Proletaria Kantaro/Mallibereja

C) MIKSITAJ KANTOJ

Sub tiu ĉi rubriko estas kunmetitaj multaj kantoj, kiuj apartenas al rubrikoj a) kaj b) aŭ eĉ sub 1a parto estas aperendaj. Sed pro malfrua ricevo de l’ manuskriptoj (k. muziknotoj) ili estas metitaj al la fino.

43. Mallibereja
Ĉeka

Kantu nian kanton, fratoj,
Ni, liberaj batalantoj,
Spite la malliberej’!
:|: La libera kanto, vorto,
Sonas malgraŭ la perforto
ankaŭ tra la turmentej’! :|:

En sufer’ popol’ malsatas,
Kapitalo ekspluatas,
Klopodon de laborist’!

:|: Tio ĝin ne kontentigos,
Ĝis la ost’ vin eksproprigos
Kaj nenie la venĝist’! :|:

Supren, fratoj, man’ en mano,
Eĉ se venus uragano,
Nia standard’ ne falos!
:|: Tuj sur nia tombo, fratoj,
Kreskos novaj batalantoj,
Ruĝa standard’ leviĝos! :|:

Ruĝos super la homaro
Kiele matenbrilaro
Senlacega ribelist’.
:|: Alten, pensoj! Sonu kordo!
Por libera nova ordo
Vivas, mortos laborist’! :|:


Esperantigis Fjch. – Orig. de Norbert Zoula[1].


Piednotoj redakti

  1. Kiam en jaro 1880 sekrete okazis unua kongreso de bohemslava sociala demokratio en malgranda gastejeto Svatá Markéta, kaŝita post bastionoj de Praha, partoprenis ĝin ankaŭ Norberto Zoula, lignaĵisto, poste malliberigita. En malliberejo li verkis la poemon, tiel simplan kaj do tiel plenan da forto, espero kaj brulanta malamo al ekzistanta socia ordo, ke ĝi baldaŭ malgraŭ polica persekutado fariĝis batala kanto de bohemaj socialistoj. —