Proletaria Kantaro/La ĵuro

72. La ĵuro
Juda
(Di ŝvue)

Gefratoj de l’ juga labor’ kaj mizer’
En ĉiuj anguloj kaj lokoj de l’ ter’,
Kuniĝu, kuniĝu: standardo de l’ ver’
Jen flamas pro sango, pro venĝa koler’!
Ni ĵuru vivmorte por nia afer’!
Aŭdas nin tero ĉarma,
Ĉielo malvarma.
Ho ĵuro, ho ĵuro sanganta kaj larma!
Ni ĵuras, ni ĵuras, ni ĵuras!

Ni ĵuras batali en plena akord’
Kun ĉiuj tiranoj de nia vivsort’.
Ni venku ilian potencon kun fort’
Aŭ falu dum lukto heroe en mort’.
Ni falu dum lukto heroe en mort’.
Aŭdas nin ktp.

Ni ĵuras malami per sango de l’ kor’
Rabistojn de nia porpana labor’.
La reĝojn, regantojn, friponojn de l’ or’
Ekstermi kaj peli nun ĵuras ni for.
Ekstermi kaj peli nun ĵuras ni for.
Aŭdas nin ktp.

Ni ĵuras pri sankta batalo laŭ prav’
Por certe konduki la mondon al sav’.
Ni ĵuras la celon konkiri kun brav’,
Ke estu nek iu sinjoro, nek sklav’!
Ekzistu nek iu sinjoro, nek sklav’!
Aŭdas nin ktp.


El la hebrea trad. N. Nekrasov (kun helpo de G. Bransburg).