Proletaria Kantaro/Komunista Marseljezo

Tradukita de Adam Jodko
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 20-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
7. Komunista Marseljezo
De Demjan Bednij[1]
(Melodio sama kiel n.o 5)

Ni — de brulo tutmonda la ardo
Ni forbatis katenojn de l’ sklav’!
Komunism’ — nia ruĝa standardo
Kun deviz’: en batalo la sav’.

Kontraŭ la raŭkiĝintaj de krio
Parazitoj de nia labor’
Batalados ni kun energio
Ĉiuj kune, kun sama fervor’.
Honestaj, armiĝu sen tim’ kaj ŝancel’!
Pereu la mondparazitoj!
Ni venkos, aŭ mortos venkitaj!!!
Al cel’, al cel’, al cel’, al cel’, al cel’!

La pereo multnombra de fratoj,
De l’ patrinoj malriĉaj la plor’,
La vundado de l’ homoj per batoj,
Jen — la kaŭzo de l’ ruĝa teror’!
Do, memoru dum nokto kaj tago,
Adorantoj de l’ or’ sur la ter’,
Por vi venis la hor’ de l’ ŝuldpago
Bienul’, aferist’ — bankier’!
Rekantaĵo.

Al tombistoj de l’ volo popola,
Sin nutrantaj per nia labor’,
Kies estas profit’ monopola
La fabrik’ kaj preĝeja trezor’,
Al kanajloj pro kies profitoj
Oni mortis en la agoni’
Dum sovaĝaj, sangverŝaj militoj, —
Grandan konton prezentas nun ni.
Rekantaĵo.

Nin minacas la burĝa ŝakalo,
Sed jam venis por ĝi morta fin’,
Ni ĝin vokas al lasta batalo
Senkompataj pro ĝia obstin’.
Sen hezit’, agu do, batalantoj,
Nin ŝakaloj ne trompu per pac’,
Sur malnovaj ruinoj — gigantoj
Nia hela ekbrilos palac’!
Rekantaĵo.


Ĉia-ajn en la mondo laboro
Por kaleca konvenas la man’,
Sed neniam de nia fervoro
Pliriĉiĝos la burĝo-tiran’.
La fripone rabita monsumo
Plu ne kreskos en ies angul’,
Ĉar en nia labor-komunumo
Estas nek malriĉul’, nek riĉul’!
Rekantaĵo.

Kontraŭ ĉiuj vampiroj, skorpioj,
Kontraŭ burĝa, fipastra la vol’
Tuj leviĝu, la proletarioj,
La rabita, malklera popol’!
Tuj leviĝu pro la idealo,
La infanoj de l’ granda mizer’!
Unuiĝu por lasta batalo,
Defendantoj de l’ frata afer’!
Rekantaĵo.


Elrusigis A. Jodko.

  1. Rim. Demjan Bednij (t. e. Demjan Malriĉa) estas pseŭdonimo de famekonata sovetl. proletaria poeto (nuntempa) E. A. Pridvorov.