Proletaria Kantaro/Katenmazuro

36. Katenmazuro[1]

Al mazuro iru kune
La ribelularo!
Dancu vigle, ĝoju nune
Varsovi’ kaj Karo[2]!

Kvankam manoj en katenoj
Ne por ni teruro —
Ni ĝojadas, ĉar katenoj
Tintas per mazuro.

Balpalac’ ja “tjurma“[3] estas
Por belegaj festoj
Kaj ornamoj — ruĝaj signoj[4]
Kaj “katorgaj“ vestoj.


En ĉi vestoj kaj palacoj
Gaje ni festenas —
Niajn pensojn, konsciencojn
Zorgoj ne venenas.

Sentojn moro ne estingos
Nek ilian varmon;
En infer’ junuloj ĝuas
Tutan vivoĉarmon.

La knabinaj okuletoj
Plenaj de espero
Kaj ne rompos la koretojn
Pleja eĉ sufero.

El buŝetoj ĉarmaj fluas
Kantosonoj ĝoje —
Ne videble, ke suferis
Ili tiomfoje.

Eĉ se iun el anaro
Murdos superforto —
Malgravaĵo, ĉar ja ĉiun
Fine venĝos sorto.

Kamaradoj venĝos morton
De l’ samideano
Kaj sur lian tombon ĵetos
Kapon de l’ tirano.

Ĉenogrinc’, armilsonoro
Vigla jen mazuro;
Je la sonoj kreskas koro,
Ridas la okulo.

Kiam venos tag’ de l’ danco
Niaj kazematoj
Frapos takton de l’ mazuro
Per katen’ je kradoj.


Tiel estos vigla, forta,
Ke krevos ĉeneroj
Kaj katenmazuron kantos
Ĉiuj polaj teroj.

Tra la lando flugos sonoj
Kvazaŭ al parado,
Kun mazur’ popol’ ekstaros
Sur la barikado.

Kiam ĉe la viglaj sonoj
Oni rompos muron,
Plej kuraĝaj gvidos tiam
Blankan la mazuron[5].

Malaperos tiam nuboj
Kaj la friponaro,
Tjurmoj, kradoj kaj katenoj,
Sekvantar’ de l’ caro.

Ĉiu sian domon iros
Kaj pro la plezuro
Al infanoj siaj kantos
La katenmazuron!


Ludoviko Waryński.


Piednotoj redakti

  1. Mazuro — danco de mazuroj (Mazovio — ĉirkaŭ Warszawa).
  2. Karo — nomo de la katorgejo en Siberio (katorgo — punlaboroj).
  3. “Tjurma“ — ruse: malliberejo (laŭvorte: turo).
  4. La katorganoj portis sur ŝultroj ruĝajn signojn.
  5. Blanka mazuro — lasta danco antaŭ mateno.


    Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:
 

Ĉi tiu verko estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929 kaj estas publikhavaĵa tutmonde, ĉar la aŭtoro mortis antaŭ almenaŭ 100 jaroj.

 
Traduko:
 

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.