Proletaria Kantaro/Min kondamnu juĝantaro

35. Min kondamnu juĝantaro
Kanto de malliberulo en la dramo “Dziady“
Adam Mickiewicz[1]
Pola

Min kondamnu juĝantaro
Je minej’, Sibir’ terura —
:|: Mi kun fidelec’ subula
Ĉiam penos por la caro. :|:

Disbatante per martelo
La malmolan mineralon,
:|: Pensos mi: el tiu fero
Estos ja hakil’ je caro. :|:

Prenos mi en kolonio
Filineton de Tataro,
:|: Eble el la familio
Estos la Palén’[2] por caro. :|:

Mi traplugos en ĝardeno
De la ter’ malmolan sinon
:|: Kaj mi ĉiujare semos
Nur kanabon, nur la linon :|:

Estos el kanab’ fadeno.
La arĝenta fadenaro
:|: Gloros eble pro posteno
De rubando[3] por la caro. :|:


Piednotoj redakti

  1. Adam Mickieviĉ, plej granda poeto pola (* 1798, † 1855). Liaj ĉefverkoj: “Sinjoro Tadeo“ (traduko de A. Grabovski) kaj “Festo de praavoj“. La supra kanteto devenas el tiu lasta verko.
  2. Palén, generalo rusa, partopreninto de komploto kontraŭ caro Paŭlo (j. 1801).
  3. Caron Paŭlon oni sufokis per rubandoj.


    Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:
 

Ĉi tiu verko estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929 kaj estas publikhavaĵa tutmonde, ĉar la aŭtoro mortis antaŭ almenaŭ 100 jaroj.

 
Traduko:
 

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.