Proletaria Kantaro/Marŝo de la laboristoj en Esperanto

46. Marŝo de la laboristoj en Esperanto

Fratoj, antaŭen sen timo
Post kondukanta nin stel’
Kun la esper’ en animo
Al forloganta nin cel’!


Estas ne longa la vojo,
Kiu nun restas por ni:
Baldaŭ ni vidos kun ĝojo
Morton de la tirani’.

Ni suferadis sufiĉe,
Sed nun finiĝis sufer’,
Kaj devas vivi feliĉe
Ni posedantoĵ de l’ ter’!

Estas ni ĉiuj popolo
De l’ sama tero — patrin’,
Kaj sama celo kaj volo
Nun unuigas ja nin!

Ĉiuj ni volis liberon
Por la proletariar’
Kaj liberigi la teron
De la burĝaro kaj car’!

Kaj plenumiĝis la volo
De la proletariar’:
Reĝas de nun la popolo
Kaj malaperis la car’!

Ĉie la burĝ-plutokratoj
Estas en la agoni’,
Kaj ĉiulande la fratoj
Manojn etendas al ni.

Marŝu do, fratoj, sen timo
Post kondukanta nin stel’
Kun la esper’ en animo
Al forloganta nin cel’!


V. N. Devjatnin.


Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1938, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 80 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.