66. La kanto de l’ komunisto
Hispana
De J. M. Blázquez de Pedro
Vekiĝu, malfeliĉaj proletoj,
Vekiĝu, martiraj kamaradoj,
Vekiĝu, el heredata senkonscio
Vekiĝu el la letargio de l’ jarcentoj;
Forĵetu malkuraĝojn, vantaĵojn,
Tradiciojn, dogmojn kaj atavismojn.
Rapidu, satanaj furiozuloj, venĝemaj,
Energiaj kaj malhumilaj, rompi por ĉiam
La katenojn de subpremo, senkonscio kaj
Despotismo, kiuj igas nin en mizerajn
Bestojn kaj en eternajn subtenilojn de l’ fiuloj.
Ni prenu la fosilojn Ni pensu fervorege Ni alprenu la torĉojn De nia racio, Ke ili estu la kaŭterizilo De ĉio, kio estas putra, Kaj liberiga aŭroro Signante la vojon, Kondukantan la prematojn Al bono de l’ Komunismo. Ĉio estu ĉies! Falu la vampiroj!
Ni ne ĉesu momenton en la batalo,
Al lukto kun bravega kuraĝo;
Al fordetruo de l’ malliberejoj kaj karceroj,
Al malekzisto de l’kodoj kaj ŝtatoj;
Al transformo de l’ preĝejoj en lernejojn;
Al la alproprigo de la palacoj;
Al ekstermo de l’ monaĥejoj kaj kazernoj,
Tiuj domoj de malvirto rafinita,
En kiuj la homoj fariĝas fratmortigantoj,
Murdistoj, memmortigantoj kaj parazitoj;
Al socialigo de l’ tero kaj aĵoj
Kaj al bruligado de l’ privatposedulaj registroj.
Nur tiel ni povos Esti liberaj, esti humanaj, Feliĉaj, bonaj, justaj, Potencaj kaj kleraj, Kaj konduti pri ĉio Kun humana sento. Ni komunigu propraĵojn, Ĝuojn kaj laborojn. La homo ne plu estu De homoj ekspluatata! Regu Anarkio Kaj vasta Komunismo!
|
El hispanlingvo tradukis Barcelona Grupo de SAT-anoj.