Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/602
602. — Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
Estu sinjoro de via vorto.
Vorto donita estas kiel leĝo.
Pripensu malrapide kaj agu decide.
Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
Antaŭe intencu kaj poste komencu.