzig, 1895.
  16. G. Peano. «Vocabulario Commune», Torino, 1915, p. 569.
  17. «Opusculles et fragments de Leibnitz», ed. Couturat, Paris 1903, p. 27 — 28.
  18. Dalgarno «Ars Signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica qu (qua) poterunt nomines diversissimorum idiomatum etc…». London, 1661.
  19. Vidu la liston de koncernaj verkoj kaj projektoj en verko de P. Stojan. «Bibliografio de internacia lingvo». Genève, 1929, p. 45 — 54.
  20. E. P. Foster — «Ro-Latin-English Vocabularium», Waverly (USA), 1931.
  21. V. la artikolon de E. Radlow — «La Klasifiko» en la ruslingva enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron, v. XV, pĝ. 298.
  22. Berhelot. «La revolution chemique», 1890, ch. XIII.
  23. «Journal de Phisique», v. LXXIII, p. 253—286.