Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/601
601. — Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.
Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
Promeso ne satigas.
Venis mizero, — helpu min, frato; pasis mizero, — for, malamato.
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.