Proletaria Kantaro/Lodzjanka

22. Kanto de Lodz’a[1] laboristaro (Lodzjanka)
(melodio sama kiel n.o 21)

Alte leviĝu nia standardo,
Florojn ni metu sur la tempi’!
Plenaj de kredo, forto kaj ardo
Al mortbatalo leviĝis ni.
Jen finbatalo pro la libero!
Standardo ruĝa — de fratoj sang’,
Vojo penega — mort’ kaj sufero,
En brusto sentoj — da fajr’ lavang’.
Hej, Lodzanaro! per sangomaro
Falintojn venĝi jam venis hor’!
Kune leviĝu, laboristaro,
Jam pro libero batali hor’!

Kiam nin premas tiaj Ŝajbler’oj[2]
Kaj ĉiu majstro — provokator’,
Kiam policon vokas Gajer’oj
Por malsatantojn peladi for,
Se kun Kaznakow[3] Poznanski[2] premas,
Se vipas kune frost’ kaj malsat’,

Se pro ideo kune pereas
Patro, fratino, filo kaj frat’ —
Hej, Lodzanaro! per sangomaro
Disrompu ĉenojn de la popol’;
Kune leviĝu, laboristaro:
Falintojn venĝi jam venis hor’!

Se multaj anoj el nia aro
Mortis en turmoj[4], en Siberi’ —
Nova leviĝu batalantaro,
Eksonu vok’ de l’ revoluci’!
Pro la falintoj en mortbatalo,
Ofendoj, kiujn suferis ni,
Venĝon ni ĵuru — kaj kvazaŭ maro —
For superforton el histori’!
Hej! Lodzanaro! per sangomaro
Falintojn venĝi jam venis hor’,
Kune leviĝu, laboristaro,
Ĉar estas tempo… jam venis hor’!

Zygmunt Ból (Zigismondo Doloro)

Piednotoj redakti

  1. Lodz — granda urbo teksindustria, 500 000 enloĝantoj (t. n. “pola Manchester“). “Lodzjanka“ estis kantata en 1905 dum revolucio.
  2. 2,0 2,1 Ŝajbler k. Poznanski — du tiam plejgravaj lodzaj fabrikposedantoj.
  3. Kaznakov — rusa urbestro-policisto, fama pro siaj kruelaĵoj.
  4. Rusa Karcero (tjurma).


    Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:
 

Ĉi tiu verko estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929 kaj estas publikhavaĵa tutmonde, ĉar la aŭtoro mortis antaŭ almenaŭ 100 jaroj.

 
Traduko:
 

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.