71. Ruĝarmeaniĝo
Tre populara nova kanto en Sovetio, verkita de
D. Bedny
Skanaĵo kun partituro.
Kiam la patrin’ al mi Adiaŭis,
:|: Mia tuta famili’ Nin ĉirkaŭis; :|:
“Kien do, bravulo, he! Vi foriras?
:|: Kio do al ruĝarme’ Vin altiras? :|:
Ĉu vin logis per envi’ Malamikoj?
:|: Fartos bone eĉ sen vi Bolŝevikoj! :|:
Ĉu vi iras laŭ ordon’? Ĉu volonte?
:|: Ja pereos sen bezon’ Vi estonte! :|:
La patrino — griza hom’ Pro vi estas.
:|: Por labori en la dom’ Multo restas. :|:
Patra hejmo gardos vin Sendanĝere.
:|: Geedziĝu kun knabin’ Vi prefere! :|:
Vi ne cedas laŭ dezir’ — Diablo prenu! —
:|: Pli ni ŝatos post konkir’ La edenon. :|:
Vi feliĉe loĝos kun La edzino!“ —
:|: Tiam mi kliniĝis nun Al patrino. :|:
Kaj al tuta diris mi Familio:
:|: “Ne pri mi bedaŭru vi Do pro dio! :|:
Se ni estus, kiel vi, Malsaĝuloj,
:|: Plej mizere sidus ni En anguloj. :|:
Se nin ĉiujn senzorgem’ Kaptus vante,
:|: Mem ni restus sub la prem’ Por konstante :|:
Ruĝarmeon iras mi Ne por balo —
:|: Kontraŭ burĝa tirani’ Al batalo! :|:
Por paroli kun magnat’ — Solrimedo:
:|: Al la dika ventro — bat’ Per piedo! :|:
La edeno — ne de l’ band’ Tirania:
:|: La plej bela, kara land’ Sovetia!“ :|:
|
El la rusa trad. N. Nekrasov.