Proletaria Kantaro/La Ruĝa Regimento Varsovia

47. La Ruĝa Regimento Varsovia
Melodio de „Rota".
(Kanto de la polaj ruĝarmeanoj)

Ne sekvas al sinjora vol’
Kun sklava diligento —
Defendas rajton de l’ popol’
La Ruĝa Regimento.
Ne trompos nin el la palac’,
Nek de l’ ambono[1] pia:
La gvida signo de l’ amas’,
Standardo ruĝa nia!

Jen oni flustras: la patri’
Sanktaĵo estas granda!…
Do sangon nian verŝu ni
Por la “bonstato“ landa!…

Kaj ni rekrias: iru for,
Sanguloj, vi nin trompas.
Leviĝas filo de l’ labor’
Kaj tronojn viajn rompas!

Ne la fremdulo — malamik’,
Venkinta, ĉu venkita,
Sed nin kaj lin premanta klik’[2]
De l’bando parazita.
Ne trompos nin el la palac’,
Nek de l’ ambono fia —
La gvida signo de l’ amas’,
Standardo ruĝa nia!

Kreskigis nin en la kampar’,
En la uzin’ laboroj —
Nin premis reĝo, jugis car’,
Avido de l’ sinjoroj.
Bonstate ili nutris sin
El nia mizerego…
Nun jam por ili estas fin’
Kaj por ilia rego.

Pri nia sango kaj labor’
Nur ili ridis moke…
Nun ni jam pelu ilin for
Kaj ilin ŝiru floke!…
Hej, kamaradoj! Al la cel’
Eliru el turmento!
La fratojn savos en ribel’
La Ruĝa Regimento!

Standardon alte je signal’
Disvolvas en la vento
Kaj ĵetas sin al la batal’
La Ruĝa Regimento!…


El la pola trad. N. Nekrasov.


Piednotoj redakti

  1. predika pupitro.
  2. klano (fr.: clique).